Friday, August 16, 2013

LA INDULGEMO

Spiritistoj, ni volas paroli al vi hodiaŭ pri l' indulgemo, pri tiu sento tiel dolĉa, tiel frateca, kiun ĉiu homo devas porti por siaj fratoj, sed kiun tre malmultaj uzas. La indulgemo neniel vidas la neperfektaĵojn de aliulo, aŭ, se ĝi vidas ilin, ĝi evitas paroli pri ili, diskonigi ilin; ĝi eĉ kaŝas ilin, por ke ili estu konataj nur de ĝi sola, kaj se la malbonvolemo ilin eltrovas, ĝi havas ĉiam pretan senkulpigon por ilin malgravigi, tio estas, akceptindan, seriozan senkulpigon, ne el tiuj, kiuj, ŝajnante malgravigi la kulpon, reliefigas ĉi tiun kun perfida intenco.

La indulgemo neniam okupiĝas pri la malbonaj agoj de aliulo, escepte por fari ian servon, kaj eĉ tiam ĝi zorgas, ke ĝi kiel eble malgravigu ilin. Ĝi ne faras frapan rimarkon, ne havas riproĉojn sur la lipoj, sed nur konsilojn, plej ofte vualitajn. Kiam vi ĵetas ian kritikon, kian konsekvencon oni eltiru el viaj paroloj? ke vi, la riproĉanto, ne farus tion, kion vi riproĉas, ke vi valoras pli ol la kulpulo. Ho homoj! kiam vi juĝos viajn proprajn korojn, viajn proprajn pensojn, viajn proprajn agojn, ne okupante vin pri viaj fratoj? Kiam vi malfermos viajn severajn okulojn nur sur vin mem?

Estu do severaj kontraŭ vi mem, indulgemaj por la aliaj. Pensu pri Tiu, kiu juĝas lastinstance, kiu vidas la sekretajn pensojn de ĉiu koro, kaj kiu, sekve, ofte pardonas kulpojn, kiujn vi riproĉas, aŭ kondamnas tion, kion vi indulgas, ĉar Li konas la motivojn de ĉiuj agoj. Pensu, ke vi, kiuj laŭte krias: "anatemo!", eble faris kulpojn pli gravajn.

Estu indulgemaj, miaj amikoj, ĉar la indulgemo altiras, kvietigas, relevas, dum la rigoro malkuraĝigas, forpuŝas kaj kolerigas.

- Jozefo, protektanta Spirito.
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment