Friday, August 23, 2013

LA EGOISMO

Egoismo, tiu kancero de la homaro, devas malaperi de sur la tero, kies moralan progreson ĝi kontraŭas; estas rezervita al Spiritismo la tasko altigi la teron en la hierarĥio de la mondoj. Egoismo estas do celo, al kiu ĉiuj veraj kredantoj devas turni siajn armilojn, sian fortojn, sian kuraĝon; kuraĝon, mi diras, ĉar oni bezonas pli da kuraĝo por venki sin mem, ol por venki aliajn. Ĉiu do plej klopodu por ĝin kontraŭbatali en si mem, ĉar tiu monstro, formanĝanta ĉiujn intelektojn, tiu ido de la fiero, estas la fonto de ĉiaj surteraj suferoj. Ĝi estas la negacio de la karito, kaj sekve la plej granda baro al la feliĉo de la homoj.

Jesuo donis al vi la ekzemplon de la karito, kaj Poncio Pilato tiun de egoismo; ĉar, kiam la Justulo ekiras al la sanktaj haltejoj de sia martireco, Pilato lavas al si la manojn, dirante: Al mi tio ne gravas! Li kuraĝas diri al la Judoj: Tiu ĉi homo estas justa, kial do vi volas krucumi lin? kaj tamen li lasas konduki la Justulon al la turmento.  

Nur al tiu antagonismo inter karito kaj egoismo, al la invado de tiu lepro en la homan koron, devas esti atribuita la fakto, ke Kristanismo ĝis nun ne povis elplenumi sian tutan mision. Vin, novajn apostolojn de la kredo, kiujn la superaj Spiritoj instruas, koncernas la tasko kaj la devo elradiki tiun malbonon, por doni al Kristanismo ĝian tutan forton kaj forigi de la vojo la dornarbetojn, kiuj embarasas la marŝon. Forpelu egoismon de sur la tero, por ke ĉi tiu povu leviĝi en la gradaro de la mondoj, ĉar jam estas tempo, ke la homaro prenu sian veston de maturulo, kaj por tio estas necese unue elpeli egoismon el viaj koroj. 

- Emmanuel (Spirito). 
Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment