Wednesday, July 3, 2013

ONI EKKONAS LA KRISTANON LAŬ LIAJ VERKOJ

"Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo." 

Aŭskultu ĉi tiun parolon de la Majstro, vi ĉiuj, kiuj malakceptas la spiritisman doktrinon, kvazaŭ ĝi estus demona verko. Malfermu viajn orelojn, ĉar alvenis la momento por aŭdi. 

Ĉu sufiĉas vesti la livreon de la Sinjoro por esti fidela servisto? Ĉu sufiĉas diri: "Mi estas kristano", por sekvi la Kriston? Serĉu la verajn kristanojn, kaj vi ilin ekkonos laŭ iliaj verkoj. "Bona arbo ne povas porti malbonajn fruktojn, nek malbona arbo doni bonajn fruktojn." "Ĉiu arbo, kiu ne portas bonajn fruktojn, estas dehakata kaj ĵetata en la fajron." Jen la paroloj de la Majstro; disĉiploj de la Kristo, komprenu ilin bone. Kiajn fruktojn portu la arbo de Kristanismo, potenca arbo, kies densaj branĉoj kovras per sia ombro parton de la mondo, sed ankoraŭ ne ŝirmanta ĉiujn, kiuj devas kolektiĝi ĉirkaŭ ĝi? La fruktoj de l' arbo de la vivo estas fruktoj de vivo, espero kaj fido. Kristanismo jam de pluraj jarcentoj predikas ĉiam tiujn diajn virtojn; ĝi penas disdoni siajn fruktojn, sed kiom malmultaj ilin rikoltas! La arbo estas ĉiam bona, sed la ĝardenistoj estas malbonaj. Ili volis konformigi ĝin al sia ideo; ili volis modeligi ĝin laŭ siaj bezonoj; ili ĝin tranĉis, malgrandigis, stumpigis; ĝiaj sensukaj branĉoj ne portas malbonajn fruktojn, ĉar ili jam fruktojn ne donas. La soifanta vojiranto, kiu haltas en ĝia ombro por serĉi frukton de espero, kapablan rehavigi al li forton kaj kuraĝon, vidas nur mizerajn branĉojn, kiuj antaŭsentigas uraganon. Vane li petas pri  la frukto de vivo la arbon de vivo: ĝiaj velkintaj folioj defalas; la mano de la homo tiel multe ilin tuŝadis, ke ĝi bruligis ilin!

Malfermu do viajn orelojn kaj viajn korojn, miaj tre amataj! Flegu tiun arbon de vivo, kies fruktoj donas eternan vivon. Kiu plantis ĝin, tiu admonas vin flegi ĝin amplene, ĉar vi iam vidos ĝin abunde porti siajn diajn fruktojn. Konservu ĝin tia, kia la Kristo ĝin donis al vi: ne stumpigu ĝin; ĝia vastega ombro volas etendiĝi sur la universon: ne tranĉu ĝiajn branĉojn. Ĝiaj  bongustaj fruktoj abunde falas, por nutri la soifantan vojiranton, kiu aspiras al sia celo; ne kolektu tiujn fruktojn, por ilin enmagazenigi kaj lasi putri, por ke ili utilu al neniu. "Estas multaj vokitoj kaj malmultaj elektitoj"; ĉar ekzistas multaj akaparistoj de la pano de la vivo, kiaj ekzistas de la materia pano. Ne alkalkulu vin al tiaj homoj; la arbo, portanta bonajn fruktojn, devas disdoni ilin al ĉiuj. Iru do serĉi la soifantojn; gvidu ilin sub la branĉojn de l' arbo kaj dividu kun ili la rifuĝon, kiun ĝi proponas al vi.  "Oni ne rikoltas vinberojn el dornarbetoj". Miaj fratoj, foriru do de tiuj, kiuj vokas vin, por prezenti al vi la rubusujojn de la vojo, kaj sekvu tiujn, kiuj gvidas vin al la ombro de l' arbo de vivo.

La dia Savanto, la modela justulo, diris, kaj liaj paroloj ne forpasos: "Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo, sed nur tiuj, kiuj faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo." 

La Mastro de la beno vin benu; la Dio de lumo vin prilumu; la arbo de la vivo abunde disdonu al vi siajn fruktojn! Kredu kaj preĝu! 

- Simeon (Spirito), Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el la Ĉapitro XVIII de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment