Tuesday, August 20, 2013

LA LEĜO DE AMO

La amo resumas la tutan doktrinon de Jesuo, ĉar ĝi estas la plej altgrada sento, kaj la sentoj estas la instinktoj, levitaj al la nivelo  de la plenumita progreso. Ĉe sia deirpunkto, la homo havas nur instinktojn; pli progresinta kaj koruptita, li havas nur sensaciojn; instruita kaj purigita, li jam havas sentojn; kaj la delikatega punkto de la sento estas la amo, ne la amo en la vulgara senco de la vorto, sed tiu interna suno, kiu centrigas kaj kunigas ĉe sia ardanta fokuso ĉiajn aspirojn kaj ĉiajn revelaciojn superhomajn. La leĝo de amo anstataŭigas la personecon per la kunfandiĝo de l' estuloj; ĝi nuligas la sociajn afliktojn. Feliĉa tiu, kiu, superante sian homecon, amas per larĝa amo siajn dolorfratojn! Feliĉa tiu, kiu amas, ĉar li ne konas angorojn de l' animo, nek de la korpo; liaj piedoj estas malpezaj, kaj li vivas kvazaŭ transportita ekster sin mem. Kiam Jesuo eldiris tiun dian vort on "amo", tiu vorto skuis la popolojn, kaj la martiroj, ekzaltite de espero, malsupreniris en la cirkon.  

Spiritismo siavice venas eldiri duan vorton el la dia alfabeto; estu atentaj, ĉar tiu vorto levas la ŝtonon de la tomboj malplenaj, kaj la reenkarniĝo, triumfante super la morto, revelacias al la homo duonblindigita lian intelektan heredan posedaĵon; jam ne al la turmentoj ĝi kondukas lin, sed al la konkero de lia memo, altigita kaj transfigurita. La sango elaĉetis la Spiriton, kaj la Spirito devas hodiaŭ elaĉeti la homon el la materio.

Mi diris, ke en sia komenco la homo havas nur instinktojn; do tiu, kies instinktoj regas lin, estas pli proksime de sia elirpunkto, ol de la celo. Por antaŭenpaŝi al la celo, la homo devas venki la instinktojn profite de la sentoj, tio estas, perfektigi ĉi tiujn lastajn, sufokante la latentajn ĝermojn de la materio. La instinktoj estas la ĝermado kaj la embrioj de la sento; ili portas en si la progreson, same kiel la glano kaŝgardas la kverkon; la malplej progresintaj estuloj estas tiuj, kiuj, nur iom post iom senvestiĝante de sia krizalido, restas sklavigitaj al siaj instinktoj. La Spirito devas esti kulturata kiel kampo; ĉia estonta riĉeco dependas de la nuna laboro, kaj pli, ol la surterajn bonojn, tiu laborado alportos al vi gloran altiĝon; kaj tiam, komprenante la leĝon de amo, kiu unuigas ĉiujn estulojn, vi ektrovos la trankvilajn plezurojn de l' animo, kiuj estas la antaŭĝuado de la ĉielaj ĝojoj.

- Lazaro (Spirito). 
Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment