Saturday, August 31, 2013

AMU UNUJ ALIAJN

Miaj amikoj, mi ĉiam aŭdas plurajn el vi diri: Kiel mi faru kariton, se mi mem ofte havas nenian porvivaĵon?

Kariton, miaj amikoj, oni faras en multaj manieroj; vi povas fari kariton per pensoj, per paroloj kaj per agoj. Per pensoj: preĝante por la forlasitaj kompatinduloj, kiuj mortis, eĉ ne vidinte la lumon; preĝo elkora konsolas ilin.  Per paroloj: donante al viaj ĉiutagaj kunuloj bonajn konsilojn; diru al la homoj, kies humoron acidigis malespero kaj necesbezonoj kaj kiuj blasfemas kontraŭ la nomo de la Plejalta: "Mi estis kiel vi; mi suferis, mi estis malfeliĉa, sed mi kredis al Spiritismo, kaj vidu, nun mi estas feliĉa." Al la maljunuloj, kiuj diros al vi: "Tio estus senutila; mi troviĝas ĉe la fino de mia irado; mi mortos, kiel mi vivis", diru tamen: "Dio uzas por ni ĉiuj egalan justecon; memoru la laboristojn de la dek-unua horo." Al la infanoj jam malvirtigitaj de sia kunularo, sencele vagantaj kaj tuj falontaj, delogite de malbonaj tentoj, diru: "Dio vidas vin, miaj karaj etuloj", kaj senlace ripetu al ili tiujn dolĉajn vortojn, kiuj fine ĝermos en ilia juna intelekto, kaj anstataŭ fiuloj, vi faros el ili homojn.  Tio ankaŭ estas karito. 

Pluraj inter vi diras ankaŭ: "Ba! Ni estas tiom multaj sur la tero, ke Dio ne povas vidi nin ĉiujn." Aŭskultu bone tion ĉi, miaj amikoj: Kiam vi estas sur la supraĵo de monto, ĉu via rigardo ne ampleksas la miliardojn da sableroj kovrantaj la monton? Nu! same Dio vidas vin; Li lasas vian liberan volon agi, kiel vi lasas tiujn sablerojn iri laŭ la plaĉo de la vento, kiu ili disigas; la sola diferenco estas, ke Dio, per Sia senfina favorkoreco, metis en la fundon de via koro vigle atentan gardostaranton, kiun vi nomas  konscienco. Aŭskultu ĝin: ĝi donos al vi nur bonajn konsilojn. Kelkfoje vi malvigligas ĝin, kontraŭmetante al ĝi la senton de la malbono; tiam ĝi silentas; sed estu certaj, ke la kompatinda forlasito aŭdigos sian voĉon tuj, kiam vi permesos al ĝi percepti ian ombron da riproĉo. Aŭskultu ĝin, demandu ĝin, kaj ofte vi sentos vin konsolitaj per la ricevita konsilo.

Miaj amikoj, al ĉiu nova regimento la generalo donas novan standardon; al vi mi donas kiel devizon tiun ĉi maksimon de la Kristo: "Amu unuj aliajn." Praktiku tiun ĉi maksimon; kunvenu vi ĉiuj ĉirkaŭ tiu standardo, kaj el ĝi vi ricevos feliĉon kaj konsolon.

- Protektanta Spirito. 
Lyon, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec. 

Friday, August 30, 2013

MATERIA KARITO KAJ MORALA KARITO

"Ni amu unuj aliajn kaj faru al aliaj tion, kion ni volus, ke ĝi estu farata al ni." La tuta religio, la tuta moralo troviĝas enfermitaj en tiuj du reguloj; se ili estus sekvataj sur la tero, vi ĉiuj estus feliĉaj: ne plu malamoj, ne plu malkonsentoj; mi diros ankoraŭ: ne plu malriĉeco, ĉar per la superfluo de la tablo de ĉiu riĉulo multaj malriĉuloj nutrus sin, kaj vi ne plu vidus, en la mallumaj kvartaloj, kie mi loĝis dum mia lasta enkarniĝo, malriĉajn virinojn, kiuj trenadis post si mizerajn infanojn, al kiuj ĉio mankis.

Riĉuloj! pensu iom pri tio; helpu, kiom vi povos, la malriĉulojn; donu, por ke Dio iam redonu al vi la bonon, kiun vi estos farintaj, por ke, kiam vi demetos vian surteran envolvaĵon, aro da dankemaj Spiritoj vin akceptu ĉe la sojlo de mondo pli feliĉa.

Se vi povus kompreni la ĝojon, kiun mi spertis, retrovante en la Transtombo tiujn, kiujn mi komplezis en mia lasta ekzistado!... 

Amu do vian proksimulon; amu lin kiel vin mem, ĉar vi scias nun tion ĉi: tiu malfeliĉulo, kiun vi forpelas, eble estis iam via frato, patro, amiko; kaj do, kia estos via ĉagreno, kiam vi rekonos lin en la mondo de la Spiritoj!

Mi deziras, ke vi komprenu bone, kio estas la morala karito,  tiu karito, kiun ĉiu povas praktiki; ĝi nenion materian kostas kaj tamen ĝi estas la plej malfacila.

La morala karito konsistas en la reciproka tolerado, kaj tion vi plej malmulte faras en tiu malsupera mondo, kie vi estas enkarniĝintaj dum la nuna momento. Estas granda merito, kredu min, scii silenti, por lasi iun pli stultan paroli; tio estas ankaŭ unu el la specoj de karito. Scii esti surda, kiam malrespekta vorto elglitas el mokema buŝo; ne vidi la malestiman rideton, per kiu akceptas vin personoj, kiuj, ofte malprave, kredas sin pli altaj ol vi, dum en la spirita vivo, la sola reala vivo, kelkfoje ili estas ja malsuperaj; jen merito, ne laŭ la humileco, sed laŭ karito; ĉar ne atenti la malbonan konduton de aliulo estas morala karito. 

Tamen tiu karito ne devas malhelpi la alian; sed precipe zorgu ne malŝate trakti vian similulon; rememoru ĉion, kion mi diris al vi: Neniam forgesu, ke malriĉulon, kiun vi forpelas, eble animas Spirito, kiu iam estis al vi tre kara kaj kiu, en tiu momento, staras pli malalte ol vi. Mi renkontis tie ĉi unu el viaj malriĉuloj, kiun mi kelkfoje povis bonŝance helpi kaj kiun, miavice, mi devas nun petegi pri helpo. Memoru, ke Jesuo diris, ke ni estas gefratoj, kaj pensu ĉiam pri tio, antaŭ ol forpuŝi leprulon aŭ almozulon. Adiaŭ; pensu pri la suferantoj kaj preĝu.

- Fratino Rozalia (Spirito).
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, August 29, 2013

LA MALAMO

Amu unuj aliajn, kaj vi estos feliĉaj. Prenu precipe kiel taskon ami tiujn, kiuj inspiras al vi indiferentecon, malamon kaj malŝaton. La Kristo, kiun vi devas fari via modelo, donis al vi ekzemplon de tiu sindonemo; misiisto de amo,  li amis en tia grado, ke li fordonis sian sangon kaj sian vivon. La ofero, kiu vin devigas ami la homojn, kiuj vin insultas kaj persekutas, estas dolora; sed ĝuste ĝi lokas vin super ili; se vi ilin malamus, kiel ili malamas vin, vi ne valorus pli ol ili; tia amo estas la senmakula hostio, kiun vi oferas al Dio sur la altaro de viaj koroj, hostio de agrabla odoro kaj kies parfumo suprenflugas al Li. Kvankam la leĝo de amo ordonas, ke ĉiu amu sendistinge ĉiujn siajn fratojn, ĝi tamen ne kirasas la koron kontraŭ la malbonaj agoj; ĝi, kontraŭe, trudas la plej doloran provon, kaj mi tion ja scias, ĉar en mia lasta surtera ekzistado mi spertis tian torturon; sed Dio estas ĉie kaj punas en la nuna kaj en la alia vivo tiujn, kiuj malobeas la leĝon de amo. Ne forgesu, miaj karaj filoj, ke la amo proksimigas al Dio, kaj la malamo malproksimigas de Li.

- Fénelon (Spirito). 
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XII - Amu viajn malamikojn - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec. 

Wednesday, August 28, 2013

LA VENĜO

La venĝo estas unu el la lastaj restaĵoj de la barbaraj moroj, kiuj iom post iom forviŝiĝas el inter la homoj. Ĝi estas, kune kun la duelo, unu el la lastaj postesignoj de tiuj sovaĝaj moroj, sub kiuj baraktis la homaro ĉe la komenco de la kristana epoko. Tial la venĝo estas certa signo de la neprogresinta stato de la homoj, kiuj ĝin praktikas, kaj de la Spiritoj, kiuj povas ankoraŭ inspiri ĝin. Do, miaj amikoj, tiu sento neniam devas vibrigi la koron de iu ajn, kiu diras kaj deklaras sin spiritisto. Venĝi estas, vi tion scias, tiel kontraŭa al tiu preskribo de la  Kristo: "Pardonu viajn malamikojn!", ke tiu, kiu rifuzas pardoni, ne nur ne estas spiritisto, sed ankaŭ ne estas kristano. La venĝo estas inspiro des pli pereiga, ĉar la falseco kaj la malnobleco estas ĝiaj konstantaj akompanantoj.  Efektive, kiu forlasas sin al tiu fatala kaj blinda pasio, tiu preskaŭ neniam venĝas malkaŝe. Se li estas la pli forta, li ĵetas sin kiel rabobesto sur tiun, kiun li nomas sia malamiko, kiam la vido de tiu flamigas lian pasion, lian koleron kaj lian malamon. Sed plej ofte li kovras sin per hipokrita ŝajno, kaŝante en la fundo de sia koro la malbonajn sentojn, kiuj lin animas; li ekprenas malrektajn vojojn, sekvas en la ombro sian malamikon, kiu nenion suspektas, kaj atendas la taŭgan momenton, por sendanĝere frapi; li sin kaŝas de  sia kontraŭulo kaj ĉi tiun senĉese spionas; li faras abomenajn kaptilojn kaj en oportuna momento verŝas venenon en lian kalikon. Kiam lia malamo ne iras ĝis tiaj ekstremoj, li atakas sian viktimon en ties honoro kaj korinklinoj; li ne hezitas eĉ antaŭ la kalumnio, kaj liaj perfidaj sugestoj, lerte dissemitaj per ĉiuj ventoj, iom post iom amasiĝas sur la vojo. Sekve, prezentante sin en la lokoj, kie pasis la venena blovado de la hipokritulo, la persekutato miras, tie trovante nur malvarmajn vizaĝojn, kie li antaŭe vidadis amikajn kaj bonvolemajn mienojn; li konsterniĝas, kiam la manoj, kiuj iam serĉadis la lian, nun rifuzas ĝin premi; fine li sentas sin neniigita, vidante, ke liaj plej karaj amikoj kaj parencoj deturniĝas de li kaj lin evitas. Ha! la fiulo, kiu tiel venĝas, estas centoble pli kulpa, ol tiu, kiu alfrontas sian malamikon kaj lin insultas rekte en la vizaĝon. 

For do tiujn sovaĝajn kutimojn! For tiujn morojn de aliaj tempoj! Ĉiu spiritisto, kiu pretendus hodiaŭ havi la rajton venĝi, ne indus plu esti ano de la falango, kiu prenis kiel devizon:  "Ekster karito, nenia savo!" Sed ne, mi ne povus reteni min ĉe la penso, ke iu membro de la granda spiritista familio iam kuraĝos atenti pri ricevita ofendo, krom por pardoni.

- Julio Olivier (Spirito).  
Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XII - Amu viajn malamikojn - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, August 27, 2013

CI POVAS LIN SAVI, SAVU LIN!

Homo estas en danĝero de morto; por savi lin alia devas riski sian vivon; sed oni scias, ke tiu homo estas maliculo, kaj ke, se li saviĝos, li povos fari novajn krimojn. Ĉu tiu alia devas tamen riski sian vivon, por savi lin?

Tiu demando estas tre grava kaj povas prezenti sin al la spirito tre nature. Mi respondas laŭ mia morala progreso, ĉar ni ne scias sufiĉe, por diri, ĉu oni devas riski sian vivon eĉ por malbonfaranto. La sindonemo estas blinda: oni helpas malamikon; oni devas do helpi ankaŭ malamikon de la socio, unuvorte malbonfaranton. Ĉu vi kredas, ke oni tiam kuras por savi la malfeliĉulon nur de la morto? eble oni savas lin de lia tuta pasinta vivo. Efektive, pripensu, ke en tiuj rapidaj momentoj, kiuj reprezentas la lastajn minutojn de lia vivo, la perdita homo revenas al sia pasinta vivo, aŭ, pli precize, lia pasinta vivo stariĝas antaŭ li. Eble la morto alvenas tro frue al li; lia reenkarniĝo povos esti terura; antaŭensaltu do, homoj! vi, al kiuj spiritisma scienco portis lumon; antaŭensaltu, kaj forprenu lin de lia kondamno, kaj eble tiu homo, kiu mortus blasfemante kontraŭ vi, ĵetos sin en viajn brakojn. Tamen ne demandu, ĉu li tion faros aŭ ne, sed iru lin helpi, ĉar savante lin, vi obeas la voĉon de via koro, kiu diras al vi: "Ci povas lin savi, savu lin!"

- Lamennais (Spirito). 
Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, August 26, 2013

KARITO AL LA KRIMULOJ

La vera karito estas unu el la plej sublimaj instruoj, kiujn Dio donis al la mondo. Inter la veraj disĉiploj de Lia doktrino devas regi perfekta frateco. Vi devas ami la malfeliĉulojn, la  krimulojn, kiel kreitojn de Dio, al kiuj la pardono kaj la favoro estas konsentataj, se ili pentas, kiel ankaŭ al vi, por la kulpoj, kiujn vi faras kontraŭ Lia leĝo. Meditu, ke vi estas pli riproĉindaj, pli kulpaj, ol tiuj, al kiuj vi rifuzas pardonon kaj kompaton, ĉar plej ofte ili ne konis Dion kiel vi Lin konas, kaj el ili estos postulate malpli, ol el vi.

Ne juĝu, ho! neniel juĝu, miaj karaj amikoj, ĉar la juĝo, kiun vi eldiros, estos pli severe aplikata al vi, kaj vi bezonas indulgon por la pekoj, kiujn vi senĉese faras. Ĉu vi ne scias, ke multaj agoj estas krimoj en la okuloj de Dio, la pureco mem, kaj tamen tiujn la mondo ne rigardas kiel eĉ malgravajn kulpojn?

La vera karito ne konsistas nur en la almozo, kiun vi donas, nek ankaŭ en la konsolaj vortoj, kiujn vi tiam aldiras; ne, ne nur tion Dio postulas de vi. La sublima karito, instruita de Jesuo, konsistas ankaŭ en la bonvolemo, kiun vi en ĉiuj okazoj kaj pri ĉiuj aferoj uzos por via proksimulo. Vi povas praktiki tiun subliman virton por la bono de multaj homoj, bezonantaj nenian al mozon, sed kiujn paroloj de amo, de konsolo, de kuraĝigo gvidos al la Sinjoro.

La tempo estas proksima, mi tion rediras, kiam la granda frateco reĝos sur tiu ĉi globo; kiam la leĝo de la Kristo regos la homojn: nur ĝi estos la brido kaj la espero, kaj kondukos la animojn al la feliĉaj loĝejoj. Amu do unuj aliajn kiel idoj de la sama Patro; neniel distingu inter la aliaj malfeliĉuloj, ĉar Dio volas, ke ĉiuj estu egalaj; neniun do malŝatu; Dio permesas, ke grandaj krimuloj estu inter vi, por ke ili estu por vi kiel instruaĵo. Baldaŭ, kiam la homojn kondukos la veraj leĝoj de Dio, tiaj instruoj jam ne estos necesaj, kaj ĉiuj Spiritoj malpuraj kaj ribelemaj estos forpuŝitaj en la malsuperajn mondojn, konformajn kun ties inklinoj. 

Al tiuj , pri kiuj mi parolas, vi ŝuldas la helpon de viaj preĝoj: tio estas la vera karito. Oni neniel devas diri pri krimulo: "Li estas fiulo; estas necese elpurigi la teron el tiaj homoj; la morto, kiun oni donas al li, estas nur tro milda por tiaspeca estulo." Ne, ne tiel vi devas paroli. Rigardu vian modelon, Jesuon; kion li dirus, se li vidus tian malfeliĉulon apud si? Jesuo kompatus lin; Jesuo konsiderus lin tre kompatinda malsanulo; li etendus la manon al tia homo. Vere vi ne povas tiel agi, sed vi povas almenaŭ preĝi por li, helpi lian Spiriton dum la malmultaj momentoj, kiujn li devas ankoraŭ pasigi sur la tero. La pento povos tuŝi lian koron, se vi preĝos kun fido. Li estas via proksimulo, same kiel la plej bona el la homoj; lia animo, devojiĝinta kaj ribelinta, estas kreita kiel la via, por perfektiĝi; helpu lin do eliri el la ŝlimo kaj preĝu por li.

- Elizabeta de Francujo (Spirito).
Le Havre, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, August 25, 2013

LA FIDO KAJ LA KARITO

Antaŭ ne longe mi diris al vi, miaj karaj filoj, ke karito sen fido ne sufiĉas, por teni inter la homoj socian ordon, kapablan fari la homojn feliĉaj. Mi devus esti dirinta, ke karito ne estas ebla sen fido. Vere vi povos trovi malavaraĵojn eĉ fare de senreligiaj personoj, sed tiun severan kariton, kiu agas nur per abnegacio, per konstanta ofero de ĉiu egoisma intereso, nur la fido povas inspiri, ĉar nur ĝi ebligas al ni porti kuraĝe kaj persiste la krucon de la surtera vivo.

Jes, miaj infanoj, ĝuavida homo vane penas iluzii sin pri sia destino sur la tero, pretendante, ke al li estas permesate okupiĝi nur pri sia feliĉo. Certe, Dio kreis nin, por ke ni estu feliĉaj en la eterneco; tamen la surtera vivo devas servi nur por nia morala perfektiĝo, kiu estas atingita pli facile kun la helpo de organoj kaj de la materia mondo. Eĉ se oni ne atentus la ordinarajn sortoŝanĝojn de la vivo, la diverseco de viaj gustoj, de viaj inklinoj, de viaj bezonoj estas ankaŭ rimedo, por ke vi perfektiĝu, ekzerciĝante en la karito. Ĉar, nur koste de cedoj kaj de reciprokaj oferoj vi povas ja tenadi la harmonion inter tiel malsamaj elementoj.

Tamen vi estas pravaj asertante, ke la feliĉo estas destinita al la homo en tiu ĉi mondo, se li ĝin serĉas, ne ĉe la materiaj ĝuoj, sed ĉe la bono. La historio de la Kristanismo parolas pri martiroj, kiuj ĝoje paŝadis al la turmentoj; hodiaŭ, en via socio, por esti kristano la homo jam ne bezonas submetiĝi al la martireco, nek oferi sian vivon, sed necesa estas nur kaj simple la ofero de via egoismo, de via fiero kaj de via vantemo. Vi venkos, se la karito inspiros vin kaj la fido vin subtenos. 

- Protektanta Spirito. 
Krakovo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, August 24, 2013

ESTU KARITEMA POR ĈIUJ

Se la homoj amus unuj aliajn per vera amo, la karito estus pli bone praktikata; sed estas necese por tio, ke vi klopodu por vin liberigi de la kiraso, kiu kovras viajn korojn, por ke ĉi tiuj estu pli sentemaj por la suferoj de l' aliaj. La rigideco mortigas la bonajn sentojn; la Kristo neniun ajn malakceptis; kiu ajn sin turnadis al li, tiu ne estis malakceptata: la adulta virino, la krimulo, estis helpataj de li: li neniam timis, ke lia reputacio iel defalu pro tio. Kiam do vi lin prenos kiel modelon por ĉiuj viaj agoj?  Se la karito regus sur la tero, la maliculo ne plu mastrus; li hontplene forkurus; li sin kaŝus, ĉar li nenie sin sentus hejme. Tiam la malbono malaperus; funde konvinkiĝu pri tio.

Komencu donante mem la ekzemplon; estu karitema por ĉiuj sendistinge; penu ne plu atenti la homojn, kiuj vin malŝate rigardas, kaj lasu al Dio la zorgon de la tuta justeco, ĉar Li ĉiutage, en Sia regno, faras apartigon inter bona grajno kaj lolo.

Egoismo estas la negacio de karito; nu sen karito ne ekzistos ripozo en la socio; mi diras plie: nenie kuŝas sekureco; kun egoismo kaj fiero, kiuj iras mano en mano, la vivo estos ĉiam konkurado, en kiu nepre venkos la plej lerta, kie la plej sanktaj amikrilatoj estos piedpremataj, kie eĉ la sanktaj ligiloj de familio ne estos respektataj.

- Pascal (Spirito). 
Sens, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, August 23, 2013

LA EGOISMO

Egoismo, tiu kancero de la homaro, devas malaperi de sur la tero, kies moralan progreson ĝi kontraŭas; estas rezervita al Spiritismo la tasko altigi la teron en la hierarĥio de la mondoj. Egoismo estas do celo, al kiu ĉiuj veraj kredantoj devas turni siajn armilojn, sian fortojn, sian kuraĝon; kuraĝon, mi diras, ĉar oni bezonas pli da kuraĝo por venki sin mem, ol por venki aliajn. Ĉiu do plej klopodu por ĝin kontraŭbatali en si mem, ĉar tiu monstro, formanĝanta ĉiujn intelektojn, tiu ido de la fiero, estas la fonto de ĉiaj surteraj suferoj. Ĝi estas la negacio de la karito, kaj sekve la plej granda baro al la feliĉo de la homoj.

Jesuo donis al vi la ekzemplon de la karito, kaj Poncio Pilato tiun de egoismo; ĉar, kiam la Justulo ekiras al la sanktaj haltejoj de sia martireco, Pilato lavas al si la manojn, dirante: Al mi tio ne gravas! Li kuraĝas diri al la Judoj: Tiu ĉi homo estas justa, kial do vi volas krucumi lin? kaj tamen li lasas konduki la Justulon al la turmento.  

Nur al tiu antagonismo inter karito kaj egoismo, al la invado de tiu lepro en la homan koron, devas esti atribuita la fakto, ke Kristanismo ĝis nun ne povis elplenumi sian tutan mision. Vin, novajn apostolojn de la kredo, kiujn la superaj Spiritoj instruas, koncernas la tasko kaj la devo elradiki tiun malbonon, por doni al Kristanismo ĝian tutan forton kaj forigi de la vojo la dornarbetojn, kiuj embarasas la marŝon. Forpelu egoismon de sur la tero, por ke ĉi tiu povu leviĝi en la gradaro de la mondoj, ĉar jam estas tempo, ke la homaro prenu sian veston de maturulo, kaj por tio estas necese unue elpeli egoismon el viaj koroj. 

- Emmanuel (Spirito). 
Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, August 22, 2013

MULTE AMU POR ESTI MULTE AMATAJ

Miaj karaj kunlernantoj, la Spiritoj nun ĉeestantaj diras al vi per mia voĉo: "Multe amu, por esti multe amataj". Tiu ĉi penso estas tiel prava, ke vi en ĝi trovos ĉion, kio konsolas kaj mildigas la penojn de ĉiu tago; aŭ pli bone, praktikante tiun saĝan konsilon, vi tiel altiĝos super la materio, ke vi vin liberigos el la materio antaŭ via elkarniĝo. Disvolvante vian komprenon pri l' estonteco, la spiritismaj studoj havigas al vi jenan certecon: ke vi marŝas al Dio, vidante efektivigitaj ĉiujn promesojn, respondantajn al la aspiroj de via animo; tial vi devas levi vin sufiĉe alte, por juĝi sen la baroj de la materio kaj por ne kondamni vian proksimulon, ne direktinte vian penson al Dio.

Ami signifas, en la profunda senco de la vorto, esti lojala, honesta, konscienca, por fari al la aliaj tion, kion oni volus por si mem; estas serĉi ĉirkaŭ si la intiman sencon de ĉiuj doloroj, kiuj subpremas viajn fratojn, por alporti al ili ian balzamon; estas rigardi la grandan homan familion kiel la sian, ĉar tiun familion vi retrovos post iom da tempo en mondoj pli progresintaj, kaj la Spiritoj, kiuj konsistigas ĝin, estas, kiel vi, filoj de Dio, destinitaj por altiĝi al la senlimo.

Tial vi ne povas rifuzi al viaj fratoj tion, kion Dio malavare donas al vi, ĉar viaflanke vi tre ĝojus, se viaj fratoj donus al vi tion, kion vi bezonas. Al ĉiuj suferoj eldiru parolon de espero kaj de apogo, por ke vi estu tute amo, tute justeco. 

Kredu, ke ĉi tiu saĝa admono: "Multe amu por esti multe amataj" trabatos al si vojon; ĝi estas revolucia kaj sekvas vojon fiksan, neŝanĝeblan. Sed vi jam gajnis, vi, kiuj aŭskultas min; vi estas multege pli bonaj, ol vi estis antaŭ cent jaroj; vi tiom pliboniĝis, ke vi jam akceptas sen kontraŭdiro amason da novaj ideoj pri libereco kaj frateco, kiujn vi pasintatempe forpuŝus; nu, de nun post cent jaroj, vi akceptos kun sama facileco la ideojn, kiuj ankoraŭ ne povis penetri en vian cerbon.

Hodiaŭ, kiam la spiritisma movado faris tian grandan paŝon, vidu kiel rapide la ideoj de justeco kaj de renovigo, entenataj en la diktaĵoj de la Spiritoj, estas akceptataj de duono de l' intelektularo; tio okazas, ĉar tiuj ideoj respondas al ĉio, kio estas dia en vi; ĉar vi estas preparitaj per fekunda semado: la lastjarcenta semado, kiu enplantis en la socion la grandajn ideojn de progreso; kaj ĉar ĉiuj aferoj interĉeniĝas sub la sceptro de la Plejaltulo, iuj lecionoj, ricevitaj kaj akceptitaj, estos enfermitaj en tiu universala interŝanĝo de amo al la proksimulo; per ĝi la enkarniĝintaj Spiritoj, pli bone juĝante kaj sentante, etendos la manojn unuj al aliaj ĝis la ekstremaĵoj de via planedo; ili kolektiĝos, por interkompreniĝi kaj por ami unuj aliajn, por detrui ĉiajn maljustaĵojn, ĉiajn kaŭzojn de miskompreno inter la popoloj.

Granda koncepto pri renovigo per Spiritismo, tiel bone priskribita en La Libro de la Spiritoj, ci faros la grandan miraklon de la venonta jarcento, la miraklon de la harmoniigo de ĉiuj materiaj kaj spiritaj interesoj de la homoj, per la aplikado de ĉi tiu maksimo ĝuste komprenata: Multe amu por esti multe amataj.  

- Sanson, eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo (Spirito). 
1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, August 21, 2013

AMO, LA DIA SPARKO

La amo estas el dia esenco, kaj ekde la unua ĝis la lasta, vi ĉiuj posedas en la fundo de la koro ian eron de tiu sankta fajro. Tiun fakton vi povis plurfoje konstati: la plej malnobla, la plej malŝatinda, la plej krima, havas al iu estulo aŭ iu objekto vivan, ardan estimon elprovitan kontraŭ ĉio, kio pretendus ĝin malgrandigi, kaj ne malofte plej grandiozan.

Al estulo aŭ objekto, mi diris, ĉar ekzistas inter vi individuoj, kiuj elspezas trezorojn da amo, je kiu ilia koro superabundas, por animaloj, plantoj kaj eĉ materiaj objektoj: speco de mizantropoj, plendantaj ĝenerale kontraŭ la homaro, kontraŭstarantaj la naturan inklinon de sia animo, kiu serĉas ĉirkaŭ si amon kaj simpation; ili malaltigas la leĝon de amo ĝis la stato de instinkto. Tamen, kion ajn ili faras, ili ne povas sufoki la vivantan ĝermon, kiun Dio metis en ilian koron ĉe ilia kreo; tiu ĝermo disvolviĝas kaj kreskas samtempe kun la moraleco kaj la intelekto, kaj, kvankam kelkfoje premite de l' egoismo, ĝi estas la fonto de sanktaj kaj dolĉaj virtoj, kiuj naskas la sincerajn kaj daŭrajn korinklinojn, kaj helpas la homon venki la krutan kaj sekan vojon de l' ekzistado.

Al iuj personoj la provo de la reenkarniĝo forte malplaĉas, en la senco, ke aliaj partoprenas en la amikaj simpatioj, pri kiuj ili estas ĵaluzaj. Kompatindaj  fratoj! via amo faras vin egoistaj; via amo estas limigita en intima rondo el parencoj, aŭ amikoj, kaj ĉiuj aliaj estas al vi indiferentaj. Nu! por praktiki la leĝon de amo tiel, kiel Dio ĝin komprenas, vi devas iom post iom ami sendistinge ĉiujn viajn fratojn. La tasko estos longa kaj malfacila, sed ĝi estos elplenumita: Dio tion volas, kaj la leĝo de amo estas la unua kaj la plej grava regulo de via nova doktrino, ĉar ĝi estas la leĝo, kiu iam mortigos egoismon, kia ajn la formo, en kiu ĝi montriĝos; ĉar, krom la persona egoismo, estas ankaŭ la egoismo de familio, de kasto, de nacieco. Jesuo diris: "amu vian proksimulon kiel vin mem"; nu, kia estas la limo inter mi kaj la proksimulo? ĉu la familio, la sekto, la nacio? Ne, ĝi estas la tuta homaro. En la  superaj mondoj la reciproka amo harmoniigas kaj direktas la progresintajn Spiritojn tie loĝantajn, kaj via planedo, destinita al proksima progreso, per sia socia transformiĝo, vidos siajn loĝantojn praktiki tiun subliman leĝon, refiguraĵon de Dio.

La efikoj de la leĝo de amo estas la morala pliboniĝo de la homa genro kaj la feliĉo dum la surtera vivo. La plej ribelemaj kaj la plej malvirtaj korektos sin, vidante la profitojn el la praktikado de jena konsilo: Ne faru al la aliaj tion, kion vi ne volas,  ke ĝi estu farata al vi, sed faru al ili, kontraŭe, ĉian bonon, kiun estos en via povo fari.

Ne kredu al la senfrukteco kaj malmoleco de la homa koro; ĝi cedas, kvankam kontraŭvole, al la vera amo; ĉi tiu estas magneto, al kiu la koro ne povas kontraŭstari, kaj la kontakto de tia amo vivigas kaj fekundigas ties ĝermojn, troviĝantajn, en latenta stato, en viaj koroj. La tero, restadejo por provado kaj ekzilo, estos tiam purigita per tiu dia fajro, kaj vi vidos praktikataj kariton, humilecon, paciencon, sindonemon, abnegacion, rezignacion, sinoferon, kiuj ĉiuj devenas de amo. Ne ĉesu do aŭdi tiujn vortojn de Johano, la Evangeliisto; vi scias, ke, kiam malsano kaj maljuneco devigis lin ne plu predikadi, li nur ripetadis ĉi tiujn dolĉajn vortojn: "Miaj infanoj, amu unuj la aliajn."

Karaj fratoj, profitu tiujn lecionojn; ilia praktikado estas malfacila, sed el ili la animo ĉerpas grandegan bonon. Kredu al mi, faru la subliman klopodon, kiun mi petas de vi : "Amu unuj aliajn", kaj baldaŭ vi vidos la teron transformita en Elizeon, kien la animoj de la justuloj venos ĝui ripozon.

- Fénelon (Spirito). 
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kien sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, August 20, 2013

LA LEĜO DE AMO

La amo resumas la tutan doktrinon de Jesuo, ĉar ĝi estas la plej altgrada sento, kaj la sentoj estas la instinktoj, levitaj al la nivelo  de la plenumita progreso. Ĉe sia deirpunkto, la homo havas nur instinktojn; pli progresinta kaj koruptita, li havas nur sensaciojn; instruita kaj purigita, li jam havas sentojn; kaj la delikatega punkto de la sento estas la amo, ne la amo en la vulgara senco de la vorto, sed tiu interna suno, kiu centrigas kaj kunigas ĉe sia ardanta fokuso ĉiajn aspirojn kaj ĉiajn revelaciojn superhomajn. La leĝo de amo anstataŭigas la personecon per la kunfandiĝo de l' estuloj; ĝi nuligas la sociajn afliktojn. Feliĉa tiu, kiu, superante sian homecon, amas per larĝa amo siajn dolorfratojn! Feliĉa tiu, kiu amas, ĉar li ne konas angorojn de l' animo, nek de la korpo; liaj piedoj estas malpezaj, kaj li vivas kvazaŭ transportita ekster sin mem. Kiam Jesuo eldiris tiun dian vort on "amo", tiu vorto skuis la popolojn, kaj la martiroj, ekzaltite de espero, malsupreniris en la cirkon.  

Spiritismo siavice venas eldiri duan vorton el la dia alfabeto; estu atentaj, ĉar tiu vorto levas la ŝtonon de la tomboj malplenaj, kaj la reenkarniĝo, triumfante super la morto, revelacias al la homo duonblindigita lian intelektan heredan posedaĵon; jam ne al la turmentoj ĝi kondukas lin, sed al la konkero de lia memo, altigita kaj transfigurita. La sango elaĉetis la Spiriton, kaj la Spirito devas hodiaŭ elaĉeti la homon el la materio.

Mi diris, ke en sia komenco la homo havas nur instinktojn; do tiu, kies instinktoj regas lin, estas pli proksime de sia elirpunkto, ol de la celo. Por antaŭenpaŝi al la celo, la homo devas venki la instinktojn profite de la sentoj, tio estas, perfektigi ĉi tiujn lastajn, sufokante la latentajn ĝermojn de la materio. La instinktoj estas la ĝermado kaj la embrioj de la sento; ili portas en si la progreson, same kiel la glano kaŝgardas la kverkon; la malplej progresintaj estuloj estas tiuj, kiuj, nur iom post iom senvestiĝante de sia krizalido, restas sklavigitaj al siaj instinktoj. La Spirito devas esti kulturata kiel kampo; ĉia estonta riĉeco dependas de la nuna laboro, kaj pli, ol la surterajn bonojn, tiu laborado alportos al vi gloran altiĝon; kaj tiam, komprenante la leĝon de amo, kiu unuigas ĉiujn estulojn, vi ektrovos la trankvilajn plezurojn de l' animo, kiuj estas la antaŭĝuado de la ĉielaj ĝojoj.

- Lazaro (Spirito). 
Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spritismo" - Allan Kardec.

Monday, August 19, 2013

ADMONO AL LA ALIULOJ

19. Ĉar neniu estas perfekta, ĉu el tio sekvas, ke neniu rajtas admoni sian proksimulon?

Certe ne, ĉar ĉiu el vi devas labori por la progreso de ĉiuj  kaj precipe de tiuj, kies protekto estas konfidita al vi; sed oni devas admoni kun modereco, kun utila celo, kaj ne, kiel oni plej ofte faras, por la plezuro nigrigi. En ĉi tiu lasta okazo, la admono estas malicaĵo; en la unua, ĝi estas devo, kiun la karito ordonas plej zorge plenumi; cetere, la admonon, kiun oni ĵetas sur aliulon, oni samtempe ĵetu sur sin mem, demandante sin, ĉu oni ĝin ne meritas.  

- Sankta Ludoviko (Spirito).
Parizo, 1860.

20. Se oni ne diskonigas la malperfektaĵojn de aliaj homoj, ĉu estas  riproĉinde ilin rimarki, se el tia rimarko la koncernataj personoj povas nenion profiti?

Ĉio dependas de l' intenco; certe ne estas malpermesate vidi la malbonon, kiam malbono ekzistas; estus eĉ nekonsilinde vidi ĉie nur bonon: tia iluzio malhelpus la progreson. La eraro kuŝas en tio, ke la rimarko por la proksimulo rezultigu malprofiton, senbezonan miskreditigon laŭ la ĝenerala opinio. Oni ankaŭ estus kulpa, tion farante nur por elverŝo de sento de malbonvolemo kaj de ĝojo trovi malvirtojn en aliaj.  Estas tute alie, kiam oni ĵetas vualon sur la malbonon, por ĉi tiun kaŝi de la publiko, kaj ĝin rimarkas por sia persona profito, tio estas, por peni tion eviti, kion oni riproĉas en aliaj. Ĉu tia rimarko, unuvorte, ne estus utila al la moralisto? Kiel li  povus pentri la malvirtojn de la homaro, se li ne studus la modelojn? 

- Sankta Ludoviko (Spirito).
Parizo, 1860.

21. Ĉu iaokaze estas utile malkaŝi ies malvirton?

Tiu ĉi demando estas tre delikata kaj por ĝin respondi oni devas helpi al si per la karito bone komprenata. Se la malperfektaĵoj de iu persono malutilas nur al la persono mem, neniam estas utile diskonigi ilin; sed, se ili povas malutili al aliaj, estas necese preferi la intereson de la plej granda nombro, ol la intereson de unu sola. Laŭ la cirkonstancoj, senmaskigi hipokritecon kaj mensogon povas esti devo; ĉar pli bone estas, ke unu homo falu, ol ke pluraj fariĝu liaj trompitoj kaj viktimoj. En tia okazo estas necese pesi la sumon de la profitoj kaj de la malprofitoj.  

- Sankta Ludoviko (Spirito). 
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, August 18, 2013

ESTU SEVERAJ POR VI MEM, SED INDULGEMAJ POR LA ALIAJ

Karaj amikoj, estu severaj por vi mem, indulgemaj por la malfortaĵoj de l' aliaj; tio ankaŭ estas praktikado de la sankta karito, kiun malmultaj personoj plenumas. Vi ĉiuj havas malbonajn inklinojn por venki, erarojn por korekti, kutimojn por modifi; vi ĉiuj havas ŝarĝon pli aŭ malpli pezan por demeti, antaŭ ol vi pene atingos la supron de la monto de la progreso. Kial do esti tiel klarvidaj por la proksimulo kaj tiel blindaj por vi mem? Kiam do vi ĉesos vidi en la okulo de via frato la lignereton, kiu  lin ĝenas, ne atentante en la via la trabon, kiu vin blindigas kaj igas vin marŝi falo post falo? Kredu al viaj fratoj, la Spiritoj: ĉiu homo, tiel fiera, ke li opinias sin supera, laŭ virto kaj merito, ol siaj enkarniĝintaj fratoj, estas malsaĝa kaj kulpa, kaj Dio en la tago de Sia justeco lin punos. La vera karaktero de la karito estas la modesteco kaj la humileco, kiuj konsistas en tio, ke ĉiu vidu nur supraĵe la malvirtojn de aliaj kaj klopodu por elstarigi tion, kion ili havas bonan kaj virtan, ĉar, kvankam la koro de la homo estas abismo de korupteco, tamen ekzistas ĉiam en ĝiaj plej kaŝitaj faldoj la ĝermo de iuj bonaj sentoj, vivanta fajrero de la spirita esenco.

Spiritismo, konsolanta kaj beninda doktrino, feliĉaj tiuj, kiuj konas cin kaj profitas la edifajn instruojn de la Spiritoj de la Sinjoro! Por tiuj la vojo estas lumigita kaj dum la tuta irado ili povas legi jenajn vortojn, kiuj montras al ili la rimedojn alveni al la celo: praktika karito, karito el la koro, karito por la proksimulo kiel por si mem; unuvorte, karito por ĉiuj kaj amo al Dio super ĉio, ĉar la amo al Dio, resumas ĉiujn devojn, kaj estas neeble reale ami Dion, ne praktikante la kariton, el kiu Li faris leĝon por ĉiuj kreitoj.

- Dufêtre, episkopo en Nevers (Spirito). 
Bordeaux.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, August 17, 2013

ESTU INDULGEMAJ, POR KE VI RICEVU INDULGEMO

Estu indulgemaj por la kulpoj de aliulo, kiaj ajn ili estas; juĝu kun severeco nur viajn proprajn agojn, kaj la Sinjoro uzos indulgon por vi, samgrade kiel vi ĝin uzos por la aliaj.

Subtenu la fortulojn: admonu ilin al la persistado; fortikigu la malfortulojn, montrante al ili la bonecon de Dio, kiu konsideras eĉ la plej malgrandan penton; montru al ĉiuj la anĝelon de pento, kiu etendas sian blankan flugilon sur la kulpojn kaj kiu tiel vualas la homajn kulpojn antaŭ Tiu, kiu ne povas vidi malpuraĵon. Komprenu vi ĉiuj la senfinan kompatemon de via Patro, kaj neniam forgesu diri al Li per via penso kaj precipe per viaj agoj: "Pardonu al ni niajn ofendojn, kiel ni pardonas tiujn, kiuj ofendis nin". Komprenu bone la valoron de ĉi tiuj superbelaj paroloj; ne nur la litero tie estas admirinda, sed ankaŭ la instruo, kiun ili enhavas.

Kion vi petas de la Sinjoro, kiam vi petas Lian pardonon? Ĉu nur la forgeson pri viaj ofendoj? forgeson, kiu lasus vin en la nenieco, ĉar se Dio kontentiĝus forgesi viajn kulpojn, Li ne punus, sed ankaŭ ne rekompencus. La rekompenco ne povas esti premio por bono, kiun oni ne faris, kaj des malpli por malbono, kiun oni faris, eĉ se tiu malbono estas forgesita. Petante de Li pardonon por viaj malobeoj, vi petas la helpon de Lia graco por ne plu refali; la forton, por ekiri novan vojon, vojon de submetiĝo kaj de amo, kie vi povos aldoni al la pento la riparadon.

Kiam vi pardonas viajn fratojn, ne kontentiĝu etendante la vualon de la forgeso sur iliajn kulpojn; tiu vualo ofte estas tro travidebla por viaj okuloj; alportu al ili, samtempe kiel la pardonon, la amon; faru por ili tion, kion vi petus de via ĉiela Patro fari por vi. Anstataŭigu la koleron, kiu makulas, per la amo, kiu purigas. Prediku per la ekzemplo tiun ageman, senlacan kariton, kiun Jesuo instruis al vi; prediku ĝin kiel li mem, videbla por la okuloj de la korpo, faris dum la tuta tempo, kiam li vivadis sur la tero, kaj kiel li ĝin predikas senĉese, kiam li jam ne estas videbla, escepte por la okuloj de la spirito. Sekvu tiun dian modelon; marŝu sur liaj postesignoj: tiuj postesignoj gvidos vin al la rifuĝejo, kie vi trovos ripozon post la penado. Kiel li, portu vi ĉiuj vian krucon kaj surgrimpu pene, sed kuraĝe, vian Kalvarion: sur ĝia supro estas la glorado. 

- Johano, episkopo en Bordeaux (Spirito).
Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, August 16, 2013

LA INDULGEMO

Spiritistoj, ni volas paroli al vi hodiaŭ pri l' indulgemo, pri tiu sento tiel dolĉa, tiel frateca, kiun ĉiu homo devas porti por siaj fratoj, sed kiun tre malmultaj uzas. La indulgemo neniel vidas la neperfektaĵojn de aliulo, aŭ, se ĝi vidas ilin, ĝi evitas paroli pri ili, diskonigi ilin; ĝi eĉ kaŝas ilin, por ke ili estu konataj nur de ĝi sola, kaj se la malbonvolemo ilin eltrovas, ĝi havas ĉiam pretan senkulpigon por ilin malgravigi, tio estas, akceptindan, seriozan senkulpigon, ne el tiuj, kiuj, ŝajnante malgravigi la kulpon, reliefigas ĉi tiun kun perfida intenco.

La indulgemo neniam okupiĝas pri la malbonaj agoj de aliulo, escepte por fari ian servon, kaj eĉ tiam ĝi zorgas, ke ĝi kiel eble malgravigu ilin. Ĝi ne faras frapan rimarkon, ne havas riproĉojn sur la lipoj, sed nur konsilojn, plej ofte vualitajn. Kiam vi ĵetas ian kritikon, kian konsekvencon oni eltiru el viaj paroloj? ke vi, la riproĉanto, ne farus tion, kion vi riproĉas, ke vi valoras pli ol la kulpulo. Ho homoj! kiam vi juĝos viajn proprajn korojn, viajn proprajn pensojn, viajn proprajn agojn, ne okupante vin pri viaj fratoj? Kiam vi malfermos viajn severajn okulojn nur sur vin mem?

Estu do severaj kontraŭ vi mem, indulgemaj por la aliaj. Pensu pri Tiu, kiu juĝas lastinstance, kiu vidas la sekretajn pensojn de ĉiu koro, kaj kiu, sekve, ofte pardonas kulpojn, kiujn vi riproĉas, aŭ kondamnas tion, kion vi indulgas, ĉar Li konas la motivojn de ĉiuj agoj. Pensu, ke vi, kiuj laŭte krias: "anatemo!", eble faris kulpojn pli gravajn.

Estu indulgemaj, miaj amikoj, ĉar la indulgemo altiras, kvietigas, relevas, dum la rigoro malkuraĝigas, forpuŝas kaj kolerigas.

- Jozefo, protektanta Spirito.
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, August 15, 2013

KRISTANA PARDONO

Pardoni siajn malamikojn estas peti por si mem pardonon; pardoni siajn amikojn estas doni pruvon de amikeco al ili; pardoni la ofendojn estas montri pliboniĝon. Pardonu do, miaj amikoj, por ke Dio vin pardonu, ĉar, se vi estas malmolkoraj, postulemaj, neflekseblaj, se vi estas rigoraj eĉ kontraŭ malgrava ofendo, kial vi volas, ke Dio memoru, ke ĉiutage vi pli bezonas da indulgo? Ve al tiu, kiu diras: "Mi neniam pardonos", ĉar li formulas sian propran kondamnon. Kiu scias cetere,  ĉu, enprofundiĝante en vin mem, vi ne estis la ofendinto? Kiu scias, ĉu en tiu batalo, kiu komenciĝas per piko de pinglo kaj finiĝas per rompo, vi mem ne donis la unuan pikon? ĉu iu vundanta vorto ne elglitis el vi? ĉu vi uzis la tutan necesan moderon? Sendube via kontraŭulo estis malprava montrante sin tro ofendiĝema, sed tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indulgema kaj ne meritu la riproĉon, kiun vi faras al li. Ni supozu, ke vere vi estas la ofendito en iu cirkonstanco; tamen, kiu diras, ke vi ne venenigis la aferon per revenĝoj kaj ne degenerigis en seriozan malpacon ion, kio povus facile fali en forgeson? Se de vi dependis eviti la sekvojn de la fakto, kaj se vi tion ne faris, vi estas ja kulpa. Ni akceptu fine, ke vi rekonas nenion kiel riproĉindan en vi: en ĉi tiu okazo, vi ekhavos pli da merito, se vi montriĝos pardonema.

Sed estas du manieroj tre malsimilaj pardoni: la pardono el la lipoj kaj la pardono el la koro. Multaj personoj diras pri sia kontraŭulo: "Mi lin pardonas", dum interne ili sentas ian sekretan plezuron pro la malbono okazanta al li, kaj murmuras, ke li ricevas tion, kion li meritas. Kiom da personoj diras: "Mi pardonas kaj aldonas: sed mi neniam reamikiĝos kun li; mi volas neniam plu vidi lin." Ĉu tiu pardono estas laŭ la Evangelio? Ne; la vera pardono, la kristana pardono, ĵetas vualon sur la pasintecon; kaj nur tiu pardono estos kalkulita favore al vi, ĉar Dio ne kontentiĝas per ŝajnoj: Li sondas la fundon de la koroj kaj la plej sekretajn pensojn; oni ne sin trudas al Li per paroloj kaj vanaj ŝajnigoj. La forgeso plena kaj absoluta pri l' ofendoj estas esence propra al la grandaj animoj; la venĝemo estas ĉiam signo de malalteco kaj malsupereco. Ne forgesu, ke la vera pardono montriĝas pli bone per agoj ol per vortoj.

- Paŭlo, la apostolo (Spirito).
Lyon, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, August 14, 2013

PARDONO JE L' OFENDOJ

Kiom da fojoj mi pardonu mian fraton? Pardonu lin ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj. Jen unu el tiuj paroloj de Jesuo, kiuj plej forte devas frapi vian intelekton kaj plej laŭte paroli al via koro. Komparu tiujn parolojn de kompatemo kun la preĝo tiel simpla, tiel mallonga, sed tiel granda laŭ siaj aspiroj, kiun Jesuo donis al siaj disĉiploj, kaj vi trovos ĉiam la saman penson. Jesuo, la modela justulo, respondas al Petro: Pardonu, sed sen iaj limoj; pardonu ĉiun ofendon tiom da fojoj, kiom ci ĝin ricevos, instruu al ciaj fratoj tiun forgeson pri si mem, kiu faras la homon nevundebla kontraŭ la atakoj, la malicaj agoj kaj la kalumnioj; estu dolĉa kaj humila laŭ koro, neniam mezurante cian indulgemon; faru fine tion, kion ci deziras, ke la ĉiela Patro faru por ci; ĉu Li ofte ne pardonas cin, kaj ĉu Li kalkulas kiom da fojoj Lia pardono venas, por forviŝi ciajn kulpojn?

Aŭskultu do tiun respondon de Jesuo, kaj, kiel Petro, apliku ĝin al vi mem; pardonu, estu indulgemaj, estu karitemaj, grandanimaj, eĉ malŝparemaj pri via amo. Donu, ĉar la Sinjoro redonos al vi; pardonu, ĉar la Sinjoro pardonos al vi; malaltiĝu, ĉar la Sinjoro relevos vin; humiliĝu, ĉar la Sinjoro sidigos vin ĉe Sia dekstra flanko.

Iru, miaj tre amataj, studu kaj komentariu tiujn ĉi parolojn, kiujn mi adresas al vi en la nomo de tiu, kiu, el la supro de la ĉiela brilego, rigardas ĉiam al vi kaj daŭrigas amplene la sendankan taskon, komencitan antaŭ dek ok jarcentoj. Pardonu do viajn fratojn, kiel vi bezonas, ke ili pardonu vin. Se iliaj agoj estis al vi persone malutilaj, tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indulgemaj, ĉar la merito de la pardono estas proporcia al la graveco de la malbono; ne estus merito forgesi la maljustaĵojn de viaj fratoj, se tiuj estus nur malgravaj vundetoj.

Spiritistoj, neniam forgesu, ke tiel per vortoj, kiel per agoj, la pardono je l' ofendoj ne devas esti ia vana vorto. Se vi diras vin spiritistoj, estu vere tiaj; forgesu la malbonon faritan al vi, kaj nur pri unu afero pensu: pri la bono, kiun vi povas fari. Kiu ekiris tiun vojon, tiu eĉ per penso ne devas de ĝi deflankiĝi, ĉar ĉiu respondas por siaj pensoj, kiujn senmanke Dio konas. Zorgu do, ke viaj pensoj entenu nenian venĝosenton; Dio scias, kio loĝas en la fundo de ĉiu koro. Feliĉa do tiu, kiu povas ĉiunokte ekdormi, dirante: Mi havas nenion kontraŭ mia proksimulo. 

- Simeono (Spirito). 
Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, August 13, 2013

LA UNUA KAŬZO DE VIRTOJ KAJ MALVIRTOJ

Laŭ la tre falsa ideo, ke li ne povas refari sian propran naturon, la homo opinias, ke li ne bezonas fari penojn por korekti sian mankojn, ĉe kiuj li volonte plezuras aŭ kiuj postulas fortan persistadon, por esti elradikitaj; tial, ekzemple, la homo inklina al la kolero preskaŭ ĉiam senkulpigas sin, atribuante ĝin al sia temperamento; anstataŭ konfesi sin kulpa, li ĵetas la kulpon sur sian organismon, kaj tiel li akuzas Dion pri siaj propraj malbonagoj. Tio estas ankaŭ sekvo de la  fiero, ekzistanta meze en ĉiuj homaj malperfektaĵoj.

Sen ia dubo, estas temperamentoj, kiuj pli bone ol aliaj taŭgas por perfortaj agoj, same kiel estas muskoloj pli elastaj, kiuj pli bone taŭgas por agoj de la forto; sed ne kredu, ke tie kuŝas la unua kaŭzo de la kolero, kaj estu konvinkitaj, ke pacema Spirito, eĉ se en korpo incitiĝema, estas ĉiam pacema; kaj ke perfortema Spirito, en malfortika korpo, ne estas tamen pli milda; okazas nur tio, ke la perfortemo prenas alian formon: ne disponante je organismo, kiu ĝin taŭge helpus ĉe perfortaj agoj, la kolero reteniĝas, dum en kontraŭa okazo ĝi plene elverŝiĝas.

La korpo ne havigas koleron al iu, ne havanta emon al kolero, tute same, kiel ĝi ne havigas la ceterajn malvirtojn. Ĉiaj virtoj kaj ĉiaj malvirtoj estas esence propraj al la Spirito; se ne estus tiel, kiaj estus la merito kaj la respondeco? Kriplulo ne povas fariĝi sendifekta, ĉar la Spirito havas nenion komunan kun la kripleco; sed li povas modifi tion, kio apartenas al la Spirito, kiam li havas por tio firman volon. Ĉu la observado ne montras al vi, spiritistoj, ĝis kie povas iri la potenco de la volo, per la aliformiĝoj vere miraklaj, kiujn vi vidas? Diru do, ke la homo restas malvirta nur tial, ke li ja volas resti malvirta; se ke tiu, kiu volas korekti sin, povas ĉiam tion fari; alimaniere la leĝo de la progreso ne ekzistus por la homo.

- Hahnemann (Spirito). 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, August 12, 2013

KOLERO

La fiero instigas vin al la supozo, ke vi valoras pli, ol kiom reale vi valoras; igas vin ne elteni komparon, kiu eble malaltigus vin; konsideri vin mem, kontraŭe, tiel super viaj fratoj, ĉu laŭ inteligenteco, ĉu laŭ socia pozicio, ĉu laŭ personaj kapabloj, ke eĉ la plej malgranda komparado vin incitas kaj ĉagrenas; kaj kio tiam okazas? vi fordonas vin al la kolero.

Serĉu la originon de tiuj atakoj de nedaŭra frenezeco, kiuj vin similigas al bruto, per la perdo de la flegmo kaj prudento; serĉu, kaj vi preskaŭ ĉiam trovos kiel bazon la vunditan fieron. Ĉu ne la fiero igas vin forĵeti pravajn observojn, forpeli kun kolero la plej saĝajn konsilojn? Eĉ la malpaciencaj gestoj, kiujn kaŭzas ĉagrenoj ofte infanecaj, venas de la graveco, kiun oni atribuas al sia personeco, antaŭ kiu oni opinias, ke ĉio
devas fleksiĝi.

En sia furiozeco, la kolerema homo atakas ĉion, la bestojn, la senvivajn objektojn, kiujn li frakasas, ĉar ili ne obeas lin. Ha! se en tiuj momentoj li povus malvarmsange vidi sin, li timus sin aŭ trovus sin tre ridinda! Li juĝu do laŭ tio la impreson, kiun li ja faras sur aliajn. Eĉ se ne pro respekto al si mem, li devus tamen penadi venki inklinon, kiu faras el li objekton de kompato.

Se li pripensus, ke la kolero neniom helpas, malutilas lian sanon, endanĝerigas eĉ lian vivon, li konstatus, ke li mem estas ĝia viktimo; sed precipe alia konsidero devus lin reteni, nome la penso, ke li malfeliĉigas siajn samrondanojn. Se li estas bonkora, ĉu ne estas por li motivo de konsciencriproĉo suferigi la homojn, kiujn li plej amas? Kaj kia profunda bedaŭro tio estus, se, dum koleratako, li farus ian agon, pri kiu li devus plori dum sia tuta vivo!

Resume, la kolero ne esceptas iujn kvalitojn de la koro; sed ĝi malebligas la faradon de multe da bono kaj povas konduki al la farado de multe da malbono. Tio devas sufiĉi, por instigi la homon klopodi por ĝin bridi. La spiritiston cetere instigas al tio alia motivo, nome, ke la kolero estas kontraŭa al la kristanaj karito kaj humileco.

- Protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, August 11, 2013

OBEEMO KAJ REZIGNACIO

La doktrino de Jesuo instruas ĉie la obeemon kaj rezignacion, du virtojn kunirantajn kun dolĉeco kaj tre viglajn, kvankam la homoj erare ilin konfuzas kun la negacio de la sento kaj de la volo.  La obeemo estas la konsento de la racio; la rezignacio estas la konsento de la koro; ambaŭ estas agantaj fortoj, ĉar ili portas la ŝarĝon de la provoj, kiun la malprudenta ribelo igas la homon delasi. La malkuraĝulo ne povas esti rezignaciema, same kiel la fierulo kaj  la egoisto ne povas esti obeemaj. Jesuo estis la enkonrpiĝo de tiuj virtoj malŝatataj de materialistaj antikvuloj. Li venis en la momento, kiam la roma socio estis pereanta en la svenoj de la koruptado; li venis, por briligi en la sino de la senfortiĝinta homaro la venkojn de la sinofero kaj de la karna rezigno.

Ĉiu epoko estas do markita per la stampo de la virto aŭ de la malvirto, kiu devas ĝin savi aŭ pereigi. La virto de via generacio estas la intelekta aktiveco; ĝia malvirto estas la morala indiferenteco. Mi diras nur "aktiveco", ĉar la genio elstariĝas subite kaj eltrovas tute sola la horizontojn, kiujn la amaso nur poste vidos, dum la aktiveco estas kuniĝo de ĉies klopodoj al celo malpli brila, tamen pruvo de intelekta nivelo de iu epoko. Submetiĝu al la impulso, kiun ni venas doni al viaj Spiritoj; obeu la grandan leĝon de la progreso, kiu estas la vorto de via generacio. Ve al la malagema Spirito, kiu ĉirkaŭbaras sian komprenpovon! ĉar ni, kiuj estas gvidantoj de la marŝanta homaro, ni  frapos lin per vipo kaj subpremos lian ribeleman volon per la duobla agado de brido kaj sprono; ĉiu fiera kontraŭstaro pli aŭ malpli baldaŭ devos cedi; sed feliĉaj tiuj, kiuj estas dolĉaj, ĉar ili klinos mildan orelon al la instruoj.

- Lazaro (Spirito). 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, August 10, 2013

LA PACIENCO

La doloro estas beno, kiun Dio sendas al Siaj elektitoj; ne alfiktiĝu do, kiam vi suferas, sed kontraŭe, laŭdu la ĉiopovan Dion, kiu markis vin per la doloro sur la tero, por la gloro en la ĉielo. 

Estu paciencaj; pacienco estas ankaŭ karito, kaj vi devas praktiki la leĝon de karito instruita de la Kristo, la sendito de Dio. La karito, kiu konsistas el almozo donata al la malriĉuloj, estas la plej facila el la karitoj; sed estas alia multe pli peniga kaj sekve multe pli merita: pardoni tiujn, kiujn Dio metis  sur nian vojon, por ke ili estu instrumentoj de niaj suferoj kaj elprovu nian paciencon.

La vivo estas malfacila, mi tion scias; ĝi estas kunmetita el mil neniaĵoj, kiuj estas pikoj de pingloj, sed kiuj fine vundas; sed estas necese rigardi unuflanke la devojn trudatajn al ni, kaj aliflanke la ricevatajn konsolojn kaj kompensojn: tiam ni vidos, ke la benoj estas pli multenombraj ol la doloroj. La ŝarĝo ŝajnas malpli peza, kiam oni rigardas supren, ol tiam, kiam oni klinas la frunton al la tero.

Kuraĝon, amikoj. La Kristo estas via modelo; li suferis pli, ol iu ajn el vi, kaj li havis nenion pentindan; vi, kontraŭe, devas elaĉeti vian pasintecon kaj fortigi vin por la estonteco. Estu do paciencaj; estu kristanoj; tiu ĉi vorto enfermas ĉion.

- Amika Spirito.
Le Havre, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, August 9, 2013

LA AFABLECO KAJ LA DOLĈECO

La bonvolemo por siaj similuloj, frukto de l' amo al la proksimulo, naskas la afablecon kaj la dolĉecon, kiuj estas ilia manifestiĝo. Tamen oni ne devas ĉiam fidi je la ŝajnoj; la edukiteco kaj la mondumaj decreguloj povas havigi al la homo ian surtavolaĵon de tiuj kvalitoj. Kiom da homoj estas, kies ŝajna afableco estas nur porekstera vesto, kies bela tranĉo kaŝas iliajn internajn misformaĵojn! La mondo estas plena de tiuj personoj, kiuj estas dolĉaj, kondiĉe ke neniu ilin kolerigu, sed kiuj mordas ĉe l' unua kontraŭaĵo; kies lango, el oro, kiam ili parolas antaŭ vi, fariĝas venena sago, kiam vi forestas.

Al tiu klaso apartenas ankaŭ la homoj, ekstere indulgemaj, kiuj, hejmaj tiranoj, igas sian familion kaj siajn subulojn suferi la pezon de ilia fiera despoteco, kvazaŭ por kompensi al si la ĝenecon, kiun ili trudas al si mem eksterhejme; ne kuraĝante montri aŭtoritatecon super fremduloj, kiuj remetus ilin en ilian lokon, ili volas almenaŭ fari sin timataj de tiuj, kiuj ne povas malcedi al ili; ilia vantemo ĝuas, povante diri: "Tie ĉi mi ordonas kaj estas obeata", ne atentante, ke ili povus aldoni pli prave: "kaj mi estas abomenata".

Ne sufiĉas, ke el la lipoj fluas lakto kaj mielo; se la koro ne partoprenas en tio, estas nur hipokriteco. Tiu, kies afableco kaj mildeco ne estas nur ŝajnaj, neniam kontraŭdiras sin; li estas la sama en la socio kaj inter intimuloj; cetere li scias, ke, se per ŝajnoj oni trompas la homojn, Dion neniu trompas.

- Lazaro (Spirito). 
Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, August 8, 2013

FELIĈAJ TIUJ, KIUJ HAVAS LA OKULOJN FERMITAJ

Miaj bonaj amikoj, kial vi vokis min? Ĉu por ke mi surmetu la manojn sur ĉi tiun kompatindan suferantinon kaj sanigu ŝin? Ve! kia sufero, bona Dio! Ŝi perdis la vidpovon kaj mallumo fariĝis por ŝi. Kompatinda filino! ŝi preĝu kaj esperu; mi neniel scias fari miraklojn sen la volo de Dio. Ĉiujn resaniĝojn, kiujn mi povis havigi kaj kiuj estas konigitaj al vi, atribuu nur al Tiu, kiu estas Patro de ni ĉiuj. En viaj afliktoj, rigardu do ĉiam la ĉielon; kaj diru el la fundo de via koro: "Mia Patro, resanigu min, sed konsentu, ke mia malsana animo resaniĝu pli  frue, ol mia korpo; mia karno estu punata, se necese, por ke mia animo leviĝu al Vi tiel blanka, kiel ĝi estis, kiam Vi kreis ĝin". Post tiu preĝo, miaj bonaj amikoj, kiun la bona Dio aŭdos ĉiam, forto kaj kuraĝo estos donitaj al vi, kaj eble ankaŭ la resaniĝo, kiun vi nur timeme petis, kiel rekompenco por via abnegacio.

Sed tial, ke mi estas tie ĉi, en kunveno, kie oni precipe studas, mi diros al vi, ke tiuj, kiuj estas senigitaj je la vidpovo, devus konsideri sin kiel la feliĉulojn de la kulpelaĉeto. Memoru, ke la Kristo diris, ke estas bone elŝiri al si okulon, se ĝi estas malbona, kaj ke estus pli bone ĵeti ĝin en la fajron, ol se ĝi fariĝus kaŭzo de via pereo. Ve! kiom da homoj estas sur via tero, kiuj iam malbenos en mallumo la fakton, ke ili vidis la lumon! Ho! jes, feliĉaj estas tiuj, kiuj en kulpelaĉeto estas frapitaj ĉe la vidpovo! iliaj okuloj ne estos motivo de skandalo kaj falo; tiuj povas plene vivi per la vivo de l' animoj; ili povas vidi pli ol vi, kiuj vidas klare... Kiam Dio permesas al mi  malfermi la palpebron de unu el tiuj kompatindaj suferantoj kaj redoni al li la lumon, mi diras la mi mem: Kara animo, kiel bedaŭrinde, ke ci ne konas ĉiujn ĝuojn de la Spirito, kiu vivas per meditado kaj amo! ci ne petus vidi figurojn malpli purajn kaj malpli dolĉajn, ol tiuj, kiujn ci povas vidi en cia blindeco.

Ho! feliĉa la blindulo, kiu volas vivi kun Dio; pli feliĉa, ol kiel vi estas tie ĉi, li sentas la feliĉon, li ĝin tuŝas, li vidas la animojn kaj povas suprenflugi kun ili en la spiritajn sferojn,  kiujn eĉ la elektitoj de via tero ne povas vidi. Malfermitaj, la okuloj estas ĉiam pretaj konduki la animon en pekon; fermitaj okuloj, kontraŭe, estas ĉiam pretaj suprenirigi la animon al Dio. Kredu al mi, miaj bonaj kaj karaj amikoj, la senlumeco de l' okuloj estas ofte la vera lumo de la koro, dum la vidpovo estas ofte la malluma anĝelo, kiu kondukas al morto.

Kaj nun kelkaj vortoj al ci, mia kompatinda suferantino: esperu kaj estu kuraĝa! Se mi dirus al ci: Mia filino, ciaj okuloj malfermiĝos, kiel ĝoja ci estus! sed kiu scias, ĉu tiu ĝojo ne pereigus cin? Fidu al la bona Dio, kiu faris la feliĉon kaj permesas la malĝojon! Mi faros por ci ĉion, kio estos al mi permesita; sed, ciavice, preĝu kaj precipe pensu pri ĉio, kion mi ĵus diris al ci.

Antaŭ ol mi foriros, vi ĉiuj, tie ĉi kunvenintaj, ricevu mian benon.

- Vianney, paroĥestro en Ars (Spirito). 
Parizo, 1863.

Rimarko de Allan Kardec: Kiam aflikto ne estas sekvo de agoj dum la nuna vivo, estas necese serĉi ĝian kaŭzon en antaŭa vivo. Tio, kion oni nomas la kapricoj dela sorto, estas nenio alia, ol la efikoj de la justeco de Dio. Dio ne trudas maljustajn punojn; Li volas, ke inter kulpo kaj puno estu ĉiam rilato. Se, laŭ Sia boneco, Li ĵetis vualon sur niajn pasintajn agojn, Li tamen nin metas sur la vojon, dirante: "Kiu per glavo mortigas, tiu per glavo pereos"; paroloj, kiujn oni povas jene traduki: "Oni estas ĉiam punata laŭ sia peko". Se do iun turmentas la perdo de la vidpovo, ĉi tiu estis ja por li kaŭzo de falo. Eble li ankaŭ estis kaŭzo de la perdo de aliula vidpovo; eble iu blindiĝis pro eksceso de laboro trudita de li, aŭ sekve de kruelaĵoj, de manko de zorgoj, ktp, kaj tiam li spertas egalan punon. Eble li mem, pentinte, elektis tiun kulpelaĉeton kaj aplikis al si jenan parolon de Jesuo: "Se via okulo estas  kaŭzo de via falo, elŝiru ĝin".


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Wednesday, August 7, 2013

LA POTENCA BALZAMO

Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi, ĉar mi posedas la lakton, kiu fortikigas la malfortulojn. Lasu veni al mi tiujn, kiuj, timemaj kaj malfortaj, bezonas apogon kaj konsolon. Lasu veni al mi la neklerulojn, por ke mi ilin instruu; lasu veni al mi ĉiujn, kiuj suferas, la amason da afliktitoj kaj da malfeliĉuloj: mi konigos al ili la grandan rimedon, kiu mildigas la suferojn de la vivo, la sekreton por resanigo de iliaj vundoj! Kia estas, miaj amikoj, tiu potenca balzamo, posedanta tian ĉiokuracantan efikon, tiu balzamo, kiu estas aplikata al ĉiuj vundoj de la koro kaj ilin fermas? Ĝi estas amo, karito! Se vi posedas tiun dian fajron, kion vi timas? Vi diros ĉe ĉiuj momentoj de via vivo: Mia Patro, fariĝu Via volo, ne la mia; se al Vi plaĉas elprovi min per la doloroj kaj per la ĉagrenoj, estu glorata, ĉar nur por mia bono, mi tion scias, Via mano pezas sur mi. Se al Vi plaĉas, Sinjoro, kompati Vian malfortan kreiton, doni al lia koro la permesitajn ĝojojn, estu ankaŭ glorata; sed konsentu, ke la dia amo ne malvigliĝu en lia animo kaj ke senĉese lia animo venigu al Viaj piedoj la voĉon de sia dankemo! 

Se vi havos amon, vi havos ĉion dezirindan sur la tero, vi posedos la multvaloran perlon, kiun nek la okazaĵoj, nek la malboneco de tiuj, kiuj malamas kaj persekutas vin, povos forrabi de vi. Se vi havas amon, vi estos metintaj viajn trezorojn tien, kie vermoj aŭ rusto ne povos ilin atingi, kaj vi vidos nesenteble forviŝiĝi de via animo ĉion, kio povas makuli ĝian purecon; vi sentos, ke la pezo de la materio malgrandiĝas tago post tago kaj ke, simile al birdo, kiu ŝvebas en la aero kaj ne plu memoras la teron,  vi supreniros senĉese, ĝis via animo ekzaltita povos satiĝi de sia elemento de vivo en la sino de la Sinjoro.

- Protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Tuesday, August 6, 2013

LASU LA MALGRANDAJN INFANOJN VENI AL MI

La Kristo diris: "Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi". Tiuj vortoj, profundaj laŭ sia simpleco, ne enhavis en si ian simplan alvokon al la infanoj, sed ankaŭ al la animoj, kiuj treniĝas en la malaltaj rondoj, kie la malfeliĉo ne konas esperon. Jesuo vokis al si la intelektan infanaĝon de la homa kreitaro: la malfortulojn, la sklavojn, la malvirtulojn; li nenion povis instrui al la infanoj laŭ la korpo, implikitaj en la materio, submetitaj al la jugo de l' instinkto kaj ne apartenantaj ankoraŭ al la supera ordo de la racio kaj de la volo, kiuj plenumiĝas ĉirkaŭ ili kaj por ili. 

Jesuo volis, ke la homoj venu al li kun la konfido de tiuj malgrandaj estuloj de ŝanceliĝantaj paŝoj, kies alvoko konkerus por li la korojn de la virinoj, kiuj estas ĉiuj patrinoj; tiel li submetis la animojn al sia milda kaj mistera aŭtoritateco. Li estis la torĉo, kiu disbatas la mallumon, la klariono, kiu sonigas la veksignalon; li estis la iniciatinto de Spiritismo, kiu siavice devas voki, ne la malgrandajn infanojn, sed la bonvolemajn homojn. La forta agado estas komencita; la afero jam ne estas pri instinkta kredo kaj meĥanika obeado; estas necese, ke la homo sekvu la inteligentan leĝon, kiu montriĝas al li laŭ sia universaleco.

Miaj tre amataj, jen la tempo, kiam, klarigite, la eraroj estos veraĵoj; ni instruos al vi la veran sencon de la paraboloj, kaj ni montros al vi la potencan interrespondecon, kiu ligas tion, kio estis, kun tio, kio estas. Vere mi diras al vi: la manifestiĝado de la Spiritoj plivastigas la horizonton; kaj jen ĝia sendito, kiu brilos kiel la suno sur la supraĵo de la montoj.  

- Johano, la Evangeliisto (Spirito). 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Monday, August 5, 2013

LA INTELEKTO

Ne fieriĝu por tio, kion vi scias, ĉar tiu scio havas limojn tre mallarĝajn en la mondo, sur kiu vi loĝas. Ni supozu, ke vi estas unu el la plej eminentaj inteligentuloj sur ĉi tiu globo: nenian rajton vi havas esti fiera pro tio. Se Dio, en Siaj planoj, decidis, ke vi naskiĝu en medio, kie vi povis pligrandigi vian intelekton, tion Li faris, ĉar Li volas, ke vi uzu ĝin por la bono de ĉiuj; tio estas misio, kiun Li donis al vi, metante en viajn manojn la instrumenton, per kies helpo vi povas viavice elvolvi la malmulte kreskintajn intelektojn kaj ilin gvidi al Dio. Ĉu la speco de l' instrumento ne montras, por kio ĝi utilas? Ĉu ŝpato, kiun ĝardenisto metas en la manojn de sia helpanto, ne montras al ĉi tiu, ke li devas plugi la teron? Kaj kion vi dirus, se tiu laboristo, anstataŭ plugi, levus sian plugetilon por frapi sian mastron?  Vi  dirus, ke tio estas terura, kaj ke li meritas esti maldungita. Nu, ĉu ne estas same pri tiu, kiu uzas sian intelekton, por detrui la ideon pri Dio kaj la Providenco inter siaj fratoj? Ĉu li ne levas kontraŭ sia mastro la plugetilon, kiu estas donita al li por la preparado de la grundo? Ĉu li rajtas ricevi la promesitan salajron, kaj ne meritas, kontraŭe, esti elpelita el la ĝardeno? Li estos elpelita, ne dubu pri tio, kaj trenos mizerajn ekzistadojn, plenajn de humiligoj, ĝis li kliniĝos antaŭ Tiu, al kiu li ĉion ŝuldas.

La intelekto estas riĉa per meritoj por la estonteco, sed kondiĉe, ke oni uzu ĝin por bono; se ĉiuj homoj dotitaj per intelekto uzus ĝin laŭ la celoj de Dio, la tasko de la Spiritoj, progresigi la homaron, estus facila; bedaŭrinde multaj  homoj faras el ĝi instrumenton de fiero kaj de pereo por si mem. La homo misuzas sian intelekton kiel ĉiujn aliajn kapablojn, kaj tamen instruoj ne mankas al li por averti lin, ke potenca mano povas repreni de li tion, kion ĝi donis al li.  

- Ferdinando, protektanta Spirito, Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Sunday, August 4, 2013

FIERO: LA FONTO DE ĈIUJ ĈAGRENOJ

Homoj, kial vi plendas pri la malfeliĉegoj, kiujn vi mem amasigis sur viaj kapoj? Vi malakceptis la sanktan kaj dian moralon de la Kristo; ne estu do surprizitaj, ke la kaliko de la maljustaĵoj estas superbordiĝanta ĉien. 

La maltrankvilo ĝeneraliĝas; kiun alian kulpigi, ol vin mem, kiuj penas senĉese dispremi unuj aliajn? Vi ne povas esti feliĉaj sen reciproka bonvolemo, kaj ĉu la bonvolemo povus ekzisti kune kun la fiero? La malhumilo, jen la fonto de ĉiuj viaj ĉagrenoj; diligente penadu do por ĝin detrui, se vi ne volas eternigi ĝiajn pereigajn sekvojn. Unu sola rimedo prezentiĝas al vi por tio, sed tiu rimedo estas nepre efika: ĝi estas preni kiel neŝanĝeblan regulon de via konduto la leĝon de la Kristo, leĝon, kiun vi aŭ malakceptis aŭ kies interpreton vi falsis.

Kial vi pli ŝatas tion, kio brilas kaj ĉarmas la okulojn, ol tion, kio tuŝas la koron? Kial la malvirto ĉe la riĉuloj estas la celo de viaj flataĵoj, dum vi havas nur malestiman rigardon al la vera merito ĉe senfamuloj? Kiam diboĉa riĉulo kun ruinigitaj korpo kaj animo sin prezentas ie, ĉiuj honoraĵoj estas por li, dum oni apenaŭ konsentas doni protekteman saluton al virta homo, kiu vivas per sia laboro. Kiam la estimo, per kiu oni traktas la homojn, estas mezurata laŭ la pezo de la oro, kiun ili posedas, aŭ la nomo, kiun ili portas, kian intereson povas ili havi korekti sin?

Okazus kontraŭe, se la orumita malvirto estus skurĝata de la publika opinio, same kiel la malvirto vestita per ĉifonoj; sed la fiero estas indulgema por ĉio, kio ĝin flatas.  Jarcento de avideco kaj mono, vi diras. Sendube, sed kial vi lasis la materiajn  bezonojn superregi la forton de la komuna saĝo kaj de la prudento? Kial ĉiu volas altiĝi super sia frato? Hodiaŭ la socio suferas la sekvojn de tio.

Ne forgesu, tia stato de l' aferoj estas ĉiam signo de morala dekadenco. Kiam la aroganteco atingas la ekstremajn limojn, tio estas signo de proksima falo, ĉar Dio ĉiam frapas la fierulojn. Se Li kelkfoje lasas ilin supreniri, tiel Li agas, por doni al ili la tempon pripensi kaj korektiĝi sub la frapoj, kiujn de tempo al tempo Li donas al ilia fiereco por averti ilin; sed, anstataŭ malaltiĝi, ili ribelas; tiam, kiam la mezurilo estas superplena, Li tute renversas ilin, kaj ilia falo estas des pli terura, ju pli alten ili supreniris.

Kompatinda homa raso, kies egoismo difektis ĉiujn vojojn, reprenu tamen kuraĝon; laŭ Sia senlima indulgemo, Dio sendas al ci potencan kuracilon por ciaj malsanoj, neatenditan helpon al cia senhaveco. Malfermu la okulojn al la lumo: jen estas la animoj de tiuj, kiuj ne plu vivas sur la tero, kiuj venas revoki cin al ciaj veraj devoj; ili diros al ci, kun la aŭtoritato de la sperto, kiom senvaloraj antaŭ la eterneco estas la vantamo kaj honoroj en via mallonga ekzistado; ili diros al ci, ke tie estas plej granda tiu, kiu estas la plej humila inter la malgranduloj de sur la tero; ke tiu, kiu plej multe amis siajn fratojn, estos ankaŭ la plej amata en la ĉielo; ke la surteraj potenculoj, se ili malbonuzis sian aŭtoritaton, estos devigitaj obei siajn servistojn; ke la karito kaj la humileco, fine, tiuj du fratinoj, irantaj kun interplektitaj manoj, estas la plej efikaj rimedoj, por akiri favoron antaŭ la Eternulo. 

- Adolfo (Spirito), episkopo de Alger, Marmande, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Saturday, August 3, 2013

FIERO KAJ HUMILECO

La paco de la Sinjoro estu kun vi, miaj karaj amikoj! Mi venas al vi, por kuraĝigi vin sekvi la bonan vojon.

Al la mizeraj Spiritoj, kiuj iam loĝis sur la tero, Dio donis la mision veni instrui vin. Li estu glorata por la favorkoreco, kiun Li faras al ni, permesante, ke ni helpu vian pliboniĝon. La Sankta Spirito lumigu al mi kaj helpu min fari mian parolon komprenebla por ĉiuj! Vi, enkarniĝintoj, kiuj estas elprovataj kaj serĉas lumon, la volo de Dio helpu min por ĝin briligi antaŭ viaj okuloj!

La humileco estas virto tre forgesita inter vi; la grandaj ekzemploj de humileco, kiuj estas donitaj al vi, estas tre malofte sekvataj, kaj tamen, ĉu sen humileco vi povas esti karitemaj al via proksimulo? Ho ne, ĉar tiu sento samniveligas la homojn; ĝi diras al ili, ke ili estas fratoj, ke ili devas ami unuj aliajn, kaj admonas ilin al la bono. Sen humileco, vi ornamas vin per virtoj, kiujn vi ne havas, kvazaŭ vi portus veston, por kaŝi kriplaĵojn de via korpo. Pensu pri tiu, kiu savis nin; pensu pri lia humileco, kiu faris lin tiel granda kaj kiu lokis lin super ĉiuj profetoj.

La fiero estas la terura kontraŭulo de la humileco. Se la Kristo promesis la regnon de la ĉielo al la plej malriĉaj, tio estas tial, ke la surteraj granduloj pretendas, ke titoloj kaj riĉaĵoj estas rekompencoj donitaj al iliaj meritoj kaj ke ilia esenco estas pli pura, ol tiu de malriĉulo; ili kredas, ke tio estas ŝuldata al ili, kaj tial, kiam Dio reprenas tion de ili, ili akuzas Lin pri maljusteco. Ho! ridindeco kaj blindeco!  Ĉu Dio distingas inter vi laŭ la korpoj? Ĉu la envolvaĵo de malriĉulo ne estas la sama, kia tiu de riĉulo? Ĉu la Kreanto faris du specojn de homoj? Ĉio, kion Dio faras, estas granda kaj saĝa; ne atribuu al Li la ideojn, kiujn naskas viaj malhumilaj cerboj.

Ho riĉulo, dum ci dormas sub ciaj orumitaj baldakenoj, ŝirmite kontraŭ la malvarmo, ĉu ci ne scias, ke miloj el ciaj fratoj, kiuj valoras tiom kiom ci, kuŝas sur pajlo? Ĉu la malfeliĉulo, kiu suferas pro malsato, ne estas cia egalulo? Ĉe tiu ĉi vorto, cia fiero ribelas, mi ja scias; ci konsentos doni al li almozon, sed premi al li frate la manon, neniam! "Kio! ci diras; mi, nobelsanga, grandulo sur la tero, mi estus egala al tiu mizerulo kovrita per ĉifonaĵoj! Vana utopio de laŭdirajfilozofioj! Se ni estus egalaj, kial Dio lokis lin tiel malalte kaj min tiel alte?" 

Vere, viaj vestoj neniel similas; sed vi ambaŭ senvestigu vin: kia diferenco estos tiam inter vi? La nobeleco de la sango, ci diros; sed la ĥemio neniam trovis diferencon inter la sango de grandsinjoro kaj tiu de plebano; inter la sango de mastro kaj tiu de sklavo. Kiu diras al ci, ke ankaŭ ci jam ne estis mizerulo, kiel li? Ke ci iam ne petis almozon? Ke ci neniam ĝin petos al tiu sama, kiun ci malŝatas hodiaŭ? Ĉu la  riĉaĵoj estas eternaj? Ĉu ili ne finiĝas samtempe kun la korpo, pereema envolvaĵo de cia Spirito? Ho! revenu la humileco al ci! ĵetu fine rigardon al la realaĵoj de tiu ĉi mondo, al tio, kio faras la grandiĝon kaj malaltiĝon en la alia mondo; memoru, ke  la morto ne indulgos cin, kiel ĝi indulgas neniun; ciaj titoloj ne gardos cin kontraŭ la morto; ĝi povos frapi cin morgaŭ, hodiaŭ, post unu horo; kaj se ci enprofundiĝas en cian fieron, ho! tiam mi bedaŭras cian sorton, ĉar ci estos kompatinda!

Malhumiluloj! kio vi estis, antaŭ ol esti nobeloj kaj potenculoj?  Eble vi estis pli malaltaj, ol la lasta el viaj servistoj. Klinu do viajn fierajn fruntojn, kiujn Dio povas malaltigi en la momento, kiam vi ilin levas plej alten. Ĉiuj homoj estas egalaj en la dia pesilo; nur la virto distingas ilin antaŭ la okuloj de Dio. Ĉiuj Spiritoj estas el unu sama esenco, kaj el sama pasto estas kneditaj ĉiuj korpoj; ĉi tiujn viaj titoloj kaj viaj nomoj neniom ŝanĝas; la korpo restas en la tombo; titoloj kaj nomoj neniel kontribuas al tio, ke vi ĝuu la feliĉon promesitan al la elektitoj; karito kaj humileco estas la titoloj de nobeleco de l' elektitoj.

Kompatinda kreito! ci estas patrino, ciaj infanoj suferas; ili havas malvarmon; ili malsatas; ci iras, kurbigite sub la pezo de cia kruco, humiliĝi por havigi al ili pecon da pano. Ho! mi kliniĝas antaŭ ci; kiel noble sankta kaj granda ci estas antaŭ miaj okuloj! Esperu kaj preĝu; la feliĉo ne apartenas ankoraŭ al tiu ĉi mondo. Al la kompatindaj subpremitoj, fidantaj al Li, Dio donas la regnon de la ĉielo.

Kaj ci, junulino, kompatinda infano ĵetita al la laboro, al la manko de vivnecesaĵoj, kial ci havas tiajn malgajajn pensojn? kial plori? Cia rigardo leviĝu pie kaj serene al Dio: al la birdetoj Li donas nutraĵon; fidu al Li, kaj Li ne forlasos cin. La bruo de la festoj, la plezuroj de la mondo batigas cian koron; ci ankaŭ volus ornami per floroj cian kapon kaj miksiĝi kun la feliĉuloj de sur la tero; ci diras al ci mem, ke ci povus, kiel tiuj virinoj pasantaj preter ci senzorgaj kaj ridantaj, esti ankaŭ riĉa. Ho! silentu, infano! Se ci scius, kiom da larmoj kaj doloroj estas kaŝitaj sub tiuj broditaj vestoj, kiom da ploroj estas sufokitaj sub la bruado de tiu gaja orkestro, ci preferus cian modestan rifuĝejon de la malriĉeco. Restu pura antaŭ la okuloj de Dio, se ci ne volas, ke cia gardanĝelo resupreniru al Li, kun la vizaĝo kaŝita sub la blankaj flugiloj, kaj lasu cin kun ciaj konsciencriproĉoj, sen gvidanto, sen subtenanto en tiu ĉi mondo, kie ci estos perdita, atendante cian punon en la alia.

Kaj vi ĉiuj, kiuj suferas maljustaĵojn de la homoj, estu indulgemaj por la kulpoj de viaj fratoj, konsiderante, ke vi ankaŭ ne estas senriproĉaj: tio estas karito, sed ĝi estas ankaŭ humileco. Se vi suferas pro kalumnioj, klinu la frunton sub tiun provon. Kian valoron havas por vi la kalumnioj de la mondo? Se via konduto estas pura, ĉu Dio ne povas vin rekompenci? Elteni kuraĝe la humiligojn, venantajn de la homoj, signifas esti humila kaj rekoni, ke nur Dio estas granda kaj potenca.

Ho mia Dio, ĉu estas necese, ke la Kristo revenu duan fojon sur la teron, por instrui al la homoj Ciajn leĝojn, kiujn ili forgesas? Ĉu li devos denove elpeli el la templo la vendistojn, kiuj malpurigas Cian domon, lokon nur por preĝo? Kaj kiu scias, ho homoj, se Dio farus al vi tiun favorkoraĵon, eble vi malkonfesus la Kriston, kiel iam; la Kriston vi nomus blasfemanto, ĉar li frakasus la fieron de la modernaj Fariseoj; eble vi devigus lin denove surgrimpi la vojon al Golgota.

Kiam Moseo iris al la monto Sinaj, por tie ricevi la ordonojn de Dio, la popolo de Izrael, lasita al si mem, forlasis la veran Dion; viroj kaj virinoj donis sian oron kaj siajn juvelojn, por konstrui idolon, kiun ili komencis adori. Civilizitaj homoj, vi faras kiel ili; la Kristo lasis al vi sian doktrinon; li donis al vi la ekzemplon de ĉiuj virtoj, kaj ĉion vi forlasis, ekzemplojn kaj regulojn; per viaj pasioj vi faris al vi ian Dion laŭ via plaĉo: laŭ unuj, teruran kaj sangavidan, laŭ aliaj, senzorgan pri la interesoj de la mondo. La Dio, kiun vi elpensis, estas ankoraŭ la bovido el oro, kiun ĉiu alkonformigas al siaj gustoj kaj ideoj.

Rekonsciiĝu, miaj fratoj, miaj amikoj; la voĉo de la Spiritoj tuŝu viajn korojn; estu grandanimaj kaj karitemaj sen parademo, tio estas, faru la bonon kun humileco; ĉiu malkonstruu iom post iom da altarojn, kiujn vi ĉiuj starigis al la malhumileco, unuvorte, estu kristanoj, kaj vi havos la regnon de la vero. Ne plu dubu pri la boneco de Dio, kiam Li donas al vi tiom da pruvoj pri ĝi. Ni venas prepari la vojon por la plenumo de la profetaj antaŭdiroj. Kiam la Sinjoro pli grandioze manifestos al vi Sian indulgemon, la ĉiela sendito trovu ĉe vi nur unu solan granda familion; viaj koroj, dolĉaj kaj humilaj, estu indaj aŭdi la dian parolon, kiun li venos alporti al vi; la elektito trovu sur sia vojo nur palmojn disĵetitajn, kiel pruvon pri via reveno al bono, al karito, al frateco; tiam via mondo fariĝos la surtera paradizo. Sed, se por vi restos nesentebla la voĉo de la Spiritoj senditaj por purigi, renovigi vian civilizitan socion, riĉan je sciencoj kaj tamen tiel malriĉan je bonaj sentoj, ve! al vi restos nur plori pri via sorto. Sed ne, ne estos tiel; revenu al Dio, via Patro, kaj tiam ni ĉiuj, kiuj kunhelpas por la plenumo de Lia volo, ni ekkantos la himnon de dankoj, por danki la Sinjoron por Lia neelĉerpebla boneco, kaj por glori Lin por la jarcentoj de jarcentoj. Tiel estu.

- Lacordaire (Spirito), Constantine, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en Spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Friday, August 2, 2013

SINOFERADO KAJ ABNEGACIO

Dio konsolas la humilulojn kaj donas al ili la forton, kiun ili petas de Li. Lia potenco kovras la teron, kaj ĉiam apud larmon Li metis ian balzamon. La sinoferado kaj la abnegacio estas senĉesa preĝado kaj enhavas profundan instruon; la homa saĝeco loĝas en tiuj du vortoj. Ĉiuj suferantaj Spiritoj povu kompreni ĉi tiun veron, anstataŭ plendi kontraŭ siaj doloroj, la moralaj suferoj, kiuj estas destinitaj por vi sur la tero. Prenu do kiel devizon la jenajn du vortojn:  sinoferado kaj abnegacio, kaj vi estos fortaj, ĉar ili resumas ĉiujn devojn, kiujn de vi postulas la karito kaj la humileco. La sento de la plenumita devo donos al via Spirito ripozon kaj al vi rezignacion. La koro batos pli bone, la animo sereniĝos kaj la korpo ne sentos malfortiĝon, ĉar ju pli profunde atingita estas la Spirito, des pli forta sentas sin la korpo. 

- La Spirito de Vero, Le Havre, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro VI - La Konsolanta Kristo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" -  Allan Kardec

LA KURACISTO DE L' ANIMOJ

Mi estas la granda kuracisto de l' animoj, kaj mi venas alporti la kuracilon, kiu devas vin resanigi; la malfortuloj, la suferantoj kaj la malsanuloj estas miaj preferataj filoj, kaj mi venas savi ilin. Venu do al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas estas ŝarĝitaj, kaj vi estos malŝarĝitaj kaj konsolataj; ne serĉu aliloke forton kaj konsolon, ĉar la mondo estas senpova por ilin doni. Dio faras al viaj koroj superan alvokon per Spiritismo; aŭskultu ĝin. Malpieco, mensogo, eraro, nekredemo estu elradikitaj el viaj dolorantaj animoj; ili estas monstroj, kiuj elsuĉas vian plej puran sangon kaj faras en vi vundojn preskaŭ ĉiam mortigajn. En la estonteco, humilaj kaj submetitaj al la Kreanto, vi praktiku la dian leĝon. Amu kaj preĝu; estu obeemaj al la Spiritoj de la Sinjoro; voku Lin el la fundo de via koro; tiam Li sendos al vi Sian Filon tre amatan, por instrui vin kaj diri al vi ĉi tiujn bonajn vortojn: Jen mi estas; mi venas al vi, ĉar vi min vokis.  

- La Spirito de Vero, Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro VI - La Konsolanta Kristo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Thursday, August 1, 2013

LA DIA ĜARDENISTO

Mi venas instrui kaj konsoli la neniohavajn malfeliĉulojn; mi venas diri, ke ili levu sian rezignacion al la nivelo de siaj provoj; ili ploru, ĉar la doloro estis sanktigita en la ĝardeno de l' Olivarboj; sed li esperu, ĉar la konsolantaj anĝeloj ankaŭ venos sekigi iliajn larmojn. 

Plugistoj, fosu vian sulkon; rekomencu morgaŭ la krudan laboron de hodiaŭ; la laboro de viaj manoj liveras la surteran panon al viaj korpoj, sed viaj animoj ne restas forgesitaj; kaj mi, la dia ĝardenisto, kulturas ilin en la silento de viaj pensoj, kiam la  horo de ripozo sonos, kiam la teksaĵo elglitos el viaj manoj kaj viaj okuloj fermiĝos antaŭ la lumo, vi sentos aperi kaj ĝermi en vi mian altvaloran semon. Nenio perdiĝas en la regno de nia Patro, kaj viaj ŝvitoj, viaj afliktoj formas la trezoron, kiu vin riĉigos en la superaj sferoj, kie la lumo anstataŭas la mallumon kaj kie la plej nuda el vi ĉiuj estos eble la plej brila.

Vere mi diras al vi, kiuj portas siajn ŝarĝojn kaj helpas siajn fratojn, tiuj estas miaj tre amataj; instruu vin mem en la altvalora doktrino, kiu detruas la eraron de la ribeloj kaj konigas al vi la subliman celon de la homa provado. Same kiel la vento balaas la polvon, la blovo de la Spiritoj forviŝu viajn ĵaluzojn kontraŭ la riĉuloj de la mondo, kiuj ofte estas tre mizeraj, ĉar iliaj provoj estas pli danĝeraj ol la viaj. Mi estas kun vi, kaj mia apostolo intruas vin. Trinku el la vivanta fonto de l' amo kaj preparu vin, sklavoj de la vivo, por iam ĵeti vin, liberaj kaj ĝojantaj, en la sinon de Tiu, kiu kreis vin malfortaj, por fari vin perfektigeblaj, kaj kiu volas, ke vi mem prilaboru vian molan argilon, por ke vi mem estu la farantoj de via senmorteco. 

- La Spirito de Vero, Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro VI - La Konsolanta Kristo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec