Wednesday, August 21, 2013

AMO, LA DIA SPARKO

La amo estas el dia esenco, kaj ekde la unua ĝis la lasta, vi ĉiuj posedas en la fundo de la koro ian eron de tiu sankta fajro. Tiun fakton vi povis plurfoje konstati: la plej malnobla, la plej malŝatinda, la plej krima, havas al iu estulo aŭ iu objekto vivan, ardan estimon elprovitan kontraŭ ĉio, kio pretendus ĝin malgrandigi, kaj ne malofte plej grandiozan.

Al estulo aŭ objekto, mi diris, ĉar ekzistas inter vi individuoj, kiuj elspezas trezorojn da amo, je kiu ilia koro superabundas, por animaloj, plantoj kaj eĉ materiaj objektoj: speco de mizantropoj, plendantaj ĝenerale kontraŭ la homaro, kontraŭstarantaj la naturan inklinon de sia animo, kiu serĉas ĉirkaŭ si amon kaj simpation; ili malaltigas la leĝon de amo ĝis la stato de instinkto. Tamen, kion ajn ili faras, ili ne povas sufoki la vivantan ĝermon, kiun Dio metis en ilian koron ĉe ilia kreo; tiu ĝermo disvolviĝas kaj kreskas samtempe kun la moraleco kaj la intelekto, kaj, kvankam kelkfoje premite de l' egoismo, ĝi estas la fonto de sanktaj kaj dolĉaj virtoj, kiuj naskas la sincerajn kaj daŭrajn korinklinojn, kaj helpas la homon venki la krutan kaj sekan vojon de l' ekzistado.

Al iuj personoj la provo de la reenkarniĝo forte malplaĉas, en la senco, ke aliaj partoprenas en la amikaj simpatioj, pri kiuj ili estas ĵaluzaj. Kompatindaj  fratoj! via amo faras vin egoistaj; via amo estas limigita en intima rondo el parencoj, aŭ amikoj, kaj ĉiuj aliaj estas al vi indiferentaj. Nu! por praktiki la leĝon de amo tiel, kiel Dio ĝin komprenas, vi devas iom post iom ami sendistinge ĉiujn viajn fratojn. La tasko estos longa kaj malfacila, sed ĝi estos elplenumita: Dio tion volas, kaj la leĝo de amo estas la unua kaj la plej grava regulo de via nova doktrino, ĉar ĝi estas la leĝo, kiu iam mortigos egoismon, kia ajn la formo, en kiu ĝi montriĝos; ĉar, krom la persona egoismo, estas ankaŭ la egoismo de familio, de kasto, de nacieco. Jesuo diris: "amu vian proksimulon kiel vin mem"; nu, kia estas la limo inter mi kaj la proksimulo? ĉu la familio, la sekto, la nacio? Ne, ĝi estas la tuta homaro. En la  superaj mondoj la reciproka amo harmoniigas kaj direktas la progresintajn Spiritojn tie loĝantajn, kaj via planedo, destinita al proksima progreso, per sia socia transformiĝo, vidos siajn loĝantojn praktiki tiun subliman leĝon, refiguraĵon de Dio.

La efikoj de la leĝo de amo estas la morala pliboniĝo de la homa genro kaj la feliĉo dum la surtera vivo. La plej ribelemaj kaj la plej malvirtaj korektos sin, vidante la profitojn el la praktikado de jena konsilo: Ne faru al la aliaj tion, kion vi ne volas,  ke ĝi estu farata al vi, sed faru al ili, kontraŭe, ĉian bonon, kiun estos en via povo fari.

Ne kredu al la senfrukteco kaj malmoleco de la homa koro; ĝi cedas, kvankam kontraŭvole, al la vera amo; ĉi tiu estas magneto, al kiu la koro ne povas kontraŭstari, kaj la kontakto de tia amo vivigas kaj fekundigas ties ĝermojn, troviĝantajn, en latenta stato, en viaj koroj. La tero, restadejo por provado kaj ekzilo, estos tiam purigita per tiu dia fajro, kaj vi vidos praktikataj kariton, humilecon, paciencon, sindonemon, abnegacion, rezignacion, sinoferon, kiuj ĉiuj devenas de amo. Ne ĉesu do aŭdi tiujn vortojn de Johano, la Evangeliisto; vi scias, ke, kiam malsano kaj maljuneco devigis lin ne plu predikadi, li nur ripetadis ĉi tiujn dolĉajn vortojn: "Miaj infanoj, amu unuj la aliajn."

Karaj fratoj, profitu tiujn lecionojn; ilia praktikado estas malfacila, sed el ili la animo ĉerpas grandegan bonon. Kredu al mi, faru la subliman klopodon, kiun mi petas de vi : "Amu unuj aliajn", kaj baldaŭ vi vidos la teron transformita en Elizeon, kien la animoj de la justuloj venos ĝui ripozon.

- Fénelon (Spirito). 
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kien sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment