Thursday, February 27, 2014

Malsuperaj mondoj kaj superaj mondoj

8. La klasifikado laŭ mondoj malsuperaj kaj mondoj superaj estas pli relativa ol absoluta; iu mondo estas malsupera aŭ supera kompare kun tiuj, kiuj troviĝas pli alte aŭ malalte ol ĝi en la progresa skalo. 

Prenante la teron kiel punkton por komparo, oni povas havi ideon pri la stato de malsupera mondo, supozante ties loĝantojn en la grado de la sovaĝaj rasoj aŭ de la barbaraj nacioj, kiujn oni ankoraŭ trovas sur la tero kaj kiuj estas restaĵoj el ĝia primitiva stato. En la malplej progresintaj mondoj, ili havas la homan formon, sed sen  ia beleco; iliajn instinktojn tie ne moderigas iu ajn sento de delikateco aŭ de bonvolemo, nek plej malgranda koncepto pri justeco aŭ maljusteco; tie perforto estas la sola leĝo. Sen industrio, sen inventoj, la loĝantoj pasigas sian vivon perlaborante sian nutraĵon. Tamen Dio ne forlasas iun ajn el Siaj kreitoj; en la fundo de la mallumo de l' intelekto, kuŝas, pli aŭ malpli elvolviĝinta, latenta, la malpreciza intuicio pri iu superega Estulo. Tiu instinkto sufiĉas, por fari ilin superaj unuj ol aliaj kaj por prepari la naskiĝon de vivo pli plena; ĉar ili ne estas degraditaj estuloj, sed kreskantaj infanoj. 

Inter tiuj malsuperaj kaj la plej altaj gradoj estas sennombraj ŝtupetoj, kaj en la Spiritoj puraj, senmateriiĝintaj kaj brilegantaj de gloro, oni malfacile povus rekoni tiujn, kiuj animis tiujn primitivajn estulojn, same kiel en la matura homo oni apenaŭ rekonus la embrion. 

9. En la mondoj, venintaj al iu supera grado, la vivkondiĉoj materiaj kaj moralaj estas tute aliaj, ol tiuj sur la tero. La  formo de la korpo estas ĉiam, ĉie, la homa formo, sed beligita, perfektigita kaj precipe purigita. La korpo havas nenion el la surtera materieco kaj sekve ne estas elmetita al la bezonoj, nek al la malsanoj, nek al la difektiĝoj, kiujn naskas la superregado de la materio; la sentumoj, pli delikataj, havas perceptojn, kiujn sur la tero la maldelikateco de l' organoj sufokas; la specifa malpezeco de la korpo faras la transportiĝon rapida kaj facila; anstataŭ pene sin treni sur la tero, ĝi glitas, por tiel diri, sur la supraĵo, aŭ ŝvebas en la atmosfero sen alia peno krom sia volo, tiel, kiel oni reprezentas la anĝelojn, aŭ kiel la antikvuloj imagadis la animojn en la Elizeaj Kampoj. La homoj konservas laŭ sia volo la trajtojn de siaj pasintaj migradoj kaj aperas al siaj amikoj tiaj, kiaj ilin konis la amikoj, sed disradiantaj ian dian lumon, transfiguriĝintaj pro l' internaj impresoj, kiuj estas ĉiam superaj. Anstataŭ palaj vizaĝoj, malvigligitaj de suferoj kaj pasioj, la intelekto kaj la vivo radias per tiu brilego, kiun la pentristoj esprimis per la nimbo aŭ la aŭreolo de la sanktuloj. La malmulta rezisto, kiun la materio prezentas al la Spiritoj jam tre progresintaj, faras la elvolviĝon de la korpo rapida kaj la infanaĝon mallonga aŭ preskaŭ nula; la  vivado, libera de la zorgoj kaj angoroj, estas proporcie multe pli longa ol sur la tero. Principe, la longeco de la vivo estas proporcia al la grado da progreso de la mondoj. La morto tie tute ne kunportas la abomenindaĵojn de la putriĝo; anstataŭ teruri, ĝi estas konsiderata kiel feliĉa aliformiĝo, ĉar en tiuj mondoj ne ekzistas la dubo pri l' estonteco. Dum la vivo la animo, ne estante enfermita en densa materio, disradias kaj ĝuas klarvivadon, kiu metas ĝin en staton de preskaŭ konstanta libereco kaj  permesas al ĝi la liberan transsendon de la penso.

10. En tiuj feliĉaj mondoj, la ĉiam amikajn interrilatojn de la popoloj neniam malserenigas la ambicio submeti sian najbaron, nek la milito, kiu estas ĝia sekvo. Ne ekzistas mastroj, nek sklavoj, nek denaskaj privilegiuloj; nur la morala kaj la intelekta supereco starigas diferencon inter la kondiĉoj kaj donas super regadon. La aŭtoritato estas ĉiam respektata, ĉar ĝi estas donata nur al la merito kaj uzata ĉiam kun justeco.  La homo ne penas altigi sin  super la homo, sed super si mem  per sia perfektiĝado. Lia celo estas alveni al la rango de la puraj Spiritoj, kaj tiu senĉesa deziro ne estas turmento, sed nobla ambicio, kiu igas lin studadi kun fervoro por ilin egali. Ĉiuj delikataj kaj altaj sentoj de la homa naturo tie troviĝas pligrandigitaj kaj purigitaj; la malamo, la malnoblaj ĵaluzoj, la abomena avideco de l' envio tie estas nekonataj; ligilo de amo kaj frateco kunigas ĉiujn homojn; la pli fortaj helpas la pli malfortajn. Ili posedas pli aŭ malpli da havaĵoj, tiom, kiom ili estas akirintaj per sia inteligento, sed neniu suferas mankon de ia bezonaĵo, ĉar neniu tie troviĝas en kulpelaĉeto; unuvorte, malbono tie ne ekzistas.

11. En via mondo, vi bezonas la malbonon por senti la bonon, vi bezonas nokton por admiri la lumon, la malsanon por ŝati la sanon. En tiuj mondoj kontrastoj ne estas necesaj; la eterna lumo, la eterna beleco, la eterna trankvileco de l' animo havigas eternan ĝojon, kiun ne nebuligas la angoroj de la materia vivo, nek la kontakto kun la malbonuloj, kiuj tien ne povas eniri. Jen, kion la homa Spirito pli malfacile komprenas; li estis sprita por pentri la turmentojn de l' infero, sed li neniam povis prezenti al si la ĝojojn de la ĉielo; kial tio? Tial ke, estante malsupera, li spertis nur punojn kaj afliktojn kaj neniel perceptis la ĉielan lumon; li povas do paroli nur pri tio, kion li konas; sed laŭmezure kiel li altiĝas kaj puriĝas, lia horizonto heliĝas, kaj li komprenas la bonon, kiu estas antaŭ li, kiel li komprenis la malbonon, kiu restis post li.

12. Tamen tiuj feliĉaj mondoj ne estas privilegiitaj, ĉar Dio ne estas partiema por iu ajn el Siaj infanoj; Li donas al ĉiuj la samajn rajtojn kaj la samajn rimedojn por tien alveni; Li igas ilin ĉiujn eliri el la sama punkto, Li ne favoras unujn pli ol la aliajn; la unuaj rangoj estas atingeblaj por ĉiuj; tiujn rangojn ili devas konkeri per sia laboro; ili povas tien alveni kiel eble plej frue, aŭ povas restadi dum centoj da jarcentoj en la malaltaĵoj de la homeco. (Resumo de l'instruado de ĉiuj superaj Spiritoj.)

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment