Sunday, August 25, 2013

LA FIDO KAJ LA KARITO

Antaŭ ne longe mi diris al vi, miaj karaj filoj, ke karito sen fido ne sufiĉas, por teni inter la homoj socian ordon, kapablan fari la homojn feliĉaj. Mi devus esti dirinta, ke karito ne estas ebla sen fido. Vere vi povos trovi malavaraĵojn eĉ fare de senreligiaj personoj, sed tiun severan kariton, kiu agas nur per abnegacio, per konstanta ofero de ĉiu egoisma intereso, nur la fido povas inspiri, ĉar nur ĝi ebligas al ni porti kuraĝe kaj persiste la krucon de la surtera vivo.

Jes, miaj infanoj, ĝuavida homo vane penas iluzii sin pri sia destino sur la tero, pretendante, ke al li estas permesate okupiĝi nur pri sia feliĉo. Certe, Dio kreis nin, por ke ni estu feliĉaj en la eterneco; tamen la surtera vivo devas servi nur por nia morala perfektiĝo, kiu estas atingita pli facile kun la helpo de organoj kaj de la materia mondo. Eĉ se oni ne atentus la ordinarajn sortoŝanĝojn de la vivo, la diverseco de viaj gustoj, de viaj inklinoj, de viaj bezonoj estas ankaŭ rimedo, por ke vi perfektiĝu, ekzerciĝante en la karito. Ĉar, nur koste de cedoj kaj de reciprokaj oferoj vi povas ja tenadi la harmonion inter tiel malsamaj elementoj.

Tamen vi estas pravaj asertante, ke la feliĉo estas destinita al la homo en tiu ĉi mondo, se li ĝin serĉas, ne ĉe la materiaj ĝuoj, sed ĉe la bono. La historio de la Kristanismo parolas pri martiroj, kiuj ĝoje paŝadis al la turmentoj; hodiaŭ, en via socio, por esti kristano la homo jam ne bezonas submetiĝi al la martireco, nek oferi sian vivon, sed necesa estas nur kaj simple la ofero de via egoismo, de via fiero kaj de via vantemo. Vi venkos, se la karito inspiros vin kaj la fido vin subtenos. 

- Protektanta Spirito. 
Krakovo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment