Thursday, February 27, 2014

Malsuperaj mondoj kaj superaj mondoj

8. La klasifikado laŭ mondoj malsuperaj kaj mondoj superaj estas pli relativa ol absoluta; iu mondo estas malsupera aŭ supera kompare kun tiuj, kiuj troviĝas pli alte aŭ malalte ol ĝi en la progresa skalo. 

Prenante la teron kiel punkton por komparo, oni povas havi ideon pri la stato de malsupera mondo, supozante ties loĝantojn en la grado de la sovaĝaj rasoj aŭ de la barbaraj nacioj, kiujn oni ankoraŭ trovas sur la tero kaj kiuj estas restaĵoj el ĝia primitiva stato. En la malplej progresintaj mondoj, ili havas la homan formon, sed sen  ia beleco; iliajn instinktojn tie ne moderigas iu ajn sento de delikateco aŭ de bonvolemo, nek plej malgranda koncepto pri justeco aŭ maljusteco; tie perforto estas la sola leĝo. Sen industrio, sen inventoj, la loĝantoj pasigas sian vivon perlaborante sian nutraĵon. Tamen Dio ne forlasas iun ajn el Siaj kreitoj; en la fundo de la mallumo de l' intelekto, kuŝas, pli aŭ malpli elvolviĝinta, latenta, la malpreciza intuicio pri iu superega Estulo. Tiu instinkto sufiĉas, por fari ilin superaj unuj ol aliaj kaj por prepari la naskiĝon de vivo pli plena; ĉar ili ne estas degraditaj estuloj, sed kreskantaj infanoj. 

Inter tiuj malsuperaj kaj la plej altaj gradoj estas sennombraj ŝtupetoj, kaj en la Spiritoj puraj, senmateriiĝintaj kaj brilegantaj de gloro, oni malfacile povus rekoni tiujn, kiuj animis tiujn primitivajn estulojn, same kiel en la matura homo oni apenaŭ rekonus la embrion. 

9. En la mondoj, venintaj al iu supera grado, la vivkondiĉoj materiaj kaj moralaj estas tute aliaj, ol tiuj sur la tero. La  formo de la korpo estas ĉiam, ĉie, la homa formo, sed beligita, perfektigita kaj precipe purigita. La korpo havas nenion el la surtera materieco kaj sekve ne estas elmetita al la bezonoj, nek al la malsanoj, nek al la difektiĝoj, kiujn naskas la superregado de la materio; la sentumoj, pli delikataj, havas perceptojn, kiujn sur la tero la maldelikateco de l' organoj sufokas; la specifa malpezeco de la korpo faras la transportiĝon rapida kaj facila; anstataŭ pene sin treni sur la tero, ĝi glitas, por tiel diri, sur la supraĵo, aŭ ŝvebas en la atmosfero sen alia peno krom sia volo, tiel, kiel oni reprezentas la anĝelojn, aŭ kiel la antikvuloj imagadis la animojn en la Elizeaj Kampoj. La homoj konservas laŭ sia volo la trajtojn de siaj pasintaj migradoj kaj aperas al siaj amikoj tiaj, kiaj ilin konis la amikoj, sed disradiantaj ian dian lumon, transfiguriĝintaj pro l' internaj impresoj, kiuj estas ĉiam superaj. Anstataŭ palaj vizaĝoj, malvigligitaj de suferoj kaj pasioj, la intelekto kaj la vivo radias per tiu brilego, kiun la pentristoj esprimis per la nimbo aŭ la aŭreolo de la sanktuloj. La malmulta rezisto, kiun la materio prezentas al la Spiritoj jam tre progresintaj, faras la elvolviĝon de la korpo rapida kaj la infanaĝon mallonga aŭ preskaŭ nula; la  vivado, libera de la zorgoj kaj angoroj, estas proporcie multe pli longa ol sur la tero. Principe, la longeco de la vivo estas proporcia al la grado da progreso de la mondoj. La morto tie tute ne kunportas la abomenindaĵojn de la putriĝo; anstataŭ teruri, ĝi estas konsiderata kiel feliĉa aliformiĝo, ĉar en tiuj mondoj ne ekzistas la dubo pri l' estonteco. Dum la vivo la animo, ne estante enfermita en densa materio, disradias kaj ĝuas klarvivadon, kiu metas ĝin en staton de preskaŭ konstanta libereco kaj  permesas al ĝi la liberan transsendon de la penso.

10. En tiuj feliĉaj mondoj, la ĉiam amikajn interrilatojn de la popoloj neniam malserenigas la ambicio submeti sian najbaron, nek la milito, kiu estas ĝia sekvo. Ne ekzistas mastroj, nek sklavoj, nek denaskaj privilegiuloj; nur la morala kaj la intelekta supereco starigas diferencon inter la kondiĉoj kaj donas super regadon. La aŭtoritato estas ĉiam respektata, ĉar ĝi estas donata nur al la merito kaj uzata ĉiam kun justeco.  La homo ne penas altigi sin  super la homo, sed super si mem  per sia perfektiĝado. Lia celo estas alveni al la rango de la puraj Spiritoj, kaj tiu senĉesa deziro ne estas turmento, sed nobla ambicio, kiu igas lin studadi kun fervoro por ilin egali. Ĉiuj delikataj kaj altaj sentoj de la homa naturo tie troviĝas pligrandigitaj kaj purigitaj; la malamo, la malnoblaj ĵaluzoj, la abomena avideco de l' envio tie estas nekonataj; ligilo de amo kaj frateco kunigas ĉiujn homojn; la pli fortaj helpas la pli malfortajn. Ili posedas pli aŭ malpli da havaĵoj, tiom, kiom ili estas akirintaj per sia inteligento, sed neniu suferas mankon de ia bezonaĵo, ĉar neniu tie troviĝas en kulpelaĉeto; unuvorte, malbono tie ne ekzistas.

11. En via mondo, vi bezonas la malbonon por senti la bonon, vi bezonas nokton por admiri la lumon, la malsanon por ŝati la sanon. En tiuj mondoj kontrastoj ne estas necesaj; la eterna lumo, la eterna beleco, la eterna trankvileco de l' animo havigas eternan ĝojon, kiun ne nebuligas la angoroj de la materia vivo, nek la kontakto kun la malbonuloj, kiuj tien ne povas eniri. Jen, kion la homa Spirito pli malfacile komprenas; li estis sprita por pentri la turmentojn de l' infero, sed li neniam povis prezenti al si la ĝojojn de la ĉielo; kial tio? Tial ke, estante malsupera, li spertis nur punojn kaj afliktojn kaj neniel perceptis la ĉielan lumon; li povas do paroli nur pri tio, kion li konas; sed laŭmezure kiel li altiĝas kaj puriĝas, lia horizonto heliĝas, kaj li komprenas la bonon, kiu estas antaŭ li, kiel li komprenis la malbonon, kiu restis post li.

12. Tamen tiuj feliĉaj mondoj ne estas privilegiitaj, ĉar Dio ne estas partiema por iu ajn el Siaj infanoj; Li donas al ĉiuj la samajn rajtojn kaj la samajn rimedojn por tien alveni; Li igas ilin ĉiujn eliri el la sama punkto, Li ne favoras unujn pli ol la aliajn; la unuaj rangoj estas atingeblaj por ĉiuj; tiujn rangojn ili devas konkeri per sia laboro; ili povas tien alveni kiel eble plej frue, aŭ povas restadi dum centoj da jarcentoj en la malaltaĵoj de la homeco. (Resumo de l'instruado de ĉiuj superaj Spiritoj.)

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, February 25, 2014

Destino de la tero

6. Oni miras trovante sur la tero tiom da malico kaj da maldelikataj pasioj, tiom da afliktoj kaj da malsanoj de ĉiuj specoj, kaj el tio oni konkludas, ke la homa genro estas kompatinda. Tiu juĝo devenas de la malvasta vidpunkto, en kiun oni sin metas, kaj kiu donas falsan ideon pri la tutaĵo. Estas necese konsideri, ke sur la tero oni ne vidas la tutan homaron, sed nur tre malgrandan parton de ĝi. Efektive, la homa genro ampleksas ĉiujn estulojn dotitajn per racio, kiuj loĝatigas la sennombrajn mondojn de l' universo; nu, kio estas la loĝantaro de la tero kompare kun la tuta loĝantaro de tiuj mondoj? Multe malpli ol la loĝantaro de vilaĝeto kompare kun la loĝantaro de tuta granda imperio. La materia kaj morala situacio de la surtera homaro jam nenion havas mirigan, se oni konsideras la destinon de la tero kaj la naturon de ties loĝantoj.

7. Oni havus tre falsan ideon pri la loĝantaro de granda urbo, se oni ĝin juĝus laŭ la loĝantaro de mizeraj kaj malpuraj kvartaloj. En malsanulejo oni vidas nur malsanulojn kaj kriplulojn; en punlaborejo oni vidas ĉiajn hontindaĵojn kaj ĉiajn malvirtojn kunigitajn; en nesalubraj regionoj, la plimulto el la loĝantoj estas palaj, malsanemaj, suferantaj. Nu, oni imagu la teron kvazaŭ antaŭurbon, malsanulejon, malliberejon, nesalubran regionon, ĉar ĝi estas samtempe ĉio tio, kaj oni komprenos, kial la afliktoj estas pli multaj ol la ĝuoj, ĉar oni ne sendas en hospitalon la bonfartantojn, nek en malliberejon tiujn, kiuj ne agis  malbone; kaj la malsanulejoj kaj la karceroj ne estas lokoj por plezuro.

Nu, same kiel en urbo la tuta loĝantaro ne troviĝas en hospitaloj aŭ en malliberejoj, tiel la tuta homaro ne vivas sur la tero; kiel oni eliras el la hospitalo, kiam oni estas kuracita, kaj el la malliberejo, kiam oni finas sian puntempon, tiel la homo ŝanĝas la teron je mondoj pli feliĉaj, kiam li estas kuracita de siaj moralaj malsanoj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, February 24, 2014

Diversaj kategorioj de loĝataj mondoj

3. El la instruado donata de la Spiritoj rezultas, ke la diversaj mondoj estas en kondiĉoj tre malsimilaj unuj de l' aliaj laŭ la grado da progreso aŭ da malsupereco de siaj loĝantoj. Inter ili estas mondoj, kies loĝantoj estas materie kaj morale malsuperaj, ol tiuj de la tero; aliaj staras en la sama rango, aliaj estas pli aŭ malpli altgrade superaj ol la tero en ĉiuj rilatoj. En la malsuperaj mondoj la ekzistado estas tute materia, la pasioj suverene regas, la morala vivo preskaŭ tute ne ekzistas. Laŭmezure kiel la morala vivo elvolviĝas, la influo de la materio malgrandiĝas en tia maniero, ke en la mondoj plej progresintaj la vivo estas, por tiel diri, tute spirita.

4. En la interaj mondoj estas miksaĵo el bono kaj malbono, al kiuj pli efikas unu aŭ la alia, laŭ la grado da progreso. Kvankam absoluta klasifiko de la diversaj mondoj ne povas esti farata, oni tamen povas, laŭ ilia stato kaj destino, baziĝante sur la plej kontrastaj nuancoj, dividi ilin en ĝenerala maniero jene: la primitivaj mondoj, destinataj al la unuaj enkarniĝoj de la homa animo; la mondoj por kulpelaĉetoj kaj provoj,  kie la malbono regas super la bono; la transiĝaj mondoj, kie la animoj, havantaj ankoraŭ kulpojn por elaĉeti, ĉerpas novajn fortojn, plene ripozante de siaj penoj; la mondoj feliĉaj, kie la bono superas la malbonon; la ĉielaj aŭ diaj mondoj, restadejo de la purigitaj Spiritoj, kie la bono tute plene regas. La tero apartenas al la kategorio de la mondoj por kulpelaĉeto kaj provoj, tial la homo tie estas senĉese turmentata  de tiom da afliktoj.

5. La Spiritoj, enkarniĝintaj en iu mondo, ne estas al ĝi alligitaj por ĉiam kaj ne plenumas tie ĉiujn fazojn de la progreso, kiujn ili devas trairi, por veni al la perfekteco. Kiam ili atingis en iu mondo la gradon da progreso, kiun tiu mondo ebligas, ili pasas al mondo pli progresinta kaj tiel plu, ĉiam antaŭen, ĝis ili atingos la staton de puraj Spiritoj. Tiuj mondoj estas restadejoj, en kiuj la Spiritoj trovas la elementojn de progreso proporciajn al ilia propra grado da evoluado. Por ili estas rekompenco pasi al mondo de pli alta ordo, kiel estas puno plilongigi la restadon en mondo malfeliĉa, aŭ esti forpelitaj en mondon ankoraŭ pli malfeliĉan ol tiu, kiun ili estas devigataj forlasi, kiam ili obstinas en la malbono.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, February 21, 2014

Diversaj statoj de l' animo en la vaganteco

1. Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.  En la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon,  mi revenos  kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. (Johano 14:1-3.)

2. La domo de la Patro estas la universo; la diversaj loĝejoj estas la mondoj, kiuj cirkulas en la senfina spaco kaj donas al la enkarniĝintaj Spiritoj loĝejojn respondajn al ilia grado da progreso. 

Sendepende de la diverseco de la mondoj, tiuj paroloj povas esti komprenataj ankaŭ pri la feliĉa aŭ malfeliĉa stato de la Spirito en la vaganteco. Laŭ tio, se li estas pli aŭ malpli purigita kaj liberigita de la materiaj ligiloj, la medio, kie li troviĝas, la aspekto de l' aĵoj, la sensacioj, kiujn li spertas, la perceptoj, kiujn li havas, diversas senlime; dum unuj ne povas malproksimiĝi de la sfero, kie ili vivis, aliaj altiĝas kaj trairas la spacojn kaj la mondojn; dum kulpaj Spiritoj vagadas en  mallumo, la feliĉuloj ĝuas brilegantan helecon kaj la subliman spektaklon de la senlima spaco; dum, fine, la malbonulo, turmentata de konsciencriproĉoj kaj de ĉagrenoj, ofte sola, sen konsolo, apartigita de l' objektoj de sia amo, ĝemas sub la ĉirkaŭpremo de la moralaj suferoj, la justulo, en la societo de tiuj, kiujn li amas, ĝuas la dolĉecon de neeldirebla feliĉo. Tiel ankaŭ estas diversaj loĝejoj, kvankam ili ne estas ĉirkaŭlimigitaj nek fikse lokitaj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, February 20, 2014

Surtera reĝeco

Kiu pli bone ol mi povas kompreni la verecon de ĉi tiuj vortoj de Nia Sinjoro: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo?" La malhumileco pereigis min sur la tero; kiu do komprenus la neniecon de la regnoj en tiu ĉi mondo, se mi tion ne komprenus? Kion mi kunportis el mia surtera reĝeco? Nenion, absolute nenion; kaj kvazaŭ por fari pli terura la lecionon, ĝi ne sekvis min ĝis la tombo! Reĝino mi estis inter la homoj, kiel reĝino mi esperis eniri en la regnon de la ĉieloj. Kia elreviĝo! kia humiligo, kiam, anstataŭ esti ricevita kiel suverenino, mi vidis pli alte ol mi, ja multe pli alte ol mi, homojn, kiujn mi juĝis tre malgrandaj kaj kiujn mi malŝatis, ĉar ili ne havis nobelan sangon! Ho! tiam mi komprenis la senutilecon de la honoroj kaj de la altaj rangoj, kiujn ni serĉas kun tiom da avideco sur la tero!

Por prepari al si lokon en tiu regno, estas necesaj la abnegacio, la humileco, la karito en sia tuta ĉiela praktikado, la bonvolemo por ĉiuj; oni ne demandas vin, kio vi estis, kian rangon vi okupis, sed pri la bono, kiun vi faris, pri la larmoj, kiujn vi forviŝis.

Ho! Jesuo, ci tion diris, cia regno ne estas el tiu ĉi mondo, ĉar estas necese suferi por alveni al la ĉielo, al kiu la ŝtupoj de trono kondukas neniun; nur la plej penigaj vojetoj de la vivo tien kondukas; serĉu do la vojon tra la rubusujoj kaj la dornoj, kaj ne inter la  floroj.

La homoj kuras post la surterajn bonaĵojn, kvazaŭ ili devus konservi ĉi tiujn por ĉiam; sed tie ĉi ne plu estas iluzio; ili baldaŭ konstatas, ke ili kaptis nur ombron, kaj neglektis la solajn bonaĵojn solidajn kaj daŭrajn, la solajn, kiuj utilas al li en la ĉiela restadejo, la solajn, kiuj povas malfermi la ĉielan enirejon.

Kompatu tiujn, kiuj ne gajnis la regnon de la ĉielo; helpu ilin per viaj preĝoj, ĉar la preĝo alproksimigas la homon al la Plejaltulo; ĝi estas la ligilo inter la ĉielo kaj la tero: ne forgesu tion.  

- Unu el la Reĝinoj de Francujo. (Spirito.)
Le Havre, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro II - Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, February 17, 2014

La vidpunktoj

5. La klara kaj preciza ideo, kiun oni faras pri l' estonta vivo, donas neskueblan fidon je l' estonteco, kaj tiu fido havas gravegajn sekvojn por la moraligo de la homoj, tial ke ĝi tute ŝanĝas  la  vidpunkton, el kiu la homoj rigardas la surteran vivon.  Por homo, kiu sin lokas per la penso en la spiritan vivon, kiu estas senfina, la enkorpa vivo estas nur trairo, mallonga restado en sendanka lando. La sortoŝanĝoj kaj la ĉagrenoj de la vivo ne estas pli ol interokazaĵoj, kiujn li akceptas kun pacienco, ĉar li scias, ke ili estas mallongedaŭraj kaj devas esti sekvataj de pli feliĉa stato; la morto jam havas nenion timigan; ĝi jam ne estas la pordo al la neniaĵo, sed la pordo al la liberigo, kiu malfermas al la ekzilito la eniron en restadejon de feliĉo kaj paco. Sciante, ke li staras en provizora kaj ne definitiva loko, li akceptas la zorgojn de la vivo kun pli da indiferenteco, kaj el tio venas al lia Spirito trankvileco, kiu mildigas la amarecon de la vivo.

Pro la simpla dubo pri l' estonta vivo, la homo ligas ĉiujn siajn pensojn al la surtera vivo; necerta pri l' estonteco, li ĉion donas al la nuna tempo;  ne vidante bonaĵojn pli valorajn, ol tiuj de sur la tero, li estas kvazaŭ infano, kiu nur volas siajn ludilojn; por akiri tiujn bonaĵojn, li ĉion faras; la perdo de la plej malgranda el tiuj bonaĵoj estas al li tre dolora; elreviĝo, neplenumita espero, nekontentigita ambicio, maljustaĵo ricevita, la fiero aŭ la vantemo vundita, estas turmentoj, kiuj faras la vivon ĉiama angoro,  kaj tiel la homo trudas al si mem veran torturadon en ĉiuj momentoj.  Ĉar li prenas sian vidpunkton el la surtera vivo, en kies centro li estas lokita, ĉio ricevas ĉirkaŭ li vastajn proporciojn; la malbono, kiu lin atingas, same kiel la bono, kiu apartenas al aliaj, ĉio akiras en liaj okuloj grandan gravecon. Al iu, kiu estas interne de urbo, ĉio ŝajnas granda: ne nur la altranguloj, sed ankaŭ la monumentoj; sed se li suriros monton, homoj kaj aĵoj ŝajnos al li tre malgrandaj.

Tiel okazas al tiu, kiu rigardas la surteran vivon el vidpunkto de l' estonta vivo: la homaro, kiel la steloj sur la ĉiela arkaĵo, perdiĝas en la senlima spaco; li ekrimarkas tiam, ke granduloj kaj malgranduloj estas konfuzitaj kvazaŭ formikoj sur terbulo; ke proletarioj kaj potenculoj estas de sama staturo, kaj li kompatas tiujn unutagulojn, kiuj faras tiom da penoj por akiri lokon, kiu ilin altigas tiel malmute kaj kiun ili konservos tiel mallongan tempon. Tiel, la graveco, alligita al la surteraj havaĵoj, estas kontraŭproporcia al la kredo je l' estonta vivo.

6. Se ĉiuj tiel pensus, oni diros, neniu okupus sin plu pri l' aferoj sur la tero, ĉio tie disfalus. Ne; la homo intuice serĉas sian komfortecon kaj kvankam kun la certeco resti nur mallongan tempon en iu loko, li tamen volas tie esti kiel eble plej bone aŭ malplej malbone; neniu persono, trovinte dornon sub sia mano, ĝin ne fortirus, por ne esti pikita. Nu, la deziro je la komforteco devigas la homon plibonigi ĉiujn aferojn, ĉar li estas puŝata de l' instinkto de la progreso kaj de la memkonservado, entenataj en la leĝoj de la naturo. Li laboras do pro bezono, pro inklino kaj pro devo, kaj per tio li plenumas la planojn de la Providenco, kiu lin metis sur la teron por tiu celo. Nur tiu, kiu zorgas pri l' estonteco, alligas al la nuna tempo nur relativan gravecon kaj facile konsoliĝas pri siaj malsukcesoj, pensante pri la destino, kiu lin atendas.  

Dio ne kondamnas do la surterajn ĝuojn, sed la trouzon de tiuj ĝuoj je malprofito por la aferoj de l' animo; kontraŭ tiu trouzo estas avertataj tiuj, kiuj aplikas al si mem la parolon de Jesuo: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo".

Tiu, kiu identiĝas kun la estonta vivo, estas simila al riĉa homo, kiu perdas malgrandan sumon kaj ne maltrankviliĝas pro tio; tiu, kiu ligas ĉiujn siajn pensojn nur al la surtera vivo, estas kiel malriĉulo, kiu perdas ĉiujn siajn havaĵojn kaj falas em malesperon.

7. Spiritismo larĝigas la penson kaj malfermas al ĝi novajn horizontojn; anstataŭ tiu limigita kaj bagatelema vidado, kiu koncentrigas la penson sur la nunan vivon, kiu faras el la momento, pasigata sur la tero, la solan kaj malfortan akson de l' eterna estonteco, Spiritismo montras, ke tiu ĉi vivo estas nur ĉenero de la harmonia kaj grandioza tutaĵo de la verko de la Kreanto; ĝi montras la solidarecon, kiu interligas ĉiujn ekzistadojn de la sama estulo, ĉiujn estulojn de la sama mondo kaj la estulojn de ĉiuj mondoj; tiel ĝi donas bazon kaj pravon de ekzisto al la universala frateco, dum la doktrino pri la kreado de l' animo en la momento de naskiĝo de ĉiu korpo faras ĉiujn estulojn fremdaj unuj al aliaj. Tiu solidareco de la partoj de unu sama tuto klarigas tion, kio estas neklarigebla, se oni konsideras unu solan punkton. Tiun tutaĵon en la tempo de la Kristo la homoj ne povus kompreni, kaj tial li difinis tiun instruon por alia tempo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro II - Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, February 14, 2014

La reĝeco de Jesuo

4. Ke la regno de Jesuo ne estas el tiu ĉi mondo, tion ĉiuj komprenas; sed ĉu li ne havas ian reĝecon ankaŭ sur la tero? La titolo reĝo ne ĉiam kuntrenas la praktikadon de materia povo; ĝi estas donata per unuanima konsento al iu, kies genio lin lokas en la unuan rangon de iu ordo da ideoj, kiu mastras sian jarcenton kaj influas en la progreso de la homaro. En tiu senco oni diras: La reĝo aŭ la princo de la filozofoj, de la artistoj, de la poetoj, de la verkistoj, ktp. 

Ĉu reĝeco, naskita de persona merito, rekonata de la posteularo, ofte ne estas pli aŭtoritata, multe pli granda ol la reĝeco de iu, kiu portas diademon? Ĝi estas nepereema, dum ĉi tiu lasta estas ludilo de la sortoŝanĝoj; ĝi estas ĉiam benata de la estontaj generacioj, dum la alia kelkafoje estas malbenata. La surtera reĝeco finiĝas kun la vivo; la morala reĝeco regas ankoraŭ, kaj precipe, post la morto. Ĉu kun tiu titolo Jesuo ne estas reĝo pli pova ol multaj aliaj potenculoj? Li estis do prava, kiam li diris al Pilato: "Mi estas reĝo, sed nun mia regno ne estas el tiu ĉi mondo."

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro II - Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, February 13, 2014

La estonta vivo

1. Pilato do reenirisen la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: "Ĉu vi estas la reĝo de la Judoj? — Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie.

Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. (Johano, 18:33, 36, 37).

2. Per ĉi tiuj paroloj, Jesuo klare aludas  la estontan vivon, kiun li en ĉiuj cirkonstancoj prezentas kiel la celon, kiun la homaro estas trafonta, kaj kiu devas esti la objekto de la precipaj zorgoj de la homo sur la tero; ĉiuj liaj maksimoj rilatas al tiu granda principo. Sen la estonta vivo, efektive, la plimulto el liaj instruoj pri moralo havus nenian pravon de ekzisto; tial, kiuj ne kredas je l' estonta vivo kaj opinias, ke li nur parolis pri la nuna vivo, tiuj ne komprenas liajn maksimojn aŭ ilin trovas infanecaj.

Tiu dogmo povas do esti konsiderata kiel la akso de l' instruado de la Kristo; tial ĝi estas lokita kiel unu el la unuaj en la kapon de tiu ĉi verko, ĉar ĝi devas esti la cela punkto de ĉiuj homoj; nur ĝi povas pravigi la anomaliojn de la surtera vivo kaj ilin akordigi kun la justeco de Dio.

3. La Judoj havis nur malprecizajn ideojn koncerne la estontan vivon; ili kredis je l' anĝeloj, kiujn ili rigardis kiel privilegiitajn estulojn en la kreitaro, sed ili ne sciis, ke la  homoj povos iam fariĝi anĝeloj kaj partopreni en ties feliĉo. Laŭ la Judoj, la obeado al la leĝoj de Dio estus rekompencata per la bonaĵoj de sur la tero, per la superregado de ilia nacio, per venkoj kontraŭ iliaj malamikoj; la popolaj malfeliĉegoj kaj la malvenkoj estus la puno pro la malobeo al la leĝoj. Moseo ne povis pri tio diri multe al malklera popolo el paŝtistoj, kiu devis esti tuŝata antaŭ ĉio per la aferoj de tiu ĉi mondo. Poste Jesuo venis revelacii al ili, ke ekzistas alia mondo, kie la justeco de Dio estas plenumata; tiun mondon li promesas al tiuj, kiuj observas la ordonojn de Dio, kaj tie la bonuloj trovos sian rekompencon; tiu mondo estas lia regno; tie li estas en sia tuta gloro, kaj tien li estis revenonta, kiam li forlasos la teron.

Tamen Jesuo, konformigante sian instruadon al la stato de la homoj de sia epoko, ne opiniis sia devo doni al ili plenan lumon, kiu konfuzus, anstataŭ prilumi ilin, ĉar ili ĝin ne komprenus; li limigis sin je tio, ke li iamaniere prezentis la estontan vivon  kiel principon, kiel leĝon de la naturo, kiun neniu povas eviti. Ĉiu kristano do nepre kredas je la estonta vivo; sed la ideo, kiun multaj faras pri ĝi, estas malpreciza, nekompleta kaj, tial, falsa pri pluraj punktoj; por multaj, tio estas nur kredo sen  absoluta certeco; el tio venas la duboj kaj eĉ la nekredemo.

Spiritismo venis, por kompletigi pri tiu punkto, kiel pri multaj aliaj, la instruadon de la Kristo, nun, kiam la homoj estas maturaj, por kompreni la veron. Kun Spiritismo, la estonta vivo ne plu estas nur kredinda dogmo, hipotezo; ĝi estas materia realaĵo, pruvita per la faktoj, ĉar la vidatestantoj venas priskribi ĝin en ĉiuj ĝiaj fazoj; tiamaniere, ne nur dubo ne plu estas ebla, sed la plej simpla intelekto povas prezenti ĝin al si sub ĝia vera aspekto, kiel oni prezentas al si landon, pri kiu oni legas detalan priskribon; nu, tiu priskribo de l' estonta vivo estas tiel detala, la kondiĉoj de ekzistado feliĉa aŭ malfeliĉa de tiuj, kiuj tie troviĝas, estas tiel raciaj, ke oni estas devigita konfesi, ke ne povas esti alie, kaj tiel evidentiĝas la vera justeco de Dio.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro II - Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, February 12, 2014

Sankta Aŭgusteno

11. Sankta Aŭgusteno estas unu el la plej grandaj vulgarigantoj de Spiritismo; li manifestiĝas preskaŭ ĉie; la kaŭzon de tio ni trovas en la vivo de tiu granda kristana filozofo. Li  apartenas al tiu vigla falango de la Patroj de l' Eklezio, al kiuj Kristanismo ŝuldas siajn plej solidajn fundamentojn. Kiel multaj, li estis eltirita el la idolanismo, ni pli bone diru, el la plej profunda malpieco, de la brilego de la vero. Kiam meze de  siaj diboĉoj, li sentis en la animo tiun strangan vibradon, kiu lin revokis al li mem kaj igis lin kompreni, ke la feliĉo estas aliloke, ne en la malvigligaj kaj pasemaj plezuroj; kiam, fine, sur sia vojo al Damasko, li aŭdis, li ankaŭ, la sanktan voĉon krii: "Saŭlo, Saŭlo, kial vi persekutas min?" li ekkriis: "Dio mia! Dio mia! pardonu min, mi kredas, mi estas kristano!" kaj de tiam li fariĝis unu el la plej firmaj subtenantoj de l' Evangelio. Oni povas legi en la famaj konfesoj, kiujn al ni postlasis tiu eminenta Spirito, la karakterizajn kaj samtempe profetajn parolojn, kiujn li eldiris post la morto de Sankta Monika: "Mi estas konvinkita, ke mia patrino revenos, por viziti min kaj doni al mi konsilojn, revelaciante al mi tion, kio atendas nin en la estonta vivo". Kia instruo en tiuj vortoj, kaj kia brilega antaŭvido pri la estonta doktrino! Tial hodiaŭ, vidante la horon alveni por la disvastigo de la vero, kiun li iam antaŭsentis, li fariĝis ties arda propagandisto kaj, por tiel diri, disdividas sin, por respondi al ĉiuj, kiuj vokas lin.  

- Erasto, disĉiplo de Paŭlo (Spirito). 
Parizo, 1863.

Rimarko. Ĉu Sankta Aŭgusteno venas do renversi, kion li konstruis? Certe ne; sed kiel tiom da aliaj, li vidas per la okuloj de la Spirito, kion li ne vidis kiel homo. Lia animo liberigita vidas novajn lumojn; ĝi komprenas, kion ĝi antaŭe ne komprenis; novaj ideoj malkaŝis al ĝi la veran sencon de iuj paroloj; sur la tero li juĝis aferojn laŭ la konoj, kiujn li posedis, sed kiam nova lumo por li fariĝis, li povis pli funde juĝi; tial li devis fornei sian kredon al la inkubaj kaj sukubaj Spiritoj kaj sian anatemon, ĵetitan sur la teorion de l' antipodanoj. Nun, kiam Kristanismo aperas al li laŭ sia tuta pureco, li povas, pri iuj punktoj, pensi alimaniere ol dum sia vivado, neĉesante tamen esti la kristana apostolo; li povas, sen forĵuro de sia kredo, fariĝi propagandisto de Spiritismo, ĉar li tie vidas la plenumiĝon de l' antaŭdiritaj aferoj. Tion proklamante hodiaŭ, li nur rekondukas nin al pli certa kaj pli logika interpretado de la tekstoj. Tiele agas ankaŭ aliaj Spiritoj, kiuj estas en simila pozicio.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, February 11, 2014

La krucmilito de la paco

Unu tagon, Dio per Sia neelĉerpebla karito permesis al la homo vidi la veron trapenetri la mallumon; tiu tago estis la veno de la Kristo. Post la viva lumo, la mallumo revenis; la mondo, post alternativoj de vero kaj malhelo, perdiĝis denove. Tiam, similaj al la profetoj de la Malnova Testamento, la Spiritoj ekparolis kaj ekavertis vin: la mondo skuiĝas ĉe siaj bazoj; la tondro bruegos; estu firmaj!

Spiritismo havas dian karakteron, ĉar ĝi ripozas sur la leĝoj de la naturo, kaj kredu ja, ke ĉio, kio havas dian karakteron, havas grandan kaj utilan celon. Via mondo estis perdiĝanta; la scienco, elvolviĝinte je la kosto de la moralo, kondukante vin nur al la materia bonstato, fariĝis profita al la spirito de la mallumo. Vi scias, kristanoj, la koro kaj la amo devas marŝi kune kun la scienco. La regno de la Kristo, ve! post dek ok jarcentoj, kaj malgraŭ la sango de tiom da martiroj, ankoraŭ ne venis. Kristanoj, revenu al la Majstro, kiu volas savi vin. Ĉio estas facila al tiu, kiu kredas kaj amas; la amo plenigas lin per neesprimebla ĝojo. Jes, miaj infanoj, la mondo estas skuita; la bonaj Spiritoj tion diras abunde al vi; fleksiĝu sub la blovado, anoncanta la uraganon, por  ke vi ne estu renversataj; tio estas, preparu vin, kaj ne estu similaj al la malprudentaj virgulinoj, kiuj estis kaptitaj malprovizitaj, ĉe l' alveno de la fianĉo.

La pretiĝanta revolucio estas pli morala ol materia; la grandaj Spiritoj, diaj senditoj, alblovas fidon, por ke vi ĉiuj, klerigitaj kaj ardaj laboristoj, aŭdigu vian humilan voĉon; ĉar vi estas la sablero; sed sen sableroj ne estus montoj. Tiel, do la vortoj "Ni estas malgrandaj" ne plu havu sencon por vi. Al ĉiu sia misio, al ĉiu sia laboro. Ĉu la formiko ne faras la konstruaĵon de sia societo, kaj nepercepteblaj animaletoj ne starigas kontinentojn? La nova krucmilito estas komencita; apostoloj de l' universala paco kaj ne de milito, modernaj sanktaj Bernardoj, rigardu kaj marŝu antaŭen: la leĝo de la mondoj estas la leĝo de la progreso.  

- Fénelon (Spirito).
Poitiers, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, February 10, 2014

La nova epoko

9. Dio estas unika, kaj Moseo estas la Spirito, kiun Dio sendis en misio por konigi Lin , ne nur al la hebreoj, sed ankaŭ al la idolanaj popoloj. La hebrea popolo estis la instrumento, kiun Dio uzis por fari Sian revelacion per Moseo kaj per la profetoj, kaj la suferoj de tiu popolo celis frapi la okulojn kaj faligi la vualon, kiu kaŝis Dion antaŭ la homoj.

La ordonoj de Dio, donitaj per Moseo, portas la ĝermon de la plej ampleksa kristana moralo; la komentarioj de la Biblio malvastigas ilian signifon, ĉar, praktikata laŭ sia tuta pureco, la kristana moralo ne estus tiam komprenata; tamen la dek ordonoj de Dio restis, malgraŭ ĉio, kiel ĉefa paĝo de la Biblio, kiel ia lumturo, kiu devis lumigi al la homaro la vojon trairotan.

La moralo instruita de Moseo estis konforma al la stato de progreso de la popoloj, kiujn ĝi intencis rebonigi, kaj tiuj popoloj, duonsovaĝaj koncerne la perfektiĝon de l' animo, ne estus komprenintaj, ke oni povas adori Dion alimaniere ol per bruloferoj, nek ke estas necese pardoni malamikon. Ilia intelekto, ŝatinda el materia vidpunkto kaj eĉ laŭ la artoj kaj sciencoj, estis tre malmulte disvolviĝinta pri moraleco, kaj ne konvertiĝus sub la regado de tute spirita religio; estis necesa la reprezentado duonmateria, kian havis tiam la hebrea religio. La bruloferoj parolis al iliaj sentumoj, dum la ideo pri Dio parolis al ilia Spirito.

La Kristo estis la iniciatinto de la plej pura, de la plej sublima moralo; de l' evangelia kristana moralo, kiu devas renovigi la mondon, realproksimigi inter si la homojn kaj ilin interfratigi; kiu devas ŝprucigi el ĉiuj koroj la kariton kaj la amon al la proksimulo, kaj krei inter ĉiuj homoj komunan solidarecon; fine, kiu devas transformi la teron kaj ĝin fari loĝejo por Spiritoj pli altaj ol tiuj, kiuj nun loĝas sur ĝi. Tia estas la leĝo de la progreso, al kiu la naturo estas submetita kaj kiu plenumiĝas, kaj  Spiritismo estas la levilo, kiun Dio uzas por progresigi la homaron.  

La tempo venis, kiam la moralaj ideoj devas elvolviĝi, por ke efektiviĝu la progresado, kiu estas en la planoj de Dio; la moralaj ideoj devos sekvi la saman vojon, kiun laŭiris la ideoj pri libereco, kiuj estis ilia anoncanto. Sed oni ne kredu, ke tiu elvolviĝo efektiviĝos sen bataloj; ne, por alveni al maturiĝo, la moralaj ideoj bezonas skuojn kaj diskutojn, por ke ili altiru la atenton de la vulgarularo; kiam  tio estos atingita, la beleco kaj la sankteco de la moralo frapos la intelektojn, kaj ĉi tiuj alligiĝos al scienco, kiu donas al ili la ŝlosilon de l' estonta vivo kaj malfermas al ili la pordojn de l'  eterna feliĉo. Moseo malfermis la vojon; Jesuo daŭrigis la laboron; Spiritismo ĝin finos. 

- Izraelida Spirito. 
Mulhouse, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, February 8, 2014

Kuniĝo de la scienco kun la religio

8. La scienco kaj la religio estas la du leviloj de la homa intelekto; unu konigas la leĝojn de la materia mondo, la alia la leĝojn de la morala  mondo; sed  unuj kaj aliaj havas la saman principon, kiu estas Dio, kaj ne povas sin reciproke kontraŭdiri; se ili neas unu alian, unu estas nepre malprava kaj la alia estas prava, ĉar Dio ne povas voli detrui Sian propran verkon. La neakordigebleco, kiun  oni kvazaŭ vidas inter tiuj du ordoj da ideoj, troviĝas en nesufiĉa observado kaj en troa ekskluzivemo de ambaŭ flankoj; el tiu ekskluzivemo venas konflikto, kiu naskas nekredemon kaj netoleremon.

La tempo venis, kiam la instruoj de la Kristo devas esti kompletigitaj; kiam la vualo, intence ĵetita sur iujn partojn de tiu instruado, devas esti levita; kiam la scienco, ĉesante esti ekskluzive materialisma, devas kunkalkuli la spiritan elementon, kaj kiam la religio ne plu malatentos la organikajn kaj neŝanĝeblajn leĝojn de la materio; nun, tiuj du fortoj  — scienco kaj religio  — helpante unu alian kaj marŝante interkonsente, donos unu al alia sian apogon. Tiam la religio, ne plu ricevante la kontraŭdiron de la scienco, akiros neskueblan potencon, ĉar ĝi estos en akordo kun la racio, kaj oni ne povos kontraŭmeti al ĝi la nerezisteblan logikon de la faktoj.

La scienco kaj la religio ĝis nun ne povis interkompreniĝi, ĉar ĉiu el ili rigardis la aferojn el sia ekskluziva vidpunkto kaj reciproke sin forpuŝis. Mankis io por okupi la malplenan spacon, kiu apartigis ilin, mankis kuniga streketo por ilin kunligi; tiu streketo estas la konado de la leĝoj, kiuj kontrolas la spiritan mondon kaj ties rilatojn kun la korpa mondo, leĝoj tiel neŝanĝeblaj kiel la leĝoj, kiuj kontrolas la movadon de l' astroj kaj la ekziston de l' estuloj. Kiam tiuj rilatoj estos konfirmitaj per la sperto, nova lumo fariĝos: la kredo turnos sin al la racio, la racio nenion mallogikan trovos en la kredo, la materialismo estos venkita. Sed en tio, same kiel en ĉio, estas personoj, kiuj restas malantaŭe, ĝis ili estas kuntrenataj de la ĝenerala movado, kiu ilin frakasas, se ili volas kontraŭstari, anstataŭ iri kun ĝi. Tuta morala revolucio efektiviĝas en la nuna momento kaj prilaboras la  mensojn; post ellaborado dum pli ol dek ok jarcentoj, ĝi komencas sian plenumiĝon kaj signos novan epokon por la homaro. Estas facile antaŭvidi la sekvojn de tiu revolucio; ĝi devas alporti, en sociaj rilatoj, neeviteblajn modifojn, al kiuj neniu havos  la povon kontraŭstari, ĉar ili estas en la planoj de Dio kaj elvenas el la leĝo de la progreso, kiu estas unu el la leĝoj de Dio.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, February 6, 2014

Spiritismo

5. Spiritismo estas la nova scienco, veninta revelacii al la homoj, per nerefuteblaj pruvoj, la ekziston kaj la naturon  de la spirita mondo, kaj ĝiajn rilatojn kun la korpa mondo. Spiritismo jam montras ĝin al ni, ne kiel supernaturaĵon, sed kontraŭe, kiel unu el la vivantaj kaj senĉese agantaj fortoj de la naturo, kiel la fonton de amaso da fenomenoj, ĝis nun ne komprenataj kaj tial forlasataj en la regionoj de fantazio kaj de mirindaĵoj. Pri tiuj faktoj la Kristo plurfoje parolis en diversaj cirkonstancoj, kaj multaj aferoj anoncitaj de li restis nekompreneblaj aŭ estis false interpretitaj, ĉar la fenomenoj ankoraŭ ne estis komprenataj. Spiritismo estas la ŝlosilo, per kies helpo ĉio facile klariĝas.

6. La Leĝo en la Malnova Testamento estas personigita en Moseo; en la Nova Testamento ĝi estas personigita en la Kristo; Spiritismo estas la tria revelacio de la leĝo de  Dio, sed ĝi ne estas personigita en iu individuo, ĉar ĝi estas la frukto de l' instruado donata, ne de unu homo, sed de la Spiritoj, kiuj estas  la voĉoj el la ĉielo, sur ĉiuj punktoj de la tero, per sennombra amaso da perantoj. Ĝi estas iamaniere kolektiva estulo, konsistanta el la aro de l' estuloj de la spirita mondo, ĉiu el kiuj venas alporti al la homoj la tributon de sia klereco, por konatigi al ili tiun mondon kaj la sorton, kiu ilin tie atendas.  

7. Same kiel la Kristo diris: "Mi ne venis, por detrui la leĝon, sed por plenumi ĝin", Spiritismo simile diras: "Mi ne venis, por detrui la kristanan leĝon, sed por ĝin plenumi". Ĝi instruas nenion kontraŭan al la instruado de la Kristo, sed ĝi elvolvas, kompletigas kaj klarigas, per vortoj kompreneblaj por ĉiuj, tion, kio estas dirita nur en alegoria formo. Ĝi venas plenumi, en la antaŭdiritaj tempoj, tion, kion la Kristo anoncis, kaj prepari la plenumon de l' estontaj aferoj. Ĝi estas do verko de la Kristo, kiu mem prezidas, kiel li antaŭanoncis, la renoviĝon, kiu nun efektiviĝas, kaj preparas la regnon de Dio sur la tero.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, February 5, 2014

La Kristo

3. Jesuo ne venis, por detrui la leĝon, tio estas, la leĝon de Dio; li venis, por plenumi ĝin, tio estas, por ĝin elvolvi, montri ĝian veran signifon kaj ĝin alkonformigi al la grado da progreso de la homoj; tial oni trovas en tiu leĝo la principon de la devoj al Dio kaj al la proksimulo, la bazon de lia doktrino. Koncerne la leĝojn de Moseo mem, Jesuo, kontraŭe, profunde ŝanĝis ilin, tiom en la fundo, kiom en  la formo. Li konstante bataladis kontraŭ la ekscesoj de l' eksteraj formalaĵoj kaj la falsaj interpretoj, kaj li ne povus pli profunde ilin reformi, ol reduktante ilin al la jena ordono: "Amu Dion super ĉiuj aĵoj kaj vian proksimulon kiel vin mem", kaj aldirante: tio estas la tuta leĝo kaj la profetoj . 

Per ĉi tiuj paroloj: "Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto, nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos", Jesuo intencis diri, ke estas necese, ke la leĝo de Dio ricevu sian tutan plenumon, tio estas, estu praktikata sur la tuta tero, en sia pureco, kun ĉiuj elvolviĝoj kaj ĉiuj sekvoj; ĉar, al kio utilus la starigo de tiu leĝo, se ĝi devus esti la privilegio de iuj homoj aŭ de unu sola popolo? Ĉiuj homoj estas filoj de Dio kaj rajtas sendistinge ricevi la saman prizorgadon.

4. Sed la rolo de Jesuo ne estis nur tiu de nura morala leĝdonanto, sen alia aŭtoritato ol la parolo; li venis plenumi la profetajn antaŭdirojn, kiuj anoncis lian venon. Li havis sian aŭtoritatecon el la escepta naturo de sia Spirito kaj el sia dia misio. Li venis, por instrui al la homoj, ke la vera vivo ne estas sur la tero, sed en la regno de la ĉielo; instrui al ili la vojon, kiu tien kondukas, la rimedojn por sin reharmoniigi kun Dio, kaj antaŭinstrui ilin pri la marŝo de l' okazontaĵoj, por la plenumo de la homaj destinoj. Tamen li ne diris ĉion, kaj pri multaj punktoj li nur ĵetis la ĝermon de la veraĵoj, kiujn, li mem deklaris, ne povus ankoraŭ esti komprenataj. Li parolis pri ĉio, sed per paroloj pli aŭ malpli klare esprimitaj; por la kapto de la kaŝita senco de iuj  paroloj, estis necese, ke novaj ideoj kaj novaj konoj venu doni la ŝlosilon, kaj tiuj ideoj ne povus veni, antaŭ ol la homa Spirito estus atinginta difinitan gradon da matureco. La scienco devis  potence kunlabori por la naskiĝo kaj elvolviĝo de tiuj ideoj. Estis do necese doni al la scienco la tempon por progresi. 

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, February 4, 2014

Moseo

1. Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. (Mateo, 5:17-18.)

2. Estas du malsamaj partoj en la mosea leĝo: la leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, starigita de Moseo; unu estas neŝanĝebla; la alia, konforma al  la kutimoj kaj al la karaktero de la popolo, varias kun la tempo.

La leĝo de Dio estas formulita en la jenaj dek ordonoj:

I. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj (*) ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
II. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
III. Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. — Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonas al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.
IV. Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonas al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
V. Ne mortigu.
VI. Kaj ne adultu. 
VII. Kaj ne ŝtelu.
VIII. Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
IX. Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo.
X. Kaj ne deziru la. domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo (**).

Tiu leĝo estas de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj landoj, kaj tial ĝi havas dian karakteron. Ĉiuj aliaj leĝoj estis dekretitaj de Moseo, pro la neceso bridi per la timo popolon nature malkvietan kaj sendisciplinan, ĉe kiu li devis kontraŭbatali enradikiĝintajn malbonajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, ĉerpitajn el la servuteco en Egiptujo. Por doni aŭtoritatecon al siaj leĝoj, li devis atribui al ili dian originon, same kiel faris ĉiuj leĝdonintoj ĉe la primitivaj popoloj; la aŭtoritato de la homo devis apogi sin sur la aŭtoritato de Dio; sed nur la ideo pri iu terura Dio povis impresi malklerajn homojn, en kiuj la konscienco kaj la sento de rekta justeco estis ankoraŭ malmulte elvolviĝintaj. Estas evidente, ke Tiu, kiu metis en Siajn ordonojn: "Ne mortigu; ne agu malutile kontraŭ via proksimulo", ne povus kontraŭdiri Sin mem kaj krei la devon de ekstermado. La leĝoj ekskluzive moseaj havis do esence provizoran karakteron.

- Allan Kardec.

(*) Ĉi tie ni kopias la tradukon de  D-ro Zamenhof. Ĝi, same kiel la latina "Vulgata" kaj la Brazila Eldono de la Biblio, diras: "... punas sur la idoj en la tria kaj  kvara generacioj..." La angla kaj la tradukoj de Figueiredo kaj Almeida tekstas: "...punas sur la idoj ĝis la tria kaj kvara generacioj..." 

Tiu "ĝis" anstataŭ "en" estas evidenta eraro. Supozeble, tiuj ortodoksaj tradukintoj ne trovis sencon en la frazo, ĉar  ili ne komprenas la leĝon pri reenkarniĝoj, kaj opiniis, ke la puno falas sur la unuan, la duan, la trian, la kvaran generaciojn. Sed tie estas vualita la instruo pri la reenkarniĝoj: la kulpaj Spiritoj reenkarniĝas en la tria kaj kvara generacioj kaj ricevas la punojn pro la pekoj faritaj de ili mem, ne de iliaj patroj. En la unua kaj dua generacioj ili ankoraŭ ne reenkarniĝis. Dio ne punas senkulpan pranepon de pekinto, sed la pekinton mem en nova enkarniĝo. Sekve, la traduko de Zamenhof estas fidela. Nekredantoj al la reenkarniĝa doktrino ne povas kompreni tiun kaj multajn aliajn instruojn de la Biblio. 

— La Tradukinto. 

(**) El "Readmono", 5:6 -21; laŭ la traduko de L. L. Zamenhof. La Dek Ordonoj aperas ankaŭ en "Eliro", 20:2 -17, sed tie la redaktado ne estas precize la sama kaj mankas la naŭa ordono; tial ni preferis la tekston en "Readmono".  

—  La Tradukinto.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, February 3, 2014

Alvenis la tempo

La Spiritoj de l' Eternulo, kiuj estas la Anĝeloj de la ĉielo, kvazaŭ grandega armeo, kiu ekmoviĝas, kiam ĝi ricevas ordonon por tio, disvastiĝas sur la tuta supraĵo de la tero; similaj al steloj, kiuj falas el la ĉielo, ili venas lumigi la vojon kaj malfermi la okulojn al la blindaj. Laŭ la vero, mi diras al vi, alvenis la tempo, kiam ĉiuj aferoj devas esti restarigataj en sia vera senco por disigi la mallumon, konfuzi la fierulojn kaj glori la justulojn.

La grandaj voĉoj de la ĉielo estas kvazaŭ sono de trumpeto, kaj la ĥoroj de l' anĝeloj kunvenas. Homoj, ni invitas vin al la dia koncerto; viaj manoj tenu la liron; viaj voĉoj unuiĝu, kaj en sankta himno ili etendiĝu kaj vibradu de unu  al la alia ekstremo de l' universo. 

Homoj, fratoj, kiujn ni amas, ni estas apud vi; amu vi ankaŭ unuj aliajn, kaj diru el la fundo de via koro, kontentigante ĉiun volon de la Patro, kiu estas en la ĉielo: Sinjoro! Sinjoro! kaj vi povos eniri en la regnon de la ĉielo.

- La Spirito de Vero.


Ekstraktita el Antaŭparolo de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, February 1, 2014

Neperfektaĵoj de aliaj kaj admonado

19. Ĉar neniu estas perfekta, ĉu el tio sekvas, ke neniu rajtas admoni sian proksimulon?

Certe ne, ĉar ĉiu el vi devas labori por la progreso de ĉiuj  kaj precipe de tiuj, kies protekto estas konfidita al vi; sed oni devas admoni kun modereco, kun utila celo, kaj ne, kiel oni plej ofte faras, por la plezuro nigrigi. En ĉi tiu lasta okazo, la admono estas malicaĵo; en la unua, ĝi estas devo, kiun la karito ordonas plej zorge plenumi; cetere, la admonon, kiun oni ĵetas sur aliulon, oni samtempe ĵetu sur sin mem, demandante sin, ĉu oni ĝin ne meritas. 

- Sankta Ludoviko (Spirito).
Parizo, 1860.

20. Se oni ne diskonigas la malperfektaĵojn de aliaj homoj, ĉu estas  riproĉinde ilin rimarki, se el tia rimarko la koncernataj personoj povas nenion profiti?

Ĉio dependas de l' intenco; certe ne estas malpermesate vidi la malbonon, kiam malbono ekzistas; estus eĉ nekonsilinde vidi ĉie nur bonon: tia iluzio malhelpus la progreson. La eraro kuŝas en tio, ke la rimarko por la proksimulo rezultigu malprofiton, senbezonan miskreditigon laŭ la ĝenerala opinio. Oni ankaŭ estus kulpa, tion farante nur por elverŝo de sento de malbonvolemo kaj de ĝojo trovi malvirtojn en aliaj.  Estas tute alie, kiam oni ĵetas vualon sur la malbonon, por ĉi tiun kaŝi de la publiko, kaj ĝin rimarkas por sia persona profito, tio estas, por peni tion eviti, kion oni riproĉas en aliaj. Ĉu tia rimarko, unuvorte, ne estus utila al la moralisto? Kiel li  povus pentri la malvirtojn de la homaro, se li ne studus la modelojn?

- Sankta Ludoviko (Spirito).
Parizo, 1860.

21. Ĉu iaokaze estas utile malkaŝi ies malvirton?

Tiu ĉi demando estas tre delikata kaj por ĝin respondi oni devas helpi al si per la karito bone komprenata. Se la malperfektaĵoj de iu persono malutilas nur al la persono mem, neniam estas utile diskonigi ilin; sed, se ili povas malutili al aliaj, estas necese preferi la intereson de la plej granda nombro, ol la intereson de unu sola. Laŭ la cirkonstancoj, senmaskigi hipokritecon kaj mensogon povas esti devo; ĉar pli bone estas, ke unu homo falu, ol ke pluraj fariĝu liaj trompitoj kaj viktimoj. En tia okazo estas necese pesi la sumon de la profitoj kaj de la malprofitoj.

- Sankta Ludoviko (Spirito). 
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro X - Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.