Monday, August 12, 2013

KOLERO

La fiero instigas vin al la supozo, ke vi valoras pli, ol kiom reale vi valoras; igas vin ne elteni komparon, kiu eble malaltigus vin; konsideri vin mem, kontraŭe, tiel super viaj fratoj, ĉu laŭ inteligenteco, ĉu laŭ socia pozicio, ĉu laŭ personaj kapabloj, ke eĉ la plej malgranda komparado vin incitas kaj ĉagrenas; kaj kio tiam okazas? vi fordonas vin al la kolero.

Serĉu la originon de tiuj atakoj de nedaŭra frenezeco, kiuj vin similigas al bruto, per la perdo de la flegmo kaj prudento; serĉu, kaj vi preskaŭ ĉiam trovos kiel bazon la vunditan fieron. Ĉu ne la fiero igas vin forĵeti pravajn observojn, forpeli kun kolero la plej saĝajn konsilojn? Eĉ la malpaciencaj gestoj, kiujn kaŭzas ĉagrenoj ofte infanecaj, venas de la graveco, kiun oni atribuas al sia personeco, antaŭ kiu oni opinias, ke ĉio
devas fleksiĝi.

En sia furiozeco, la kolerema homo atakas ĉion, la bestojn, la senvivajn objektojn, kiujn li frakasas, ĉar ili ne obeas lin. Ha! se en tiuj momentoj li povus malvarmsange vidi sin, li timus sin aŭ trovus sin tre ridinda! Li juĝu do laŭ tio la impreson, kiun li ja faras sur aliajn. Eĉ se ne pro respekto al si mem, li devus tamen penadi venki inklinon, kiu faras el li objekton de kompato.

Se li pripensus, ke la kolero neniom helpas, malutilas lian sanon, endanĝerigas eĉ lian vivon, li konstatus, ke li mem estas ĝia viktimo; sed precipe alia konsidero devus lin reteni, nome la penso, ke li malfeliĉigas siajn samrondanojn. Se li estas bonkora, ĉu ne estas por li motivo de konsciencriproĉo suferigi la homojn, kiujn li plej amas? Kaj kia profunda bedaŭro tio estus, se, dum koleratako, li farus ian agon, pri kiu li devus plori dum sia tuta vivo!

Resume, la kolero ne esceptas iujn kvalitojn de la koro; sed ĝi malebligas la faradon de multe da bono kaj povas konduki al la farado de multe da malbono. Tio devas sufiĉi, por instigi la homon klopodi por ĝin bridi. La spiritiston cetere instigas al tio alia motivo, nome, ke la kolero estas kontraŭa al la kristanaj karito kaj humileco.

- Protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment