Friday, February 14, 2014

La reĝeco de Jesuo

4. Ke la regno de Jesuo ne estas el tiu ĉi mondo, tion ĉiuj komprenas; sed ĉu li ne havas ian reĝecon ankaŭ sur la tero? La titolo reĝo ne ĉiam kuntrenas la praktikadon de materia povo; ĝi estas donata per unuanima konsento al iu, kies genio lin lokas en la unuan rangon de iu ordo da ideoj, kiu mastras sian jarcenton kaj influas en la progreso de la homaro. En tiu senco oni diras: La reĝo aŭ la princo de la filozofoj, de la artistoj, de la poetoj, de la verkistoj, ktp. 

Ĉu reĝeco, naskita de persona merito, rekonata de la posteularo, ofte ne estas pli aŭtoritata, multe pli granda ol la reĝeco de iu, kiu portas diademon? Ĝi estas nepereema, dum ĉi tiu lasta estas ludilo de la sortoŝanĝoj; ĝi estas ĉiam benata de la estontaj generacioj, dum la alia kelkafoje estas malbenata. La surtera reĝeco finiĝas kun la vivo; la morala reĝeco regas ankoraŭ, kaj precipe, post la morto. Ĉu kun tiu titolo Jesuo ne estas reĝo pli pova ol multaj aliaj potenculoj? Li estis do prava, kiam li diris al Pilato: "Mi estas reĝo, sed nun mia regno ne estas el tiu ĉi mondo."

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro II - Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment