Saturday, August 24, 2013

ESTU KARITEMA POR ĈIUJ

Se la homoj amus unuj aliajn per vera amo, la karito estus pli bone praktikata; sed estas necese por tio, ke vi klopodu por vin liberigi de la kiraso, kiu kovras viajn korojn, por ke ĉi tiuj estu pli sentemaj por la suferoj de l' aliaj. La rigideco mortigas la bonajn sentojn; la Kristo neniun ajn malakceptis; kiu ajn sin turnadis al li, tiu ne estis malakceptata: la adulta virino, la krimulo, estis helpataj de li: li neniam timis, ke lia reputacio iel defalu pro tio. Kiam do vi lin prenos kiel modelon por ĉiuj viaj agoj?  Se la karito regus sur la tero, la maliculo ne plu mastrus; li hontplene forkurus; li sin kaŝus, ĉar li nenie sin sentus hejme. Tiam la malbono malaperus; funde konvinkiĝu pri tio.

Komencu donante mem la ekzemplon; estu karitema por ĉiuj sendistinge; penu ne plu atenti la homojn, kiuj vin malŝate rigardas, kaj lasu al Dio la zorgon de la tuta justeco, ĉar Li ĉiutage, en Sia regno, faras apartigon inter bona grajno kaj lolo.

Egoismo estas la negacio de karito; nu sen karito ne ekzistos ripozo en la socio; mi diras plie: nenie kuŝas sekureco; kun egoismo kaj fiero, kiuj iras mano en mano, la vivo estos ĉiam konkurado, en kiu nepre venkos la plej lerta, kie la plej sanktaj amikrilatoj estos piedpremataj, kie eĉ la sanktaj ligiloj de familio ne estos respektataj.

- Pascal (Spirito). 
Sens, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment