Wednesday, July 3, 2013

PERSONAJ PROBLEMOJ

Vivanta fido ne estas transdonebla hereda propraĵo. Ĝi estas persona konkero. 

Vera feliĉo ne estas pruntebla varo.  Ĝi estas intima realiĝo. 

Ĉiela graco ne hazarde venas. Ĝi devas esti meritita. 

La plej bona karito ne estas tiu farata pere de aliaj. Praktiki ĝin devas ja ni mem. 

Morala forteco ne estas ia rezulto de aliulaj petoj. Ĝi originas el nia klopodo persiste agadi por la bono. 

Fidela espero ne fiksiĝas en nia koro per simpla infekto. Ĝi estas frukto de pli alta kompreno. 

Vera amo ne naskiĝas el la ombroj de deziro.  Ĝi estas neelĉerpebla kristalklara fonto el la eterna spirito. 

Reala scio ne estas ia en kelkaj tagoj farita konstruaĵo. Ĝi estas verko de la tempo. 

La paradizo neniam estos akirita per ruza aĉeto. Ĝi estas atingebla nur per nia forta volo eviti la purgatorion aŭ la inferon en nia propra konscienco. 

Neneigebla estas la protekto de la Supera Sfero al ni ĉiuj, kiuj ankoraŭ moviĝas en la ombro. Tamen, ve al ni, se ni ne serĉas la benojn de la lumo!...


Ekstraktita el la Ĉapitro 43 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment