Sunday, May 19, 2013

SINOFERADO KAJ ABNEGACIO

Dio konsolas la humilulojn kaj donas al ili la forton, kiun ili petas de Li. Lia potenco kovras la teron, kaj ĉiam apud larmon Li metis ian balzamon. La sinoferado kaj la abnegacio estas senĉesa preĝado kaj enhavas profundan instruon; la homa saĝeco loĝas en tiuj du vortoj. Ĉiuj suferantaj Spiritoj povu kompreni ĉi tiun veron, anstataŭ plendi kontraŭ siaj doloroj, la mor alaj suferoj, kiuj estas destinitaj por vi sur la tero. Prenu do kiel devizon la jenajn du vortojn: sinoferado kaj abnegacio, kaj vi estos fortaj, ĉar ili resumas ĉiujn devojn, kiujn de vi postulas la karito kaj la humileco. La sento de la plenumita devo donos al via Spirito ripozon kaj al vi rezignacion. La koro batos pli bone, la animo sereniĝos kaj la korpo ne sentos malfortiĝon, ĉar ju pli profunde atingita estas la Spirito, des pli forta sentas sin la korpo.

La Spirito de Vero
Le Havre, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro 6 de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment