Thursday, February 13, 2014

La estonta vivo

1. Pilato do reenirisen la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: "Ĉu vi estas la reĝo de la Judoj? — Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie.

Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. (Johano, 18:33, 36, 37).

2. Per ĉi tiuj paroloj, Jesuo klare aludas  la estontan vivon, kiun li en ĉiuj cirkonstancoj prezentas kiel la celon, kiun la homaro estas trafonta, kaj kiu devas esti la objekto de la precipaj zorgoj de la homo sur la tero; ĉiuj liaj maksimoj rilatas al tiu granda principo. Sen la estonta vivo, efektive, la plimulto el liaj instruoj pri moralo havus nenian pravon de ekzisto; tial, kiuj ne kredas je l' estonta vivo kaj opinias, ke li nur parolis pri la nuna vivo, tiuj ne komprenas liajn maksimojn aŭ ilin trovas infanecaj.

Tiu dogmo povas do esti konsiderata kiel la akso de l' instruado de la Kristo; tial ĝi estas lokita kiel unu el la unuaj en la kapon de tiu ĉi verko, ĉar ĝi devas esti la cela punkto de ĉiuj homoj; nur ĝi povas pravigi la anomaliojn de la surtera vivo kaj ilin akordigi kun la justeco de Dio.

3. La Judoj havis nur malprecizajn ideojn koncerne la estontan vivon; ili kredis je l' anĝeloj, kiujn ili rigardis kiel privilegiitajn estulojn en la kreitaro, sed ili ne sciis, ke la  homoj povos iam fariĝi anĝeloj kaj partopreni en ties feliĉo. Laŭ la Judoj, la obeado al la leĝoj de Dio estus rekompencata per la bonaĵoj de sur la tero, per la superregado de ilia nacio, per venkoj kontraŭ iliaj malamikoj; la popolaj malfeliĉegoj kaj la malvenkoj estus la puno pro la malobeo al la leĝoj. Moseo ne povis pri tio diri multe al malklera popolo el paŝtistoj, kiu devis esti tuŝata antaŭ ĉio per la aferoj de tiu ĉi mondo. Poste Jesuo venis revelacii al ili, ke ekzistas alia mondo, kie la justeco de Dio estas plenumata; tiun mondon li promesas al tiuj, kiuj observas la ordonojn de Dio, kaj tie la bonuloj trovos sian rekompencon; tiu mondo estas lia regno; tie li estas en sia tuta gloro, kaj tien li estis revenonta, kiam li forlasos la teron.

Tamen Jesuo, konformigante sian instruadon al la stato de la homoj de sia epoko, ne opiniis sia devo doni al ili plenan lumon, kiu konfuzus, anstataŭ prilumi ilin, ĉar ili ĝin ne komprenus; li limigis sin je tio, ke li iamaniere prezentis la estontan vivon  kiel principon, kiel leĝon de la naturo, kiun neniu povas eviti. Ĉiu kristano do nepre kredas je la estonta vivo; sed la ideo, kiun multaj faras pri ĝi, estas malpreciza, nekompleta kaj, tial, falsa pri pluraj punktoj; por multaj, tio estas nur kredo sen  absoluta certeco; el tio venas la duboj kaj eĉ la nekredemo.

Spiritismo venis, por kompletigi pri tiu punkto, kiel pri multaj aliaj, la instruadon de la Kristo, nun, kiam la homoj estas maturaj, por kompreni la veron. Kun Spiritismo, la estonta vivo ne plu estas nur kredinda dogmo, hipotezo; ĝi estas materia realaĵo, pruvita per la faktoj, ĉar la vidatestantoj venas priskribi ĝin en ĉiuj ĝiaj fazoj; tiamaniere, ne nur dubo ne plu estas ebla, sed la plej simpla intelekto povas prezenti ĝin al si sub ĝia vera aspekto, kiel oni prezentas al si landon, pri kiu oni legas detalan priskribon; nu, tiu priskribo de l' estonta vivo estas tiel detala, la kondiĉoj de ekzistado feliĉa aŭ malfeliĉa de tiuj, kiuj tie troviĝas, estas tiel raciaj, ke oni estas devigita konfesi, ke ne povas esti alie, kaj tiel evidentiĝas la vera justeco de Dio.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro II - Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment