Helpu per via preĝo ĉiujn viajn fratojn:
kiuj neniam trovas tempon aŭ rimedojn por esti utila al iu;
kiuj sin sentas ĉie vundataj de aliula maldankemo;
kiuj vindas al si la okulojn per nigra tolaĵo, por vidi malbonon en ĉiaj situacioj;
kiuj rigardadas mil kastelojn en la aero, sed ne ekbruligas eĉ unu kandelon sur la tero;
kiuj nur laboras en la ebura turo de sia persona kulto, ne malsuprenirante ĝiajn ŝtupojn por kunlabori kun la ceteraj;
kiuj sin kredas specialaj senditoj kaj kreditoroj je privilegioj;
kiuj konsumas altvaloran tempon de la aŭdantoj, parolante ekskluzive pri si mem;
kiuj rezignas lernadi plu en la homa lukto;
kiuj gardadas pardonpeton por ĉiuj siaj kulpoj;
kiuj pretendas la rolon de korifeoj en la mondumo;
kiuj sin opinias nepraj centroj de la ĝenerala intereso;
kiuj sisteme kultas malsanon kaj malhelpadon kontraŭ ĉio.
Ili estas suferantoj de grava malsano, bezonantaj la Silentan Helpon.
Ekstraktita el Ĉapitro 7 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)
No comments:
Post a Comment