Wednesday, February 12, 2014

Sankta Aŭgusteno

11. Sankta Aŭgusteno estas unu el la plej grandaj vulgarigantoj de Spiritismo; li manifestiĝas preskaŭ ĉie; la kaŭzon de tio ni trovas en la vivo de tiu granda kristana filozofo. Li  apartenas al tiu vigla falango de la Patroj de l' Eklezio, al kiuj Kristanismo ŝuldas siajn plej solidajn fundamentojn. Kiel multaj, li estis eltirita el la idolanismo, ni pli bone diru, el la plej profunda malpieco, de la brilego de la vero. Kiam meze de  siaj diboĉoj, li sentis en la animo tiun strangan vibradon, kiu lin revokis al li mem kaj igis lin kompreni, ke la feliĉo estas aliloke, ne en la malvigligaj kaj pasemaj plezuroj; kiam, fine, sur sia vojo al Damasko, li aŭdis, li ankaŭ, la sanktan voĉon krii: "Saŭlo, Saŭlo, kial vi persekutas min?" li ekkriis: "Dio mia! Dio mia! pardonu min, mi kredas, mi estas kristano!" kaj de tiam li fariĝis unu el la plej firmaj subtenantoj de l' Evangelio. Oni povas legi en la famaj konfesoj, kiujn al ni postlasis tiu eminenta Spirito, la karakterizajn kaj samtempe profetajn parolojn, kiujn li eldiris post la morto de Sankta Monika: "Mi estas konvinkita, ke mia patrino revenos, por viziti min kaj doni al mi konsilojn, revelaciante al mi tion, kio atendas nin en la estonta vivo". Kia instruo en tiuj vortoj, kaj kia brilega antaŭvido pri la estonta doktrino! Tial hodiaŭ, vidante la horon alveni por la disvastigo de la vero, kiun li iam antaŭsentis, li fariĝis ties arda propagandisto kaj, por tiel diri, disdividas sin, por respondi al ĉiuj, kiuj vokas lin.  

- Erasto, disĉiplo de Paŭlo (Spirito). 
Parizo, 1863.

Rimarko. Ĉu Sankta Aŭgusteno venas do renversi, kion li konstruis? Certe ne; sed kiel tiom da aliaj, li vidas per la okuloj de la Spirito, kion li ne vidis kiel homo. Lia animo liberigita vidas novajn lumojn; ĝi komprenas, kion ĝi antaŭe ne komprenis; novaj ideoj malkaŝis al ĝi la veran sencon de iuj paroloj; sur la tero li juĝis aferojn laŭ la konoj, kiujn li posedis, sed kiam nova lumo por li fariĝis, li povis pli funde juĝi; tial li devis fornei sian kredon al la inkubaj kaj sukubaj Spiritoj kaj sian anatemon, ĵetitan sur la teorion de l' antipodanoj. Nun, kiam Kristanismo aperas al li laŭ sia tuta pureco, li povas, pri iuj punktoj, pensi alimaniere ol dum sia vivado, neĉesante tamen esti la kristana apostolo; li povas, sen forĵuro de sia kredo, fariĝi propagandisto de Spiritismo, ĉar li tie vidas la plenumiĝon de l' antaŭdiritaj aferoj. Tion proklamante hodiaŭ, li nur rekondukas nin al pli certa kaj pli logika interpretado de la tekstoj. Tiele agas ankaŭ aliaj Spiritoj, kiuj estas en simila pozicio.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment