Wednesday, July 31, 2013

REGADO DE LA SPIRITO DE VERO

Mi venas, kiel iam, al la devojiĝintaj filoj de Izrael, alporti al vi veron kaj disbati la mallumon. Aŭskultu min. Spiritismo, kiel iam mia parolo, devas atentigi la nekredantojn al tio, ke super ili regas la neŝanĝebla vero; la Dio bona, la Dio granda, kiu ĝermigas la planton kaj levas la ondegojn. Mi revelacias la dian doktrinon; kiel rikoltisto, mi ligis en garbojn la bonon dissemitan en la homaro, kaj mi diris: Venu al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas!  

Sed la sendankaj homoj deturniĝis de la vojo rekta kaj larĝa, kiu kondukas al la regno de mia Patro, kaj prenis la malglatajn vojetojn de la malpieco. Mia Patro ne volas neniigi la homan rason; Li volas, ke, helpante unuj aliajn, mortintoj kaj vivantoj, tio estas mortintoj laŭ la karno, ĉar morto ne ekzistas, vi kunlaboru unuj kun la aliaj kaj ke ne plu la voĉo de la profetoj kaj de l' apostoloj, sed la voĉo de tiuj, kiuj jam ne estas sur la tero, admonu: Preĝu kaj kredu! ĉar la morto estas la reviviĝo, kaj la vivo estas provado elektita, dum kiu la virtoj, kiujn vi okaze kulturadis, kreskos kaj disvolviĝos kiel la cedro.

Malfortaj homoj, kiuj komprenas la mallumon de viaj intelektoj, ne forpuŝu la torĉon, kiun la dia boneco metas en viajn manojn, por lumigi vian vojon kaj vin rekonduki, perditajn infanojn, al la sino de via Patro. 

Mi estas tro tuŝita de kompato al viaj suferoj, al via grandega malforteco, por ne etendi helpeman manon al la malfeliĉaj devojiĝintoj, kiuj, vidante la ĉielon, falas en la abismon de l' eraro. Kredu, amu, meditu pri l' aferoj revelaciataj al vi; ne miksu la lolon kun la bona grajno, utopiojn kun veraĵoj. 

Spiritistoj! amu, jen la unua admono; instruu vin, jen la dua. Ĉiuj veraĵoj troviĝas en Kristanismo; la eraroj, enradikiĝintaj en ĝi, havas homan originon; kaj jen el trans la tombo, kiun vi opiniis la neniiĝo, voĉoj krias al vi: Fratoj! nenio pereas: Jesuo Kristo estas la venkanto de la malbono, estu venkantoj de la malpieco.

- La Spirito de Vero, Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro VI - La Konsolanta Kristo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Tuesday, July 30, 2013

KONSIDERADOJ PRI AFLIKTO KAJ MORTO

Homo estas en agonio, potencata de kruelaj suferoj; oni scias, ke lia stato estas senesperiga; ĉu estas permesate ŝpari al li kelkajn momentojn da angoro, plirapidigante lian finon?

Kiu donus al vi la rajton antaŭjuĝi la decidojn de Dio? Ĉu Li ne povas konduki iun al la bordo de fosaĵo, el kie Li fortiros la homon, por devigi tiun ĉi reveni al si mem kaj havi aliajn pensojn? Kvankam la vivo de mortonto atingis sian ekstremon, neniu povas diri kun certeco, ke ties lasta horo venis. Ĉu la scienco neniam eraris pri tiuj antaŭdiroj?

Mi bone scias, ke estas okazoj, kiujn oni povas rigardi kiel senesperigajn; sed, se oni havas nenian fonditan esperon de definitiva reveno al la vivo kaj al la sano, ĉu oni ne konas sennombrajn ekzemplojn de tio, ke en la momento ellasi la lastan spiron, la malsanulo revigliĝas kaj reakiras siajn kapablojn dum kelkaj momentoj? Nu! tiu horo de graco, kiu estas donata al li, povas esti por li la plej grava; ĉar vi ne scias la pripensojn, kiujn lia Spirito eble faris dum la agonio, kaj kiajn turmentojn povas al li ŝpari ekfulmo de pento.

La materialisto, kiu vidas nur la korpon kaj neniel alkalkulas la animon, ne povas kompreni tiujn aferojn; sed la spiritisto, kiu scias, kio okazas post la tombo, konas la prezon de la lasta penso. Mildigu la lastajn suferojn tiom, kiom estos al vi eble; sed gardu vin, ke vi ne mallongigu la vivon, eĉ por unu minuto, ĉar tiu minuto povos ŝpari multajn larmojn en la estonteco.

- Sankta Ludoviko (Spirito), Parizo, 1860.

Ĉu tiu, kiu estas naŭzita de la vivo, sed ne volas tranĉi ĝin, estas kulpa, se li serĉas la morton sur batalkampo, kun la penso fari sian morton utila?

Ĉu la homo sin mem mortigas, aŭ donas al alia la okazon mortigi lin, la celo estas ĉiam mallongigi la vivon, kaj sekve estas memmortigo en la intenco, se ne en la ago. La penso, ke lia morto servos al io, estas iluzio; tio estas nur preteksto, por kolorigi lian agon kaj senkulpigi ĝin antaŭ liaj propraj okuloj; se li serioze havus la deziron servi sian landon, li klopodus vivi, ĝin defendante, kaj  ne morti, ĉar, kiam li mortas, li neniel povas servi ĝin. La vera sindonemo konsistas en tio, ke li ne timu la morton, kiam lia vivo devas esti utila, spitu la danĝeron, faru antaŭe kaj sen bedaŭro la oferon de sia vivo, se tio estas necesa; sed la antaŭdecidita intenco serĉi la morton, malŝirmante sin antaŭ danĝero, eĉ por fari servon, nuligas la meriton de l' ago.

- Sankta Ludoviko (Spirito), Parizo, 1860.

Homo elmetas sin al minaca danĝero, por savi la vivon al unu el siaj similuloj, antaŭsciante, ke li mem pereos; ĉu tio povas esti rigardata kiel memmortigo?

Se lia ago ne kuntrenas intencon serĉi la morton, ĝi ne estas memmortigo, sed sindonemo kaj abnegacio, eĉ se li havus la certecon perei. Sed, kiu povas havi tiun certecon?  Kiu diras, ke la Providenco  ne rezervas neatenditan rimedon de savo por la plej danĝera momento? Ĉu Li ne povas savi eĉ tiun, kiu estas en la faŭko de kanono? Ofte la Providenco povas voli, ke la provo de rezignacio estu puŝata ĝis la lasta limo, kaj tiam ia neatendita cirkonstanco deturnas la fatalan frapon. 

- Sankta Ludoviko (Spirito), Parizo, 1860.

Ĉu tiuj, kiuj akceptas siajn suferojn kun rezignacio pro submetiĝo al la volo de Dio kaj celante sian estontan feliĉon, ne laboras nur por si mem, kaj ĉu ili povas fari siajn suferojn utilaj al aliaj?

Tiuj homoj povas esti materie kaj morale utilaj al aliaj. Materie, se, per laboro, rezignoj kaj memofero, kiujn ili trudas al si, ili kunlaboras por la materia komforteco de siaj proksimuloj; morale, per la ekzemplo, kiun  ili donas, de sia submetiĝo al la volo de Dio. Tiu ekzemplo de la potenco de la spiritisma fido povas instigi la malfeliĉulojn al rezignacio, ilin savi de la malespero kaj de ties estontaj pereigaj sekvoj.

- Sankta Ludoviko (Spirito), Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Monday, July 29, 2013

LA PROVOJ DE NIA PROKSIMULO

Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo, kiam oni povas, aŭ ĉu oni devas, pro respekto al la planoj de Dio, lasi al la provoj liberan kuron?

Ni jam diris kaj rediris al vi tre ofte, ke vi estas sur tiu ĉi planedo por kulpelaĉeto, por kompletigi viajn provojn, kaj ke ĉio, kio okazas al vi, estas sekvo de viaj antaŭaj ekzistadoj, rento de la ŝuldo, kiun vi devas pagi. Sed tiu penso naskas ĉe iuj personoj pripensojn, kiujn estas necese kontraŭbatali, ĉar ili povas havi pereigajn efikojn.

Iuj pensas, ke, se oni estas sur la tero por kulpelaĉeti, estas necese, ke la provoj iru sian vojon. Iuj eĉ kredas, ke ne nur oni nenion devas fari por mildigi ilin, sed ke, kontraŭe, oni devas kunlabori por ilin fari pli profitaj, intensigante ilin. Tio estas granda eraro. Jes, viaj provoj devas ja sekvi la vojon, kiun Dio difinis por ili, sed ĉu vi konas tiun vojon? Ĉu vi scias, ĝis kiu punkto ili devas iri, kaj ĉu via favorkora Patro ne diris al la sufero de tiu aŭ de tiu alia el viaj fratoj: "Ci ne iros plu!"? Ĉu vi scias, ĉu Lia providenco ne elektis vin, ne kiel turmentilon, por pligravigi la suferojn de la kulpulo, sed kiel balzamon, por cikatri la vundojn, kiujn Lia justeco malfermis? Ne diru do, kiam vi vidas unu el viaj fratoj frapita: Tio estas la justeco de Dio, estas necese, ke ĝi sekvu sian vojon; sed kontraŭe diru: Ni vidu, kiajn rimedojn nia kompatema Patro metis en miajn manojn, por mildigi la suferadon de mia frato. Ni vidu, ĉu miaj moralaj konsoloj, mia materia apogo, miaj konsiloj, povos helpi lin venki tiun provon kun  pli da energio, da pacienco kaj da rezignacio. Ni ja vidu, ĉu Dio metis en miajn manojn la rimedojn por ĉesigi tiun suferon; ĉu Li donis al mi ankaŭ kiel provon, eble kiel kulpelaĉeton, haltigi la malbonon kaj ĝin anstataŭigi per la paco.

Helpu do ĉiam unu alian en viaj respektivaj provoj, kaj neniam rigardu vin mem kiel turmentilojn; kontraŭ tiu penso vigle staru ĉiu sentema homo, precipe ĉiu spiritisto; ĉar spiritisto, pli bone ol aliaj, devas kompreni la senliman bonecon de Dio. La spiritisto estu ĉiam konvinkita, ke lia tuta vivo devas esti praktikado de amo kaj de sindonemo; ke, kion ajn li faros, por kontraŭi la decidojn de la Sinjoro, tiuj decidoj plenumiĝos. Li povas do sentime fari ĉiujn klopodojn, por mildigi la amarecon de la kulpelaĉeto, sed li estu certa, ke nur Dio povas ĝin haltigi aŭ ĝin plilongigi, laŭ tio, kiel Dio mem juĝas oportune.

Ĉu la homo ne montrus treegan fieron, se li pretendus havi la rajton, por tiel diri, turni la armilon en la vundo pligrandigi la dozon da veneno en la internaĵo de la suferanto, sub preteksto, ke tia estas lia kulpelaĉeto?

Ho! rigardu vin mem ĉiam kiel instrumenton, elektitan por ĝin ĉesigi. Ni resumu tie ĉi: vi estas sur la tero por elaĉeti kulpojn; sed vi ĉiuj, senescepte, devas fari ĉiajn klopodojn, por mildigi la kulpelaĉeton de viaj fratoj, laŭ la leĝo de amo kaj karito.  

- Bernardeno, protektanta Spirito, Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Sunday, July 28, 2013

MEMVOLAJ PROVOJ

Vi demandas, ĉu estas permesate al la homo mildigi siajn provojn. Tiu ĉi demando kondukas nin al la jena: Ĉu estas permesate al dronanto klopodi por savi sin? ĉu al iu, en kiun penetris dorno, ĝin eltiri? ĉu al malsanulo voki kuraciston? La celo de la provoj estas ekzercadi  la intelekton tiom, kiom la paciencon kaj la rezignacion; iu homo povas naskiĝi en peniga kaj embarasa pozicio, speciale por trudi al si la serĉadon de rimedoj, por venki la malfacilaĵojn. La merito konsistas en tio, ke oni eltenu sen murmuro la sekvojn de la neeviteblaj malbonaĵoj, ke oni persistu en la batalado, ke oni ne malesperu antaŭ fiasko, sed ne en ia senkuraĝiĝo, kiu estus pli mallaboremo ol virto.

Tiu demando kondukas nin al alia. Se Jesuo diris: "Feliĉaj la afliktitoj", ĉu estas merito serĉi afliktojn por fari pli doloraj siajn provojn per memvolaj suferoj? Al tio mi respondas tute klare: Jes, ĝi estas granda merito, kiam la suferoj kaj la seniĝoj havas la bonon de la proksimulo kiel celon, ĉar tio estas karito per sinofero; ne, kiam la celo estas la suferanto mem, ĉar tio estas egoismo pro fanatikeco.

Tie ĉi estas necese fari gravan distingon: koncerne vin mem, kontentiĝu per la provoj, kiujn Dio sendas al vi, kaj ne pligrandigu la ŝarĝon kelkfoje jam tiel pezan. Akceptu ilin sen murmuro kaj kun fido: nur tion Li postulas de vi. Ne malfortigu vian korpon per senutilaj seniĝoj kaj sencelaj torturoj, ĉar vi bezonas ĉiujn viajn fortojn, por plenumi vian mision de laboro sur la tero. Memvole torturi kaj martirigi vian korpon estas malrespekti la leĝon de Dio, kiu donas al vi rimedojn por ĝin subteni kaj fortikigi; senbezone ĝin malfortigi estas vera memmortigo. Uzu, sed ne trouzu: tia estas la leĝo; la trouzo de la plej bonaj aferoj alportas al la homo punon per siaj neeviteblaj sekvoj.

Estas alie pri la suferoj, kiujn la homo trudas al si, por mildigi la suferojn de sia proksimulo. Se vi suferas malvarmon kaj malsaton, por varmigi kaj satigi iun, kiu bezonas varmon kaj nutraĵon, kaj se via korpo suferas, jen la memofero benata de Dio. Vi, kiuj lasas viajn parfumitajn buduarojn, por iri en la haladzan mansardon porti konsolon; vi, kiuj malpurigas viajn delikatajn manojn kuracante vundojn; vi, kiuj maldormas por garde sidi ĉe la lito de malsanulo, kiu estas via frato nur per Dio; fine, vi, kiuj konsumas vian sanon en la praktikado de bonaj agoj, jen via punvesto, vere benata punvesto, ĉar la mondumaj ĝuoj ne sekigis vian koron; vi ne malvigliĝis en la sino de la forkonsumantaj plezuroj de la riĉeco, sed vi ja fariĝis konsolantaj anĝeloj de la senhavaj malriĉuloj.

Sed vi, kiu foriras for de la mondo, por eviti ĝiajn tentojn kaj vivadi en izoleco, kia estas via utileco sur la tero? kie estas via kuraĝo en viaj provoj, se vi fuĝas el la batalo, forkuras el la milito? Se vi volas punveston, surmetu ĝin sur vian animon kaj ne sur vian korpon; humiligu vian Spiriton kaj ne vian karnon; skurĝu vian fieron; ricevu senplende la humiligojn; batu vian memamon; rigidiĝu kontraŭ la doloro de l' insulto kaj de la kalumnio, pli korŝira ol la fizika doloro. Jen la vera punvesto, kies vundoj estos konsiderataj favore al vi, ĉar ili atestos vian kuraĝon kaj vian submetiĝon al la volo de Dio. 

- Unu Gardanĝelo, Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Saturday, July 27, 2013

LA MELANKOLIO

Ĉu vi scias, kial ia malpreciza malĝojo kelkfoje kaptas vian animon kaj igas vin trovi la vivon amara? Ĝi devenas de tio, ke via Spirito, aspirante la feliĉon kaj liberecon, sed katenite al la korpo, kiu enkarcerigas lin, lace konsumiĝas pro vanaj penoj por liberiĝi. Sed, vidante, ke tiuj penoj estas senutilaj, li falas en senkuraĝecon, kaj la korpo ricevas la influon de tiu senkuraĝeco; malvigleco, laciĝo kaj kvazaŭa apatio ekposedas vin, kaj vi sentas malfeliĉon. 

Kredu al mi, rezistu energie al tiuj impresoj, kiuj malfortigas vian volon. Tiuj aspiroj al pli bona vivo estas denaskaj en la Spirito de ĉiu homo, sed ne serĉu ĝin sur la tero; kaj nun, kiam Dio sendas al vi Siajn Spiritojn, por instrui vin pri la feliĉo, kiun Li destinas por vi, atendu pacience la anĝelon de la liberigo, kiu venas helpi vin rompi la ligilojn, kiuj tenas vian Spiriton en kaptiteco. Pensu, ke vi devas plenumi, dum via provo sur la tero, mision, pri kiu vi neniel konscias, aŭ dediĉante vin al via familio, aŭ plenumante diversajn devojn, kiujn Dio konfidis al vi. Kaj se, dum la daŭro de tiu provo, kvitigante vin de via tasko, vi vidas la zorgojn, la maltrankvilojn, la ĉagrenojn torente fali sur vin, estu fortaj kaj kuraĝaj, por ilin elteni. Brave kontraŭstaru ilin; ili estas nedaŭraj kaj kondukos vin al la amikoj, kiujn vi priploras kaj kiuj, ĝojante pro via alveno inter ilin, etendos al vi la brakojn, por konduki vin al loko, kien ne eniras la surteraj ĉagrenoj. 

- Francisko de Ĝenevo (Spirito), Bordeaux.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Friday, July 26, 2013

LA REALA MALFELIĈO

Ĉiuj parolas pri malfeliĉo, ĉiuj ĝin sentas kaj pensas, ke ili konas ĝian multforman karakteron. Mi venas diri al vi, ke preskaŭ ĉiuj eraras kaj ke la reala malfeliĉo neniel estas tio, kion la homoj, aŭ pli bone, la malfeliĉuloj, supozas. Ili vidas ĝin en la mizero, en la senfajra kameno, en la minacanta kreditoro, en lulilo forlasita de la ridetanta anĝelo, en la larmoj, en la ĉerko, kiun oni sekvas kun senĉapela kapo kaj rompita koro, en la angoro de la perfido, en la nudigo de la fiero, kiu volis envolvi sin en purpuro kaj kiu apenaŭ kaŝas sian nudecon sub la ĉifonoj de la vantamo; ĉiuj tiuj kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj estas nomataj malfeliĉo en la homa lingvo. Jes, tio estas malfeliĉo por tiuj, kiuj vidas nur la nuntempon; sed la vera malfeliĉo troviĝas en la sekvoj de iu afero, pli ĝuste ol en la afero mem. Diru al mi, ĉu iu  okazaĵo, kiun oni opinias feliĉa en la momento de ĝia fariĝo, sed kiu havas pereigajn sekvojn, ne estas ja pli malfeliĉa ol iu alia, kiu komence kaŭzas grandan ĉagrenon, sed kiu fine portas la bonon. Diru al mi, ĉu uragano, kiu rompas viajn arbojn, sed purigas la aeron, dispelante la malsanigajn miasmojn, kiuj kaŭzus la morton, ne estas pli ĝustadire bono ol malbono.

Por juĝi ion, oni devas vidi ĝiajn sekvojn; tiel, por taksi tion, kio reale estas feliĉo aŭ malfeliĉo por la homo, ni devas transpaŝi la limojn de tiu ĉi vivo, ĉar ja tie la sekvoj manifestiĝas; nu, ĉio, kion la homo nomas malfeliĉo laŭ sia mallarĝa vidado, ĉesas kun la surtera vivo kaj trovas sian kompenson en la estonta vivo.

Mi konigos al vi la malfeliĉon sub nova formo, sub bela kaj flora formo, kiun vi akceptas kaj deziras per ĉiuj fortoj de viaj animoj, vivantaj en iluzio. La malfeliĉo estas la ĝojo, la plezuro, la tumulto, la vana agitado, la freneza kontentigo de la vantamo, kiuj silentigas la konsciencon, kiuj subpremas la agadon de la penso, kiuj konfuzas la homon pri lia estonteco; la malfeliĉo estas la opio de la forgeso, kiun vi arde deziras.

Esperu, vi, kiuj ploras! tremu, vi, kiuj ridas, ĉar via korpo estas kontenta!  Neniu trompas Dion; neniu homo evitas sian destinon; kaj la provoj, tiuj kreditoroj pli senkompataj ol la hundaro malkatenita de la mizero sekrete observas vian iluzian ripozon kaj subite enprofundigas vin en la agonion de la vera malfeliĉo, de la malfeliĉo, kiu surprizas la animon, moligitan de l' indiferenteco kaj de l' egoismo. 

Spiritismo klarigu viajn intelektojn kaj remetu en ilian realan lumon la veron kaj la eraron, tiel strange kripligitajn de via blindeco! Tiam vi agos kiel bravaj soldatoj, kiuj, anstataŭ fuĝi antaŭ la danĝero, preferas la luktojn en la riskplenaj bataloj, ol la pacon, kiu ne povas doni gloron nek promocion. Ne gravas al la soldato, ke en la konfuzego de la batalo li perdas siajn armilojn, siajn pakaĵojn kaj siajn vestojn, se li eliras kiel venkinto kovrita per gloro! Ne gravas al homo, kiu havas fidon al la estonteco, lasi sur la kampo de batalo de la vivo sian riĉecon kaj sian mantelon el karno, kondiĉe, ke lia animo eniru radianta en la ĉielan regnon.

- Delphine de Girardin (Spirito), Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Thursday, July 25, 2013

LA MEMVOLAJ TURMENTOJ

La homo senĉese kuradas post la feliĉon, kiu ankaŭ senĉese forflugas de li, ĉar senmiksa feliĉo ne ekzistas sur la tero. Tame, malgraŭ la sortoŝanĝoj, kiuj formas la neeviteblan akompanantaron de tiu ĉi vivo, li povas almenau ĝui relativan feliĉon, sed li serĉas ĝin en la pereemaj aferoj, ĉiuj ŝanĝemaj, tio estas, en la materiaj ĝuoj, anstataŭ serĉi en la ĝuoj de l' animo, kiuj estas antaŭgustumado de la nepereemaj ĉielaj ĝuoj; anstataŭ serĉi la pacon de la koro, solan realan feliĉon sur la tero, li avidas ĉion, kio povas lin agiti kaj konfuzi; kaj, stranga afero, ŝajnas, ke li intence kreas al si turmentojn, kiujn li devus nur eviti.

Ĉu ekzistas pli grandaj turmentoj ol tiuj, kiujn kaŭzas la envio kaj la ĵaluzo? Por la enviema kaj la ĵaluzema neniam estas ripozo: ili estas ĉiam en febro; tio, kion ili ne havas, sed kion la aliaj posedas, kaŭzas al ili sendormemon; la sukcesoj de iliaj konkurantoj donas al ili kapturniĝon; ilia konkurado celas ĉiam nur eklipsi iliajn ĉirkaŭantojn; ilia tuta ĝojo estas nur instigi en aliaj malsaĝuloj, kiel ili, la rabion de la ĵaluzo, kiu posedas ilin mem. Kompatindaj malsaĝuloj, efektive, kiuj ne pensas, ke eble morgaŭ ili devos forlasi ĉiujn tiujn amuzilojn, kies avidemo venenas ilian vivon! Ne al ili aplikiĝas jenaj vortoj: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj", ĉar la zorgoj de la ĵaluza kaj enviema homo ne estas el tiuj, kiuj havas kompenson en la ĉielo.

Kiom da turmentoj, kontraŭe, ŝparas al si la homo, kiu scias kontentiĝi per sia havo, kiu vidas sen envio, kion li ne havas, kiu ne penas ŝajni pli, ol li estas! Li estas ĉiam riĉa, ĉar se li rigardas malsupren, anstataŭ rigardi supren, li vidas ĉiam personojn, kiuj posedas ankoraŭ malpli ol li; li estas kvieta, ĉar li ne kreas al si ĥimerajn bezonojn, kaj ĉu la kvieteco meze de l' uragano de la vivo ne estas ja feliĉo? 

- Fénelon (Spirito), Lyon, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Wednesday, July 24, 2013

SE LI ESTUS BONA HOMO, LI ESTUS MORTINTA...

Vi ofte diras, parolante pri malbona homo, kiu saviĝas de danĝero: "Se li estus bona homo, li estus mortinta." Nu, dirante tion, vi esprimas veraĵon, ĉar ofte okazas, ke Dio donas pli longan provon al Spirito, apenaŭ komencinta progresi, ol al bonulo, kiu ricevas, kiel rekompencon por sia merito, la gracon, ke lia provo estu kiel eble malplej longa. Tamen, kiam vi uzas tiun aksiomon, vi tute ne suspektas, ke vi diras blasfemon.

Se mortas bona homo, kies najbaro estas malbonulo, vi rapidas diri: "Estus pli bone, se estus tiu alia." Vi estas en granda eraro, ĉar tiu, kiu foriras, finis sian taskon, kaj tiu, kiu restas, eble eĉ ne komencis la sian. Kial vi volus do, ke la malbonulo ne havu la tempon fari sian taskon, kaj ke la alia restu alligita al la tero? Kion vi dirus pri malliberulo, kiu estus fininta sian puntempon kaj kiun oni restigus plu en la karcero, dum oni donus liberecon al iu, kiu ne rajtus ricevi ĝin? Sciu do, ke por la Spirito la vera libereco rezultas el la rompo de la ligiloj de la korpo, kaj ke, dum vi estas sur la tero, vi troviĝas en sklaveco.

Alkutimiĝu ne mallaŭdi tion, kion vi ne povas kompreni, kaj kredu, ke Dio estas justa en ĉiuj aferoj; ofte tio, kio ŝajnas al vi malbono, estas bono; sed viaj kapabloj estas tiel limigitaj, ke la pleneco de la granda tutaĵo elglitas el viaj malakraj sentumoj. Penu eliri per la penso el via mallarĝa sfero, kaj laŭmezure kiel vi leviĝos, la graveco de la materia vivo malgrandiĝos antaŭ viaj okuloj, ĉar tiu vivo aperos al vi nur kiel okazeto en la senfina daŭrado de via spirita ekzistado, la sola vera ekzistado. 

- Fénelon (Spirito), Sens, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Tuesday, July 23, 2013

PERDO DE AMATAJ PERSONOJ

Kiam la morto venas falĉi en viaj familioj, forprenante sen ia konsidero la junulojn antaŭ ol la maljunulojn, vi ofte diras: Dio ne estas justa, ĉar Li estingas la vivon al tiu, kiu estas forta kaj havus brilan estontecon, sed konservas tiujn, kiuj jam vivadis longajn jarojn plenajn de elreviĝoj; ĉar Li forportas tiujn, kiuj estas utilaj, kaj lasas tiujn, kiuj jam taŭgas por nenio; ĉar Li disŝiras la koron de patrino, senigante ŝin je senkulpa estulo, kiu estis ŝia tuta ĝojo. 

Homoj, en ĉi tiu rilato vi devas leviĝi pli alten ol la surtera vivo, por kompreni, ke ofte la bono estas tie, kie vi kredas, ke vi vidas la malbonon, la saĝa antaŭvidemo tie, kie vi kredas, ke vi vidas la blindan fatalecon de la destino. Kial mezuri la dian justecon laŭ la via? Ĉu vi povas pensi, ke la Mastro de la mondoj volus, el simpla kaprico, trudi al vi kruelajn dolorojn? Nenio fariĝas sen ia inteligenta celo, kaj, kio ajn okazas, ĉio havas sian pravon de ekzisto. Se vi pli bone ekzamenus ĉiujn dolorojn, kiuj vin frapas, vi trovus ĉiam la dian pravecon, la rebonigan kaŭzon, kaj viaj mizeraj interesoj estus flanka afero, kiun vi forĵetus sur la lastan planon.

Kredu al mi, la morto estas preferinda, post dudek-jara enkarniĝo, ol tiuj hontindaj diboĉaj ekscesoj, kiuj vundas honorindajn familiojn, rompas la koron de patrino kaj blankigas antaŭtempe la harojn al la gepatroj. La frua morto estas ofte granda bono, konsentita de Dio al tiu, kiu foriras, kaj kiu tiel liberiĝas de la ĉagrenoj de la vivo, aŭ de la delogoj, kiuj eble lin trenus al la pereo. Kiu mortas en floranta aĝo, tiu neniel estas viktimo de la fatalo; tio okazas, ĉar Dio pensas, ke ne bone estas, ke tiu homo restu plu sur la tero.

Estas terura malfeliĉo, vi diras, ke vivo tiel plena de esperoj estas tiel frue rompita! Pri kiaj esperoj vi volas paroli? ĉu pri l' esperoj de sur la tero, ke tiu, kiu foriras, povus brili, trabati al si vojon kaj riĉiĝi? Ĉiam tiu mallarĝa vido, nekapabla altiĝi super la materio! Ĉu vi scias, kia estus la sorto de tiu vivo tiel plena de esperoj laŭ via opinio? Kiu diras al vi, ke ĝi ne estus superŝutita per amaraĵoj? Ĉu vi kalkulas do kiel nenion la esperojn je l' estonta vivo, kaj preferas la esperojn je la nedaŭra vivo, kiun vi trenas sur la tero? Ĉu vi opinias do pli valora ian rangon ĉe la homoj ol ĉe la feliĉaj Spiritoj?

Ĝoju, anstataŭ lamenti, kiam plaĉas al Dio repreni unu el Siaj infanoj el tiu valo de plorado. Ĉu  ne estas egoismo deziri, ke li tie restu por suferi kun vi? Ho! tiun doloron oni komprenas ĉe tiu, kiu ne havas fidon kaj kiu vidas en la morto eternan apartiĝon; sed vi, spiritistoj, vi scias, ke la animo pli bone vivas senigita je sia korpa envolvaĵo; patrinoj, vi scias, ke viaj tre amataj infanoj estas apud vi; jes, ili troviĝas tute proksime de vi; iliaj fluidecaj korpoj ĉirkaŭas vin, iliaj pensoj vin protektas, via memoro pri ili ĝojigas ilin; sed ankaŭ viaj malpravaj doloroj afliktas ilin, ĉar tiuj doloroj montras mankon de fido ĉe vi kaj estas ribelo kontraŭ la volo de Dio.

Vi, kiuj komprenas la spiritan vivon, aŭskultu la batojn de via koro, vokanta viajn amatojn, kaj se vi preĝos al Dio, ke Li benu ilin, vi sentos tiun konsolon, kiu sekigas la larmojn, tiujn grandajn aspirojn, kiuj montros al vi la estontecon, promesitan de la suverena Mastro.

- Sanson (Spirito), eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Monday, July 22, 2013

LA FELIĈO NE ESTAS EL TIU ĈI MONDO

Mi ne estas feliĉa! La feliĉo ne estas farita por mi! ĝenerale ekkrias la homo en ĉiuj sociaj pozicioj. Tio, miaj karaj filoj, pruvas pli bone, ol ĉiuj eblaj rezonadoj, la verecon de jena maksimo de La Predikanto: "La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo." Efektive, nek la riĉeco, nek la povo, eĉ ne la floranta juneco, estas esencaj kondiĉoj de la feliĉo; mi diras plie: eĉ ne la kuniĝo de tiuj tri kondiĉoj tiel sopirataj, ĉar oni senĉese aŭdas, ĉe la plej privilegiaj klasoj, personojn de ĉiuj aĝoj, kiuj amare plendas pri sia situacio.

Ĉe tiu konstato, estas nekompreneble, ke la laborantaj kaj pene vivantaj klasoj envias tiel avide la pozicion de tiuj, kiuj ŝajnas favoritaj de la riĉeco. En  tiu ĉi mondo, kiom ajn oni klopodas, ĉiu havas sian apartan kvanton da laboro kaj da mizero, siajn suferojn kaj elreviĝojn, kiel lotaĵon. De tio estas facile veni al la konkludo, ke la tero estas loko de provoj kaj de kulpelaĉetoj. 

Tiel do, kiuj predikas, ke la tero estas la sola loĝejo de la homo kaj ke nur tie, kaj en unu sola ekzistado, estas al li permesite atingi la plej altan gradon de ĉiuj feliĉoj, kiujn lia naturo ebligas, tiuj eraras kaj erarigas siajn aŭskultantojn, ĉar estas pruvite per miljara observado, ke tiu ĉi globo nur escepte prezentas la kondiĉojn necesajn al la plena feliĉo de l' individuo.  

Kiel ĝeneralan tezon oni povas aserti, ke la feliĉo estas utopio, al kies persekutado la generacioj unu post alia sin ĵetas, neniam sukcesante ĝin atingi; ĉar, se homo saĝa estas maloftaĵo en tiu ĉi mondo, homo absolute feliĉa ne estas pli ofta ol saĝulo. 

Tio, en kio konsistas la feliĉo sur la tero, estas afero tiel mallongedaŭra por la homo, kiu ne estas gvidata de la saĝeco, ke por unu jaro, unu monato, unu semajno da plena kontenteco, la tuta resto de l' ekzistado estas sinsekvo da amaraĵoj kaj elreviĝoj; kaj rimarku, miaj karaj filoj, ke mi parolas tie ĉi pri la feliĉuloj de sur la tero, pri tiuj enviataj de la popolamasoj.

Sekve, se la surtera restadejo estas difinita por la provoj kaj kulpelaĉetoj, estas necese akcepti, ke aliloke ekzistas loĝejoj pli favoritaj, kie la Spirito de la homo, kvankam ankoraŭ katenita al materia karno, tamen plene spertas la ĝuojn proprajn al la homa vivo. Jen, kial Dio semis en via kosma turnamaso tiujn belajn superajn planedojn, al kiuj viaj klopodoj kaj viaj inklinoj iam gravitigos vin, kiam vi estos sufiĉe purigitaj kaj perfektigitaj.

Tamen ne deduktu el miaj vortoj, ke al la tero estas destinite esti por ĉiam malliberejo; certe ne! ĉar el la efektiviĝintaj progresoj vi povas facile dedukti la estontajn progresojn, kaj el la sociaj pliboniĝoj akiritaj vi povas antaŭvidi novajn kaj pli fruktodonajn pliboniĝojn. Tia estas la grandega tasko, kiun devas plenumi la nova doktrino, revelaciita al vi de la Spiritoj.

Tiel do, miaj karaj filoj, sankta konkuremo vin kuraĝigu, kaj ĉiu el vi energie seniĝu je la malnova homo. Vi ĉiuj devas dediĉi vin al la disvastigo de tiu Spiritismo, kiu jam komencas vian rebonigon mem. Estas via devo igi viajn fratojn partopreni en la radioj de la sankta lumo. Al la laboro do, miaj tre karaj filoj! En tiu solena kuniĝo, ĉiuj viaj koroj aspiru tiun grandiozan celon, prepari por la estontaj generacioj mondon, kie la feliĉo ne estos plu vanavorto.  

- Francisko-Nikolao-Magdalena (Spirito), kardinalo Marlot, Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Sunday, July 21, 2013

LA MALBONO KAJ TIES FORIGILO

Ĉu via tero estas ia loko de ĝojo, ia paradizo de ĝuoj?  Ĉu la voĉo de la profeto jam ne resonas en viaj oreloj? Ĉu li ne avertis, ke estos ploroj kaj grincado de dentoj por tiuj, kiuj naskiĝos en tiu ĉi valo de plorado? Vi, kiuj venas tie vivadi, atendu bruligantajn larmojn kaj amarajn dolorojn, kaj ju pli akraj kaj profundaj estas viaj doloroj, des pli rigardu la ĉielon kaj benu la Sinjoron, tial ke Li volis elprovi vin!... Homoj! ĉu vi konos la potencon de via Mastro nur tiam, kiam Li resanigos la vundojn de via korpo kaj kronos viajn tagojn per feliĉo kaj ĝojo? Ĉu vi do rekonos Lian amon nur tiam, kiam Li ornamos vian korpon per ĉiuj gloroj kaj redonos al ĝi brilon kaj blankecon? Imitu tiun, kiu estis donita al vi kiel ekzemplo; alveninte al la lasta ŝtupo de la malŝato kaj de la mizero, li kuŝas sur sterko kaj diras al Dio: "Sinjoro! mi konis ĉiujn plezurojn de la riĉeco, kaj Vi reduktis min al la plej profunda mizero; dankon, dankon, mia Dio, ke Vi volis elprovi Vian servanton!" Ĝis kiam viaj rigardoj haltos ĉe la horizontoj strekitaj de la morto? Kiam via animo decidos fine salti trans la limojn de la tombo? Sed eĉ se vi devus plori kaj suferi dum tuta vivo, kio estus tio kompare kun la eterneco de gloro, destinita al tiu, kiu eltenis la provon kun fido, amo kaj rezignacio? Serĉu do konsolojn por viaj malfeliĉoj en la estonteco, kiun Dio preparas al vi, kaj la kaŭzon de viaj malfeliĉoj en via pasinteco; kaj vi, kiuj plej suferas, konsideru vin la feliĉuloj de sur la tero.

En la stato de elkarniĝintoj, kiam vi ŝvebis en la spaco, vi elektis vian provon, ĉar vi kredis vin sufiĉe fortaj por ĝin elteni; kial murmuri nun? Vi, kiuj petis riĉecon kaj gloron, vi volis lukti kontraŭ la tento kaj ĝin venki. Vi, kiuj petis batali per la Spirito kaj la korpo kontraŭ la malbono morala kaj fizika, vi sciis, ke ju pli kruda estos la provo, des pli glora estos la venko, kaj ke, se vi venkos, eĉ se via karno devos esti ĵetita sur sterkon, el ĝi elflugos ĉe la morto animo kun luma blankeco, repurigita per la bapto de kulpelaĉeto kaj de sufero.

Kian kuracilon do preskribi al tiuj, trafitaj de kruelaj obsedoj kaj de akraj malfeliĉaĵoj? Nur unu estas efika, nome la fido, la peto al la ĉielo pri helpo. Jes, ĉe l' atako de viaj plej kruelaj suferoj, via voĉo kantu al la Sinjoro, kaj la anĝelo, apud la kapo de via lito, per sia mano montros al vi la signon de la savo kaj la lokon, kiun vi iam okupos... La fido estas la rimedo certa kontraŭ la sufero; ĝi montras ĉiam la horizontojn de la senlimo, antaŭ kiuj la kelkaj tagoj mallumaj de la nuna tempo forviŝiĝas. Ne demandu do nin, kiun kuracilon estas necese uzi kontraŭ tia ulcero aŭ tia vundo, kontraŭ tia tento aŭ tia provo; memoru, ke tiu, kiu kredas, estas forta per rimedo de la fido, kaj ke tiu, kiu dum unu sekundo dubas pri ĝia efikeco, estas tuj punata, ĉar en la sama momento li sentas la korŝirajn angorojn de l' aflikto.

La Sinjoro markis per Sia sigelilo ĉiujn, kiuj kredas al Li. La Kristo diris al vi, ke per la fido oni translokas montojn, kaj mi diras al vi, ke tiu, kiu suferas kaj havas la fidon por subtenilo, estos metata sub ĝian protekton kaj ne plu suferos; la momentoj de la plej fortaj doloroj estos por li la unuaj notoj de ĝojo de l' eterneco. Lia animo tiel malligiĝos de la korpo, ke, dum tiu ĉi tordiĝos pro konvulsioj, ĝi ŝvebos en la ĉielaj regionoj, kantante kun la anĝeloj himnojn de danko kaj gloro al la Sinjoro. 

Feliĉaj tiuj, kiuj suferas kaj ploras! iliaj animoj estu en ĝojo, ĉar Dio verŝos sur ilin abundon da favoroj.

- Sankta Aŭgusteno (Spirito), Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Saturday, July 20, 2013

BONE KAJ MALBONE SUFERI

Kiam la Kristo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, la regno de la ĉielo apartenas al ili", li ne aludis tiujn, kiuj suferas ĝenerale, ĉar ĉiuj, kiuj estas en tiu ĉi mondo, suferas, ĉu sur trono aŭ sur pajlo; sed, ve! malmultaj bone suferas; malmultaj komprenas, ke nur la provoj bone eltenitaj povas konduki ilin al la regno de Dio. La senkuraĝiĝo estas kulpo; Dio rifuzas al vi konsolojn, se al vi mankas kuraĝo. La preĝo estas subteno por la animo, sed ĝi ne sufiĉas: estas necese, ke ĝi estu apogita sur vivanta fido al la boneco de Dio. Ofte estis dirite al vi, ke Li ne metas pezan ŝarĝon sur malfortajn ŝultrojn; sed la ŝarĝo estas proporcia al la fortoj, same kiel la rekompenco estos proporcia al la rezignacio kaj al la kuraĝo; la rekompenco estos pli bela,ol kiel la aflikto estas dolora; sed estas necese meriti tiun rekompencon, kaj ĝuste pro tio la vivo estas plena de ĉagrenoj.

La militisto, ne sendita al la batalo, ne estas kontenta, ĉar la ripozo sur la kamparo ne donas al li okazojn por avanco; estu do kiel la militisto, kaj ne deziru ripozon, kiu farus senenergia vian korpon kaj malvigla vian animon. Ĝoju, kiam Dio sendos vin en la batalon. Tiu batalo ne estas la fajro de la milito, sed la amaraĵoj de la vivo, dum kies daŭro kelkfoje estas necesa pli da kuraĝo ol en sangsoifa milito, ĉar iu, kiu firme staras antaŭ malamiko en milito, ne malofte fleksiĝas sub la premo de morala doloro. La homo ne ricevas rekompencon por tiu speco de kuraĝo, sed Dio rezervas al li kronojn kaj gloran lokon. Kiam vin alsaltos motivo de doloro aŭ de ĉagrenoj, klopodu por superi ĝin, kaj kiam vi estos sukcesintaj mastri la impetojn de la malpacienco, de la kolero aŭ de la malespero, diru kun prava kontenteco: "Mi estis la pli forta."

Feliĉaj la afliktitoj povas do esti komprenata jene: Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okazon pruvi sian fidon, sian persistemon kaj sian submetiĝon al la volo de Dio, ĉar ili havos la centoblon de la ĝojo, kiu al ili mankas sur la tero, kaj post la laboro venos la ripozo.  

- Lacordaire (Spirito), Le Havre, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Friday, July 19, 2013

NECESO DE L' ENKARNIĜO

Ĉu la enkarniĝo estas puno, kaj nur kulpaj Spiritoj estas submetataj al ĝi?

La paso de la Spiritoj tra la enkorpa vivo estas necesa, por ke ili povu plenumi, per helpo de materia agado, la planojn, kies plenumon Dio konfidis al ili. Ĝi estas necesa al ili mem, ĉar la aktiveco, al kiu ili estas devigataj, helpas la elvolviĝadon de l' intelekto. Estante suverene justa, Dio donas egalan taskon al ĉiuj Siaj infanoj; tial Li donas al ĉiuj la saman deirpunkton, la saman kapablecon,  la samajn devojn kaj la saman liberecon de agado; ĉiu privilegio estus prefero, kaj ĉiu prefero estus maljustaĵo. Sed la enkarniĝo estas por ĉiuj Spiritoj nur provizora stato; ĝi estas tasko, kiun Dio trudas al ili ĉe la komenco de ilia vivo, kiel unua provo de l' uzado, kiun ili faros el sia libera volo. Kiuj plenumas tiun taskon kun fervoro, tiuj venkas rapide kaj malpli pene la unuajn gradojn de sia inicado kaj pli frue ĝuas la frukton de siaj klopodoj. Kontraŭe, kiuj faras malbonuzon de la libereco, kiun Dio donas al ili, tiuj malfruigas sian progresadon; kaj laŭ sia obstineco, ili povas senlime bezoni reenkarniĝon; tiam la enkarniĝo estas puno. 

- Sankta Ludoviko (Spirito), Parizo, 1859.

Rimarko de Allan Kardec - Vulgara komparo pli bone komprenigos tiun diferencon. Lernanto komencas la studon de iu scienco nur post kiam li trapasis la serion de la studkursoj, kiuj tien kondukas. Kia ajn estas la penado, kiun tiuj kursoj postulas, ili estas rimedo por veni al celo, kaj ne puno. La diligenta lernanto mallongigas la vojon kaj trovas sur ĝi malpli da dornoj; alie okazas al tiu, kies neglektemo kaj maldiligenteco devigas lin fari denove iujn klasojn. Ne la laboro de la kurso estas puno, sed la devigo rekomenci la saman laboron. 

Tiel okazas al la homo sur la tero. Por la Spirito de la sovaĝulo, kiu apenaŭ troviĝas en la komenco de la spirita vivo, la enkarniĝo estas rimedo por elvolvi lian intelekton; sed por la klera homo, kies morala sento estas larĝe elvolviĝinta kaj kiu estas devigita refari la etapojn de enkorpa vivo plena de angoroj, dum li povus esti jam atinginta la celon, tio estas puno pro la neceso, en kiu li troviĝas, plilongigi sian restadon en mondoj malsuperaj kaj malfeliĉaj. Kontraŭe, kiu laboras aktive por sia morala progresado, tiu povas, ne nur mallongigi la daŭron de la materia enkarniĝo, sed transpaŝi per unu sola fojo la  intergradojn, kiuj apartigas lin de la superaj mondoj.

Ĉu la Spiritoj ne povus enkarniĝi unu solan fojon sur la sama globo kaj plenumi siajn plurajn ekzistadojn en malsamaj sferoj? Tia opinio estus akceptebla nur, se ĉiuj homoj sur la tero starus ĝuste sur la sama nivelo morala kaj intelekta. La diferencoj inter ili, ekde la sovaĝulo ĝis la civilizita homo, montras, kiujn ŝtupojn ili devas supreniri. Cetere la enkarniĝo devas havi utilan celon; nu, kian utilon havus la nedaŭraj enkarniĝoj de l' infanoj, kiuj mortas en frua aĝo? Ili estus suferintaj sen profito por ili mem kaj por aliaj: Dio, kies leĝoj estas superege saĝaj, faras nenion senutilan. Per la reenkarniĝo sur la sama globo Li volis, ke la samaj Spiritoj, denove en kontakto unuj kun aliaj, trovu la okazon ripari siajn reciprokajn malbonagojn; per iliaj antaŭaj rilatoj, Li cetere volis fondi la ligilojn de familio sur spirita bazo kaj apogi sur natura leĝo la principojn de solidareco, de frateco kaj de egaleco. 


Ekstraktita el Ĉapitro IV - Neniu povos vidi la Regnon de Dio, se li ne naskiĝos denove - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Thursday, July 18, 2013

LIMOJ DE L' ENKARNIĜO

Kiuj estas la limoj de l' enkarniĝo?

Por precize paroli, la enkarniĝo ne havas klare difinitajn limojn, se oni konsideras nur la envolvaĵon, kiu konsistigas la korpon de la Spirito, ĉar la materieco de tiu envolvaĵo maldensiĝas, laŭmezure kiel la Spirito puriĝas. En iuj mondoj, pli progresintaj ol la tero, ĝi estas malpli densa, malpli peza kaj pli delikata, kaj sekve elmetita al malpli da ŝanĝoj; en pli alta grado ĝi estas travidebla kaj preskaŭ fluideca; grado post grado ĝi maldensiĝas kaj fine konfuziĝas kun la perispirito. Laŭ la mondo, kien la Spirito estas vokata vivadi, li prenas envolvaĵon taŭgan pro la naturo de tiu mondo.

La perispirito mem ricevas sinsekvajn transformiĝojn; ĝi fariĝas pli kaj pli etereca ĝis plena puriĝo ĉe perfektaj Spiritoj. Se specialaj mondoj estas difinitaj, kiel stacioj, por tre progresintaj Spiritoj, ĉi tiuj ne estas alligitaj tie, kiel en la malsuperaj mondoj; ilia stato de libereco permesas al ili translokiĝon ĉien, kien vokas ilin la misioj al ili konfiditaj.

Se oni konsideras la enkarniĝon el la materia vidpunkto, tiel kiel ĝi efektiviĝas sur la tero, oni povas diri, ke ĝi estas limigita en la malsuperaj mondoj; dependas do de la Spirito liberiĝi pli aŭ malpli rapide de tiuj malsuperaj mondoj, laborante por sia puriĝo.

Oni devas ankaŭ konsideri, ke en la vaganteco, tio estas, en la intertempo inter du enkorpaj ekzistadoj, la situacio de Spirto rilatas kun la naturo de la mondo, ĉe kiu lin tenas lia grado da progreso. En la vaganteco li estas do pli aŭ malpli feliĉa, libera kaj komprenpova, laŭ sia pli aŭ malpli granda senmateriiĝo.  

- Sankta Ludoviko (Spirito), Parizo, 1859.


Ekstraktita el Ĉapitro IV - Neniu povos vidi la Regnon de Dio, se li ne naskiĝos denove - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec 

Wednesday, July 17, 2013

PROGRESADO DE LA MONDOJ

La progreso estas unu el la leĝoj de la naturo; ĉiuj estaĵoj kaj estuloj, senanimaj aŭ animhavaj, laŭ la boneco de Dio, estas submetitaj al tiu leĝo, ĉar Li volas, ke ĉio grandiĝu kaj prosperu. La detruado mem, kiu ŝajnas al la homoj la fino de ĉio ekzistanta, estas nur rimedo por alveni per transformado al stato pli perfekta, ĉar ĉio mortas por renaskiĝi, kaj nenio perdiĝas en la neniiĝon.

Samtempe kiel la vivantaj estuloj morale progresas, la mondoj, en kiuj ili loĝas, materie progresas. Kiu povus sekvi iun mondon en ĝiaj diversaj fazoj post la momento, kiam aglomeriĝis la unuaj atomoj, kiuj ekformis ĝin, tiu ĝin vidus supreniri skalon senĉese progresantan, sed tra nesenteblaj gradoj ĉe ĉiu generacio, kaj doni al ĝiaj loĝantoj restadejon pli agrablan, laŭmezure kiel la loĝantoj mem antaŭeniras sur la vojo de la progreso. Tiel, paralele marŝas la progreso de la homo, de l' animaloj, liaj helpantoj, de la vegetaĵoj kaj de la loĝejo, ĉar nenio estas senmova en la naturo. Kiel granda kaj inda je la majesteco de la Kreanto estas tiu ideo! kaj kontraŭe, kiel malgrandioza kaj neinda je Lia potenco estas la ideo, kiu centrigas Lian prizorgadon kaj Lian providencon en la nepercepteblan sableron, kiu esta via tero, kaj limigas la homaron al la nemultaj homoj, kiuj loĝas sur ĝi!

La tero, laŭ tiu leĝo, troviĝis materie kaj morale en stato malsupera ol tiu, en kiu ĝi estas hodiaŭ, kaj atingos en tiu duobla rilato gradon pli altan. Ĝi alvenis al unu el siaj periodoj de transformado, kiam anstataŭ mondo por kulpelaĉeto ĝi fariĝos transiĝa mondo; tiam la homoj sur ĝi estos feliĉaj, ĉar la leĝo de Dio tie regos.

- Sankta Aŭgusteno (Spirito), Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Tuesday, July 16, 2013

TRANSIĜAJ MONDOJ

Inter la steloj, kiuj trembrilas en la lazura arkaĵo, kiom da mondoj estas, kiel la via, difinitaj de la Sinjoro por kulpelaĉetoj kaj provoj! Sed estas ankaŭ aliaj pli mizeraj kaj aliaj pli bonaj, same kiel estas mondoj provizoraj, kiujn oni povas nomi "transiĝaj". Ĉiu planeda aro, turnmoviĝanta en la spaco ĉirkaŭ komuna fokuso, kuntrenas primitivajn mondojn, mondojn de ekzilo, de transiĝo kaj de feliĉo. Oni jam parolis al vi pri mondoj, kien la ĵus naskita animo estas lokata, kiam, nesciante ankoraŭ pri bono kaj malbono, ĝi povas marŝi al Dio, mastrante sin mem, dank’al sia libera volo; estis dirite al vi pri l' ampleksaj kapabloj, kiujn la animo posedas, por fari la bonon; sed, ho ve! multaj falas, kaj Dio, ne volante ilin neniigi, permesas al ili iri en tiujn mondojn, kie, tra sinsekvaj reenkarniĝoj, ili puriĝas, sin reformas, kaj de kie ili revenos indaj je la gloro, kiu estas al ili destinata.

La transiĝaj mondoj servas por transiro inter la mondoj de kulpelaĉeto kaj la mondoj feliĉaj. La animo, kiu pentas, trovas tie la trankvilon kaj la ripozon kaj kompletigas sian puriĝon. Sendube en tiuj mondoj la homo estas ankoraŭ submetita al leĝoj, kiuj kontrolas la materion; la homaro tie spertas viajn sensaciojn kaj dezirojn, sed ĝi estas liberigita el la senbridaj pasioj, kies sklavoj vi estas; tie la malhumileco ne silentigas la koron, ne plu estas la envio, kiu torturas, ne plu  la malamo, kiu sufokas; la vorto "amo" estas skribita sur ĉiuj fruntoj; perfekta justeco regas la sociajn rilatojn; ĉiuj agnoskas Dion kaj penas aliri al Li, plenumante Liajn leĝojn.

Tamen tie ankoraŭ ne ekzistas la perfekta feliĉo, sed nur la aŭroro de la feliĉo. La homo tie estas ankoraŭ karna kaj tial elmetita al sortoŝanĝoj, de kiuj estas liberaj nur la estuloj tute senmateriiĝintaj; li devas ankoraŭ venki provojn, sed tiuj ne havas la akrajn angorojn de la kulpelaĉeto. Kompare kun la tero, tiuj mondoj estas tre feliĉaj, kaj multaj inter vi ĝojus tie restadi, ĉar tio estus la trankvilo post la uragano, la resaniĝado post kruela malsano; tamen la tiea homo, malpli absorbita per la materiaj aferoj, antaŭvidas la estontecon pli bone ol vi; li komprenas, ke la Sinjoro promesas aliajn ĝojojn al tiuj, kiuj fariĝas indaj je ili, kiam la morto denove falĉos iliajn korpojn por la naskiĝo de la vera vivo. Tiam la liberigita animo ŝvebos super ĉiuj horizontoj; ne plu la materiaj kaj maldelikataj sentumoj, sed  la sentumoj de ĉiela kaj pura perispirito, enspiranta la emanaĵojn de Dio mem meze de la parfumoj de amo kaj karito, kiuj eliĝas el Lia sino.
  
Sed, ve! en tiuj mondoj la homo estas ankoraŭ erarema, kaj la Spirito de la malbono tie ne tute perdis sian povon. Ne antaŭeniri estas retropaŝi, kaj se la homo ne firme staras sur la vojo de la bono, li povas refali en la mondojn por kulpelaĉeto, kie lin atendas novaj kaj pli teruraj provoj.

Rigardu do tiun lazuran arkaĵon, en la nokto, en la horo de ripozo kaj preĝo, kaj el tiuj sennombraj sferoj, brilantaj super viaj kapoj, demandu vin mem, kiuj kondukas al Dio, kaj preĝu al Li, por ke unu el la transiĝaj mondoj malfermu al vi sian sinon post la kulpelaĉeto sur la tero. 

- Sankta Aŭgusteno (Spirito), Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Monday, July 15, 2013

MONDOJ POR KULPELAĈETO KAJ POR PROVOJ

Kion mi diru al vi pri mondoj por kulpelaĉeto, krom tio, kion vi jam scias? Ĉar sufiĉas al vi konsideri la teron, sur kiu vi loĝas. La supereco de l' intelekto ĉe granda nombro de ĝiaj loĝantoj montras, ke ĝi ne estas primitiva mondo, destinita al la enkarniĝo de Spiritoj, ĵus elirintaj el la manoj de l' Kreanto. La denaskaj kvalitoj, kiujn ili kunportas, estas pruvo, ke ili jam vivadis kaj ke ili plenumis kelkan progreson; sed ankaŭ multenombraj malvirtoj, al kiuj ili estas inklinaj, estas montro de granda morala malperfekteco; tial Dio metis ilin sur sendankan teron, por ke ili tie elaĉetu siajn kulpojn per peniga laborado kaj per la ĉagrenoj de la vivo, ĝis ili estos meritintaj transiri en mondon pli feliĉan.

Tamen, ne ĉiuj Spiritoj, enkarniĝintaj sur la tero, estas tien senditaj por kulpelaĉeto. La rasoj, kiujn vi nomas sovaĝaj, estas Spiritoj, kiuj apenaŭ eliris el la infaneco kaj kiuj estas tie, se tiel diri, en edukado kaj por elvolviĝo per la kontakto kun Spiritoj pli progresintaj. Tuj poste venas la duoncivilizitaj rasoj, konsistantaj el tiuj samaj Spiritoj en progresado. Tiuj estas, en ia maniero, la indiĝenaj rasoj de la tero, kiuj grandiĝis iom post iom dum longaj jarcentaj periodoj; iuj el tiuj rasoj kelkaj povis atingi la intelektan perfektecon de la plej kleraj popoloj.

Ĉe tiuj progresemaj rasoj la Spiritoj en kulpelaĉeto estas ekzotikaj sur la tero, se oni povas tiel diri; ili jam vivadis en aliaj mondoj, el kiuj ili estis elpelitaj sekve de sia obstinado en la malbono kaj tial, ke ili tie estis kaŭzo de malordo por la bonuloj; ili estas ekzilitaj, por kelka tempo, ĉe Spiritoj malpli progresintaj, kiujn ili havas kiel mision antaŭenigi, ĉar ili kunportis elvolviĝintan intelekton kaj la ĝermon de akiritaj konoj; tial la punataj Spiritoj troviĝas ĉe la plej inteligentaj rasoj; pro sama motivo, por tiuj rasoj la ĉagrenoj de la vivo havas pli da amareco, ĉar en ili estas pli da sentemeco, kaj ili pli suferas ĉagrenojn, ol la primitivaj rasoj, kies moralaj sentoj estas pli obtuzaj.

La tero prezentas do unu el la tipoj de mondoj por kulpelaĉeto, kies diverseco estas senlima, sed kiuj havas kiel komunan karakteron servi kiel loko de ekzilo al la Spiritoj ribelemaj kontraŭ la leĝo de Dio. Tie la Spiritoj devas batali samtempe kontraŭ la malvirteco de la homoj kaj kontraŭ la severeco de la naturo, duobla, peniga laboro, kiu kreskigas samtempe la kvalitojn de la koro kaj tiujn de l' intelekto. Tiel Dio, laŭ Sia boneco, faras la punon mem profito por la progresado de la Spirito. 

- Sankta Aŭgusteno (Spirito), Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Sunday, July 14, 2013

SURTERA REĜECO

Kiu pli bone ol mi povas kompreni la verecon de ĉi tiuj vortoj de Nia Sinjoro: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo?" La malhumileco pereigis min sur la tero; kiu do komprenus la neniecon de la regnoj en tiu ĉi mondo, se mi tion ne komprenus? Kion mi kunportis el mia surtera reĝeco? Nenion, absolute nenion; kaj kvazaŭ por fari pli terura la lecionon, ĝi ne sekvis min ĝis la tombo! Reĝino mi estis inter la homoj, kiel reĝino mi esperis eniri en la regnon de la ĉieloj. Kia elreviĝo! kia humiligo, kiam, anstataŭ esti ricevita kiel suverenino, mi vidis pli alte ol mi, ja multe pli alte ol mi, homojn, kiujn mi juĝis tre malgrandaj kaj kiujn mi malŝatis, ĉar ili ne havis nobelan sangon! Ho! tiam mi komprenis la senutilecon de la honoroj kaj de la altaj rangoj, kiujn ni serĉas kun tiom da avideco sur la tero!

Por prepari al si lokon en tiu regno, estas necesaj la abnegacio, la humileco, la karito en sia tuta ĉiela praktikado, la bonvolemo por ĉiuj; oni ne demandas vin, kio vi estis, kian rangon vi okupis, sed pri la bono, kiun vi faris, pri la larmoj, kiujn vi forviŝis.

Ho! Jesuo, ci tion diris, cia regno ne estas el tiu ĉi mondo, ĉar estas necese suferi por alveni al la ĉielo, al kiu la ŝtupoj de trono kondukas neniun; nur la plej penigaj vojetoj de la vivo tien kondukas; serĉu do la vojon tra la rubusujoj kaj la dornoj, kaj ne inter la  floroj.

La homoj kuras post la surterajn bonaĵojn, kvazaŭ ili devus konservi ĉi tiujn por ĉiam; sed tie ĉi ne plu estas iluzio; ili baldaŭ konstatas, ke ili kaptis nur ombron, kaj neglektis la solajn bonaĵojn solidajn kaj daŭrajn, la solajn, kiuj utilas al li en la ĉiela restadejo, la solajn, kiuj povas malfermi la ĉielan enirejon.

Kompatu tiujn, kiuj ne gajnis la regnon de la ĉielo; helpu ilin per viaj preĝoj, ĉar la preĝo alproksimigas la homon al la Plejaltulo; ĝi estas la ligilo inter la ĉielo kaj la tero: ne forgesu tion.  

- Unu el la Reĝinoj de Francujo (Spirito), Le Havre, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro II - Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Saturday, July 13, 2013

LA KRUCMILITO DE LA PACO

Unu tagon, Dio per Sia neelĉerpebla karito permesis al la homo vidi la veron trapenetri la mallumon; tiu tago estis la veno de la Kristo. Post la viva lumo, la mallumo revenis; la mondo, post alternativoj de vero kaj malhelo, perdiĝis denove. Tiam, similaj al la profetoj de la Malnova Testamento, la Spiritoj ekparolis kaj ekavertis vin: la mondo skuiĝas ĉe siaj bazoj; la tondro bruegos; estu firmaj!

Spiritismo havas dian karakteron, ĉar ĝi ripozas sur la leĝoj de la naturo, kaj kredu ja, ke ĉio, kio havas dian karakteron, havas grandan kaj utilan celon. Via mondo estis perdiĝanta; la scienco, elvolviĝinte je la kosto de la moralo, kondukante vin nur al la materia bonstato, fariĝis profita al la spirito de la mallumo. Vi scias, kristanoj, la koro kaj la amo devas marŝi kune kun la scienco. La regno de la Kristo, ve! post dek ok jarcentoj, kaj malgraŭ la sango de tiom da martiroj, ankoraŭ ne venis. Kristanoj, revenu al la Majstro, kiu volas savi vin. Ĉio estas facila al tiu, kiu kredas kaj amas; la amo plenigas lin per neesprimebla ĝojo. Jes, miaj infanoj, la mondo estas skuita; la bonaj Spiritoj tion diras abunde al vi; fleksiĝu sub la blovado, anoncanta la uraganon, por  ke vi ne estu renversataj; tio estas, preparu vin, kaj ne estu similaj al la malprudentaj virgulinoj, kiuj estis kaptitaj malprovizitaj, ĉe l' alveno de la fianĉo.

La pretiĝanta revolucio estas pli morala ol materia; la grandaj Spiritoj, diaj senditoj, alblovas fidon, por ke vi ĉiuj, klerigitaj kaj ardaj laboristoj, aŭdigu vian humilan voĉon; ĉar vi estas la sablero; sed sen sableroj ne estus montoj. Tiel, do la vortoj "Ni estas malgrandaj" ne plu havu sencon por vi. Al ĉiu sia misio, al ĉiu sia laboro. Ĉu la formiko ne faras la konstruaĵon de sia societo, kaj nepercepteblaj animaletoj ne starigas kontinentojn? La nova krucmilito estas komencita; apostoloj de l' universala paco kaj ne de milito, modernaj sanktaj Bernardoj, rigardu kaj marŝu antaŭen: la leĝo de la mondoj estas la leĝo de la progreso.  

- Fénelon, Poitiers, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Friday, July 12, 2013

LA NOVA EPOKO

Dio estas unika, kaj Moseo estas la Spirito, kiun Dio sendis en misio por konigi Lin, ne nur al la hebreoj, sed ankaŭ al la idolanaj popoloj. La hebrea popolo estis la instrumento, kiun Dio uzis por fari Sian revelacion per Moseo kaj per la profetoj, kaj la suferoj de tiu popolo celis frapi la okulojn kaj faligi la vualon, kiu kaŝis Dion antaŭ la homoj.

La ordonoj de Dio, donitaj per Moseo, portas la ĝermon de la plej ampleksa kristana moralo; la komentarioj de la Biblio malvastigas ilian signifon, ĉar, praktikata laŭ sia tuta pureco, la kristana moralo ne estus tiam komprenata; tamen la dek ordonoj de Dio restis, malgraŭ ĉio, kiel ĉefa paĝo de la Biblio, kiel ia lumturo, kiu devis lumigi al la homaro la vojon trairotan.

La moralo instruita de Moseo estis konforma al la stato de progreso de la popoloj, kiujn ĝi intencis rebonigi, kaj tiuj popoloj, duonsovaĝaj koncerne la perfektiĝon de l' animo, ne estus komprenintaj, ke oni povas adori Dion alimaniere ol per bruloferoj, nek ke estas necese pardoni malamikon. Ilia intelekto, ŝatinda el materia vidpunkto kaj eĉ laŭ la artoj kaj sciencoj, estis tre malmulte disvolviĝinta pri moraleco, kaj ne konvertiĝus sub la regado de tute spirita religio; estis necesa la reprezentado duonmateria, kian havis tiam la hebrea religio. La bruloferoj parolis al iliaj sentumoj, dum la ideo pri Dio parolis al ilia Spirito.

La Kristo estis la iniciatinto de la plej pura, de la plej sublima moralo; de l' evangelia kristana moralo, kiu devas renovigi la mondon, realproksimigi inter si la homojn kaj ilin interfratigi; kiu devas ŝprucigi el ĉiuj koroj la kariton kaj la amon al la proksimulo, kaj krei inter ĉiuj homoj komunan solidarecon; fine, kiu devas transformi la teron kaj ĝin fari loĝejo por Spiritoj pli altaj ol tiuj, kiuj nun loĝas sur ĝi. Tia estas la leĝo de la progreso, al kiu la naturo estas submetita kaj kiu plenumiĝas, kaj Spiritismo estas la levilo, kiun Dio uzas por progresigi la homaron.  

La tempo venis, kiam la moralaj ideoj devas elvolviĝi, por ke efektiviĝu la progresado, kiu estas en la planoj de Dio; la moralaj ideoj devos sekvi la saman vojon, kiun laŭiris la ideoj pri libereco, kiuj estis ilia anoncanto. Sed oni ne kredu, ke tiu elvolviĝo efektiviĝos sen bataloj; ne, por alveni al maturiĝo, la moralaj ideoj bezonas skuojn kaj diskutojn, por ke ili altiru la atenton de la vulgarularo; kiam tio estos atingita, la beleco kaj la sankteco de la moralo frapos la intelektojn, kaj ĉi tiuj alligiĝos al scienco, kiu donas al ili la ŝlosilon de l' estonta vivo kaj malfermas al ili la pordojn de l' eterna feliĉo. Moseo malfermis la vojon; Jesuo daŭrigis la laboron; Spiritismo ĝin finos.  

- Izraelida Spirito, Mulhouse, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Thursday, July 11, 2013

LA VIRTO

La virto, en sia plej alta grado, estas la tuto de ĉiuj esencaj kvalitoj, kiuj konsistigas la virtan homon. Esti bona, karitema, laborema, sobra, modesta, tiaj estas la kvalitoj de la virta homo. Bedaŭrinde ili ofte estas akompanataj de moralaj neperfektaĵoj aŭ kriplaĵoj, kiuj ilin malbeligas kaj malgrandigas. Kiu paradas pro sia virto, tiu ne estas virta, ĉar al li mankas la ĉefa kvalito: la modesteco, kaj li havas la plej kontraŭan malvirton: la fieron. La virto vere inda je tiu nomo ne amas fanfaronadon; oni ĝin divenas, sed ĝi sin kaŝas en la ombron kaj evitas la admiradon de la vulgarularo. Sankta Vincento de Paŭlo estis virta; virtaj estis la digna paroĥestro de Ars kaj multaj aliaj, apenaŭ konataj de la mondo, sed tre konataj de Dio. Ĉiuj tiuj bonaj homoj ne sciis, ke ili estas virtaj; ili lasis sin peli de la fluo de siaj sanktaj inspiroj kaj faradis la bonon tute abnegacie kaj tute forgesante sin mem. 

Al la virto tiel komprenata kaj praktikata mi admonas vin, miaj infanoj; al tiu virto vere kristana kaj vere laŭ spiritisma mi konsilas, ke vi vin dediĉu; sed forpuŝu de via koroj ĉian penson pri fiero, vantamo aŭ memamo, kiuj makulas ĉiam la plej bonajn kvalitojn. Ne imitu la homon, kiu prezentas sin kiel modelon kaj distrumpetas siajn proprajn kvalitojn ĉe ĉiuj komplezemaj oreloj. Tiu virto, kiu tiel fanfaronas, ofte kaŝas amason da abomenaj mallojalaĵoj. 

Principe, la homo, kiu altigas sin mem, kiu starigas statuon honore al sia propra virto, nuligas per tiu ago mem, la efektivan meriton, kiun li povas havi. Kion mi diros do pri tiu, kies tuta valoro estas ŝajnigi, kio li ne estas? Mi ja konsentas, ke la homo, kiu faras la bonon, sentas en la fundo de sia koro intiman kontentecon, sed se tiu kontenteco manifestiĝas, por rikolti laŭdojn, ĝi degeneras en memamon. 

Ho vi ĉiuj, kiujn la spiritisma fido varmigas per siaj radioj kaj kiuj scias, kiel malproksime de la perfekteco la homo staras, neniam falu en tian eraron. La virto estas graco, kiun mi deziras al ĉiuj sinceraj spiritistoj; tamen mi diros al ili: Pli bone malmultaj virtoj kun modesteco, ol multaj kun fiero. Ĝuste pro fiero sinsekvaj generacioj perdiĝis; nur per humileco la homaro iam elaĉetos siajn kulpojn.  

- Francisko-Nikolao-Magdalena (Spirito), Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XVII de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

Wednesday, July 10, 2013

KONKLUDOJ

Sendube la surtera vivo estas benata lernejo; sed se vi ne profitos el ĝi, por sufiĉe ellerni la lecionojn destinitajn al via spirita altiĝo, nenion helpos al vi eniri en la kurson de la homa vivado. 

Sen ia dubo la vojo de la bono estas peniga kaj malfacila, sed se vi ne decidos sekvi ĝin, neniu liberigos vin de la danĝera influo de la malbono. 

Nekontesteble la eterna feliĉo estas nobla realaĵo, for de la pasemaj kadroj de la karno; sed se vi deziras obstine restadi sur la kampo de la facilaj kaj malnoblaj plezuroj en la pli malaltaj sferoj, interne de ili vi senfine vagos. 

Dio nediskuteble estas kun ni en ĉiaj cirkonstancoj, sed se vi ne estos kun Dio, neniu povos antaŭvidi, ĝis kie via spirito malsupreniros en la regionoj de maltrankvilo kaj ombro.


Ekstraktita el Ĉapitro 50 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Tuesday, July 9, 2013

LA DEVO

La devo estas morala ŝuldo de la homo, unue por si mem, poste por aliaj. La devo estas la leĝo de la vivo; ĝi troviĝas en la plej malgrandaj detaloj, same kiel en la plej altaj agoj. Mi volas paroli tie ĉi nur pri la morala devo, kaj ne pri la devo trudata de la profesioj. 

En la sfero de la sentoj, la devo estas tre malfacile plenumebla, ĉar ĝi kontraŭas la allogojn de l' intereso kaj la koro; ĝiajn venkojn neniu atestas kaj ĝiajn fiaskojn la socio ne punas. La intima devo de la homo estas lasita al lia libera volo; la instigilo de la konscienco, tiu gardanto de l'  interna honesteco, ĝin avertas kaj subtenas, sed ofte la konscienco estas senpova antaŭ la sofismoj de la pasio. Fidele observata, la devo de la koro altigas la homon; sed kiel precizigi tiun devon? Kie ĝi komenciĝas? Kie ĝi finiĝas? La devo komenciĝas ĝuste ĉe la punkto, kie estas minacata la feliĉo aŭ la ripozo de la proksimulo; ĝi finiĝas ĉe la limo, kiun ni volus ne vidi transpaŝita kontraŭ ni mem. 

Dio kreis ĉiujn homojn egalaj por la doloro; grandaj aŭ malgrandaj, malkleraj aŭ kleraj, suferas pro la samaj kaŭzoj, por ke ĉiu klare juĝu la malbonon, kiun li povas fari. Tia kriterio ne validas pri la bono, kies diverseco de esprimoj estas senlima.  La egaleco antaŭ la doloro estas sublima antaŭvidemo de Dio, kiu volas, ke Liaj filoj, instruitaj per komunasperto, ne faru malbonon pro nescio de ties efikoj. 

La devo estas la praktika resumo de ĉiuj moralaj teorioj; ĝi estas braveco de l' animo, kiu alfrontas la angorojn de la batalo; ĝi estas severa kaj fleksebla; preta kurbiĝi al la diversaj komplikaĵoj, ĝi restas nefleksebla antaŭ la tentoj. La homo, kiu plenumas sian devon, amas Dion pli ol  la kreitojn, kaj la kreitojn pli ol si mem; li estas samtempe juĝisto kaj sklavo en sia propra afero. 

La devo estas la plej bela floro de la racio; ĝi naskiĝas de la racio, kiel filo devenas de sia patrino. La homo devas ami la devon, ne tial, ke ĝi antaŭgardas lin kontraŭ la malbonaĵoj de la vivo, kiujn la homaro ne povas eviti, sed tial, ke ĝi havigas al la animo la energion necesan por ties elvolviĝo. 

La devo grandiĝas kaj radias sub nova formo pli alta en ĉiu el la superaj stadioj de la homaro; neniam ĉesas la morala ŝuldo de la kreito al Dio; la homo devas speguli la virtojn de l' Eternulo, kiu ne akceptas simplan skizon, ĉar Li volas, ke la beleco de Lia verko brilegu antaŭ Li. 

- Lazaro (Spirito), Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XVII de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

HELPU VIN MEM

Deziru nenion de via najbaro, krom la noblaj kvalitoj, ornamantaj lian spiriton. 

Ne permesu, ke ĉagrenoj prenu la direktilon de via destino. 

Ne cedu la templon de via menso al la malbonaj impresoj. 

Ne forigu vian spertadon de sur la spiritaj fundamentoj. 

Ne forgesu, ke la altega idealo, objekto de via admiro, devas iam korpiĝi sur viaj vojoj. 

Ne kateniĝu al la malbono, tamen ne flanken metu viajn devojn de frateco al tiuj trafitaj de la malbono. 

Ne estingu la torĉon de la fido dum viaj helaj tagoj, por ke ne manku al vi lumo dum la ombraj tagoj. 

Ne malakceptu la lecionojn de la evolucia vojo, kiel ajn malfacilaj kaj doloraj ili estas, por ke la vivo iam malfermu al vi la sanktejon de la saĝo. 

Ne ŝparu tempon en la konstruado de ĉio bela, eterna kaj bona. 

Ne forgesu, ke justeco starigas la universalan ordon, sed nur amo plivastigas la dian verkon.


Ekstraktita el Ĉapitro 49 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Monday, July 8, 2013

LA RELIGIA FIDO. KONDIĈOJ DE LA NESKUEBLA FIDO

El religia vidpunkto, "fido" estas la kredo je specialaj dogmoj, kiuj formas la diversajn religiojn; ĉiuj religioj havas siajn apartajn sanktajn dogmojn. En tiu senco, la fido povas esti  rezonata aŭ  blinda. La blinda fido nenion ekzamenas, akceptas sen ia kontrolo tiel la falsajn, kiel la verajn asertojn , kaj ĉe ĉiu paŝo kolizias kun la evidenteco kaj la racio; troigite, ĝi naskas  fanatikecon. Se la fido baziĝas sur eraro, pli malpli baldaŭ ĝi disruiniĝas; la fido, havanta kiel fundamenton la veron, estas la sola, kiu certigas la estontecon, ĉar ĝi neniel povas timi la progreson de la homa sciado, konsiderante, ke tio,  kio estas vera en mallumo, estas tia ankaŭ en plena lumo. Ĉiu religio arogas al si ekskluzivan posedon de la vero;  rekomendi blindan fidon je difinita dogmo estas konfesi propran nekapablon pruvi sian pravecon. 

Oni ordinare diras, ke fido ne povas esti preskribata, kaj tial multaj personoj diras, ke ili ne kulpas pri sia manko de fido. Sendube, la fido ne estas io preskribebla, kaj, des malpli, io trudebla. Ne, ĝi ne estas io preskribebla, sed akirebla, kaj al neniu homo ĝia posedo estas malpermesata, eĉ inter la plej malakceptemaj. Ni parolas pri la fundamentaj spiritaj veraĵoj, ne pri ia aŭ ia alia aparta kredo. La devo de la renkontiĝo ne koncernas la fidon, sed la homojn, kaj,  se ĉi tiuj ĝin sincere serĉos, ili ĝin nepre trovos. Estu certaj do, ke tiuj, kiuj diras: "Nenion alian ni pli multe dezirus ol kredi, sed ni ne povas", tion diras el la lipoj, ne el la koro, ĉar tion dirante, ili fermas al si la orelojn. Tamen ĉirkaŭ ili  pruvoj abundas; kial ili rifuzas vidi tiujn pruvojn? Iuj, pro malŝato; aliaj, pro timo, ke ili devos ŝanĝi siajn kutimojn; la plimulto, pro fiero, kiu malkonsentas rekoni ian superan potencon, ĉar tiam ili devus kliniĝi antaŭ ĝi.

Ĉe iuj personoj la fido  ŝajnas iamaniere kunnaskita; fajrero sufiĉas por ĝin elvolvi. Tia kapablo facile asimili la spiritajn veraĵojn estas evidenta signo de antaŭa progreso; ĉe aliaj, kontraŭe, tiuj veraĵoj nur malfacile penetras, signo ne malpli evidenta de nemulte progresinta naturo. La unuaj jam kredis kaj komprenis; ili kunportas,  renaskiĝante, la intuicion pri tio, kion ili sciis: ilia edukado estas elfarita; la duaj devas ĉion lerni: ilia edukado estas farota; sed ĝi ja fariĝos, kaj se ĝi ne estos plenfinita dum ĉi tiu ekzistado, ĝi estos en alia.

La kontraŭstaro de la nekredanto, ni konsentu, ofte dependas malpli de li, ol de la maniero, kiel la aferoj estas prezentataj al li. La fido bezonas ian bazon, kaj tiu bazo estas la perfekta kompreno de tio, je kio oni devas kredi; por kredi ne sufiĉas vidi, precipe estas necese kompreni. La blinda fido jam ne akordas kun tiu ĉi jarcento; kaj tio estas des pli vera, ĉar nenio krom la dogmo de la blinda fido naskas hodiaŭ la plej grandan nombron da nekredantoj, ĉar ĝi volas trudi sin kaj postulas la rezignon je unu el la plej valoraj rajtoj de la homo: rezonado kaj libera volo. Precipe kontraŭ tiu fido staras la nekredanto, kaj pri ĝi estas prave diri, ke fidon oni ne preskribas; ne akceptante pruvojn, ĝi lasas en la spirito ion neprecizan, kio naskos dubon. La rezonata fido, apogante sin sur la faktoj kaj la logiko, lasas post si nenion malklaran; oni kredas, ĉar oni estas certa, kaj oni estas certa nur tiam, kiam oni komprenas; jen, kial ĝi ne malfortiĝas; ĉar neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.

Al tiu rezultato kondukas Spiritismo, kaj tial ĝi venkas nekredemon ĉiam, kiam ĝi ne renkontas sisteman kontraŭstaron kun ia kaŝita intereso.


Ekstraktita el Ĉapitro XIX de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

KONSULTU LA BONON

Klaĉemulo deziras, ke vi, same kiel li, rimarku la malkorektaĵojn de la aliula vivo. 

Hezitema kaj malfortanima homo imagas al si, ke viaj fortoj estas facilrompeblaj. 

Diskutanto deziras vian aleston ĉe disputoj pri ĉio kaj pri ĉiuj. 

Sendankulo ne ĝojas, vidante vin danka al aliaj. 

Memadoranto ne ĝojas, vidante vian respekton al la kontraŭuloj. 
  
Ribelanto penas meti sur vian vizaĝon la maskon de ribelo. 

Nekomprenema homo penas dronigi vian menson en profundajn konfuzojn. 

Neŭrasteniulo petas vin ne ridi. 

Malsaĝulo postulas, ke vi estu same malsaĝa. 

Homo, ankoraŭ ne tute rompinta kun la surteraj ligiloj, ĉiam penas egaligi siajn similulojn al li mem. Tamen memoru, ke vi estas vi mem, homo, havanta tute propran taskon kaj malsamajn prirespondojn, kaj se vi aspiras realan feliĉon, ne forgesu konsulti modelajn bonfarantojn, kun la Kristo, en ĉiuj horoj de via vivo.


Ekstraktita el Ĉapitro 48 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko) 

Sunday, July 7, 2013

PETOJ

Dum via preĝado vi petas radion de lumo, preskaŭ ĉiam forgesante, ke vi havas sub via dispono la Sunan Fokuson por ke vi plenumu la Diajn Decidojn. 

Via spirito petas iom da amo, dum ĉirkaŭ vi la homaro atendas elmontron de via kapableco ami. 

Vi petas, ke oni donu al vi komisiojn, kiuj kapabligus vin kunlabori kun la Dia Saĝo, sed vi forgesas, ke milionoj da estuloj atendas vian decidon servi, en nomo de la  Ĉiela Patro. 

Via koro petas ĉielajn signojn, sed, dum la Saĝulo inter la Saĝuloj kolorigas florojn kaj horizontojn por viaj okuloj, vi serĉas vanajn distraĵojn kaj vidas nenion. 

Vi postulas justecon por viaj personaj aferoj, sed vi ĉiutage komplikas situaciojn kaj problemojn, ne rimarkante, ke la Superega Harmonio ĉiam korektas maljustaĵojn ĉirkaŭ vi pere de doloro kaj morto. 

Vi deziras okazojn por grandiĝi kaj altiĝi en la supera spiriteco, sed vi ofte evitas la  ŝtupojn de la laborplena kaj modesta klopodado ĉiutaga, al vi donitajn de la Senlima Boneco kiel favorkoraĵon. 

Se vi senĉese petas pri eterna feliĉo, sed rifuzas la rimedojn por ĝin akiri, kion do vi atendas sur la vojo?


Ekstraktita el Ĉapitro 47 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Saturday, July 6, 2013

PROFITU LA OPORTUNAN OKAZON

Ne via cedema kamarado postulas vian urĝan fratan komprenemon, sed tiu, ankoraŭ klopodanta por jungi la sovaĝecon de la koleremo en sia propra brusto. 

Ne via frato, plene konanta la Evangelion, bezonas vian neprokrasteblan zorgadon, sed tiu, ankoraŭ ne sukcesinta elpeli el sia koro la vipuron de la malicemo. 

Ne via amiko, pace iranta sur la vojo de bono, bezonas vian konstantan helpadon, sed tiu, implikiĝinta en la labirinto de malkonkordo kaj nekompreno, sen fortoj por reveni sur la rektan vojon. 

Ne tiu homo, kiu vivas en sia ordinara laborado, postulas urĝan helpon, sed tiu, kiu ne havis rimedojn sufiĉajn por venki la premantajn cirkonstancojn de la homa spertado kaj falis en la malluman regionon de menskonfuziteco. 

Tre verŝajne via kunlaborado en la paradizo estas nun tute ne necesa; sed nediskutebla realaĵo estas tio, ke via loko por servi kaj lerni, helpi kaj ami, estas ja la Tero mem.


Ekstraktita el Ĉapitro 46 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko) 

Friday, July 5, 2013

ORIGINO KAJ KONADO DE LA NATURA LEĜO

619. Ĉu Dio havigis al ĉiuj homoj rimedojn por koni Lian leĝon?

“Ĉiuj povas koni ĝin, sed ne ĉiuj ĝin komprenas; tiuj, kiuj ĝin plej bone komprenas, estas la virtuloj kaj la homoj, dezirantaj ĝin serĉi; tamen ĉiuj iam ĝin komprenos, ĉar estas necese, ke fariĝu la progreso.”

(*) La justeco de la pluraj enkarniĝoj de la Spirito estas konsekvenco de ĉi tiu principo, ĉar en ĉiu nova ekzistado la intelekto de la homo kreskas kaj pli klare komprenas bonon kaj malbonon. Se la homo devus ĉion sperti en unu sola ekzistado, kia estus la sorto de miloj da estuloj, ĉiutage mortantaj en la bruteco de sovaĝuloj aŭ en la mallumo de neklereco, kondiĉoj tute ne dependantaj de ili mem? (171-222) *(Rimarko de Allan Kardec)

620. Ĉu la animo, antaŭ ol kuniĝi kun la korpo, komprenas la leĝon de Dio pli bone ol post sia enkarniĝo?

“Ĝi komprenas tiun leĝon laŭ nivelo, kiun ĝi atingis, kaj pri tiu leĝo ĝi konservas intuician memoron post sia kuniĝo kun la korpo; sed la malnoblaj instinktoj de la homo igas ĝin ofte forgesi tiun leĝon.”

621. Kie estas skribita la leĝo de Dio?

“En la konscienco.”

— Ĉar la homo havas en sia konscienco la leĝon de Dio, kial estus do necese ĝin konigi al li?

“Li ĝin forgesis kaj miskomprenis; Dio volis, ke ĝi estu rememorigita al la homo.”

622. Ĉu Dio komisiis iujn homojn por la diskonigado de Lia leĝo?

“Jes, certe; en ĉiuj tempoj homoj ricevis tiun mision. Ilin estas Superaj Spiritoj, enkarniĝintaj speciale por progresigi la homaron.”

623. Ĉu tiuj, kiuj intencis instrui al la homoj la leĝon de Dio, iafoje ne eraris kaj ilin ofte ne devojigis per falsaj principoj?

“Tiuj, ne inspirataj de Dio kaj, pro ambicio, prenintaj sur sin mision, kiun ili mem ne ricevis, certe deklinis la homojn de la ĝusta vojo; tamen, ĉar ili estis geniuloj, tial inter la eraroj mem, kiujn ili diskonigis, estas iafoje trovataj grandaj veraĵoj.”

624. Kia estas la vera profeto?

“La vera profeto estas virtulo inspirata de Dio. Oni povas ekkoni lin per liaj paroloj kaj agoj. Dio ne uzas buŝon de mensogulo por instrui veron.”

625. Kiu estas la plej perfekta tipo, kiun Dio donis al la homo, kiel ties gvidanton kaj modelon?

“Jesuo.”

(*) Jesuo estas por la homo la tipo de l’ morala perfekteco, kiun la surtera homaro povas aspiri. Dio lin prezentas al ni kiel la plej perfektan modelon, kaj la doktrino instruita de la Kristo estas la plej pura esprimo de la dia leĝo, ĉar Jesuo estis animita de la dia spirito kaj estis la plej pura estulo iam ajn aperinta sur la Tero.
Se kelkaj personoj, kiuj arogis al si instrui al la homo la leĝon de Dio, iafoje deturnis sian fraton de l’ bona vojo per falsaj principoj, tio estas signo, ke ili mem sin lasis superpotenci de tro teraj sentoj kaj konfuzis la leĝojn, kiuj regas la kondiĉojn de la vivo de animo, kun tiuj, kiuj regas la vivon de korpo. Pluraj prezentis kiel diajn leĝojn tion, kio estis nur leĝoj homaj, starigitaj por servi al pasioj kaj por estri la homojn. *(Rimarko de Allan Kardec)


Ekstraktita el Ĉapitro I de la Tria Parto de "La Libro de la Spiritoj" - Allan Kardec

ĈIAM VOKATA

Kristano estas vokata al servado ĉie. 

En la domo de sufero li donos konsolon. 

En la kaverno de malklereco li donos klarigojn. 

En la kastelo de plezuro li instruos moderon. 

Ĉe la abismo de krimo li evitos falojn. 

En la turnovento de ekscesoj li ekzemplos sobrecon. 

En la kabano de mallumo li ekbruligos lumon. 

En la nebulo de senkuraĝeco li malfermos pordojn al bonhumoro. 

En la infero de malamo li disverŝos benojn de amo. 

En la medio de malicemo li disdonos bonon. 

En juĝejo li image sin metos en la lokon de juĝato, por esplori aliulajn erarojn. 

En ĉiu anguloj de la vojo ni renkontas inspirojn de la Sinjoro, kiuj invitas nin al servado.


Ekstraktita el Ĉapitro 45 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko) 

Thursday, July 4, 2013

REENKARNIĜO

166. Kiel la animo, ankoraŭ ne atinginta la perfektecon dum la enkorpa vivo, povas kompletigi sian elpuriĝon?

“Per tio, ke ĝi sin submetas al la provo de nova ekzistado.”

— Kaj, kiel ĝi plenumas tiun novan ekzistadon? Ĉu per sia aliiĝo, kiel Spirito?

“Per plipuriĝo, la animo sendube trapasas ian aliiĝon, sed por tio ĝi bezonas la provon de enkorpa vivo.”

— Ĉu la animo havas do plurajn enkorpajn ekzistadojn?

“Jes, ni ĉiuj havas multe da ekzistadoj. La homoj, asertantaj al vi ion kontraŭan, volas tenadi vin en nescieco, en kiu ili mem troviĝas: jen ilia deziro.”

— Ŝajnas, ke de tio rezultas, ke la animo, forlasinte la korpon, ekprenas alian; alivorte, ke ĝi eniĝas en novan korpon; ĉu ni tiel komprenu tiun principon?

“Evidente.”

167. Kiu estas la celo de la enkarniĝo?

“La kulpelaĉeto, la grada pliboniĝo de la homaro; sen tio, kie estus justeco?”

168. Ĉu la nombro de la enkorpaj ekzistadoj estas limigita, aŭ ĉu la Spirito eterne reenkarniĝas?

“Kun ĉiu nova ekzistado la Spirito faras unu paŝon antaŭen sur la vojo de l’ progresado; sed, seniĝinte je ĉiaj malpuraĵoj, li ne plu bezonas la provojn de enkorpa vivo.”

169. Ĉu la nombro de la enkarniĝoj estas la sama por ĉiuj Spiritoj?

“Ne; Spirito, kiu rapide iras, ŝparas al si multe da provoj. Tamen tiuj sinsekvaj enkarniĝoj estas ĉiam tre multenombraj, ĉar la progresado havas nenian limon.”

170. Kio fariĝas la Spirito post sia lasta enkarniĝo?

“Feliĉega Spirito; li estas Spirito pura.”

171. Sur kio sin bazas la dogmo de reenkarniĝo?

“Sur la justeco de Dio kaj sur la revelacio, ĉar, kiel ni diris, bona patro ĉiam lasas al siaj idoj pordon malfermitan al la pento. Ĉu la prudento ne diras al vi, ke estus nejuste rifuzi por ĉiam la eternan feliĉon al tiuj, de kiuj ne dependis ilia pliboniĝo mem? Ĉu ĉiuj homoj ne estas idoj de Dio? Nur ĉe la egoistoj sin trovas la maljusteco, la necedema malamo kaj la nepardoneblaj krimoj.”

(*) Ĉiuj spiritoj inklinas al perfekteco, kaj Dio liveras al ili la rimedojn ĝin atingi per la provoj de la enkorpa vivo; per Sia justeco, Li donas al ili la eblon fari, en novaj ekzistadoj, tion, kion ili ne povis fari aŭ elplenumi ĉe unua provo.
Ne harmonius kun la justeco, nek kun la boneco de Dio, forpuŝi por ĉiam tiujn, kies pliboniĝo eble renkontis barojn, nedependajn de ilia volo kaj devenantajn de la medio mem, en kiu ili troviĝas. Se la sorto de la homo estus neŝanĝeble fiksita post la morto, Dio do ne taksus ĉies agojn per sama pesilo kaj ne traktus ĉiujn senpartie.
La doktrino pri la reenkarniĝo, tio estas, tiu, laŭ kiu estas konsentataj pluraj sinsekvaj ekzistadoj al la homo, estas la sola konforma al la ideo, kiun ni faras pri la justeco de Dio rilate al la homoj starantaj sur malsupera morala nivelo; la sola, kiu povas klarigi al ni la estontecon kaj firmigi niajn esperojn, ĉar ĝi havigas al ni la rimedon por elpago de niaj eraroj per novaj provoj. Tion la prudento montras kaj la Spiritoj instruas al ni.
La homo, konscianta pri sia nesupereco, trovas en la doktrino pri reenkarniĝo konsolantan esperon. Se li kredas la justecon de Dio, li do ne devas esperi, ke Dio donos al li pozicion egalan al tiu de la homoj, kiuj faris pli ol li; sed la ideo, ke tiu nesupereco ne por ĉiam malebligas al li ricevi la superegan bonon, kiun li povos ricevi per novaj klopodoj, subtenas lin kaj revigligas lian kuraĝon. Kiu, ĉe la fino de sia vojo, ne bedaŭras, ke li tro malfrue akiris sperton, el kiu li jam ne povas profiti? Tiu tro malfrua sperto ne estas perdita: li ĝin profitos en nova vivo. *(Rimarko de Allan Kardec)


Ekstraktita el Ĉapitro IV de la Dua Parto de "La Libro de la Spiritoj" - Allan Kardec

ŜVEBU SUPER ĈIO

Antaŭ bloko el kruda  ŝtono, ne alforĝu vin al la ideo pri ia pezo. Pensu pri la artisma statuo, kiu povos kreiĝi el ĝi. 

Rigardante la malfacilaĵojn de la semado, ne deturnu vin, timante pluvtorentojn kaj fivermojn. Memoru la panon, kiu plenigos vian provizejon. 

Starante antaŭ tempesto, ne dronu en lamentado. Meditu pri la bonaĵoj, kiuj venos post ĝia forpaso. 

Ĉe malfacilega laboro, ne timu la  ŝviton, kiu abunde fluos. Atendu la bonajn verkojn, kiuj rezultos el ĝi. 

Ne timu la varmon de la forĝejo. Atendu la utilaĵojn, kiujn ĝi liveros por via vivo. 

Ne prezentu al vi nur la danĝerojn de malsano. Kunkalkulu la ĝojon kaj la kapablon kuraci. 

Se vi efektive estas regata de nobla idealo, forgesu viajn defalintan amikon, forkurintan edzinon, sendankan kamaradon kaj nekompreneman fraton. Ili  ĉiuj estas lernantoj kaj preterpasantoj, kiel vi mem... Gravaj ja estas la intensigo de la lumo, la progreso de la vero kaj la venko de la bono.


Ekstraktita el Ĉapitro 44 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)