Friday, January 31, 2014

Estu severaj por vi mem, indulgemaj por la malfortaĵoj de l' aliaj

18. Karaj amikoj, estu severaj por vi mem, indulgemaj por la malfortaĵoj de l' aliaj; tio ankaŭ estas praktikado de la sankta karito, kiun malmultaj personoj plenumas. Vi ĉiuj havas malbonajn inklinojn por venki, erarojn por korekti, kutimojn por modifi; vi ĉiuj havas ŝarĝon pli aŭ malpli pezan por demeti, antaŭ ol vi pene atingos la supron de la monto de la progreso. Kial do esti tiel klarvidaj por la proksimulo kaj tiel blindaj por vi mem? Kiam do vi ĉesos vidi en la okulo de via frato la lignereton, kiu  lin ĝenas, ne atentante en la via la trabon, kiu vin blindigas kaj igas vin marŝi falo post falo? Kredu al viaj fratoj, la Spiritoj: ĉiu homo, tiel fiera, ke li opinias sin supera, laŭ virto kaj merito, ol siaj enkarniĝintaj fratoj, estas malsaĝa kaj kulpa, kaj Dio en la tago de Sia justeco lin punos. La vera karaktero de la karito estas la modesteco kaj la humileco, kiuj konsistas en tio, ke ĉiu vidu nur supraĵe la malvirtojn de aliaj kaj klopodu por elstarigi tion, kion ili havas bonan kaj virtan, ĉar, kvankam la koro de la homo estas abismo de korupteco, tamen ekzistas ĉiam en ĝiaj plej kaŝitaj faldoj la ĝermo de iuj bonaj sentoj, vivanta fajrero de la spirita esenco.

Spiritismo, konsolanta kaj beninda doktrino, feliĉaj tiuj, kiuj konas cin kaj profitas la edifajn instruojn de la Spiritoj de la Sinjoro! Por tiuj la vojo estas lumigita kaj dum la tuta irado ili povas legi jenajn vortojn, kiuj montras al ili la rimedojn alveni al la celo: praktika karito, karito el la koro, karito por la proksimulo kiel por si mem; unuvorte, karito por ĉiuj kaj amo al Dio super ĉio, ĉar la amo al Dio, resumas ĉiujn devojn, kaj estas neeble reale ami Dion, ne praktikante la kariton, el kiu Li faris leĝon por ĉiuj kreitoj.

- Dufêtre, episkopo en Nevers (Spirito).
Bordeaux.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, January 30, 2014

Sekvu la dian modelon

17. Estu indulgemaj por la kulpoj de aliulo, kiaj ajn ili estas; juĝu kun severeco nur viajn proprajn agojn, kaj la Sinjoro uzos indulgon por vi, samgrade kiel vi ĝin uzos por la aliaj.

Subtenu la fortulojn: admonu ilin al la persistado; fortikigu la malfortulojn, montrante al ili la bonecon de Dio, kiu konsideras eĉ la plej malgrandan penton; montru al ĉiuj la anĝelon de pento, kiu etendas sian blankan flugilon sur la kulpojn kaj kiu tiel vualas la homajn kulpojn antaŭ Tiu, kiu ne povas vidi malpuraĵon. Komprenu vi ĉiuj la senfinan kompatemon de via Patro, kaj neniam forgesu diri al Li per via penso kaj precipe per viaj agoj: "Pardonu al ni niajn ofendojn, kiel ni pardonas tiujn, kiuj ofendis nin." Komprenu bone la valoron de ĉi tiuj superbelaj paroloj; ne nur la litero tie estas admirinda, sed ankaŭ la instruo, kiun ili enhavas.

Kion vi petas de la Sinjoro, kiam vi petas Lian pardonon? Ĉu nur la forgeson pri viaj ofendoj? forgeson, kiu lasus vin en la nenieco, ĉar se Dio kontentiĝus forgesi viajn kulpojn, Li ne punus,  sed ankaŭ ne rekompencus. La rekompenco ne povas esti premio por bono, kiun oni ne faris, kaj des malpli por malbono, kiun oni faris, eĉ se tiu malbono estas forgesita. Petante de Li pardonon por viaj malobeoj, vi petas la helpon de Lia graco por ne plu refali; la forton, por ekiri novan vojon, vojon de submetiĝo kaj de amo, kie vi povos aldoni al la pento la riparadon.

Kiam vi pardonas viajn fratojn, ne kontentiĝu etendante la vualon de la forgeso sur iliajn kulpojn; tiu vualo ofte estas tro travidebla por viaj okuloj; alportu al ili, samtempe kiel la pardonon, la amon; faru por ili tion, kion vi petus de via ĉiela Patro fari por vi. Anstataŭigu la koleron, kiu makulas, per la amo, kiu purigas. Prediku per la ekzemplo tiun ageman, senlacan kariton, kiun Jesuo instruis al vi; prediku ĝin kiel li mem, videbla por la okuloj de la korpo, faris dum la tuta tempo, kiam li vivadis sur la tero, kaj kiel li ĝin predikas senĉese, kiam li jam ne estas videbla, escepte por la okuloj de la spirito. Sekvu tiun dian modelon; marŝu sur liaj postesignoj: tiuj postesignoj gvidos vin al la rifuĝejo, kie vi trovos ripozon post la penado. Kiel li, portu vi ĉiuj vian krucon kaj surgrimpu pene, sed kuraĝe, vian Kalvarion: sur ĝia supro estas la glorado. 

- Johano, episkopo en Bordeaux (Spirito).
1862.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, January 29, 2014

La indulgemo

16. Spiritistoj, ni volas paroli al vi hodiaŭ pri l' indulgemo, pri tiu sento tiel dolĉa, tiel frateca, kiun ĉiu homo devas porti por siaj fratoj, sed kiun tre malmultaj uzas. 

La indulgemo neniel vidas la neperfektaĵojn de aliulo, aŭ, se ĝi vidas ilin, ĝi evitas paroli pri ili, diskonigi ilin; ĝi eĉ kaŝas ilin, por ke ili estu konataj nur de ĝi sola, kaj se la malbonvolemo ilin eltrovas, ĝi havas ĉiam pretan senkulpigon por ilin malgravigi, tio estas, akceptindan, seriozan senkulpigon, ne el tiuj, kiuj, ŝajnante malgravigi la kulpon, reliefigas ĉi tiun kun perfida intenco.

La indulgemo neniam okupiĝas pri la malbonaj agoj de aliulo, escepte por fari ian servon, kaj eĉ tiam ĝi zorgas, ke ĝi kiel eble malgravigu ilin. Ĝi ne faras frapan rimarkon, ne havas riproĉojn sur la lipoj, sed nur konsilojn, plej ofte vualitajn. Kiam vi ĵetas ian kritikon, kian konsekvencon oni eltiru el viaj paroloj? ke vi, la riproĉanto, ne farus tion, kion vi riproĉas, ke vi valoras pli ol la kulpulo. Ho homoj! kiam vi juĝos viajn proprajn korojn, viajn proprajn pensojn, viajn proprajn agojn, ne okupante vin pri viaj fratoj? Kiam vi malfermos viajn severajn okulojn nur sur vin mem?

Estu do severaj kontraŭ vi mem, indulgemaj por la aliaj. Pensu pri Tiu, kiu juĝas lastinstance, kiu vidas la sekretajn pensojn de ĉiu koro, kaj kiu, sekve, ofte pardonas kulpojn, kiujn vi riproĉas, aŭ kondamnas tion, kion vi indulgas, ĉar Li konas la motivojn de ĉiuj agoj. Pensu, ke vi, kiuj laŭte krias: "anatemo!", eble faris kulpojn pli gravajn.

Estu indulgemaj, miaj amikoj, ĉar la indulgemo altiras, kvietigas, relevas, dum la rigoro malkuraĝigas, forpuŝas kaj kolerigas.  

- Jozefo, protektanta Spirito.
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, January 28, 2014

La kristana pardono

15. Pardoni siajn malamikojn estas peti por si mem pardonon; pardoni siajn amikojn estas doni pruvon de amikeco al ili; pardoni la ofendojn estas montri pliboniĝon. Pardonu do, miaj amikoj, por ke Dio vin pardonu, ĉar, se vi estas malmolkoraj, postulemaj, neflekseblaj, se vi estas rigoraj eĉ kontraŭ malgrava ofendo, kial vi volas, ke Dio memoru, ke ĉiutage vi pli bezonas da indulgo? Ve al tiu, kiu diras: "Mi neniam pardonos", ĉar li formulas sian propran kondamnon. Kiu scias cetere,  ĉu, enprofundiĝante en vin mem, vi ne estis la ofendinto? Kiu scias, ĉu en tiu batalo, kiu komenciĝas per piko de pinglo kaj finiĝas per rompo, vi mem ne donis la unuan pikon? ĉu iu vundanta vorto ne elglitis el vi? ĉu vi uzis la tutan necesan moderon? Sendube via kontraŭulo estis malprava montrante sin tro ofendiĝema, sed tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indulgema kaj ne meritu la riproĉon, kiun vi faras al li. Ni supozu, ke vere vi estas la ofendito en iu cirkonstanco; tamen, kiu diras, ke vi ne venenigis la aferon per revenĝoj kaj ne degenerigis en seriozan malpacon ion, kio povus facile fali en forgeson? Se de vi dependis eviti la sekvojn de la fakto, kaj se vi tion ne faris, vi estas ja kulpa. Ni akceptu fine, ke vi rekonas nenion kiel riproĉindan en vi: en ĉi tiu okazo, vi ekhavos pli da merito, se vi montriĝos pardonema.

Sed estas du manieroj tre malsimilaj pardoni: la pardono el la lipoj kaj la pardono el la koro. Multaj personoj diras pri sia kontraŭulo: "Mi lin pardonas", dum interne ili sentas ian sekretan plezuron pro la malbono okazanta al li, kaj murmuras, ke li ricevas tion, kion li meritas. Kiom da personoj diras: "Mi pardonas kaj aldonas: sed mi neniam reamikiĝos kun li; mi volas neniam plu vidi lin." Ĉu tiu pardono estas laŭ la Evangelio? Ne; la vera pardono, la kristana pardono, ĵetas vualon sur la pasintecon; kaj nur tiu pardono estos kalkulita favore al vi, ĉar Dio ne kontentiĝas per ŝajnoj: Li sondas la fundon de la koroj kaj la plej sekretajn pensojn; oni ne sin trudas al Li per paroloj kaj vanaj ŝajnigoj. La forgeso plena kaj absoluta pri l' ofendoj estas esence propra al la grandaj animoj; la venĝemo estas ĉiam signo de malalteco kaj malsupereco. Ne forgesu, ke la vera pardono montriĝas pli bone per agoj ol per vortoj.

- Paŭlo, la apostolo (Spirito).
Lyon, 1861. 


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, January 27, 2014

Pardono je l' ofendoj

14. Kiom da fojoj mi pardonu mian fraton? Pardonu lin ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj. Jen unu el tiuj paroloj de Jesuo, kiuj plej forte devas frapi vian intelekton kaj plej laŭte paroli al via koro. Komparu tiujn parolojn de kompatemo kun la preĝo tiel simpla, tiel mallonga, sed tiel granda laŭ siaj aspiroj, kiun Jesuo donis al siaj disĉiploj, kaj vi trovos ĉiam la saman penson. Jesuo, la modela justulo, respondas al Petro: Pardonu, sed sen iaj limoj; pardonu ĉiun ofendon tiom da fojoj, kiom ci ĝin ricevos, instruu al ciaj fratoj tiun forgeson pri si mem, kiu faras la homon nevundebla kontraŭ la atakoj, la malicaj agoj kaj la kalumnioj; estu dolĉa kaj humila laŭ koro, neniam mezurante cian indulgemon; faru fien tion, kion ci deziras, ke la ĉiela Patro faru por ci; ĉu Li ofte ne pardonas cin, kaj ĉu Li kalkulas kiom da fojoj Lia pardono venas, por forviŝi ciajn kulpojn?

Aŭskultu do tiun respondon de Jesuo, kaj, kiel Petro, apliku ĝin al vi mem; pardonu, estu indulgemaj, estu karitemaj, grandanimaj, eĉ malŝparemaj pri via amo. Donu, ĉar la Sinjoro redonos al vi; pardonu, ĉar la Sinjoro pardonos al vi; malaltiĝu, ĉar la Sinjoro relevos vin; humiliĝu, ĉar la Sinjoro sidigos vin ĉe Sia dekstra flanko.

Iru, miaj tre amataj, studu kaj komentariu tiujn ĉi parolojn, kiujn mi adresas al vi en la nomo de tiu, kiu, el la supro de la ĉiela brilego, rigardas ĉiam al vi kaj daŭrigas amplene la sendankan taskon, komencitan antaŭ dek ok jarcentoj.  Pardonu do viajn fratojn, kiel vi bezonas, ke ili pardonu vin.  Se iliaj agoj estis al vi persone malutilaj, tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indulgemaj, ĉar la merito de la pardono estas proporcia al la graveco de la malbono; ne estus merito forgesi la maljustaĵojn de viaj fratoj, se tiuj estus nur malgravaj vundetoj.

Spiritistoj, neniam forgesu, ke tiel per vortoj, kiel per agoj, la pardono je l' ofendoj ne devas esti ia vana vorto.  Se vi diras vin spiritistoj, estu vere tiaj; forgesu la malbonon faritan al vi, kaj nur pri unu afero pensu: pri la bono, kiun vi povas fari. Kiu ekiris tiun vojon, tiu eĉ per penso ne devas de ĝi deflankiĝi, ĉar ĉiu respondas por siaj pensoj, kiujn senmanke Dio konas. Zorgu do, ke viaj pensoj entenu nenian venĝosenton; Dio scias, kio loĝas en la fundo de ĉiu koro.  Feliĉa do tiu, kiu povas ĉiunokte ekdormi, dirante: Mi havas nenion kontraŭ mia proksimulo.

- Simeono (Spirito).
Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, January 26, 2014

Kiu estas senpeka, tiu ĵetu la unuan ŝtonon

11. Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. (Mateo, 7:1-2.)

12. Kaj la skribistoj kaj fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 

Kaj tion ili diris provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per la fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.  Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis?  Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku. (Johano, 8:3-11.)

13. "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon", diris Jesuo. Tiu maksimo starigas por ni la indulgemo kiel devon, ĉar neniu persono estas, kiu ne bezonas indulgemon por si mem. Ĝi instruas al ni, ke ni ne devas juĝi la aliajn pli severe, ol ni juĝas nin mem, nek kondamni ĉe aliaj tion, pri  kio ni absolvas nin mem. Antaŭ ol riproĉi iun, ni vidu, ĉu la sama riproĉo ne povas fali sur ni.

Riproĉo, ĵetita sur la konduton de alia, povas havi du celojn: bridi la malbonon, aŭ malŝatindigi la personon, kies agojn oni kritikas; ĉi tiu lasta celo neniam estas pardoninda, ĉar tie ekzistas nur malbondiremo kaj malbonvolemo. La unua povas esti laŭdinda kaj estas eĉ devo en iuj okazoj, ĉar el ĝi devas rezulti bono, kaj sen tio la malbono neniam estus subpremata en la socio; cetere, ĉu la homo ne devas helpi la progreson de sia similulo? Oni do ne prenu laŭ ĝia absoluta senco jenan principon: "Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝata", ĉar la litero mortigas kaj la spirito vivigas.

Jesuo ne povus malpermesi, ke oni kondamnu ion malbonan, ĉar li mem donis al ni ekzemplon de tia kondamno en plej energia parolmaniero; li volis diri, ke la aŭtoritateco de la riproĉo estas proporcia al la morala aŭtoritateco de tiu, kiu ĝin faris; fariĝi kulpa pri tio, kion oni kondamnas ĉe alia, estas rezigni tiun aŭtoritatecon, estas perdi la rajton korekti. Cetere la intima konscienco rifuzas ĉian respekton kaj memvolan submetiĝon al iu, kiu, ricevinte iun ajn povon, malrespektas la leĝojn kaj la principojn, kiujn li devas apliki. En la okuloj de Dio ekzistas unu sola vera aŭtoritato, nome tiu, kuŝanta sur la ekzemplo, kiun ĝi donas pri la bono; tio ankaŭ elfluas el la paroloj de Jesuo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, January 25, 2014

La lignereto kaj la trabo en la okulo

9. Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato. (Mateo, 7:3-5).

10. Unu el la malsaĝaĵoj de la homaro estas vidi la mizeraĵon de aliulo, antaŭ ol vidi tiun, kiu estas en ni mem. Por juĝi sin mem, la homo devus povi rigardi en spegulo, iamaniere eliri eksteren de si mem, konsideri sin kiel alian personon, kaj demandi sin: Kion mi pensus, se mi vidus iun fari tion, kion mi faras? Sendube, nenio alia ol la fiero igas la homon kaŝi de si mem siajn proprajn malperfektaĵojn, ĉu moralajn, ĉu fizikajn. Tiu malbona kutimo estas tute kontraŭa al la karito, ĉar la vera karito estas modesta, simpla,  indulgema; fiera karito estas sensensaĵo, ĉar tiuj du sentoj nuligas unu alian. Ĉu efektive, homo tiel vanta, ke li kredus la gravecon de sia personeco kaj la superecon de siaj kvalitoj, povus samtempe havi sufiĉe da abnegacio por fari elstara en alia la  bonaĵon, kiu povus mallumigi lin, anstataŭ la malbonaĵon, kiu povus plialtigi lin, la juĝanton? Ĝuste tial, ke fiero estas la patro de multe da malvirtoj, ĝi estas ankaŭ la negacio de multe da virtoj; oni trovas ĝin en la fundo kaj kiel motivon de preskaŭ ĉiuj agoj. Tial Jesuo senĉese ĝin kontraŭbatalas kiel ĉefan baron al la progreso.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, January 24, 2014

La ofero plej agrabla al Dio

7. Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe l' altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. (Mateo, 5:23 -24.) 

8. Kiam Jesuo diras: "Foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon", li instruas, ke la ofero plej agrabla al la Sinjoro estas la ofero de la propra resento; ke antaŭ ol prezenti sin al Li, por esti pardonita, oni mem devas pardoni, kaj ke, se oni faris ian maljustaĵon al sia frato, estas necese ĝin ripari; nur tiam la ofero estos akceptita, ĉar ĝi venos el pura koro, liberigita de ĉia malbona penso. Li materiigis tiun instruon, ĉar la Judoj faradis materiajn oferojn; li devis konformigi siajn parolojn al iliaj kutimoj. La kristano ne faras materiajn donacojn, ĉar li malmateriigis la oferon; sed el tio la instruo ekhavis pli da forto. Li oferas sian animon al Dio, kaj tiu animo devas esti purigita; enirante en  la templon de la Sinjoro, li devas lasi ekstere ĉian senton de malamo kaj de malbonvolemo, ĉian malbonan penson kontraŭ sia frato;  nur tiam lia preĝo estos portata de l' anĝeloj al la piedoj de l' Eternulo. Jen, kion instruas Jesuo per tiu paroloj: Lasu vian oferon, antaŭ la altaro kaj unue iru paciĝi kun via frato, se vi volas plaĉi al la Sinjoro.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, January 23, 2014

Interkonsenti kun siaj kontraŭuloj

5. Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton. (Mateo, 5: 25-26.)

6. En la praktikado de la pardono kaj ĝenerale en la farado de la bono, estas pli ol morala efiko: estas ankaŭ materia efiko. La morto, oni scias, ne liberigas nin de niaj malamikoj; la venĝemaj Spiritoj ofte persekutas en transtombo tiujn, kontraŭ kiuj ili konservas malamon; tial la proverbo, kiu tekstas: "Serpento post morto – veneno sen forto", estas malvera, kiam aplikata pri la homo. La malica Spirito atendas, ke tiu, al kiu li deziras malbonon, estu enkatenita en sia korpo kaj tial malpli libera, por pli facile turmenti lin, por lin trafi ĉe liaj interesoj aŭ ĉe liaj plej karaj korinklinoj. En tiu fakto kuŝas la kaŭzo de la plimulto el la okazoj de obsedo, precipe el tiuj iel gravaj, kiaj la subjugado kaj la posedado. La obsedito kaj la posedito estas preskaŭ ĉiam viktimoj de venĝo, al kiu kredeble ili mem donis kaŭzon  per sia konduto en antaŭa enkarniĝo. Dio permesas tion, por puni ilin pro la malbono, kiun ili mem faris, aŭ, se ili ne faris malbonon, pro ilia manko de indulgemo kaj de karito, ke ili ne pardonis ricevitajn ofendojn. El la vidpunkto de l' estonta trankvileco, gravas do, ke ĉiu riparu plej baldaŭ la maljustaĵojn, kiujn oni faris al sia proksimulo, pardonu siajn malamikojn, por estingi, antaŭ ol morti, ĉiujn kaŭzojn de malpaco, ĉiujn kaŭzojn de postmorta malamikeco; tiamaniere el sangsoifa malamiko, en  tiu ĉi mondo, oni povas fari al si amikon en la alia; almenaŭ tiu, kiu tiel agas, tiras la bonan rajton en sian flankon, kaj Dio ne permesas, ke la pardoninto estu celo de venĝo. Kiam Jesuo admonas la homon paciĝi kiel eble plej baldaŭ kun sia kontraŭulo, li celas ne nur fini la malpacon dum la nuna ekzistado, sed eviti, ke la malpaco eterniĝu en estontaj ekzistadoj. Vi neniel eliros el tie, el la malliberejo, li diras, ĝis vi pagos la lastan kodranton, tio estas, ĝis vi plene kvitiĝos al la dia justeco.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, January 22, 2014

Pardonu, por ke Dio pardonu vin

1. Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton. (Mateo, 5:7.)

2. Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn. (Mateo,6:14-15.)

3. Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj. (Mateo, 18:15, 21-22.)

4. La kompatemo estas alplenigaĵo de la  mildeco; ĉar, kiu ne estas kompatema, tiu ne povas esti milda kaj pacama; ĝi konsistas en la forgeso kaj pardono je l'  ofendoj. La malamo kaj la venĝemo signas animon sen supereco kaj grandeco; la forgeso pri l' ofendoj estas kvalito de alte staranta animo, ŝvebanta super la atencoj, kiujn oni povas fari kontraŭ ĝi; unu estas ĉiam maltrankvila, suspektema, acidhumora; la alia estas trankvila, plena de indulgemo kaj karito.

Ve al tiu, kiu diras: Mi neniam pardonos, ĉar, se li ne estos kondamnita de la  homoj, li nepre estos kondamnita de Dio; kun kia rajto li petos pardonon por siaj propraj kulpoj, se li mem ne pardonas la aliulajn? Jesuo instruas al ni, ke la kompatemo ne devas havi limojn, kiam li diras, ke oni pardonu sian fraton, ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj. 

Sed estas du tre malsimilaj manieroj pardoni: la unua, alta, nobla, vere grandanima, sen ia kaŝita penso, kiu delikate sin detenas vundi la memamon kaj la sentemon de la kontraŭulo, eĉ se ĉi tiu lasta estas tute malprava; la dua, per kiu la ofendito, aŭ tiu, kiu sin kredas ofendita, trudas al la alia humiligajn kondiĉojn kaj sentigas la pezon de iu pardono, kiu kolerigas, anstataŭ trankviligi; se li aletendas sian manon, li tion faras ne kun bonvolemo, sed kun sinmontremo, por  povi distrumpeti al ĉiuj: Vidu kiel grandanima mi estas! En tiaj cirkonstancoj, reamikiĝo sincera estas neebla. Ne, en tio ne ekzistas grandanimeco, sed maniero kontentigi la fieron. En ĉiuj disputoj, kiu montriĝas pli akordiĝema, kiu montras pli da sindonemo, da karito kaj da vera grandeco de animo, tiu ĉiam ricevas la simpation de senpartiaj personoj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, January 21, 2014

Ĉiaj virtoj kaj ĉiaj malvirtoj estas esence propraj al la Spirito

10. Laŭ la tre falsa ideo, ke li ne povas refari sian propran naturon, la homo opinias, ke li ne bezonas fari penojn por korekti sian mankojn, ĉe kiuj li volonte plezuras aŭ kiuj postulas fortan persistadon, por esti elradikitaj; tial,  ekzemple, la homo inklina al la kolero preskaŭ ĉiam senkulpigas sin, atribuante ĝin al sia temperamento; anstataŭ konfesi sin kulpa, li ĵetas la kulpon sur sian organismon, kaj tiel li akuzas Dion pri siaj propraj malbonagoj. Tio estas ankaŭ sekvo de la  fiero, ekzistanta meze en ĉiuj homaj malperfektaĵoj.

Sen ia dubo, estas temperamentoj, kiuj pli bone ol aliaj taŭgas por perfortaj agoj, same kiel estas muskoloj pli elastaj, kiuj pli bone taŭgas por agoj de la forto; sed ne kredu, ke tie kuŝas la unua kaŭzo de la kolero, kaj estu konvinkitaj, ke pacama Spirito, eĉ se en korpo in citiĝema, estas ĉiam pacama; kaj ke perfortema Spirito, en malfortika korpo, ne estas tamen pli milda; okazas nur tio, ke la perfortemo prenas alian formon: ne disponante je organismo, kiu ĝin taŭge helpus ĉe perfortaj agoj, la kolero reteniĝas, dum en kontraŭa okazo ĝi plene elversiĝas.

La korpo ne havigas koleron al iu, ne havanta emon al kolero, tute same, kiel ĝi ne havigas la ceterajn malvirtojn. Ĉiaj virtoj kaj ĉiaj malvirtoj estas esence propraj al la Spirito; se ne estus tiel, kiaj estus la merito kaj la respondeco? Kriplulo ne povas fariĝi sendifekta, ĉar la Spirito havas nenion komunan kun la kripleco; sed li povas modifi tion, kio apartenas al la Spirito, kiam li havas por tio firman volon. Ĉu la observado ne montras al vi, spiritistoj, ĝis kie povas iri la potenco de la volo, per la aliformiĝoj vere miraklaj, kiujn vi vidas? Diru do, ke  la homo restas malvirta nur tial, ke li ja volas resti malvirta; se ke tiu, kiu volas korekti sin, povas ĉiam tion fari; alimaniere la leĝo de la progreso ne ekzistus por la homo.

- Hahnemann (Spirito).
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, January 20, 2014

Kolero

9. La fiero instigas vin al la supozo, ke vi valoras pli, ol kiom reale vi valoras; igas vin ne elteni komparon, kiu eble malaltigus vin; konsideri vin mem, kontraŭe, tiel super viaj fratoj, ĉu laŭ inteligenteco, ĉu laŭ socia pozicio, ĉu laŭ personaj kapabloj, ke eĉ la plej malgranda komparado vin incitas kaj ĉagrenas; kaj kio tiam okazas? vi fordonas vin al la kolero.

Serĉu la originon de tiuj atakoj de nedaŭra frenezeco, kiuj vin similigas al bruto, per la perdo de la flegmo kaj prudento; serĉu, kaj vi preskaŭ ĉiam trovos kiel bazon la vunditan fieron. Ĉu ne la fiero igas vin forĵeti pravajn observojn, forpeli kun kolero la plej saĝajn konsilojn? Eĉ la malpaciencaj gestoj, kiujn kaŭzas ĉagrenoj ofte infanecaj, venas de la graveco, kiun oni atribuas al sia personeco, antaŭ kiu oni opinias, ke ĉio devas fleksiĝi.

En sia furiozeco, la kolerema homo atakas ĉion, la bestojn, la senvivajn objektojn, kiujn li frakasas, ĉar ili ne obeas lin. Ha! se en tiuj momentoj li povus malvarmsange vidi sin, li timus sin aŭ trovus sin tre ridinda! Li juĝu do laŭ tio la impreson, kiun li ja faras sur aliajn. Eĉ se ne pro respekto al si mem, li devus tamen penadi venki inklinon, kiu faras el li objekton de kompato.

Se li pripensus, ke la kolero neniom helpas, malutilas lian sanon, endanĝerigas eĉ lian vivon, li konstatus, ke li mem estas ĝia viktimo; sed precipe alia konsidero devus lin reteni, nome la penso, ke li malfeliĉigas siajn samrondanojn. Se li estas bonkora, ĉu ne estas por li motivo de konsciencriproĉo suferigi la homojn, kiujn li plej amas? Kaj kia profunda bedaŭro tio estus, se, dum koleratako, li farus ian agon, pri kiu li devus plori dum sia tuta vivo!

Resume, la kolero ne esceptas iujn kvalitojn de la koro; sed ĝi malebligas la faradon de multe da bono kaj povas konduki al la farado de multe da malbono. Tio devas sufiĉi, por instigi la homon klopodi por ĝin bridi. La spiritiston cetere instigas al tio alia motivo, nome, ke la kolero estas kontraŭa al la kristanaj karito kaj humileco. 

- Protektanta Spirito.
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, January 18, 2014

Obeemo kaj rezignacio

8. La doktrino de Jesuo instruas ĉie la obeemon kaj rezignacion, du virtojn kunirantajn kun dolĉeco kaj tre viglajn, kvankam la homoj erare ilin konfuzas kun la negacio de la sento kaj de la volo.  La obeemo estas la konsento de la racio; la rezignacio estas la konsento de la koro; ambaŭ estas agantaj fortoj, ĉar ili portas la ŝarĝon de la provoj, kiun la malprudenta ribelo igas la homon delasi. La malkuraĝulo ne povas esti rezignaciema, same kiel la fierulo kaj  la egoisto ne povas esti  obeemaj. Jesuo estis la enkonrpiĝo de tiuj virtoj malŝatataj de materialistaj antikvuloj. Li venis en la momento, kiam la roma socio estis pereanta en la svenoj de la koruptado; li venis, por briligi en la sino de la senfortiĝinta homaro la venkojn de la sinofero kaj de la karna rezigno.

Ĉiu epoko estas do markita per la stampo de la virto aŭ de la malvirto, kiu devas ĝin savi aŭ pereigi. La virto de via generacio estas la intelekta aktiveco; ĝia malvirto estas la morala indiferenteco. Mi diras nur "aktiveco", ĉar la genio elstariĝas subite kaj eltrovas tute sola la horizontojn, kiujn la amaso nur poste vidos, dum la aktiveco estas kuniĝo de ĉies kloplodoj al celo malpli brila, tamen pruvo de intelekta nivelo de iu epoko. Submetiĝu al la impulso, kiun ni venas doni al viaj Spiritoj; obeu la grandan leĝon de la progreso, kiu estas la vorto de via generacio. Ve al la malagema Spirito, kiu ĉirkaŭbaras sian komprenpovon! ĉar ni, kiuj estas gvidantoj de la marŝanta homaro, ni  frapos lin per vipo kaj subpremos lian ribeleman volon per la duobla agado de brido kaj sprono; ĉiu fiera kontraŭstaro pli aŭ malpli baldaŭ devos cedi; sed feliĉaj tiuj, kiuj estas dolĉaj, ĉar ili klinos mildan orelon al la instruoj.

- Lazaro (Spirito).
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, January 17, 2014

La pacienco

7. La doloro estas beno, kiun Dio sendas al Siaj elektitoj; ne alfiktiĝu do, kiam vi suferas, sed kontraŭe, laŭdu la ĉiopovan Dion, kiu markis vin per la doloro sur la tero, por la gloro en la ĉielo.

Estu paciencaj; pacienco estas ankaŭ karito, kaj vi devas praktiki la leĝon de karito instruita de la Kristo, la sendito de Dio. La karito, kiu konsistas el almozo donata al la malriĉuloj, estas la plej facila el la karitoj; sed estas alia multe pli peniga kaj sekve multe pli merita: pardoni tiujn, kiujn Dio metis sur nian vojon, por ke ili estu instrumentoj de niaj suferoj kaj elprovu nian paciencon.

La vivo estas malfacila, mi tion scias; ĝi estas kunmetita el mil neniaĵoj, kiuj estas pikoj de pingloj, sed kiuj fine vundas; sed estas necese rigardi unuflanke la  devojn trudatajn al ni, kaj aliflanke la ricevatajn konsolojn kaj kompensojn: tiam ni vidos, ke la benoj estas pli multenombraj ol la doloroj. La ŝarĝo ŝajnas malpli peza, kiam oni rigardas supren, ol tiam, kiam oni klinas la frunton al la tero.

Kuraĝon, amikoj. La Kristo estas via modelo; li suferis pli, ol iu ajn el vi, kaj li havis nenion pentindan; vi, kontraŭe, devas elaĉeti vian pasintecon kaj fortigi vin por la estonteco.  Estu do paciencaj; estu kristanoj; tiu ĉi vorto enfermas ĉion.

- Amika Spirito.
Le Havre, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, January 16, 2014

La afableco kaj la dolĉeco

6. La bonvolemo por siaj similuloj, frukto de l' amo al la proksimulo, naskas la afablecon kaj la dolĉecon, kiuj estas ilia manifestiĝo. Tamen oni ne devas ĉiam fidi je la ŝajnoj; la edukiteco kaj la mondumaj decreguloj povas havigi al la homo ian surtavolaĵon de tiuj kvalitoj. Kiom da homoj estas, kies ŝajna afableco estas nur por ekstera vesto, kies bela tranĉo kaŝas iliajn internajn misformaĵojn! La mondo estas plena de tiuj personoj, kiuj estas dolĉaj, kondiĉe ke neniu ilin kolerigu, sed kiuj mordas ĉe l' unua kontraŭaĵo; kies lango, el oro, kiam ili parolas antaŭ vi, fariĝas venena sago, kiam vi forestas.

Al tiu klaso apartenas ankaŭ la homoj, ekstere indulgemaj, kiuj, hejmaj tiranoj, igas sian familion kaj siajn subulojn suferi  la pezon de ilia fiera despoteco, kvazaŭ por kompensi al si la ĝenecon, kiun ili trudas al si mem eksterhejme; ne kuraĝante montri aŭtoritatecon super fremduloj, kiuj remetus ilin en ilian lokon, ili volas almenaŭ fari sin timataj de tiuj, kiuj ne povas malcedi al ili; ilia vantemo ĝuas, povante diri: "Tie ĉi mi ordonas kaj estas obeata", ne atentante, ke ili povus aldoni pli prave: "kaj mi estas abomenata".

Ne sufiĉas, ke el la lipoj fluas lakto kaj mielo; se la koro ne partoprenas en tio, estas nur hipokriteco. Tiu, kies afableco kaj mildeco ne estas nur ŝajnaj, neniam kontraŭdiras sin; li estas la sama en la socio kaj inter intimuloj; cetere li scias, ke, se per ŝajnoj oni trompas la homojn, Dion neniu trompas.

- Lazaro (Spirito).
Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, January 15, 2014

Ofendoj kaj perfortoj

1. Feliĉaj  estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. (Mateo, 5:5.)

2. Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. (Sama, 9.)

3. Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de sinedrio; kaj kiu diros:  Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. (Sama, 21, 22.)

4. Per ĉi tiuj maksimoj Jesuo faras leĝon el dolĉeco, el mildeco, el afableco kaj el pacienco; li do kondamnas perforton, koleron kaj eĉ ĉian malĝentilan esprimon de iu kontraŭ siaj similuloj.  Raka estis ĉe la Hebreoj malŝata vorto, kiu signifis sentaŭgulo, kaj kiun oni ekparolis kraĉante kaj flanken turnante la kapon. Lia parolo estas ankoraŭ pli severa, ĉar li minacas per la fajro de l' infero ĉiun, kiu diros al sia frato: Malsaĝulo. 

Estas evidente en tio, kiel en ĉiuj cirkonstancoj, ke la intenco pligravigas la kulpon; sed  kial simpla parolo povas havi tian gravecon, ke ĝi meritus tian severan malaprobon? Tial, ke ĉia ofenda vorto esprimas senton kontraŭan al la leĝo de amo kaj de karito, kiu devas regi la interrilatojn de la homoj kaj teni inter ili konkordon kaj unuecon; estas atenco kontraŭ la reciproka bonvolemo kaj la frateco; nutras malamon kaj malfavoremon; fine tial, ke post la humileco antaŭ Dio, la karito al la proksimulo estas la unua leĝo de ĉiu kristano.

5. Sed, kion Jesuo volis do esprimi per jenaj vortoj: "Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron", se li admonis la homojn rezigni la ĉimondajn havaĵojn kaj promesis al ili la ĉielajn havaĵojn? 

Atendante la bonaĵojn de la ĉielo, la homo bezonas tiujn de la tero por vivi; li nur atentigas, ke oni ne al ligu pli da graveco al la lastaj, ol al la nunaj. 

Per tiuj vortoj li volis diri, ke ĝis hodiaŭ la bonaĵoj de la tero estas akaparitaj de la perfortuloj malprofite por la mildaj kaj pacamaj homoj; ke al ĉi tiuj ofte mankas la vivrimedoj, dum la aliaj posedas superflue; li promesas, ke justeco estos farita  al ili tiel sur la tero, kiel en la ĉielo, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio. Kiam la leĝo de amo kaj de karito estos la leĝo de la homaro, ne plu ekzistos egoismo; la malforta kaj la pacama ne plu estos ekspluatataj kaj subpremataj de la forta kaj de la perfortema. Tia estos la stato de la tero, kiam, laŭ la leĝo de la progreso kaj la promeso de Jesuo, ĝi estos fariĝinta mondo feliĉa, sekve de la forpelo de la malbonuloj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, January 14, 2014

Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okulojn fermitaj (*)

(*) Tiu ĉi komunikaĵo estas donita pri blinda persono, por kiu oni vokis la Spiriton de J. B. Vianney, paroĥestro en Ars.

20. Miaj bonaj amikoj, kial vi vokis min? Ĉu por ke mi surmetu la manojn sur ĉi tiun kompatindan suferantinon kaj sanigu ŝin? Ve! kia sufero, bona Dio! Ŝi perdis la vidpovon kaj mallumo fariĝis por ŝi. Kompatinda filin! ŝi preĝu kaj esperu; mi neniel scias fari miraklojn sen la volo de Dio. Ĉiujn resaniĝojn, kiujn mi povis havigi kaj kiuj estas konigitaj al vi, atribuu nur al Tiu, kiu estas Patro de ni ĉiuj. En viaj afliktoj, rigardu do ĉiam la ĉielon; kaj diru el la fundo de via koro: "Mia Patro, resanigu min, sed konsentu, ke mia malsana animo resaniĝu pli  frue, ol mia korpo; mia karno estu punata, se necese, por ke mia animo leviĝu al Vi tiel blanka, kiel ĝi estis, kiam Vi kreis ĝin." Post tiu preĝo, miaj bonaj amikoj, kiun la bona Dio aŭdos ĉiam, forto kaj kuraĝo estos donitaj al vi, kaj eble ankaŭ la resaniĝo, kiun vi nur timeme petis, kiel rekompenco por via abnegacio.

Sed tial, ke mi estas tie ĉi, en kunveno, kie oni precipe studas, mi diros al vi, ke tiuj, kiuj estas senigitaj je la vidpovo, devus konsideri sin kiel la feliĉulojn de la kulpelaĉeto. Memoru, ke la Kristo diris, ke estas bone elŝiri al si okulon, se ĝi estas malbona, kaj ke estus pli bone ĵeti ĝin en la fajron, ol se ĝi fariĝus kaŭzo de via pereo. Ve! kiom da homoj estas sur via tero, kiuj iam malbenos en mallumo la fakton, ke ili vidis la lumon! Ho! jes, feliĉaj estas tiuj, kiuj en kulpelaĉeto estas frapitaj ĉe la vidpovo! iliaj okuloj ne estos motivo de skandalo kaj falo; tiuj povas plene vivi per la vivo de l' animoj; ili povas vidi pli ol vi, kiuj vidas klare... Kiam Dio permesas al mi  malfermi la palpebron de unu el tiuj kompatindaj suferantoj kaj redoni al li la lumon, mi diras la mi mem: Kara animo, kiel bedaŭrinde, ke ci ne konas ĉiujn ĝuojn de la Spirito, kiu vivas per meditado kaj amo! ci ne petus vidi figurojn malpli purajn kaj malpli dolĉajn, ol tiuj, kiujn ci povas vidi en cia blindeco.

Ho! feliĉa la blindulo, kiu volas vivi kun Dio; pli feliĉa, ol kiel vi estas tie ĉi, li sentas la feliĉon, li ĝin tuŝas, li vidas la animojn kaj povas suprenflugi kun ili en la spiritajn sferojn,  kiujn eĉ la elektitoj de via tero ne povas vidi. Malfermitaj, la okuloj estas ĉiam pretaj konduki la animon en pekon; fermitaj okuloj, kontraŭe, estas ĉiam pretaj suprenirigi la animon al Dio. Kredu al mi, miaj bonaj kaj karaj amikoj, la senlumeco de l' okuloj estas ofte la vera lumo de la koro, dum la vidpovo estas ofte la malluma anĝelo, kiu kondukas al morto.

Kaj nun kelkaj vortoj al ci, mia kompatinda suferantino: esperu kaj estu kuraĝa! Se mi dirus al ci: Mia filino, ciaj okuloj malfermiĝos, kiel  ĝoja ci estus! sed kiu scias, ĉu tiu ĝojo ne pereigus cin? Fidu al la bona Dio, kiu faris la feliĉon kaj permesas la malĝojon! Mi  faros por ci ĉion, kio estos al mi permesita; sed, ciavice, preĝu kaj precipe pensu pri ĉio, kion mi ĵus diris al ci. 

Antaŭ ol mi foriros, vi ĉiuj, tie ĉi kunvenintaj, ricevu mian benon.

- Vianney, paroĥestro en Ars (Spirito).
Parizo, 1863.

21. Rimarko. Kiam aflikto ne estas sekvo de agoj dum la nuna vivo, estas necese serĉi ĝian kaŭzon en antaŭa vivo. Tio, kion oni nomas la kapricoj de la sorto, estas nenio alia, ol la efikoj de la justeco de Dio. Dio ne trudas maljustajn punojn; Li volas, ke inter kulpo kaj puno estu ĉiam rilato. Se, laŭ Sia boneco, Li ĵetis vualon sur niajn pasintajn agojn, Li tamen nin metas sur la vojon, dirante: "Kiu per glavo mortigas, tiu per glavo pereos"; paroloj, kiujn oni povas jene traduki: "Oni estas ĉiam punata laŭ sia peko". Se do iun turmentas la perdo de la vidpovo, ĉi tiu estis ja por li kaŭzo de falo. Eble li ankaŭ estis kaŭzo de la perdo de aliula vidpovo; eble iu blindiĝis pro eksceso de laboro trudita de li, aŭ sekve de kruelaĵoj, de manko de zorgoj, ktp, kaj tiam li spertas egalan punon. Eble li mem, pentinte, elektis tiun kulpelaĉeton kaj aplikis al si jenan parolon de Jesuo: "Se via okulo estas  kaŭzo de via falo, elŝiru ĝin."

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, January 13, 2014

La potenca balzamo

19. Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi, ĉar mi posedas la lakton, kiu fortikigas la malfortulojn. Lasu veni al  mi tiujn, kiuj, timemaj kaj malfortaj, bezonas apogon kaj konsolon. Lasu veni al mi la neklerulojn, por ke mi ilin instruu; lasu veni al mi ĉiujn, kiuj suferas, la amason da afliktitoj kaj da malfeliĉuloj: mi konigos al ili la grandan rimedon, kiu mildigas la suferojn de la vivo, la sekreton por resanigo de iliaj vundoj! Kia estas, miaj amikoj, tiu potenca balzamo, posedanta tian ĉiokuracantan efikon, tiu balzamo, kiu estas aplikata al ĉiuj vundoj de la koro kaj ilin fermas? Ĝi estas amo, karito! Se vi posedas tiun dian fajron, kion vi timas? Vi diros ĉe ĉiuj momentoj de via vivo: Mia Patro, fariĝu Via volo, ne la mia; se al Vi plaĉas elprovi min per la doloroj kaj per la ĉagrenoj, estu glorata, ĉar nur por mia bono, mi tion scias, Via mano pezas sur mi. Se al Vi plaĉas, Sinjoro, kompati Vian malfortan kreiton, doni al lia koro la permesitajn ĝojojn, estu ankaŭ glorata; sed konsentu, ke la dia amo ne malvigliĝu en lia animo kaj ke senĉese lia animo venigu al Viaj piedoj la voĉon de sia dankemo! 

Se vi havos amon, vi havos ĉion dezirindan sur la tero, vi posedos la multvaloran perlon, kiun nek la okazaĵoj, nek la malboneco de tiuj, kiuj malamas kaj persekutas vin, povos forrabi de vi. Se vi havas amon, vi estos metintaj viajn trezorojn tien, kie vermoj aŭ rusto ne povos ilin atingi, kaj vi vidos nesenteble for viŝiĝi de via animo ĉion, kio povas makuli ĝian purecon; vi sentos, ke la pezo de la materio malgrandiĝas tago post tago kaj ke, simile al birdo, kiu ŝvebas en la aero kaj ne plu memoras la teron,  vi supreniros senĉese, ĝis via animo ekzaltita povos satiĝi de sia elemento de vivo en la sino de la Sinjoro.

- Protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, January 12, 2014

Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi

18. La Kristo diris: "Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi". Tiuj vortoj, profundaj laŭ sia simpleco, ne enhavis en si ian simplan alvokon al la infanoj, sed ankaŭ al la animoj, kiuj treniĝas en la malaltaj rondoj, kie la malfeliĉo ne konas  esperon. Jesuo vokis al si la intelektan infanaĝon de la homa kreitaro: la malfortulojn, la sklavojn, la malvirtulojn; li nenion povis instrui al la infanoj laŭ la korpo, implikitaj en la materio, submetitaj al la jugo de l' instinkto kaj ne apartenantaj ankoraŭ al la supera ordo de la racio kaj de la volo, kiuj plenumiĝas ĉirkaŭ ili kaj por ili. 

Jesuo volis, ke la homoj venu al li kun la konfido de tiuj malgrandaj estuloj de ŝanceliĝantaj paŝoj, kies alvoko konkerus por li la korojn de la virinoj, kiuj estas ĉiuj patrinoj; tiel li submetis la animojn al sia milda kaj mistera aŭtoritateco. Li estis la torĉo, kiu disbatas la mallumon, la klariono, kiu sonigas la veksignalon; li estis la iniciatinto de Spiritismo, kiu siavice devas voki, ne la malgrandajn infanojn, sed la bonvolemajn homojn. La forta agado estas komencita; la afero jam ne estas pri instinkta kredo kaj meĥanika obeado; estas necese, ke la homo sekvu la inteligentan leĝon, kiu montriĝas al li laŭ sia universaleco.

Miaj tre amataj, jen la tempo, kiam, klarigite, la eraroj estos veraĵoj; ni instruos al vi la veran sencon de la paraboloj, kaj ni montros al vi la potencan interrespondecon, kiu ligas tion, kio estis, kun tio, kio estas. Vere mi diras al vi: la manifestiĝado de la Spiritoj plivastigas la horizonton; kaj jen ĝia sendito, kiu brilos kiel la suno sur la supraĵo de la montoj.  

- Johano, la Evangeliisto.
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, January 11, 2014

"Se via mano estas objekto de skandalo, fortranĉu ĝin"

11. Ve al la mondo pro la faliloj! Ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en la vivo kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en eternan fajron. Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en la vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. (Mateo, 18:7-9.) 

12. En vulgara senco,  skandalo (*) signifas ĉian agon, kiu frapas la moralon aŭ la dececon en videbla maniero. La  skandalo  implikas ĉiam la ideon pri ia bruado. Multaj personoj kontentiĝas per  tio, ke ili evitas la  skandalon, ĉar ilia fiero suferus pro ĝi, ilia ŝatateco defalus ĉe la homoj; se nur iliaj hontindaj agoj ne estas konataj, tio sufiĉas, por ke ilia konscienco estu trankvila. Tiuj estas, laŭ la paroloj de Jesuo: "tomboj blankigitaj ekstere, sed plenaj de putraĵo en la interno; vazoj purigitaj ekstere, sed interne malpuraj".

En la evangelia senco, la signifo de la vorto  skandalo, tiel ofte uzata, estas multe pli ampleksa; tial oni ne komprenas ĝian sencon en iuj okazoj.

Ĝi estas ne nur tio, kio ofendas la konsciencon de aliaj, sed ankaŭ ĉio, rezultanta el la malvirtoj kaj malperfektaĵoj de la homoj, ĉiu malbona reago de individuo al individuo kun aŭ sen postsekvoj. La skandalo, en tiu ĉi okazo, estas la efektiva rezultato de la morala malbono.

13. Estas necese, ke venu faliloj en la mondon, diris Jesuo, ĉar la homoj, pro tio ke ili estas malperfektaj sur la tero, estas inklinaj fari malbonon, kaj malbonaj arboj donas malbonajn fruktojn. Per tiuj vortoj oni komprenu do, ke la malbono  estas sekvo de la malperfekteco de la homoj, sed ne, ke ili havas la devon fari ĝin.

14. Estas necese, ke la falilo venu, ĉar, estante en kulpelaĉetado sur la tero, la homoj punas sin mem per la kontakto kun siaj malvirtoj, kies unuaj viktimoj ili mem  estas, kaj tiel ili fine komprenas la malbonaĵojn de la malvirtoj. Kiam ili estos lacaj de suferado pro la malbono, ili serĉos rimedon ĉe la bono. La reagado de tiuj malvirtoj sufiĉos do kiel puno por unuj kaj kiel provo por la aliaj; tiel Dio eltiras la bonon el la malbono, kaj la homoj mem utiligas la malbonajn aŭ forĵetindajn aĵojn.

15. Se tiel estas, oni diros, la malbono estas necesa kaj daŭros ĉiam; ĉar, se ĝi malaperus, Dio jam ne dis ponus povan rimedon por puni la kulpulojn; estas senutile  peni plibonigi la homojn. Sed, se ne estus plu kulpuloj, punoj jam ne estus necesaj. Ni supozu, ke la homaro aliformiĝos kaj ekkonsistos el virtaj homoj, neniu penos fari malbonon al sia proksimulo, kaj ĉiuj estos feliĉaj, ĉar ili estos bonaj. Tia estas la  stato de la progresintaj mondoj, el kiuj la malbono estas forigita; tia estos la stato de la tero, kiam ĝi estos sufiĉe progresinta. Sed dum unuj mondoj progresas, aliaj estiĝas, loĝataj de primitivaj Spiritoj, kaj tiuj novaj mondoj estas ankaŭ uzataj  kiel loĝejo, ekzilejo kaj kulpelaĉetejo por la neperfektaj Spiritoj ribelemaj, obstinantaj en la malbono, elpelitaj el la mondoj, kiuj fariĝis feliĉaj.

16. Ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! Tio signifas, ke, ĉar malbono estas ĉiam malbono, tiu, kiu kontraŭvole servis kiel instrumento de la dia justeco, tiu, kies malbonaj instinktoj estis utiligitaj, eĉ tiel praktikis la malbonon kaj devas esti punata. Tial, ekzemple, sendanka infano estas puno aŭ provo por la patro, kiu suferas pro tio, ĉar tiu patro mem eble estis malbona filo kaj suferigis sian patron; tial li ricevas egalan repunon; sed pro ĉi tiu fakto la filo ne estas pardoninda kaj devos esti punata siavice per siaj propraj infanoj aŭ alimaniere. 

17. Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi. Energia figuro, kiu estus absurda, se prenita laŭlitere, kaj kiu simple signifas, ke estas necese detrui en si mem ĉian kaŭzon de skandalo, tio estas, de malbono; elradiki el sia koro ĉian senton malpuran kaj ĉian  malvirtan inklinon; tio ankaŭ signifas, ke pli bone estus por homo havi unu manon fortranĉita, ol se tiu mano estus por li instrumento por malbona ago; se li estus senigita je la vidpovo, prefere ol se la okuloj alportus al li malbonajn pensojn. Jesuo nenion diris absurdan por iu ajn, kiu kaptas la alegorian kaj profundan sencon de liaj paroloj; sed multaj esprimoj ne povas esti komprenataj sen la ŝlosilo, kiuj Spiritismo proponas por ilia deĉifrado.

- Allan Kardec.


(*) La vorton "skandalo" en la  Latina Vulgata  kaj aliaj tradukoj de la Biblio, la plej novaj tradukoj esprimas per "falilo". En la bonega kaj tre nova traduko en portugalan lingvon, farita en Brazilo kaj konata kiel "Brazila Eldono", aperas "tropeço", kiu estas precize "falilo" kiel en la Esperanta eldono, kiun ni tie ĉi kopias. – La Tradukinto. 


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, January 10, 2014

Vera pureco

8. Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? Ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon. 

Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio? Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:

"Ĉi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de mi. Sed vane ili Min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj."

Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu: Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? 

Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.

Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.

Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon. (Mateo, 15:1-20.)

9. Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis. Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo. Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. Malsaĝulo! Ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon? (Luko, 11:37-40.)

10. La Judoj estis neglektintaj la verajn ordonojn de Dio, por alligi sin al la praktikado de la reguloj starigitaj de la homoj, kaj pri la streĉa observado de tiuj reguloj ili faris al si skrupulon; la fundo, tre simpla, fine estis malaperinta sub la komplikeco de la formo. Tial, ke estis pli facile observi eksterajn agojn, ol morale reformi sin mem,  lavi al si la manojn, ol purigi sian koron, la homoj kreis al si iluzion kaj opiniis sin kvitaj al Dio, ĉar ili konformiĝis al tiuj formalaĵoj, tamen restante tute samaj, kiaj ili estis, ĉar oni instruis al ili, ke Dio ne postulas pli ol tion. Tial la profeto diris: "Sed vane ili min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj." 

Tiel okazis ankaŭ pri la morala doktrino de la Kristo, kiu fine estis metita en duan rangon; el tio rezultas, ke multaj kristanoj, laŭ la ekzemplo de la antikvaj Judoj, kredas, ke ilia savo estas pli certa per la eksteraj agoj, ol per la praktikado de la moralo. Al tiuj aldonoj, faritaj de la homoj, Jesuo aludas per jenaj vortoj:  "Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita."

La celo de la religio estas konduki la homon al Dio; nu, la homo venos al Dio nur tiam, kiam li estos perfekta; do, ĉia religio, kiu ne plibonigas la homon, ne atingas sian celon; la religio, pri kiu oni kredas, ke oni povas sur ĝi apogi sin por fari la malbonon, aŭ estas falsa aŭ falsita pri sia fundamento. Tia estas la rezultato en ĉiuj religioj, kies formo superas la fundon. La kredo al la efikeco de l' eksteraj signoj estas senvalora, se ĝi ne antaŭhaltigas murdojn, adultojn, ŝtelojn, kalumniojn, iajn ajn malutilojn al la proksimulo en iu ajn maniero. 

Tiaj religioj faras superstiĉajn, hipokritajn aŭ fanatikajn, sed ne faras bonajn homojn.

Ne sufiĉas do havi la ŝajnojn de la pureco; estas necese havi la purecon de la koro.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, January 9, 2014

Pekado per la penso

5. Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu; sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro. (Mateo, 5:27-28.)

6. La vorto  adulto tie ĉi ne devas esti komprenata en sia ekskluziva kaj propra senco, sed en senco pli ĝenerala; Jesuo ofte uzadis ĝin, per pliampleksigo de ĝia senco, por signi la malbonon, la pekon kaj iun ajn malbonan penson, kiel, ekzemple, en tiu ĉi teksto: "Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj." (Marko, 8:38.)

La vera pureco ne estas nur en la agoj; ĝi estas ankaŭ en la penso, ĉar, kiu havas puran koron, tiu tute ne pensas pri malbono; tion volis diri Jesuo: li kondamnas la pekon, eĉ per la penso, ĉar ĝi estas signo de malpureco.

7. Tiu principo per si mem kondukas al la jena demando: Ĉu oni suferas la sekvojn de malbona penso eĉ en la okazo, se ĉi tiu donas nenian efikon?

Tie ĉi estas necese fari gravan distingon. Laŭmezure kiel la animo, ekirinta malbonan vojon, progresas en la spirita vivo, ĝi kleriĝas kaj iom post iom seniĝas je siaj malperfektaĵoj, laŭ la pli aŭ malpli granda fervoro, kiun ĝi montras, dank’al sia libera volo. Ĉia malbona penso estas do rezultato de la malperfekteco de l' animo; sed laŭ la deziro, kiun  ĝi havas, purigi sin, tiu malbona penso mem fariĝas por ĝi motivo, por ke ĝi progresu, ĉar la animo ĝin energie elpelas; tio montras ĝian klopodon por forviŝi makulon; ĝi ne cedos, se prezentiĝos la okazo kontentigi malbonan deziron; kaj ĝi sentos sin pli forta kaj pli ĝoja pro sia venko. 

Kontraŭe, la animo, kiu ne prenis bonajn decidojn, serĉas la okazojn kaj, se ĝi ne plenumas malbonan agon, tio ne estas efiko de ĝia volo, sed manko de oportuna okazo; ĝi estas do tiel kulpa, kiel se ĝi estus plenuminta la agon.

Resume, ĉe la persono, kiu la malbono eĉ ne ekpensas, la progreso estas efektivigita; ĉe la persono, al kiu venas tiu penso, sed kiu ĝin forpelas, la progreso estas efektiviĝanta; ĉe tiu persono, fine, kiu havas tiun penson kaj kiu ĝin plezure konservas, la malbono ankoraŭ ekzistas kun sia tuta forto; ĉe l' unua la laboro estas farita, ĉe la dua ĝi estas farata, ĉe la tria ĝi estas farota. Dio, justa, konsideras ĉiujn tiujn gradojn, por la respondeco de la homo pri siaj agoj kaj pensoj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, January 8, 2014

Simplanimeco kaj korpureco

1. Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion. (Mateo, 5:8.)

2. Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili:  Lasu la infanojn veni al mi ; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝi. Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin. (Marko, 10:13-16.)

3. La pureco de la koro estas nedisigebla de la simplanimeco kaj de la humileco; ĝi forigas ĉian ideon pri egoismo kaj fiero; tial Jesuo prenas la infanecon  kiel emblemon de tiu pureco, kiel li ĝin prenis kiel emblemon de humileco.

Tiu komparo povas ne ŝajni ĝusta, se oni konsideras, ke la Spirito de infano povas esti tre maljuna, kaj, renaskiĝante, li alportas al la enkorpa vivo la malperfektaĵojn, je kiuj li ankoraŭ ne seniĝis en siaj antaŭaj ekzistadoj; nur iu Spirito, veninta al la perfekteco, povus doni al ni la tipon de la vera pureco. Sed la komparo estas ĝusta el la vidpunkto de la nuna vivo; ĉar, ankoraŭ ne povinte manifesti ian malvirteman inklinon, la infano reprezentas por ni la senkulpecon kaj senmalicecon; tial Jesuo ne diris, ke la regno de Dio estas  el ili, sed  el tiaj; ĝi konsistas el estaĵoj tiaj, kiaj estas la infanoj.

4. Se la Spirito de infano jam vivadis, kial do li ne montriĝis, ekde  ties naskiĝo, tia, kia li estas?  Ĉio estas saĝa en la verkoj de Dio. La infano bezonas la specialajn zorgojn, kiajn nur la patrina amo povas doni al ĝi, kaj tiu amo grandiĝas pro la malforteco kaj naiveco de l' infano. Por patrino, ŝia infano estas ĉiam anĝelo, kaj estas necese, ke tiel estu, por ke ĝi kaptu ŝian sindonemon; ŝi ne povus havi por ĝi la saman inklinon, se, anstataŭ la naivan ĉarmon, ŝi trovus en ĝi, sub la trajtoj de infano, viran karakteron kaj ideojn de matura homo, kaj des malpli, se ŝi konus ĝian pasintecon. 

Cetere estas necese, ka la aktiveco de l' inteligenta principo estu porporcia al la malforteco de la korpo, kiu ne povus elteni tro grandan aktivecon de la Spirito, kiel oni konstatas ĉe la individuoj tro frumaturaj. Jen kial ĉe l' alproksimiĝo de sia enkarniĝo la Spirito, konfuziĝas kaj iom post iom perdas la konscion pri si mem; dum kelka tempo li estas en kvazaŭa dormo, dum kiu ĉiuj liaj kapabloj troviĝas en latenta stato. Tiu transiĝa stato estas necesa, por ke la Spirito havu novan deirpunkton kaj forgesu, en sia nova ekzistado, ĉion, kio povus malhelpi lin. Tamen lia pasinteco reagas sur lin; li renaskiĝas pli granda, morale kaj intelekte pli forta, subtenata kaj helpata de l' intuicio, kiun li konservas pri l' akirita sperto. 

Ekde la naskiĝo liaj ideoj iom post iom reprenas sian impulson, laŭgrade kiel disvolviĝas la organoj, kaj pro tio oni povas diri, ke dum siaj unuaj jaroj la Spirito vere estas infana, ĉar ankoraŭ dormetas la ideoj formantaj la fundon de lia karaktero. Dum la tempo kiam liaj instinktoj somnolas, li estas pli fleksebla, kaj, ĝuste pro tio, pli sentema por impresoj povantaj ŝanĝi lian naturon kaj lin progresigi, kio plifaciligas al la gepatroj la plenumon de la ilin  koncernanta tasko.

La Spirito do dumtempe  surmetas la veston de senkulpeco, kaj Jesuo asertas la veron, kiam, malgraŭ la antaŭekzisto de la animo, li prenas infanon kiel simbolon de  pureco kaj simpleco.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, January 7, 2014

Misio de l' inteligenta homo sur la tero

13. Ne fieriĝu por tio, kion vi scias, ĉar tiu scio havas limojn tre mallarĝajn en la mondo, sur kiu vi loĝas. Ni supozu, ke vi estas unu el la plej eminentaj inteligentuloj sur ĉi tiu globo: nenian rajton vi havas esti fiera pro tio. Se Dio, en Siaj planoj, decidis, ke vi naskiĝu en medio, kie vi povis pligrandigi vian intelekton, tion Li faris, ĉar Li volas, ke vi uzu ĝin por la bono de ĉiuj; tio estas misio, kiun Li donis al vi, metante en viajn manojn la instrumenton, per kies helpo vi povas viavice elvolvi la malmulte kreskintajn intelektojn kaj ilin gvidi al Dio. Ĉu la speco de l' instrumento ne montras, por kio ĝi utilas? Ĉu ŝpato, kiun ĝardenisto metas en la manojn de sia helpanto, ne montras al ĉi tiu, ke li devas plugi la teron? Kaj kion vi dirus, se tiu laboristo, anstataŭ plugi, levus sian plugetilon por frapi sian mastron?  Vi  dirus, ke tio estas terura, kaj ke li meritas esti maldungita. Nu, ĉu ne estas same pri tiu, kiu uzas sian intelekton, por detrui la ideon pri Dio kaj la Providenco inter siaj fratoj? Ĉu li ne levas kontraŭ sia mastro la plugetilon, kiu estas donita al li  por la preparado de la grundo? Ĉu li rajtas ricevi la promesitan salajron, kaj ne meritas, kontraŭe, esti elpelita el la ĝardeno? Li estos elpelita, ne dubu pri tio, kaj trenos mizerajn ekzistadojn, plenajn de humiligoj, ĝis li kliniĝos antaŭ Tiu, al kiu  li ĉion ŝuldas.

La intelekto estas riĉa per meritoj por la estonteco, sed kondiĉe, ke oni uzu ĝin por bono; se ĉiuj homoj dotitaj per intelekto uzus ĝin laŭ la celoj de Dio, la tasko de la Spiritoj, progresigi la homaron, estus facila; bedaŭrinde multaj  homoj faras el ĝi instrumenton de fiero kaj de pereo por si mem. La homo misuzas sian intelekton kiel ĉiujn aliajn kapablojn, kaj tamen instruoj ne mankas al li por averti lin, ke potenca mano povas repreni de li tion, kion ĝi donis al li.  

- Ferdinando, protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, January 6, 2014

"Malfermu la okulojn al la lumo"

12. Homoj, kial vi plendas pri la malfeliĉegoj, kiujn vi mem amasigis sur viaj kapoj? Vi malakceptis la sanktan kaj dian moralon de la Kristo; ne estu do surprizitaj, ke la kaliko de la maljustaĵoj estas superbordiĝanta ĉien. 

La maltrankvilo ĝeneraliĝas; kiun alian kulpigi, ol vin mem, kiuj penas senĉese dispremi unuj aliajn? Vi ne povas esti feliĉaj sen reciproka bonvolemo, kaj ĉu la bonvolemo povus ekzisti kune kun la fiero? La malhumilo, jen la fonto de ĉiuj viaj ĉagrenoj; diligente penadu do por ĝin detrui, se vi ne volas eternigi ĝiajn pereigajn sekvojn. Unu sola rimedo prezentiĝas al vi por tio, sed tiu rimedo estas nepre efika: ĝi estas preni kiel neŝanĝeblan regulon de via konduto la leĝon de la Kristo, leĝon, kiun vi aŭ malakceptis aŭ kies interpreton vi falsis. 

Kial vi pli ŝatas tion, kio brilas kaj ĉarmas la okulojn, ol tion, kio tuŝas la koron? Kial la malvirto ĉe la riĉuloj estas la celo de viaj flataĵoj, dum vi havas nur malestiman rigardon al la vera merito ĉe senfamuloj? Kiam diboĉa riĉulo kun ruinigitaj korpo kaj animo sin prezentas ie, ĉiuj honoraĵoj estas por li, dum oni apenaŭ konsentas doni protekteman saluton al virta homo, kiu vivas per sia laboro. Kiam la estimo, per kiu oni traktas la homojn, estas mezurata laŭ la pezo de la oro, kiun ili posedas, aŭ la nomo, kiun ili portas, kian intereson povas ili havi korekti sin?

Okazus kontraŭe, se la orumita malvirto estus skurĝata de la publika opinio, same kiel la malvirto vestita per ĉifonoj; sed la fiero estas indulgema por ĉio, kio ĝin flatas.  Jarcento de avideco kaj mono, vi diras. Sendube, sed kial vi lasis la materiajn  bezonojn superregi la forton de la komuna saĝo kaj de la prudento? Kial ĉiu volas altiĝi super sia frato? Hodiaŭ la socio suferas la sekvojn de tio.

Ne forgesu, tia stato de l' aferoj estas ĉiam signo de morala dekadenco. Kiam la aroganteco atingas la ekstremajn limojn, tio estas signo de proksima falo, ĉar Dio ĉiam frapas la fierulojn. Se Li kelkfoje lasas ilin supreniri, tiel Li agas, por doni al ili la tempon pripensi kaj korektiĝi sub la frapoj, kiujn de tempo al tempo Li donas al ilia fiereco por averti ilin; sed, anstataŭ malaltiĝi, ili ribelas; tiam, kiam la mezurilo estas superplena, Li tute renversas ilin, kaj ilia falo estas des pli terura, ju pli alten ili supreniris.

Kompatinda homa raso, kies egoismo difektis ĉiujn vojojn, reprenu tamen kuraĝon; laŭ Sia senlima indulgemo, Dio sendas al ci potencan kuracilon por ciaj malsanoj, neatenditan helpon al cia senhaveco. Malfermu la okulojn al la lumo: jen estas la animoj de tiuj, kiuj ne plu vivas sur la tero, kiuj venas revoki cin al ciaj veraj devoj; ili diros al ci, kun la aŭtoritato de la sperto, kiom senvaloraj antaŭ la eterneco estas la vantamo kaj honoroj en via mallonga ekzistado; ili diros al ci, ke tie estas plej granda tiu, kiu estas la plej humila inter la malgranduloj de sur la tero; ke tiu, kiu plej multe amis siajn fratojn, estos ankaŭ la plej amata en la ĉielo; ke la surteraj potenculoj, se ili malbonuzis sian aŭtoritaton, estos devigitaj obei siajn servistojn; ke la karito kaj la humileco, fine, tiuj du fratinoj, irantaj kun interplektitaj manoj, estas la plej efikaj rimedoj, por akiri favoron antaŭ la Eternulo. 

- Adolfo, episkopo de Alger (Spirito). 
Marmande, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, January 4, 2014

Fiero kaj humileco

11. La paco de la Sinjoro estu kun vi, miaj karaj amikoj! Mi venas al vi, por kuraĝigi vin sekvi la bonan vojon.

Al la mizeraj Spiritoj, kiuj iam loĝis sur la tero, Dio donis la mision veni instrui vin. Li estu glorata por la favorkoreco, kiun Li faras al ni, permesante, ke ni helpu vian pliboniĝon. La Sankta Spirito lumigu al mi kaj helpu min fari mian parolon komprenebla por ĉiuj! Vi, enkarniĝintoj, kiuj estas elprovataj kaj serĉas lumon, la volo de Dio helpu min por ĝin briligi antaŭ viaj okuloj! 

La humileco estas virto tre forgesita inter vi; la grandaj ekzemploj de humileco, kiuj estas donitaj al vi, estas tre malofte sekvataj, kaj tamen, ĉu sen humileco vi povas esti karitemaj al via proksimulo? Ho ne, ĉar tiu sento samniveligas la homojn; ĝi diras al ili, ke ili estas fratoj, ke ili devas ami unuj aliajn, kaj admonas ilin al la bono. Sen humileco, vi ornamas vin per virtoj, kiujn vi ne havas, kvazaŭ vi portus veston, por kaŝi kriplaĵojn de via korpo. Pensu pri tiu, kiu savis nin; pensu pri lia humileco, kiu faris lin tiel granda kaj kiu lokis lin super ĉiuj profetoj.

La fiero estas la terura kontraŭulo de la humileco. Se la Kristo promesis la regnon de la ĉielo al la plej malriĉaj, tio estas tial, ke la surteraj granduloj pretendas, ke titoloj kaj riĉaĵoj estas rekompencoj donitaj al iliaj meritoj kaj ke ilia esenco estas pli pura, ol tiu de malriĉulo; ili kredas, ke tio estas ŝuldata al ili, kaj tial, kiam Dio reprenas tion de ili, ili akuzas Lin pri maljusteco. Ho! ridindeco kaj blindeco!  Ĉu Dio distingas inter vi laŭ la korpoj? Ĉu la envolvaĵo de malriĉulo ne estas la sama, kia tiu de riĉulo? Ĉu la Kreanto faris du specojn de homoj? Ĉio, kion Dio faras, estas granda kaj saĝa; ne atribuu al Li la ideojn, kiujn naskas viaj malhumilaj cerboj.

Ho riĉulo, dum ci dormas sub ciaj orumitaj baldakenoj, ŝirmite kontraŭ la malvarmo, ĉu ci ne scias, ke miloj el ciaj fratoj, kiuj valoras tiom kiom ci, kuŝas sur pajlo? Ĉu la malfeliĉulo, kiu suferas pro malsato, ne estas cia egalulo? Ĉe tiu ĉi vorto, cia fiero ribelas, mi ja scias; ci konsentos doni al li almozon, sed premi al li frate la manon, neniam! "Kio! ci diras; mi, nobelsanga, grandulo sur la tero, mi estus egala al tiu mizerulo kovrita per ĉifonaĵoj! Vana utopio de laŭdiraj filozofioj! Se ni estus egalaj, kial Dio lokis lin tiel malalte kaj min tiel alte?"

Vere, viaj vestoj neniel similas; sed vi ambaŭ senvestigu vin: kia diferenco estos tiam inter vi? La nobeleco de la sango, ci diros; sed la ĥemio neniam trovis diferencon inter la sango de grandsinjoro kaj tiu de plebano; inter la sango de mastro kaj tiu de sklavo. Kiu diras al ci, ke ankaŭ ci jam ne estis mizerulo, kiel li? Ke ci iam ne petis almozon? Ke ci neniam ĝin petos al tiu sama, kiun ci malŝatas hodiaŭ? Ĉu la riĉaĵoj estas eternaj? Ĉu ili ne finiĝas samtempe kun la korpo, pereema envolvaĵo de cia Spirito? Ho! revenu la humileco al ci! Ĵetu fine rigardon al la realaĵoj de tiu ĉi mondo, al tio, kio faras la grandiĝon kaj malaltiĝon en la alia mondo; memoru, ke  la morto ne indulgos cin, kiel ĝi indulgas neniun; ciaj titoloj ne gardos cin kontraŭ la morto; ĝi povos frapi cin morgaŭ, hodiaŭ, post unu horo; kaj se ci enprofundiĝas en cian fieron, ho! tiam mi bedaŭras cian sorton, ĉar ci estos kompatinda!

Malhumiluloj! kio vi estis, antaŭ ol esti nobeloj kaj potenculoj?  Eble vi estis pli malaltaj, ol la lasta el viaj servistoj. Klinu do viajn fierajn fruntojn, kiujn Dio povas malaltigi en la momento, kiam vi ilin levas plej alten. Ĉiuj homoj estas egalaj en la dia pesilo; nur la virto distingas ilin antaŭ la okuloj de Dio. Ĉiuj Spiritoj estas el unu sama esenco, kaj el sama pasto estas kneditaj ĉiuj korpoj; ĉi tiujn viaj titoloj kaj viaj nomoj neniom ŝanĝas; la korpo restas en la tombo; titoloj kaj nomoj neniel kontribuas al tio, ke vi ĝuu la feliĉon promesitan al la elektitoj; karito kaj humileco estas la titoloj de nobeleco de l' elektitoj.

Kompatinda kreito! ci estas patrino, ciaj infanoj suferas; ili havas malvarmon; ili malsatas; ci iras, kurbigite sub la pezo de cia kruco, humiliĝi por havigi al ili pecon da pano. Ho! mi kliniĝas antaŭ ci; kiel noble sankta kaj granda ci estas antaŭ miaj okuloj! Esperu kaj preĝu; la feliĉo ne apartenas ankoraŭ al tiu ĉi mondo. Al la kompatindaj subpremitoj, fidantaj al Li, Dio donas la regnon de la ĉielo. 

Kaj ci, junulino, kompatinda infano ĵetita al la laboro, al la manko de vivnecesaĵoj, kial ci havas tiajn malgajajn pensojn? kial plori? Cia rigardo leviĝu pie kaj serene al Dio: al la birdetoj Li donas nutraĵon; fidu al Li, kaj Li ne forlasos cin. La bruo de la festoj, la plezuroj de la mondo batigas cian koron; ci ankaŭ volus ornami per floroj cian kapon kaj miksiĝi kun la feliĉuloj de sur la tero; ci diras al ci mem, ke ci povus, kiel tiuj virinoj pasantaj preter ci senzorgaj kaj ridantaj, esti ankaŭ riĉa. Ho! silentu, infano! Se ci scius, kiom da larmoj kaj doloroj estas kaŝitaj sub tiuj broditaj vestoj, kiom da ploroj estas sufokitaj sub la bruado de tiu gaja orkestro, ci preferus cian modestan rifuĝejon de la malriĉeco. Restu pura antaŭ la okuloj de Dio, se ci ne volas, ke cia gardanĝelo resupreniru al Li, kun la vizaĝo kaŝita sub la blankaj flugiloj, kaj lasu cin kun ciaj konsciencriproĉoj, sen gvidanto, sen subtenanto en tiu ĉi mondo, kie ci estos perdita, atendante cian punon en la alia.

Kaj vi ĉiuj, kiuj suferas maljustaĵojn de la homoj, estu indulgemaj por la kulpoj de viaj fratoj, konsiderante, ke vi ankaŭ ne estas senriproĉaj: tio estas karito, sed ĝi estas ankaŭ humileco. Se vi suferas pro kalumnioj, klinu la frunton sub tiun provon. Kian valoron havas por vi la kalumnioj de la mondo? Se via konduto estas pura, ĉu Dio ne povas vin rekompenci? Elteni kuraĝe la humiligojn, venantajn de la homoj, signifas esti humila kaj rekoni, ke nur Dio estas granda kaj potenca.

Ho mia Dio, ĉu estas necese, ke la Kristo revenu duan fojon sur la teron, por instrui al la homoj Ciajn leĝojn, kiujn ili forgesas? Ĉi li devos denove elpeli el la templo la vendistojn, kiuj malpurigas Cian domon, lokon nur por preĝo? Kaj kiu scias, ho homoj, se Dio farus al vi tiun favorkoraĵon, eble vi malkonfesus la Kriston, kiel iam; la Kriston vi nomus blasfemanto, ĉar li frakasus la fieron de la modernaj Fariseoj; eble vi devigus lin denove surgrimpi la vojon al Golgota.

Kiam Moseo iris al la monto Sinaj, por tie ricevi la ordonojn de Dio, la popolo de Izrael, lasita al si mem, forlasis la veran Dion; viroj kaj virinoj donis sian oron kaj siajn juvelojn, por konstrui idolon, kiun ili komencis adori. Civilizitaj homoj, vi faras kiel ili; la Kristo lasis al vi sian doktrinon; li donis al vi la ekzemplon de ĉiuj virtoj, kaj ĉion vi forlasis, ekzemplojn kaj regulojn; per viaj pasioj vi faris al vi ian Dion laŭ via plaĉo: laŭ unuj, teruran kaj sangavidan, laŭ aliaj, senzorgan pri la interesoj de la mondo.  La Dio, kiun vi elpensis, estas ankoraŭ la bovido el oro, kiun ĉiu alkonformigas al siaj gustoj kaj ideoj.

Rekonsciiĝu, miaj fratoj, miaj amikoj; la voĉo de la Spiritoj tuŝu viajn korojn; estu grandanimaj kaj karitemaj sen parademo, tio estas, faru la bonon kun humileco; ĉiu malkonstruu iom post iom da altarojn, kiujn vi ĉiuj starigis al la malhumileco, unuvorte, estu kristanoj, kaj vi havos la regnon de la vero. Ne plu dubu pri la boneco de Dio, kiam Li donas al vi tiom da pruvoj pri ĝi. Ni venas prepari la vojon por la plenumo de la profetaj antaŭdiroj. Kiam la Sinjoro pli grandioze manifestos al vi Sian indulgemon, la ĉiela sendito trovu ĉe vi nur unu solan granda familion; viaj koroj, dolĉaj kaj humilaj, estu indaj aŭdi la dian parolon, kiun li venos alporti al vi; la elektito trovu sur sia vojo nur palmojn disĵetitajn, kiel pruvon pri via reveno al bono, al karito, al frateco; tiam via mondo fariĝos la surtera paradizo. Sed, se por vi restos nesentebla la voĉo de la Spiritoj senditaj por purigi, renovigi vian civilizitan socion, riĉan je sciencoj kaj tamen tiel malriĉan je bonaj sentoj, ve! al vi restos nur plori pri via sorto. Sed ne, ne estos tiel; revenu al Dio, via Patro, kaj tiam ni ĉiuj, kiuj kunhelpas por la plenumo de Lia volo, ni ekkantos la himnon de dankoj, por danki la Sinjoron por Lia neelĉerpebla boneco, kaj por glori Lin por la jarcentoj de jarcentoj. Tiel estu.

- Lacordaire (Spirito). 
Constantine, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, January 3, 2014

Misteroj kaŝitaj al la saĝuloj kaj al la prudentuloj

7. En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de la saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj. (Mateo, 11:25.)

8. Povas ŝajni strange, ke Jesuo dankas Dion, ke Li revelaciis tiuj aferojn  al la simplaj kaj al la malgrandaj, kiuj estas la malriĉaj en spirito, kaj kaŝis ilin al la saĝaj kaj prudentaj, pli kapablaj, laŭ la ŝajno, ilin kompreni. Tio estas tial, ke oni devas kompreni, ke la unuaj estas la humiluloj, kiuj humiliĝas antaŭ Dio, kaj ne opinias sin superaj ol ĉiuj aliaj; kaj la duaj estas la  malhumiluloj, fieraj pro sia monda scio, kiuj kredas sin saĝaj, ĉar ili neas la ekziston de Dio aŭ traktas Lin, kvazaŭ Dio estus ilia egalulo, se ili volonte ja konsentas Lian ekziston; ĉar, en la antikveco,  saĝa estis sinonimo de klera. Tial Dio lasas al ili la serĉadon de la sekretoj de la tero kaj revelacias la sekretojn de la ĉielo al la simplaj kaj humilaj, kiuj kliniĝas antaŭ Li. 

9. Tio sama okazas hodiaŭ al  la grandaj veraĵoj revelaciitaj de Spiritismo. Iuj nekredantoj miras, ke la Spiritoj faras tiel malmulte da peno por konvinki ilin; tio estas tial, ke la Spiritoj prefere atentas la homojn, kiuj serĉas la lumon bonfide kaj humile, ol tiujn, kiuj opinias, ke ili posedas la tutan lumon kaj kiuj eble pensas, ke Dio devus senti Sin plej feliĉa konduki ilin al Si, ĉar tiel Li pruvus al ili, ke Li ja ekzistas.

La potenco de Dio manifestiĝas en la plej malgrandaj aferoj same, kiel en la plej grandaj; Li ne metas la lumon sub la grenmezurilon, ĉar Li ĉien disverŝas ĝin torente; blindaj estas do tiuj, kiuj ne vidas ĝin.  Dio ne volas perforte malfermi iliajn okulojn, ĉar plaĉas al ili teni la okulojn fermitaj. Ilia vico venos, sed estas necese, ke antaŭe ili sentu la angorojn de la mallumo kaj agnosku Dion, ne la hazardon, en la mano, kiu frapas ilian fieron. Dio uzas, por venki la nekredemon, la rimedojn, kiuj konvenas al Li, laŭ la individuoj; la nekredantoj ne rajtas ordoni, kion Dio devas fari, kaj diri al Li: Se Vi volas konvinki min, Vi devas agi en tia aŭ en tia alia maniero, en tiu momento preferinde, ol en tiu alia, ĉar tiu momento estas pli oportuna al mi. 

La nekredantoj ne miru do, se Dio kaj la Spiritoj, kiuj estas la plenumantoj de Lia volo, ne submetiĝas al iliaj postuloj. Ili demandu sin mem, kion ili dirus, se la lasta el iliaj servistoj volus ion ajn ordoni al ili. 

Dio trudas kondiĉojn kaj ne akceptas tiujn, kiujn oni volus altrudi al Li. Dio favore aŭskultas la homojn, kiuj humile sin turnas al Li, sed ne tiujn, kiuj opinias sin superaj ol Li.

10. Ĉu Dio, oni demandas, ne povus frapi ilin persone per tondraj signoj, antaŭ kiuj eĉ la plej obstina nekredanto devus kliniĝi? Sendube Li tion povus, sed kian meriton ili havus, kaj cetere ĉu tio utilus? Ĉu oni ne vidas ilin ĉiutage rifuzi la evidentecon kaj ja diri: eĉ se mi vidus, mi ne kredus, ĉar mi  scias, ke tio ne estas ebla? Se ili rifuzas rekoni la veron, iliaj Spiritoj ne estas do maturaj por kompreni ĝin, nek iliaj koroj por senti ĝin.  La fiero estas la katarakto, kiu malklarigas ilian vidadon; al kio utilas prezenti la lumon al blindulo? Unue estas necese forigi la kaŭzon de la malsano; tial, kiel lerta kuracisto, Dio punas unue la fieron. Li ne forlasas tamen Siajn devojiĝintajn infanojn; Li  scias, ke pli malpli baldaŭ iliaj okuloj malfermiĝos, sed Li volas, ke la homoj tion faru memvole; kaj tiam, venkite de la turmentoj de la nekredemo, ili per si mem ĵetiĝos en Liajn brakojn, kaj, kiel la erarinta filo, petos de Li pardonon.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, January 2, 2014

Kiu sin altigas, tiu estos malaltigita

3. En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kiu do estas la plej granda en la regno de la ĉielo? Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili, kaj diris: Vere mi diras al vi: se vi ne turniĝos kiel infanoj, vi neniam eniros en la regnon de la ĉielo. Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min. (Mateo, 18:1-5.)

4. Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li: Ni povas. Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro. Kaj aŭdante, la dek indignis kontraŭ la du fratoj. Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. Ne tiel estos inter vi; sed  kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. (Mateo, 20:20-28.)

5. Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis. Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili: Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. Sed kiam vi estos invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi.  Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita. (Luko, 14:1, 7:11.)

6. Tiuj ĉi maksimoj estas sekvoj de la principo de humileco, kiun Jesuo ne ĉesas prezenti kiel esencan kondiĉon de la feliĉo promesita al la elektitoj de la Sinjoro, kaj kiun li formulis per jenaj paroloj: "Feliĉaj la malriĉaj en spirito, ĉar al ili apartenas la regno de la ĉielo". Li prenas infanon kiel tipon de la simpleco de koro kaj diras: "La plej granda en la regno de la ĉielo estas tiu, kiu humiliĝos kaj  fariĝos malgranda kiel infano"; tio estas, kiu havos nenian pretendon pri supereco aŭ neeraremo.

La sama fundamenta penso troviĝas en ĉi tiu alia maksimo: "Kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto", kaj ankoraŭ en jena:  "Kiu malaltigas sin, tiu estos altigita; kaj kiu altigas sin, tiu estos malaltigita". 

Spiritismo venas konfirmi tiun teorion per la ekzemplo, montrante al ni, ke, en la mondo de la Spiritoj, grandaj estas tiuj, kiuj estis malgrandaj sur la tero, kaj ofte, ke tre malgrandaj estas tiuj, kiuj estis la plej grandaj kaj potencaj sur la tero. Ĉar, mortinte, la unuaj kunportis tion, kio sola faras la veran grandecon en la ĉielo kaj ne perdiĝas: la virtojn; dum la aliaj devis lasi tion, kio faris ilian grandecon sur la tero kaj kion oni ne kunportas en la alian vivon, nome: riĉaĵojn, titolojn, gloron, naskiĝon; havante nenion alian, ili venas en la alian mondon senigitaj de ĉio, kiel la savitoj de  ŝiprompiĝo, kiuj ĉion perdis, eĉ siajn vestojn; ili konservis nur la fieron, kiu faras ilian novan pozicion pli humiliga, ĉar ili vidas pli alte ol ili, brilantajn de gloro, tiujn, kiujn ili piedpremis sur la tero.

Spiritismo montras al ni alian aplikon de la dirita principo en la sinsekvaj enkarniĝoj; per ĉi tiuj, efektive, la homoj, kiuj estis la plej altaj en unu ekzistado, estas malaltigitaj ĝis la lasta rango en sekvanta ekzistado, se ilin regis fiero kaj ambicio. Ne serĉu do la unuajn lokojn sur  la tero, nek metu vin pli alten ol la aliaj, se vi ne volas esti devigitaj malsupreniri; serĉu, kontraŭe, la plej malaltan kaj modestan lokon, ĉar Dio ja scios doni al vi alian pli altan en la ĉielo, se vi ĝin meritos.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, January 1, 2014

Kion oni devas kompreni kiel "malriĉaj en spirito"

1. Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. (Mateo, 5:13.)

2. La nekredantoj mokis jenan maksimon: Feliĉaj la malriĉaj en spirito, kiel multajn aliajn aferojn, ne komprenante ĝin. Kiel malriĉajn en spirito, Jesuo ne aludas la malinteligentajn, sed la humilajn homojn: li diris, ke la regno de la ĉielo esta el ĉi tiuj kaj ne el la fieruloj.

La kleraj kaj spritaj homoj, laŭ la rigardmaniero de la mondo, havas ordinare tiel altan opinion pri si mem kaj pri sia supereco, ke ili rigardas la diajn aferojn kiel neindajn je ilia atento; iliaj rigardoj, koncentrigitaj sur iliaj personojn, ne povas leviĝi al Dio. Tiu inklino, kredi sin superaj ol ĉio, kondukas ilin  al la neado de ĉio, kio, troviĝante pli alte ol ili, povus ilin malgrandigi, kaj eĉ al la neado de Dio; aŭ, se ili konsentas akcepti Dion, ili malakceptas unu el Liaj plej belaj atributoj: Lian providencan agadon sur la aferojn de tiu ĉi mondo, konvinkite, ke ili solaj sufiĉas, por bone regi la mondon. Prenante sian propran intelekton kiel mezuron de l' universa intelekto, kaj juĝante sin kapablaj ĉion kompreni, ili ne povas kredi al la ebleco de tio, kion ili ne komprenas; kiam ili deklaras ion, siajn juĝojn ili konsideras senapelaciaj.

Ili rifuzas akcepti la ekziston de la nevidebla mondo kaj de ia eksterhoma potenco, ne tial, ke ĝi estas pli alta ol ilia komprenpovo, sed ĉar ilia fiero ribelas kontraý la ideo de io, super kio ili ne povas leviĝi; ĉar tia ideo devigas ilin malsupreniri de sia piedestalo. Tial ili havas nur ridetojn de malŝato pri ĉio, kio ne apartenas al la mondo videbla kaj tuŝebla; ili atribuas al si mem tro da spriteco kaj da scio, por kredi al aferoj taŭgaj, laŭ ilia opinio, por  personoj simplaj, kaj konsideras la homojn, kiuj akceptas serioze tiajn aferojn, kiel  malriĉajn en spirito.

Tamen, kion ajn ili diras, ili devos eniri, kiel la ceteraj, en tiun nevideblan mondon, kiun ili mokas; tie iliaj okuloj malfermiĝos kaj ili rekonos sian eraron. Sed Dio estas justa kaj ne povas ricevi kiel egalajn laŭ merito iun, kiu malkonfesis Lian potencon, kaj iun alian, kiu humile submetiĝis al Liaj leĝoj, nek doni al ambaŭ egalajn premiojn.

Dirante, ke la regno de la ĉielo apartenas al la simplaj, Jesuo volis esprimi, ke neniu estas tie akceptata sen la simpleco de la koro kaj la humileco de la Spirito; ke la malklerulo, posedanta tiujn kvalitojn, estos preferata ol la klerulo, kiu kredas pli al si ol al Dio. En ĉiuj cirkonstancoj li lokas la humilecon en la kategorion de la virtoj, kiuj alproksimigas al Dio, kaj la fieron inter la malvirtojn, kiuj forigas la homon de Dio; kaj tio pro tre komprenebla motivo, nome ke la humileco estas ago de submetiĝo al Dio, dum la fiero estas ribelo kontraŭ Li. Pli valoras do, por la estonta feliĉo de la homo, esti  malriĉa en spirito, kiel la mondo tion komprenas, kaj riĉa per moralaj kvalitoj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.