Thursday, October 31, 2013

Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantoj Spiritoj

18. La suferantaj Spiritoj petas preĝon; ĝi estas utila al ili, ĉar, konstatante, ke oni pri ili pensas, ili sentas sin malpli forlasitaj, malpli malfeliĉaj. Sed la preĝo faras sur ilin pli rektan agadon: ĝi relevas ilian kuraĝon, instigas en ili la deziron altiĝi per pento kaj repago, kaj eble ĝi deturnas de la malbono ilian penson; en tiu ĉi senco ĝi povas ne nur mildigi, sed ankaŭ malplidaŭrigi iliajn suferojn.

19. Iuj personoj ne konsentas pri la preĝo por la mortintoj, ĉar, laŭ ilia kredo, la animo havas unu nuran alternativon, nome, esti savita aŭ kondaminita al eternaj suferoj; en ambaŭ okazoj la preĝo estas do senutila. Ne diskutante la valoron de tia opinio, ni konsentu por momento pri la realeco de l' eternaj suferoj pro nepardonindaj kulpoj kaj ke niaj preĝoj estas senpovaj, por meti finon al tiuj suferoj. Ni demandas, ĉu en tiu hipotezo estas logike, kariteme kaj kristane rifuzi la preĝon por la kondamnitoj? Kiom ajn senpovaj por liberigi ilin, ĉu niaj preĝoj  ne estus por tiuj malfeliĉaj Spiritoj montro de kompato, kapabla mildigi iliajn suferojn? Sur la tero, kiam iu estas kondamnita al dumviva punlaboro, eĉ tiam, se ekzistas nenia espero, ke estos konsentita al li pardono, ĉu estas malpermesite al iu karitema persono helpi lin treni siajn katenojn, por ĉi tiujn malplipezigi?  Kiam iu estas trafita de nekuracebla malsano, ĉu oni lin forlasu sen ia malakrigo de liaj doloroj, nur tial, ke neniom da espero oni havas por lia resaniĝo?  Ĉu oni devas forlasi lin sen ia konsolo? Ekpensu, ke inter la kondaminitoj povas troviĝi persono, kiu estis al vi kara, iu amiko, eble patro, patrino aŭ filo: ĉar, laŭ via opinio, li ne povas esperi pardonon, ĉu tial vi rifuzus al li glason da akvo, por kvietigi lian soifon? ian balzamon, por sekigi liajn vundojn? ĉu vi ne farus por li tion, kion vi farus por dumviva kondamnito? ĉu vi ne donus al li ateston de amo, de konsolo? Sendube, ĉar tiel vi kondutus kies kristano. Kredo, kiu ŝtonigas la koron, ne povas harmonii kun la kredo je iu Dio, kiu lokas en la unua rango de la devoj la amon al la proksimulo. 

La neeterneco de la suferoj ne neprigas la malkonfirmon de puno dumtempa, ĉar Dio, per Sia justeco, ne povas intermiksi bonon kaj malbonon; nu, nei en tiu okazo la efikecon de la  preĝo estus nei la efikecon de la konsolo, de la kuraĝigoj kaj de la bonaj konsiloj; estus nei la forton, kiun ni ĉerpas el la morala helpo de la homoj, kiuj volas nian bonon.

20. Aliaj sin bazas sur pli verŝajna motivo: la nefleksebleco de la diaj dekretoj. Dio, ili diras, ne povas ŝanĝi Siajn decidojn laŭ peto de Siaj kreitoj; alie, nenio estus fiksa en la mondo. La homo nenion do havus por peti de Dio, sed devus nur submetiĝi kaj adori Lin.  

En ĉi tiu rezonado montriĝas falsa apliko de la neŝanĝebleco de la dia leĝo, aŭ pli bone, nescio pri la leĝo koncerne la estontan punon. Tiun leĝon malkaŝas la Spiritoj de la Sinjoro, hodiaŭ, kiam la homo estas matura por kompreni, kio en la kredo estas konforma aŭ kontraŭ al la diaj atributoj.

Laŭ la dogmoj  de l' absoluta eterneco de la suferoj, ne estas konsiderataj favore al la kulpulo ties konsciencriproĉoj kaj pento; por li ĉia deziro je pliboniĝo estas senutila: li estas kondamnita restadi por eterne ĉe la malbono. Se li estas kondamnita por difinita tempo, la puno ĉesos tuj, kiam tiu tempo forpasos; sed kiu diras, ke li tiam ekhavos pli bonajn sentojn?  Kiu diras, ke laŭ la ekzemplo de multaj kondamnitoj de sur la tero, ĉe ilia eliro el la malliberejo, li ne estos tiel malbona, kiel antaŭe? En la unua  okazo, oni konservus en la doloro de la puno homon revenintan al la bono; en la dua okazo, oni pardonus tiun, kiu restas kulpa. La leĝo de Dio estas pli antaŭvidema; ĉiam justa, senpartia kaj favorkora, ĝi fiksas nenian daŭron por la puno, kia ajn ĉi tiu estas; ĝi resume konsistas en la jeno:

21. "La homo suferas ĉiam la konsekvencon de siaj kulpoj: nenia malobeo je la leĝo de Dio restas nepunita. 

"La severeco de la puno estas proporcia al la graveco de la kulpo.

"La daŭro de la puno pro ia ajn kulpo estas nedifinita; ĝi dependas de la pento de la kulpulo kaj de ties reveno al bono;  la puno daŭras tiel longe kiel la obstinado en malbono; ĝi estus eterna, se la obstinado estus eterna; ĝi estas mallongedaŭra, se la pento rapidas. 

"Tuj kiam  la kulpulo petas kompaton, Dio aŭdas kaj sendas al li la esperon. Sed la simpla bedaŭro pro la farita malbono ne sufiĉas: repago estas necesa; tial la kulpulo estas submetata al aliaj provoj, en kiuj li povas, ĉiam per sia volo, fari la bonon, por repagi la malbonon, kiun li kaŭzis. 

"Tiel la homo estas konstante la arbitracianto de sia propra sorto; koncernas lin mem mallongigi aŭ senlime daŭrigi sian turmenton; lia feliĉo, aŭ malfeliĉo, dependas de lia volo fari bonon."

Tia estas la leĝo, leĝo neŝanĝebla kaj konforma al la boneco kaj la justeco de Dio.

La kulpa kaj malfeliĉa Spirito ĉiam povas do savi sin mem: la leĝo de Dio diras, sub kia kondiĉo li povas tion fari. Kio plej ofte mankas al li, tio estas volo, forto, kuraĝo; se, per niaj preĝoj, ni inspiras al li tiun volon, ni subtenas kaj kuraĝigas lin; se, per niaj konsiloj, ni al li donas la lumon, kiun li bezonas, anstataŭ peti Dion rompi Sian leĝon, ni fariĝas instrumentoj por la plenumo de Lia Leĝo de amo kaj karito, en kiu Li permesas al ni partopreni, por ke ni donu mem pruvon de karito.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, October 30, 2013

Kompreneblaj preĝoj

16. Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. — Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. — Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras. — Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. (Paŭlo, I. Korintanoj, 14:11, 14, l6, l7.) 

17. La preĝo havas valoron nur laŭ la penso, kiun oni alligas al ĝi; nu, ne estas eble alligi penson al io, kion oni ne komprenas, ĉar, kion oni ne komprenas, tio ne povas tuŝi la koron. Por la granda plimulto, la preĝoj, en lingvo, kiun la aŭdantaro ne komprenas, estas nur amaso da vortoj, nenion dirantaj al la spirito. Por ke la preĝo tuŝu la koron, ĉiu vorto devas veki ian ideon, sed, se oni ne komprenas la vorton, nenian ideon ĝi povas naski. Oni ĝin diras kiel simplan formulon, kiu estas pli aŭ malpli efika, laŭ la nombro de la ripetoj; multaj preĝas pro devo, kelkaj eĉ pro konformeco al la moro; tial ili kredas sin kvitaj, preĝinte difinitan nombron da fojoj kaj laŭ tia aŭ alia ordo. Dio legas en la fundo de la koroj; Li vidas la penson kaj la sincerecon. Opinii, ke Li estas pli sentema por la formo ol por la fundo, estas malaltigi Lin.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, October 29, 2013

Agado de la preĝo

9. La preĝo estas alvoko; per ĝi la homo ekrilatas, per la penso, kun la estulo, al kiu li sin turnas. Ĝia celo povas esti peto, danko aŭ laŭdo. Oni povas peti por si mem aŭ por alia, por la vivantoj aŭ por la mortintoj. La preĝoj, adresataj al Dio, estas aŭskultataj de la Spiritoj, komisiitaj por plenumi Lian volon; la preĝoj adresataj al la bonaj Spiritoj estas transportataj al Dio. Kiam oni preĝas al estuloj aliaj ol Dio, oni turnas sin al simplaj perantoj aŭ propetantoj, ĉar nenio povas fariĝi sen la volo de Dio.

10. Spiritismo komprenigas la agadon de la preĝo, klarigante la manieron de transsendo de la penso, ĉu la estulo, al kiu ni preĝas, kontentigas nian vokon, ĉu nia penso nur atingas lin. Por kompreni, kio okazas en tiu momento, ni devas prezenti al ni ĉiujn enkarniĝintajn kaj elkarniĝintajn estulojn entenataj en la universa fluidaĵo, kiu plenigas la spacon, same kiel sur la tero nin tute ĉirkaŭas la atmosfero. Tiu fluidaĵo ricevas de la volo ioman impulson; ĝi estas la kondukilo de la penso, same kiel la aero estas kondukilo de la sono, kun tiu diferenco, ke la vibroj de l' aero estas ĉirkaŭlimigitaj, dum la vibroj de l' universa fluidaĵo disetendiĝas senfine. Kiam do la penso estas direktata al iu ajn estulo, sur la tero aŭ en la spaco, de enkarniĝinto al elkarniĝinto, aŭ inverse, de unu al la alia ekestas ia fluidaĵa fluo, kiu transportas la penson, same kiel la aero transigas la sonon.

La energio de la fluo estas proporcia al la energio de la penso kaj de la volo. Tiel la preĝo, direktata al la Spiritoj, estas aŭdata de ĉi tiuj, kie ajn ili troviĝas; tiel la Spiritoj komunikiĝas inter si, ili sendas al ni siajn inspirojn, telepatiaj interrilatoj efektiviĝas inter enkarniĝintoj.  

Tiu ĉi klarigo koncernas precipe la homojn, kiuj ne komprenas la utilecon de la preĝo pure mistika; ĝi ne celas materialigi la preĝon, sed komprenigi ties efikon, montrante, ke la preĝo povas rekte kaj efektive agi; tiu agado tamen estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, la superega juĝanto, la sola kapabla fari ĝin efika.

11. Per la preĝo, la homo vokas al si la helpon de la bonaj Spiritoj, kiuj venas subteni lin en liaj bonaj decidoj kaj inspiri al li bonajn  pensojn; li tiel akiras la moralan forton, kiun li bezonas, por venki la malfacilaĵojn kaj por repreni la rektan vojon, se li dekliniĝis; per ĝi li povas ankaŭ deturni de si la malbonaĵojn, kiujn li altirus al si per sia propra kulpo. Ekzemple: homo vidas sian sanon ruinigita pro ekscesoj, al kiuj li sin fordonis, kaj trenas ĝis la fino de siaj tagoj vivon de suferoj; ĉu li rajtas lamenti, se li ne sukcesas resaniĝi? Ne, ĉar li povus trovi en la preĝo forton kontraŭ la tentoj.

12. Se oni dividos la malbonaĵojn de la vivo en du klasojn, el kiuj la unua konsistos el la malbonaĵojn, kiujn la homo ne povas eviti, kaj la dua el la ĉagrenoj, kies unua kaŭzo estas li mem pro siaj senzorgeco kaj ekscesoj, oni vidos, ke la dua klaso estas multe pli granda ol la unua. Estas do evidente, ke la homo estas la aŭtoro de la plimulto el siaj afliktoj, kaj ke li povus ilin ŝpari al si, agante ĉiam saĝe kaj prudente. 

Ne malpli evidente estas, ke tiuj malfeliĉoj estas rezultato de nia malobeo al la leĝoj de Dio, kaj ke se ni severe sekvus tiujn leĝojn, ni estus tute feliĉaj. Se ni ne transpaŝus la limon de la neceseco en la kontentigo de niaj bezonoj, ni ne spertus la malsanojn, kiuj estas sekvoj de la ekscesoj, nek la suferojn, kuntrenatajn de tiuj malsanoj; se ni limigus nian ambicion, ni ne timus la ruinon; se ni ne volus supreniri pli alten, ol kiom ni povas, ni ne timus falon; se ni estus humilaj, ni ne suferus la elreviĝojn de la disbato de nia fiero; se ni praktikadus la leĝon de karito, ni ne estusklaĉemaj, enviemaj, ĵaluzaj, kaj ni evitus disputojn kaj malkonkordojn; se al neniu ni farus malbonon, ni ne timus venĝojn, ktp.

Ni konsentu, ke la homo nenion povas fari kontraŭ la aliklasaj malbonaĵoj; ke ĉiu preĝo estas senefika, por ke li ilin evitu: ĉu li ne estas ja tre feliĉa, ke li liberiĝas de ĉiuj malbonaĵoj naskitaj de lia konduto mem? Nu, pri tiuj ĉi la agado de la preĝo estas facile komprenebla, ĉar ĝi havas kiel efikon voki la edifan inspiron de la bonaj Spiritoj, peti de ili forton por kontraŭstari al la malbonaj pensoj, kies plenumiĝo povas esti al ni pereiga. En ĉi tiu okazo,  ilia klopodo ne celas, ĝustadire, deturni de ni la malbonaĵon, sed al ni mem evitigi la penson, kiu povas altiri la malbonaĵon; ili neniel malhelpas la plenumon de la dekretoj de Dio, nek rompas la validecon de la naturaj leĝoj; ili nur detenas nin de malobeo je tiuj leĝoj, gvidante nian liberan volon,  sed tion ili faras sen nia scio, en neperceptebla maniero, por ne kateni nian volon. La homo troviĝas tiam en la situacio de iu, kiu petas bonajn konsilojn kaj ilin praktikas, sed kiu estas ĉiam libera sekvi, aŭ ne, la konsilojn; Dio volas, ke tiel estu, por ke la homo havu la respondecon por siaj agoj kaj la meriton de l' elekto inter bono kaj malbono. Jen tio, kion la homo estas ĉiam certa ricevi, se li petas fervore, kaj precipe al kio oni povas apliki jenajn vortojn: "Petu, kaj vi ricevos."

Eĉ se la efikeco de la preĝo estus reduktita ĝis tia grado, ĉu ĝi ne donus grandegan rezultaton? Estis destinite al Spiritismo pruvi al ni la agmanieron de la preĝo, per la malkaŝo de la rilatoj inter la korpa kaj la spirita mondoj. Sed ĝiaj efikoj ne limiĝas nur je tio.  

Ĉiuj Spiritoj ĝin rekomendas; malakcepti la preĝon estas ne rekoni la bonecon de Dio; estas rifuzi al si mem la helpon de la Spiritoj, kaj al aliaj la bonon, kiun oni povas fari al ili.

13. Cedante al peto adresita al Li, Dio ofte celas rekompenci la intencon, la sindonemon kaj la fidon de la preĝanto; jen kial la preĝo de virtulo havas pli da merito en la okuloj de Dio kaj ĉiam pli da efikeco, ĉar malvirta kaj malica homo ne povas preĝi kun tiaj fervoro kaj fido, kiajn donas nur la vera pieco. El la koro de egoisto, de iu, kiu preĝas nur el la lipoj, povus eliri nur paroloj,  ne la impetoj de karito, kiuj al  la preĝo donas ĝian tutan povon. Oni tiel klare komprenas tion, ke, per instinkta movo, oni prefere rekomendas sin al la preĝoj de la personoj, kies konduton oni opinias plaĉa al Dio, ĉar tiuj personoj estas pli volonte aŭskultataj. 

14. Ĉar la preĝo plenumas agon kvazaŭ magnetisman, oni povus tial kredi, ke ĝia efikeco dependas de l' emanpotenco; sed ne estas tiel. Per tia magnetisma influo super la homoj, la Spiritoj, kiam necese, helpas la nesufiĉan povon de la preĝanto, aŭ agante rekte en lia nomo, aŭ donante al li momente esceptan forton, kiam ili opinias lin inda je tiu favoro, aŭ kiam la afero povas esti utila.

La homo, kiu ne konsideras sin sufiĉe bona, por havi favoran influon, sin ne detenu preĝi por alia, pro la penso, ke li ne indas aŭskulton. La konscio pri la propra malsupereco estas montro de humileco ĉiam agrabla al Dio, kiu taksas laŭmerite la kariteman intencon, kiu animas la homon. Ties fervoro kaj fido je Dio estas unua paŝo al lia reboniĝo, kiun la bonaj Spiritoj ĝojas stimuli. Forpuŝata estas nur la preĝo de  fierulo, kiu fidas sian povon kaj siajn meritojn kaj kiu opinias, ke li povas superforti la volon de l' Eternulo.

15. La povo de la preĝo kuŝas en la penso; paroloj, loko, momento ne gravas. Oni povas do preĝi ie kaj iam ajn, sola aŭ kune kun aliaj. La influo de loko kaj tempo dependas de la cirkonstancoj, kiuj povas favori la enpensiĝon.  La preĝo en kuneco plenumas pli povan agadon tiam, kiam ĉiuj preĝantoj elkore ligiĝas al sama penso kaj al sama celo,  ĉar fariĝas, kvazaŭ multaj krius samtempe kaj unisone. Sed, kion helpas, ke granda nombro da personoj kolektiĝas por preĝi, se ĉiu agas izole kaj individue? Cent homoj kunigitaj povas preĝi kiel egoistoj, dum du aŭ tri, unuigitaj en komuna aspiro, preĝas kiel veraj fratoj per  Dio, kaj ilia preĝo havos pli da povo, ol tiu de la cent aliaj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, October 28, 2013

Efikeco de la preĝo

5. Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. (Marko, 11:24).

6. Kelkaj personoj neas la efikecon de la preĝo, sin bazante sur la principo, ke, ĉar Dio konas niajn bezonojn, tial estas superflue ilin prezenti al Li. Tiuj personoj aldonas, ke ĉiujn aferojn en la universo interĉenas eternaj leĝoj kaj, sekve, ke niaj petoj  ne povas ŝanĝi la dekretojn de Dio.  

Sen ia dubo ekzistas naturaj kaj neŝanĝeblaj leĝoj, kiujn Dio ne povas nuligi laŭ la kaprico de ĉiu homo; sed de tio ĝis la kredo, ke ĉiuj cirkonstancoj de la vivo estas submetitaj al la fatalo, estas granda distanco. Se estus tiel, la homo estus nenio krom ia pasiva instrumento, sen libera volo kaj sen iniciativo. En ĉi tiu hipotezo, restus al li nur klini sian kapon sub la batoj de l' okazaĵoj, ne penante ilin eviti; li ne devus esti serĉinta ian rimedon por deturni  la fulmon. Li ne ricevis de Dio prudenton kaj intelekton por ilin ne uzi, volon por ne voli, agemon por sidi neaktive. La homo estas libera agi en unu direkto aŭ en alia, kaj tial liaj agoj havas por li mem kaj por aliaj sekvojn konformajn al tio, kion li  faras aŭ ne faras; per lia iniciativo fariĝos do okazoj, kiuj havas nenion komunan kun la fatalo kaj kiuj ne detruas la harmonion de l' universaj leĝoj, same kiel la trorapideco aŭ la malrapideco de montrilo de horloĝo ne nuligas la movadoleĝon, laŭ kiu estas konstruita ties mecanismo. Dio povas do cedi al iaj petoj, ne nuligante la nevariemon de la leĝoj, laŭ kiuj estas regata la tuto, ĉar Lia cedo restas ĉiam subordigita al Lia volo.

7. Estus mallogike konkludi el jena maksimo: "Kion ajn vi petos per la preĝo, tio estos donita al vi", ke sufiĉas peti por ricevi, kaj maljuste estus akuzi la Providencon, se Li ne plenumas ĉian peton, ĉar Li pli ĝuste ol ni scias, kio estas por nia bono. Tiel agas saĝa patro, kiu rifuzas al sia filo ion kontraŭan al ties intereso. Ordinare la homo vidas nur la nunan tempon; nu, se la sufero estas utila al estonta feliĉo de la homo, Dio lasos lin suferi, same kiel la kirurgo lasas pacienton suferi de operacio, kiu rehavigos al tiu la sanon.

Kion Dio donas al la homo, se ĉi tiu turnas sin al Li kun fido, tio estas kuraĝo, pacienco kaj rezignacio. Li konsentas ankaŭ la rimedojn, por ke la homo malimplikiĝu mem el embarasoj per ideoj inspiritaj de la bonaj Spiritoj: tiel, Dio lasas al la homo la meriton de ties propra konduto. Li helpas tiujn, kiuj helpas sin mem, laŭ la maksimo: "Helpu cin, kaj la ĉielo cin helpos", kaj ne tiujn, kiuj ĉion atendas de fremda helpo, ne uzante siajn proprajn kapablojn; sed plej ofte la homo preferus esti helpata per miraklo, farante nenian penon.

8. Ni prenu ekzemplon. Homo estas perdita en dezerto; li suferas teruran soifon; li svenas kaj falas sur la teron; li petegas Dion pri helpo, kaj atendas; sed neniu anĝelo venas alporti al li ion por trinki. Tamen bona Spirito  inspiras  al li la penson leviĝi kaj laŭiri unu el la vojetoj antaŭ li; tiam per ia mekanika ekmovo, streĉante ĉiujn siajn fortojn, li stariĝas kaj hazarde marŝas.  Alveninte al altaĵo, li ekvidas malproksime rivereton; ĉe tio, li reprenas kuraĝon.  Se li havas fidon, li ekkrios: "Dankon, Dio mia, pro la penso, kiun Vi inspiris al mi, kaj pro la forto, kiun Vi donis al mi." Se li ne havas fidon, li diros: "Kian bonan penson  mi mem havis!  Kian  bonan ŝancon  mi havis, preninte la dekstran, anstataŭ la maldekstra vojeto: la hazardo ja bonege servas al ni kelkfoje! Kiel feliĉa mi opinias min pro mia braveco kaj pro tio, ke mi ne senkuraĝiĝis!"

Sed, oni diros, kial la bona Spirito ne klare diris al la homo: "Sekvu tiun ĉi vojeton, kaj ĉe ties ekstremo vi trovos,  kion vi bezonas?" Kial la Spirito ne montriĝis al li, por lin gvidi kaj subteni en lia senhelpeco? Tiamaniere la Spirito estus konvinkinta lin pri la helpo de la Providenco. Unue, la Spirito tiel kondutis, por instrui al la homo helpi sin mem kaj uzi siajn proprajn fortojn; due, per la necerteco, Dio elprovas la fidon al Li kaj la submetiĝon al Lia volo. Tiu homo estis en la situacio de infano, kiu falis kaj kiu, se ĝi ekvidas iun, krias kaj atendas, ĝis tiu ĝin levos; sed, se ĝi vidas neniun, ĝi klopodas kaj ekstaras mem. 

Se la anĝelo, kiu akompanis Tobijan, dirus al li: "Mi estas sendita de Dio, por gvidi cin dum cia vojaĝo kaj por antaŭrigardi cin kontraŭ ĉia danĝero", Tobija havus nenian meriton; fidante nur al sia kunulo, li eĉ ne bezonus pensi; tial la anĝelo malkaŝis sian identecon nur ĉe la reveno.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, October 27, 2013

Kvalitoj de la preĝo

1. Kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, aŭ montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. (Mateo, 6:5-8).

2. Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn. Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn. (Marko, 11:25-26).

3. Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: Du homoj supreniris en la templon, por preĝi: unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵon el ĉio, kion mi akiras. Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. (Luko, 18: 9-14.)

4. La kvalitoj de la preĝo tie estas klare difinitaj de Jesuo: kiam vi preĝas, li diras, ne elmontriĝu publike, sed preĝu en sekreto; ne ŝajnigu, kvazaŭ vi multe preĝas, ĉar ne pro la multeco, sed pro la sincereco de la vortoj, vi estos aŭskultitaj; antaŭ ol preĝi, se vi havas ion kontraŭ iu, pardonu lin, ĉar preĝo ne povas plaĉi al Dio, se ĝi ne venas el koro, purigita de ĉia sento kontraŭ la karito; fine, preĝu humile, kiel la impostisto, kaj ne fiere, kiel la fariseo; ekzamenu viajn kulpojn kaj ne viajn bonajn kvalitojn, kaj se vi komparas vin kun aliaj, serĉu tion malbonan, kio estas en vi.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, October 26, 2013

Senpaga mediumeco

7. La modernaj mediumoj  — ĉar ankaŭ la apostoloj havis mediumecon  — same ricevis senpage de Dio ian specialan kapablon, nome la kapablon esti interpretantoj de la Spiritoj, por la instruado al la homoj, por montri al ĉi tiuj la vojon de la bono kaj ilin gvidi al la kredo, kaj ne por vendi al la homoj vortojn ne apartenantajn al ili, mediumoj, ĉar tiuj vortoj ne estas produktaĵo de konceptado, de esploroj, nek de persona laboro de tiaj perantoj. Dio volas, ke la lumo venu al ĉiuj; Li ne volas, ke la plej malriĉa ĝin ne ricevu kaj povu diri: "Mi ne havas kredon, ĉar mi ne povis pagi por ĝi; mi ne havis la konsolon ricevi kuraĝigojn kaj montrojn de amo de tiuj, kiujn mi priploras, ĉar mi estas malriĉa." Jen kial la mediumeco estas nenies privilegio kaj troviĝas ĉie; fari ĝin io pagata estus do ĝin deturni de ĝia providenca celo.

8. Kiu konas la kondiĉojn, en kiuj la bonaj Spiritoj komunikiĝas, ilian abomenon al ĉia egoisma intereso, kaj scias, kiel malmulte sufiĉas, por ke ili foriru, tiu neniel povas akcepti, ke la superaj Spiritoj estas al la dispono de iu ajn, kiu ilin vokus por ia prezo po kunsido; la simpla komuna saĝo forpuŝas tian penson. Ĉu ne estas ankaŭ sakrilegio voki por mono la estulojn, kiujn ni respektas aŭ kiuj estas al ni karaj? Sendube oni povas tiamaniere ricevi manifestiĝojn, sed kiu povus garantii ilian sincerecon? La Spiritoj frivolaj, mensogemaj, petolaj kaj la multego da malsuperaj Spiritoj, neniel skrupulaj, ĉiam venas kaj estas pretaj respondi, kion oni demandas, tute ne zorgante pri la vero. Kiu volas do seriozajn respondojn, tiu devas unue serioze peti ilin, poste informiĝi pri la speco de simpatioj de la mediumo por la estuloj de la spirita mondo; nu, la unua kondiĉo, por havigi al si la bonvolemon de la bonaj Spiritoj, estas la humileco, la sindonemo, la abnegacio, la plej absoluta morala kaj materiala sinforgeso.

9. Krom la morala demando prezentiĝas ne malpli grava fakta afero, dependanta de la naturo mem de la priparolata kapablo. La serioza mediumeco ne povas esti kaj neniam estos ia profesio, ne nur, ĉar ĝi morale senkreditiĝus kaj baldaŭ identiĝus kun tiu de l' "antaŭdiristoj de la sorto", sed ankaŭ tial, ke materia baro tion kontraŭstaras; efektive, ĝi estas kapablo esence ŝanĝema, nedaŭra kaj varia, je kies konstanteco neniu do povas kalkuli. Por ekspluatisto ĝi estus, sekve, tute necerta fonto de enspezoj, kiu povus manki al li en la momento, kiam li ĝin plej bezonus. Tute alia afero estas talento akirita per lernado kaj laboro kaj kiu, pro tio mem, estas propraĵo, el kiu oni kompreneble rajtas tiri profiton. Sed la mediumeco ne estas ia arto, nek ia talento, kaj  tial ĝi ne povas fariĝi profesio; ĝi ne ekzistas sen kunlaborado de la Spiritoj; se Spiritoj mankas, jam ne estas mediumeco; la kapablo povas daŭri, sed ĝia ekzercado estas nuligita; tial, nenia mediumo en la mondo povas garantii la okazigon de ia spirita  fenomeno en difinita momento. Ekspluati la mediumecon estas do disponi pri io, kion oni efektive ne posedas; aserti la kontraŭon estas trompi tiun, kiu pagas; cetere ne pri si mem la ekspluatisto disponas; li starigas prezon por la kunlaborado de la Spiritoj, de l' animoj de la mortintoj; tia penso naskas instinktan senton de abomeno. Ĝuste tiu negocado, degenerinta en ekscesan kutimon, ekspluatata de ĉarlatanoj, de malkleraj, de kredemaj kaj de superstiĉaj homoj, motivis la malpermeson de Moseo. La moderna Spiritismo, kompreninte la seriozan flankon de l' afero kaj per la diskreditado, en kiun ĝi faligis tian ekspluatadon, levis la mediumecon ĝis la rango de misio.

10. Mediumeco estas io sankta, kion oni devas sankte, religie praktikadi. Ekzistas speco de mediumeco, postulanta en ankoraŭ pli absoluta maniero tiun kondiĉon, nome la kuraca mediumeco. La medicina doktoro donas la frukton de siaj studoj, kiujn li ofte faris koste de penigaj oferoj; la magnetizisto donas siajn proprajn emanaĵojn, ofte eĉ sian sanon: ili povas postuli por tio prezon; la sanigiva mediumo transdonas la sanigan emanaĵon de la bonaj Spiritoj: tiun li ne rajtas vendi. Jesuo kaj la apostoloj, kvankam malriĉaj, nenian pagon petis de la homoj, kiujn ili resanigadis.

Kiu do ne havas porvivon, tiu serĉu rimedon iel ajn, ne per mediumeco; se necese, li dediĉu al ĝi nur la tempon, je kiu li povas materiale disponi. La Spiritoj alte taksos liajn sindonemonkaj oferemon, sed, kontraŭe, forlasas la homojn, kiuj esperas fari el ili ŝtupon por sia altigo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVI - Donace vi ricevis, donace vi donu - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Vendistoj elpelitaj el la templo

5. Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj?  Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. Kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.  (Marko, 11:15-18; Mateo, 21:12-13.)

6. Jesuo elpelis la vendantojn el la templo; per tia gesto li do kondamnis la negocadon de la sanktaj aferoj sub ia ajn formo . Dio ne  vendas Sian benon, nek Sian pardonon, nek la eniron en la regnon de la ĉielo; la homo ne havas do la rajton postuli pagon por ili.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVI - Donace vi ricevis, donace vi donu - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, October 25, 2013

PAGATAJ PREĜOJ

3. Kaj dum la popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn en la festenoj; kaj  kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas . Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon. (Luko, 20:45-47; Marko, 12:38-40; Mateo, 23-14.)

4. Jesuo diris ankaŭ: Igu neniun pagi vin por viaj preĝoj; ne faru kiel la skribistoj,  "kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas", tio estas, kiuj akaparas la riĉaĵojn. La preĝo estas ago de karitemo, impeto de la koro; postuli de alian pagon por preĝo, kiun por li oni turnas al Dio, estas fariĝi salajrata peranto; la preĝo fariĝas do ia formulo, kies longo estas proporcia al la alportata sumo. Nu, el la jenaj du aferoj unu estas certa: aŭ Dio mezuras, aŭ ne mezuras, Siajn gracojn laŭ la nombro de la paroloj; se multaj vortoj estas necesaj, kion helpas malmultaj aŭ preskaŭ neniaj al tiu, kiu ne povas pagi? tio estas manko de karito; se unu sola vorto sufiĉas, la ceteraj estas senutilaj; kial do postuli pagon por ili? tio estas malhonestaĵo. 

Dio ne vendas la bonaĵojn, kiujn Li konsentas. Kial do iu, kiu ne estas eĉ la disdonanto de tiuj favoroj, kiu ne povas garantii ties ricevon, postulu pagon por peto, kiu eble nenion rezultigos? Dio ne povus kondiĉigi konsenton de pardono, de bono aŭ de justaĵo, kiun oni petas de Lia favorkoreco, al ioma sumo da mono; alie, se la sumo ne estus pagita, aŭ se ĝi estus nesufiĉa, la justeco, la boneco kaj la pardonemo de Dio sin detenus de agado. La racio, la komuna saĝo, la logiko diras, ke Dio, la absoluta perfekteco, ne povus delegi al Siaj neperfektaj kreitoj la rajton tarifi Liajn verdiktojn. La justeco de Dio similas la Sunon: Ĝi ekzistas por ĉiuj, ĉu malriĉaj aŭ riĉaj. Se oni konsideras malmorale negoci pri favoroj de surtera suvereno, ĉu estus do morale vendi la gracojn de la Suvereno de l' Universo? 

La pagataj preĝoj havas alian malbonaĵon: kiu aĉetas ilin, tiu plej ofte opinias, ke li ne havas mem la devon preĝi, ĉar juĝas sin kvita, donante sian monon. Oni scias, ke la Spiritoj estas tuŝataj de la fervoro de tiu, kiu interesiĝas pri ili; kia povas esti la fervoro de homo, kiu komisias al alia preĝi anstataŭ li, kontraŭ pago? kia la fervoro de tiu alia, kiam li delegas sian mandaton aŭ iu tria, tiu ĉi al iu kvara ktp? Ĉu tio ne estas redukti la efikon de la preĝo al la valoro de kursohava mono?

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVI - Donace vi ricevis, donace vi donu - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

KAPABLO SANIGI

1. Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace vi donu. (Mateo, 10:8.)

2. "Donace vi ricevis, donace vi donu", diris Jesuo al siaj disĉiploj; per tiu maksimo li ordonas, ke ni ne devigu alian pagi al ni ion, por kio ni mem nenion pagis; nu, kion la disĉiploj senpage ricevis, tio estis la kapablo sanigi malsanulojn kaj elpeli demonojn, tio estas, la malbonajn Spiritojn; tiun kapablon ili senpage ricevis de Dio, por mildigi la sorton de la suferantoj kaj por helpi la disvastigon de la kredo; Jesuo do rekomendis al ili ne fari el tia kapablo ian komercon, negocon aŭ vivrimedon.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVI - Donace vi ricevis, donace vi donu - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, October 24, 2013

NE AFLIKTIĜU POR POSEDI ORON

9. Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn, nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.

10. Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu ie, ĝis vi foriros. Kaj venante en la domon, salutu ĝin. Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi. Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. Vere mi diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo. (Mateo, 10:9-15.)

11. En tiu tempo, nenion strangan havis tiuj ĉi paroloj, kiujn Jesuo diris al siaj apostoloj, kiam li sendis ilin je l’ unua fojo por anonci la Bonan Novaĵon; tiuj vortoj estis konformaj al la patriarkaj moroj en Oriento, kie la vojaĝanto estis ĉiam akceptata en la tendon. Sed tiam la vojaĝantoj estis maloftaj; ĉe la modernaj popoloj la kresko de la cirkulado devis krei kutimojn novajn; kutimojn de l’ antikva  tempo oni trovas nur en malproksimaj regionoj, kien la granda movado ankoraŭ ne penetris; se Jesuo revenus hodiaŭ, li ne povus diri al siaj apostoloj: Vojiru sen provizaĵoj. Krom la ĝusta senco, tiuj paroloj havas ankaŭ moralan sencon tre profundan. Per  ili Jesuo instruis siajn disĉiplojn konfidi al la Providenco; cetere, nenion havante, ili ne povus tenti la avidecon de la homoj, kiuj ilin akceptus; tio estis rimedo, por distingi la karitemajn de l’ egoistaj; tial li diris: "Demandu, kiu estas inda vin  gastigi", tio estas, kiu estas sufiĉe humana, por doni gastigon al vojaĝanto, havanta nenion por pagi, ĉar tiuj estas indaj aŭdi viajn parolojn; laŭ ilia karitemo vi ekkonos ilin.

Pri tiuj, kiuj ne volos ilin akcepti, nek ilin aŭskulti, ĉu li konsilis al  siaj apostoloj tiujn malbeni, sin trudi, uzi perforton kaj ĝenon por ties konverto? Ne; tute simple kaj pure, ke ili iru aliloken kaj serĉu pli bonvolemajn homojn.

Tion saman konsilas Spiritismo al siaj adeptoj: Neniun konsciencon perfortu; neniun devigu  lasi sian kredon, por adopti la vian; ne anatemu tiujn, kiuj ne pensas same, kiel vi; akceptu tiujn, kiuj venas al vi, kaj lasu pace tiujn, kiuj vin forpelas. Memoru la parolojn de la Kristo: iam oni perforte prenadis la ĉielon, nun oni envenas per mildeco.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXV - Serĉu, kaj vi trovos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, October 23, 2013

RIGARDU LA BIRDOJN DE LA ĈIELO

6. Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?

Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?  Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen ni diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estas ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?

Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.

Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgas pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. (Mateo, 6:19-21 kaj 25-34.)

7. Prenite laŭlitere, tiuj ĉi vortoj estus deadmono de ĉia antaŭvidemo, de ĉia laboro kaj, sekve, de ĉia progreso. Laŭ tia principo, la homo limigus sin je ia pasiva atendado; liaj korpaj kaj intelektaj fortoj restus neaktivaj; se li farus el tia kondiĉo sian normalan vivon sur la tero, li neniam estus elirinta el la primitiva stato, kaj se li farus el ĝi sian nunan leĝon, li estus devigita al nenio, krom vivi senfare. La penso de Jesuo ne povus esti tia, ĉar ĝi estus kontraŭa al tio, kion li diradis ĉe aliaj okazoj, eĉ al la leĝoj de la naturo. Dio kreis la homon sen vestoj kaj sen ŝirmejo, sed donis al li intelekton, por ke la homo mem ilin fabriku.

En tiuj vortoj oni devas do vidi nur poezian alegorion de la Providenco, kiu neniam forlasas la homojn, fidantajn al Li, sed Li volas, ke ili siaflanke laboru. Se Li ne ĉiam venas kun materiala helpo, Li tamen inspiras la ideojn, per kiuj ili trovus la rimedojn, por eliri el sia embaraso.

Dio konas niajn bezonojn kaj provizas laŭnecese; sed la homo, nekontentigebla pri siaj deziroj, ne ĉiam scias kontentiĝi per tio, kion li havas; la necesaĵo ne sufiĉas al li, li bezonas la superfluaĵon; tiam la Providenco lasas lin al  si mem; ofte la homo estas malfeliĉa pro sia kulpo mem kaj pro tio, ke li ne aŭskultis la voĉon, kiu avertis lin per lia konscienco; tiam Dio lasas lin suferi la sekvojn, por ke lia malobservo utilu al li estonte kiel leciono.

8. La tero produktos sufiĉe por nutri siajn loĝantojn, kiam la homoj scios administri ĝiajn produktaĵojn laŭ la leĝoj de justeco, de karito kaj de amo al la proksimulo. Kiam la frateco regos inter la popoloj, kiel inter la provincoj de unu sama imperio, la momenta superfluaĵo de unu loko provizos la momentan nesufiĉan kvanton de alia, kaj ĉiu havos la necesan. Tiam la riĉulo estos rigardata kvazaŭ homo, posedanta multe da semoj; se li dissemos ilin, ili produktos centoble por li kaj por aliaj; sed se li sola manĝos  tiujn semojn kaj malŝparegos kaj perdos la ceterajn, kiujn li ne manĝis, ili nenion produktos kaj ne estos abundo por ĉiuj; se li enfermos ilin en sia grenejo, la vermoj ilin manĝos; tial Jesuo diris: Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, ĉar ili pereas, sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, ĉar tiuj estas eternaj. Alivorte, ne donu al la havaĵoj materialaj atenton pli grandan, ol al la spiritaj bonaĵoj, kaj sciu oferi la unuajn por la utilo de la duaj.

Ne per leĝoj oni dekretas kariton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXV - Serĉu, kaj vi trovos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, October 22, 2013

HELPU CIN MEM, KAJ LA ĈIELO CIN HELPOS

1. Petu, kaj estos donite al vi;  serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? (Mateo, 7:7-11.)

2. El la surtera vidpunkto, la maksimo: Serĉu, kaj vi trovos, estas analoga al tiu ĉi:  Helpu cin mem, kaj la ĉielo cin helpos. Tio estas la principo de la leĝo de laboro, kaj sekve de la leĝo de progreso, ĉar la progreso estas filo de la laboro, ĉar la laboro ekscitas la aktivecon de l' intelekto.

En la infaneco de la homaro, la homo uzas sian intelekton nur por serĉi nutraĵon, rimedojn por ŝirmi sin kontraŭ veteraj ŝanĝiĝoj kaj por defendi sin kontraŭ malamikoj; sed al li Dio donis plie ion, kion la besto ne posedas, nome: la senĉesan deziron je io pli bona; tiu deziro pelas lin al la serĉado de rimedoj, por plibonigi sian situacion, kaj instigas lin al eltrovoj, al elpensoj, al la perfektigo de la scienco, ĉar la scienco ja havigas tion, kio mankas al li. Per liaj esploroj lia intelekto kreskas, lia moralo puriĝas; la bezonojn de la korpo sekvas la bezonoj de la spirito; post la materia nutraĵo, li bezonas la spiritan nutraĵon, kaj tiel la homo pasas de la sovaĝeco al la civilizacio.

Sed la progreso, plenumata de ĉiu homo individue, dum la  vivo, estas tre malgranda, eĉ nerimarkebla ĉe granda nombro da homoj; kiamaniere do la homaro povus progresi sen antaŭekzistado kaj reekzistado de l' animo? Se la animoj ĉiutage forirus por ne plu reveni, la homaro renoviĝus do senĉese per la primitivaj elementoj, havante ĉion por fari, ĉion por lerni; ne estus do klarigeble, kial la homo estus pli progresinta hodiaŭ, ol en la unuaj aĝoj de la mondo, ĉar ĉe ĉiu naskiĝo la tuta intelekta laboro devus ĉiam denove komenciĝi. Kontraŭe, revenante kun sia jama progreso, kaj ĉiufoje akirante ion plian, la animo pasas iom post iom de la barbareco al la  materiala civilizacio,  kaj de ĉi tiu al  la civilizacio morala.

3. Se Dio sendevigus la homon de la korpa laboro, la membroj de la homo atrofiiĝus; se de l’ intelekta laboro, la homa spirito restus en sia infaneco, en stato de besta instinkto. Tial Dio trudis al la homo laboron, kiel ion necesan, kaj diris al li:  Serĉu, kaj ci trovos; laboru, kaj ci produktos;  tiamaniere ci estos filo de ciaj verkoj, ci havos la meriton, ke ci estas ilia aŭtoro, kaj ci estos rekompencita laŭ tio, kion ci faris.

4. Aplikante ĉi tiun principon, la Spiritoj ne alkuras mem ŝpari al la homo la laboron de l’ esploroj, alportante al li eltrovaĵojn kaj elpensaĵojn plene faritajn kaj pretajn por uzado, en tia maniero, ke li nur devus preni tion, kion oni enmetus en lian manon, sen la peno klini sin por kapti, aŭ eĉ pripensi. Se estus tiel, la plej mallaborema povus riĉiĝi, la plej malklera povus senpene fariĝi klerulo, kaj ambaŭ opinius sin meritaj pri tio, kion ili efektive ne faris. Ne,  la Spiritoj ne venas liberigi la homon de la leĝo de laboro, sed nur montri al li la celon, kiun li devas atingi, kaj la vojon, kiu tien kondukas, dirante al li: Marŝu, kaj ci alvenos. Ci trovos ŝtonojn sub ciaj piedoj; rigardu, kaj ilin forigu mem; ni donos al ci la necesan forton, se ci volas ĝin uzi.

5. El la morala vidpunkto, tiuj paroloj de Jesuo signifas: Petu la lumon, kiu heligus vian vojon, kaj ĝi estos donita al vi; petu forton por malcedi al la malbono, kaj vi ĝin havos; petu helpon de la bonaj Spiritoj, kaj ili venos akompani vin, kaj, kiel la anĝelo de Tobija, ili servos al vi kiel gvidantoj; petu bonajn konsilojn, kaj tiuj ne estos al vi rifuzitaj; frapu nian pordon, ĝi estos al vi malfermita; sed petu sincere, kun fido kaj fervoro; prezentu vin kun humileco, ne kun aroganta mieno, alie vi estos forlasitaj al viaj propraj fortoj, kaj viaj faloj estos la puno por via fiero.

Tia estas la senco de tiuj vortoj: Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos al vi malfermite.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXV - Serĉu, kaj vi trovos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, October 21, 2013

PORTI SIAN KRUCON

17. Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj. (Luko, 6: 22-23.)

18. Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? (Marko, 8: 34-36; Luko, 9: 23-25; Mateo, 10: 38-39; Johano, 12: 25-26.)

19. Ĝoju, diras Jesuo, kiam la homoj vin malamos kaj vin persekutos pro mi, ĉar vi estos rekompencataj en la ĉielo. Tiujn vortojn oni povas jene traduki: Estu feliĉaj, kiam la homoj, pro sia malbonvolo kontraŭ vi, liveros al vi okazon pruvi la sincerecon de via kredo, ĉar la malbono, kiun ili faras al vi, rezultigos vian profiton.  Bedaŭru do ilian blindecon, kaj ne malbenu ilin.

Poste li aldonas: "Kiu volos sekvi min, tiu portu sian krucon", tio estas, li kuraĝe eltenu la ĉagrenojn, kiujn lia kredo portos al li; ĉar, kiu volos savi sian vivon kaj siajn havaĵojn, forlasante min, tiu perdos la favoraĵojn de la regno de la ĉielo, dum tiuj, kiuj ĉion perdos en tiu ĉi mondo, eĉ la vivon, por la venko de la vero, ricevos la premion de sia kuraĝo, de sia persistemo kaj de sia abnegacio en la estonta vivo; sed al tiuj, kiuj oferas la ĉielajn bonaĵojn por la surteraj ĝuoj, Dio diras: Vi jam ricevis vian rekompencon.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIV - Ne metu la lampon sub la grenmezurilon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, October 19, 2013

KURAĜO DE LA KREDO

13. Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ la homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. (Mateo, 10:32-33.)

14. Ĉar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj. (Luko, 9:26.)

15. La kuraĝo de la propra opinio estis ĉiam ŝatata de la homoj, ĉar estas merito alfronti danĝerojn, persekutojn, kontraŭdirojn, eĉ simplajn sarkasmojn, al kiuj preskaŭ ĉiam elmetas sin ĉiu, kiu ne timas konfesi ideojn ne komunajn al la publiko. Pri tio, same kiel pri ĉio, la merito estas proporcia al la cirkonstancoj kaj al la graveco de la rezultato. Estas ĉiam malforteco retroiri antaŭ sekvoj de sia opinio kaj ĉi tiun malkonfesi, sed estas okazoj, kiam tio estas malkuraĝo tiel granda, kiel fuĝi en la momento de la batalo.

Jesuo riproĉas tiun malkuraĝon el la speciala vidpunkto de sia doktrino, dirante, ke, se iu hontos pri liaj paroloj, li ankaŭ hontos pri tiu; ke li malkonfesos tiun, kiu malkonfesos lin; ke, kiu konfesos lin antaŭ homoj, tiun li konfesos antaŭ sia Patro, kiu estas en la ĉielo; alivorte: kiuj timos konfesi sin disĉiploj de la vero, tiuj ne indas esti akceptataj en la regnon de la vero. Ili perdos la bonaĵojn de sia kredo, ĉar ĝi estas egoista kredo, kiun ili konservas por si mem, sed kiun ili kaŝas pro timo, ke ĝi portus al ili malprofiton en tiu ĉi mondo; tiuj, kontraŭe, kiuj, metante la veron super siajn materialajn interesojn, ĝin malkaŝe proklamas, laboras samtempe por sia kaj por la estonteco de aliaj.

16. Tion saman ni diras pri l' adeptoj de Spiritismo; ĉar ilia doktrino estas nenio alia, ol la disvolviĝado kaj aplikado de l' Evangelia doktrino, tial al ili ankaŭ aplikiĝas la  paroloj de la Kristo. Ili semas sur la tero tion, kion ili rikoltos en la spirita vivo; en ĉi tiu lasta ili rikoltos la fruktojn de sia kuraĝo aŭ de sia malforteco.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIV - Ne metu la lampon sub la grenmezurilon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, October 18, 2013

NE LA SANULOJ BEZONAS KURACISTON, SED LA MALSANULOJ

11. Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj? Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. ( Mateo, 9: 10-12).

12. Jesuo alproksimiĝis precipe al la homoj malriĉaj kaj nefavoritaj de la sorto, ĉar ĉi tiuj plej multe bezonas konsolojn; al la mildaj kaj konfidantaj blinduloj, ĉar ĉi tiuj petas vidkapablon, kaj ne al la fieruloj, kiuj pretendas posedi la tutan lumon kaj nenion bezoni.

Tiu parolo, same kiel tiom da aliaj, trovas sian ĝustan aplikon en Spiritismo. Oni ofte miras, ke mediumeco estas donata al personoj nedignaj, kapablaj ĝin uzi por la malbono; ŝajnas, ke tia altvalora kapablo devus aparteni ekskluzive al la plej meritaj. 

Ni diru unue, ke la mediumeco dependas de l' organisma strukturo, kiun ĉiu homo povas posedi, same kiel la kapabloj vidi, aŭdi, paroli. Ĉiujn siajn kapablojn senescepte la homo povas misuzi, dank’ al sia libera volo, kaj se Dio donus, ekzemple, la parolon nur al tiuj, kiuj ne kapablas diri malbonajn aferojn, ekzistus pli da multaj, ol da parolkapablaj homoj. Dio donis kapablojn al la homo kaj lasas ĉi tiun libera ilin uzi; sed Li ĉiam punas tiun, kiu ilin misuzas.

Se la povo komunikuĝi kun la Spiritoj estus konsentata nur al la plej dignaj, kiu kuraĝus pretendi ĝin? Cetere, kie la limo de la digno aŭ de la maldigno? La mediumeco estas donata sendistinge, por ke la Spiritoj povu porti lumon en ĉiujn rangojn, en ĉiujn klasojn de la socio,  tiel al malriĉulo, kiel al riĉulo; al la saĝaj, por fortikigi ilin ĉe la bono, al la malvirtaj por ilin korekti. Ĉu tiuj ĉi lastaj ne estas la malsanuloj, bezonantaj kuraciston? Kial Dio, kiu ne volas la morton de la pekulo, rifuzus al ĉi tiu la helpon,  kiu povas eltiri la homon el la ŝlimejo? La bonaj Spiritoj venas do helpe al la pekulo, kaj iliaj konsiloj, kiujn li ricevas, multe pli vive impresas lin, ol se li ilin ricevus tra nerektaj vojoj. Dio, per Sia boneco, por ŝpari al li la penon iri malproksimen serĉi la lumon, ĝin metas en lian manon; ĉu li ne estas multe pli kulpa, se li ĝin ne rigardas? Ĉu li povos senkulpiĝi pretekstante nescion, kiam li mem skribis, vidis per siaj okuloj, aŭdis per siaj oreloj, kaj eldiras el sia propra buŝo sian kondamnon? Se li ne profitas, tiam li estos punita per la perdo aŭ difektiĝo de sia kapablo, kiun la malbonaj Spiritoj ekuzas, por lin obsedi kaj trompi, krom per la realaj afliktoj, per kiuj Dio frapas Siajn malindajn servantojn kaj la korojn malmoliĝintajn pro fiero kaj egoismo.

La mediumeco ne signifas nepre kutimajn rilatojn kun superaj Spiritoj; ĝi estas simpla  kapableco, por servi kiel instrumento pli aŭ malpli fleksebla al la Spiritoj ĝenerale. La bona mediumo ne estas do tiu, per kiu la Spiritoj facile  komunikiĝas, sed tiu, kun kiu simpatias la bonaj Spiritoj kaj nur de tiuj ĉi estas helpata. Nur laŭ ĉi tiu senco la eminenteco de la moralaj kvalitoj estas ĉiopova super la mediumeco.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIV - Ne metu la lampon sub la grenmezurilon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, October 17, 2013

NE IRU SUR VOJON DE NACIANOJ

8. Ĉi tiujn dek du (la apostolojn) Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj; sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael. Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la ĉielo alproksimiĝis. (Mateo, 10:5-7.)

9. Jesuo pruvas en multaj okazoj,  ke iliaj celoj ne estis ĉirkaŭlimigitaj al la Juda popolo, sed ampleksas la tutan homaron. Se do li diras al siaj apostoloj, ke ili ne iru al la Idolanoj, el tio ne sekvas, ke li malŝatus ties konvertiĝon, kio estus neniel karita konsilo; tiel li ordonis,  ĉar la Judoj, kiuj kredis je l' unueco de Dio kaj atendis la Mesion, estis preparitaj, per la leĝo de Moseo kaj per la profetoj, por akcepti lian parolon. Ĉe l' Idolanoj eĉ la bazo mem mankis, ĉio estis farota, kaj la apostoloj ankoraŭ ne estis sufiĉe preparitaj por tia peza tasko; tial li diris al ili: "Iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael; tio estas, iru semi en jam plugebligitan grundon; li ja sciis, ke la konvertiĝo de la Nacianoj venos siatempe; poste, efektive, la apostoloj iris starigi la krucon en la centro mem de la Idolanismo.

10. Tiujn parolojn oni povas apliki ankaŭ al la adeptoj kaj propagandistoj de Spiritismo. La sistemaj nekredantoj, la obstinaj mokantoj, la kontraŭuloj kun personaj interesoj rilatas al la spiritistoj same, kiel al ili serĉu do unue prozelitojn inter la bonvolemaj personoj, kiuj deziras la lumon, en kiuj sin trovas fekunda ĝermo, kaj kies nombro estas granda, ne perdante tempon kun homoj, kiuj rifuzas vidi kaj aŭdi, kaj pro fiero des pli firme kontraŭstaras, ju pli ŝatinta ŝajnas ilia konvertiĝo. Pli bone estas malfermi la okulojn al cent blinduloj, kiuj deziras klare vidi, ol al unu sola, kiu plezuras en mallumo, ĉar tiel oni multe plinombrigas la subtenantojn de l‘ afero. Lasi la aliajn trankvilaj ne estas indiferenteco, sed bona politiko; ilia vico venos, kiam ili estos superregataj de la ĝenerala opinio kaj aŭdos la saman aferon senĉese ripetata ĉirkaŭe; tiam ili kredos, ke ili memvole akceptis la ideon, kaj ne sub la premo de iu individuo. Cetere kelkaj ideoj similas semojn: ili ne povas ĝermi antaŭ la oportuna sezono, kaj nur sur preparita grundo ili ĝermas; tial estas preferinde atendi favoran tempon kaj unue kulturi tiujn jam ĝermantajn, por ne abortigi la aliajn pro troa instigado.

En la tempo de  Jesuo, pro la malvastaj kaj materialaj ideoj de l' epoko, ĉiu afero estis ĉirkaŭlimigita kaj okupis apartan lokon; la domo de Izrael estis malgranda popolo; la Nacianoj estis malgrandaj popoloj, ĝin ĉirkaŭantaj; hodiaŭ la ideoj universaliĝas kaj malmateriiĝas. La nova lumo estas privilegio de neniu nacio; kontraŭ ĝi staras neniaj baroj; ĝi havas sian fokuson ĉie kaj ĉiuj homoj estas fratoj. Tiel ankaŭ la Nacianoj jam ne estas iu popolo, sed opinio, kiun oni trovas ĉie kaj kiun la vero iom post iom venkas, kiel Kristanismo venkis la idolanismon.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIV - Ne metu la lampon sub la grenmezurilon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, October 16, 2013

LA LAMPO SUB LA GRENMEZURILO

1.  Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. (Mateo, 5:15).

2. Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos. (Luko, 8:16-17).

3. Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj? Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite. Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras:  — Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, kaj siajn okulojn ili fermis; por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ne aŭdu per siaj oreloj, kaj ne komprenu per sia koro, kaj ne konvertiĝu, kaj Mi ne sanigu ilin. (Mateo, 13: 10-15).

4. Oni miras, aŭdante Jesuon diri, ke oni ne metu la lumon sub la grenmezurilon, dum li senĉese kaŝas la sencon de siaj paroloj sub la vualo de alegorio, kiu ne povas esti komprenata de ĉiuj. Li klarigas sian penson, dirante al siaj apostoloj: "Mi parolas al ili per paraboloj, ĉar ili ne kapablas kompreni iujn aferojn; ili vidas, rigardas, aŭdas kaj ne komprenas; diri ĉion al ili estus senutile por la momento; sed al vi mi diras, ĉar al vi estas donite kompreni tiujn misterojn." Li kondutis al la popolo same, kiel oni traktas la infanojn, kies ideoj ankoraŭ ne estas elvolviĝintaj. Per tio li montras la veran sencon de la maksimo: "Oni metu la lampon ne sub la grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke ĉiuj enirantoj povu vidi ĝin." Tiu maksimo ne signifas, ke oni facilanime diskonigu ĉiajn aferojn; ĉiu instruo devas esti proporcia al la inteligento de tiu, al kiu oni ĝin donas, ĉar kelkajn personojn tro viva lumo duonblindigas, ilin ne prilumante. 

Okazas al la homoj ĝenerale tiel, kiel al ĉiu aparta individuo; la generacioj havas sian infanecon, sian junecon kaj sian maturan aĝon; ĉiu afero devas veni siatempe, kaj la grajno semita ekster la oportuna sezono ne fruktodonas. Sed kion la prudento ordonas silenti dumtempe, tio pli malpli baldaŭ estos nepre malkaŝita, ĉar, atinginte ioman gradon da progreso, la homoj per si mem serĉas la vivan lumon; la mallumo pezas sur ili. Ĉar Dio donis al ili intelekton, por kompreni kaj direkti sin tra l' aferoj de la tero kaj de la ĉielo, tial ili penas rezonadi pri sia kredo; kaj tiam oni devas ne meti la lampon sub la grenmezurilon, ĉar sen la lumo de la racio, la kredo malfortiĝas.

5. Se do, per Sia antaŭvidanta saĝeco, la Providenco nur iom post iom konigas la veraĵojn, Li ilin malkaŝas ĉiam laŭgrade, kiel la homaro estas matura por ilin ricevi; Li konservas ilin ne sub grenmezurilo, sed en provizejo; sed la homoj, kiuj posedas tiujn veraĵojn, plej ofte kaŝas ilin antaŭ la vulgarularo, nur celante regi ĉi tiun; ĝustadire, tiuj solaj metas la veran lumon sub la grenmezurilon. Tial ĉiuj religioj havis siajn misterojn, kies ekzamenon ili malpermesis; sed dum tiuj religioj restadis malantaŭe, la scienco kaj la intelekto marŝis kaj deŝiris la misteran vualon; atingite sian plenaĝecon, la vulgarulo volis penetri en la fundon de l' aferoj kaj tiam elpuŝis el sia kredo tion, kio estas kontraŭa al la observado.

Absolutaj sekretoj povas ekzisti neniaj, kaj Jesuo pravas dirante, ke estas nenio sekreta, kio ne estos malkrovita. Ĉio, kio estas kaŝita, estos iam eltrovita, kaj kion la homo ne povas ankoraŭ kompreni sur la tero, tio estos iom post iom senvualigita al li en pli progresintaj mondoj kaj kiam li puriĝos; sur la tero li estas ankoraŭ en nebulo.

6. Oni demandas sin mem, kian profiton la popolo povis tiri el tiu amaso da paraboloj, kies senco restis antaŭ ĝi kaŝita?  Estas rimarkinde, ke Jesuo esprimis per paraboloj sian penson nur pri la partoj iel absktrataj de sia doktrino; sed, farinte el la karito por la proksimulo kaj el la humileco la neprajn kondiĉojn de la savo, ĉio, kion li diris pri tio, estas tute klara, difinita kaj sen dubasenceco. Tiel devis esti, ĉar ĝi estis la kondutregulo, kiun ĉiuj devis kompreni, por povi observi ĝin; tio estis la esenca punkto por la neklera popolamaso, al kiu li limigis sian instruon je la sekvantaj vortoj: "Jen, kio devas esti farata, por gajni la regnon de la ĉielo." Pri l' aliaj partoj li disvolvis sian penson nur al siaj disĉiploj; ĉar ĉi tiuj estis pli progresintaj morale kaj intelekte, Jesuo povis inici ilin en pli abstraktajn veraĵojn; tial li diris:  Kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon.

Tamen eĉ al siaj apostoloj li neprecize klarigis multajn punktojn, kies plena kompreno estis prokrastita ĝis postaj tempoj. Ĝuste tiuj punktoj naskis tiajn diversajn interpretojn, ĝis la momento, kiam unuflanke la scienco kaj aliflanke Spiritismo eltrovis novajn naturajn leĝojn, kiuj klarigis la veran sencon de tiuj punktoj. 

7. Spiritismo hodiaŭ ĵetas lumon sur multegon da malhelaj punktoj; tamen ĝi ne prilumas trafe-maltrafe. La Spiritoj agas en siaj instruoj kun mirinda singardo; nur iom post iom kaj sinsekve ili ektraktis da diversajn partojn, nun konatajn, de la doktrino, kaj tiel la ceteraj partoj estos konigitaj, kiam venos la momento por ties eltiro el la ombro. Se ili ĝin komplete prezentus ekde la komenco, ĝi estus komprenebla nur por malgranda nombro; ĝi eĉ timigus tiujn, kiuj ne estis preparitaj por ĝi, kaj tio malhelpus ĝian disvastigon. Tamen, se la Spirtioj ankoraŭ ne ĉion klare eldiras, tio ne signifas, ke en la doktrino ekzistas misteroj rezervitaj al privilegiuloj, nek ke ili metas la lampon sub la grenmezurilon, sed ke ĉiu afero devas veni en sia oportuna tempo. Ili lasas al ĉiu ideo la tempon por maturiĝi kaj disvastiĝi, antaŭ ol prezenti alian, kaj al la okazaĵoj la tempon, por prepari la akcepton de tiu nova ideo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIV - Ne metu la lampon sub la grenmezurilon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, October 15, 2013

MI NE VENIS ALPORTI LA PACON, SED LA DISIGON

9. Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon; kaj la domanoj de homo estos liaj  malamikoj. (Mateo, 10: 34-36). 

10. Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis? Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita! Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne, sed pli vere disigon, ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri. Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino. (Luko, 12: 49-53).

11. Ĉu vere Jesuo mem, la personigo de la dolĉeco kaj de la boneco, li, kiu ne ĉesis prediki amon al la proksimulo, ja diris: "Mi venis por enkonduki ne pacon, sed glavon; mi venis por  kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, edzon kontraŭ lian edzinon; mi venis por ĵeti fajron sur la teron, kaj mi premiĝas ĝis la tero ekbrulos"? Ĉu tiuj ĉi vortoj ne kontraŭas evidente al liaj instruoj? Ĉu ne estas blasfemo atribui al li la parolon de konkeranto sangavida kaj detruema? Ne, ne estas blasfemo nek kontraŭdiro en tiuj vortoj, ĉar efektive li ilin eldiris, kaj ili atestas lian altan saĝecon; nur la formo iel dubasenca ne precize esprimas lian penson, kaj tial ilia vera senco ne estas ĝuste kaptita. Prenite laŭlitere, tiuj vortoj inklinus ŝanĝi lian ekskluzive pacan mision en mision de konfuzo kaj malkonsento, absurda konsekvenco, kiun la komuna saĝo forpuŝas, ĉar Jesuo ne povus kontraŭdiri sin mem.

12. Ĉia nova ideo nepre renkontas kontraŭstaron, kaj neniu el ili stariĝas sen bataloj; nu, en tia okazo, la kontraŭstaro estas ĉiam proporcia al la graveco de l' antaŭviditaj rezultatoj, ĉar, ju pli granda ĝi estas, des pli da interesoj ĝi ofendas. Se ĝi estas evidente falsa, se oni  ĝin juĝas senkonsekvenca, neniu ekscitiĝas; oni lasas ĝin pasi, ĉar oni scias, ke al ĝi mankas vivipovo. Sed se ĝi estas vera, se ĝi ripozas sur solida bazo, se oni ekvidas por ĝi estontecon, ia sekreta antaŭsento avertas la antagonistojn, ke ĝi estas danĝero por ili kaj por la stato de aferoj, kies konservado interesas ilin; tial ili atakas ĝin kaj ĝiajn partianojn.

La mezuro de la graveco kaj de la rezultatoj de iu nova ideo troviĝas do en la ekscitado, kiun ĝi kaŭzas ĉe sia apero, en la forto de la kontraŭstaro, kiun ĝi naskas, kaj en la grado kaj persistemo de la kolero de ĝiaj kontraŭuloj.

13. Jesuo venis proklami doktrinon, kiu subfosis je la bazo la ekspluatadon, per kiu vivis la Fariseoj, la Skribistoj kaj la pastroj de lia tempo; tial ili mortigis lin, kredante, ke ili mortigos la ideon per la mortigo de la homo; sed la ideo postvivis, ĉar ĝi estis vera; ĝi kreskis, ĉar ĝi estis en la planoj de Dio, kaj, ŝprucinte en nekonata urbeto de Judujo, ĝi iris fiksi sian flagon en la ĉefurbo mem de l' idolana mondo, antaŭ siaj plej kruelaj malamikoj; antaŭ tiuj, kiuj havis plej grandan intereson ĝin kontraŭbatali, ĉar ĝi renversis iliajn centjarajn kredojn, al kiuj multaj el ili estis ligitaj multe pli pro intereso, ol pro konvinko. Tial la plej teruraj luktoj atendis tie la apostolojn; la viktimoj estis nekalkuleblaj, sed la ideo ĉiam grandiĝis kaj fine venkis, ĉar, kiel vero, ĝi estis supera ol ĉiuj antaŭaj veroj.

14. Estas rimarkinde, ke la Kristanismo naskiĝis, kiam la idolanismo agoniis, baraktante kontraŭ la lumo de la racio. La idolanismo estis ankoraŭ praktikata nur pro nura formalaĵo, sed la kredo estis jam malaperinta, nur persona intereso subtenis ĝin. Nu, la intereso estas obstina; ĝi neniam cedas antaŭ la evidenteco; ĝi koleriĝas des pliforte, ju pli nediskuteblaj kaj pli klare pruvantaj ĝian eraron estas la argumentoj, kiujn oni kontraŭmetas al ĝi; ĝi ja scias, ke ĝi eraras, sed tio ĝin ne ŝancelas, ĉar la vera fido ne troviĝas en ĝia animo; kion ĝi plej timas, tio estas lumo, kiu malfermas la okulojn al blinduloj; kaj tial ĝi alkroĉiĝas al la eraro kaj ĉi tiun defendas.

Ĉu ankaŭ Sokrato ne instruadis doktrinon iamaniere analogan al tiu de la Kristo? Kial do lia doktrino ne sukcesis en tiu epoko, ĉe unu el la plej inteligentaj popoloj de la tero? Tial, ke la tempo ne estis alveninta; li semis sur teron ne plugitan; la idolanismo ankoraŭ ne estis eluzita. La Kristo ricevis sian providencan mision en la oportuna tempo. Estas vere, ke multo mankis al la tiutempaj homoj, por ke ili staru sur la alta nivelo de la kristanaj ideoj; sed estis ĉe ili pli ĝenerala kapablo asimili tiujn ideojn; ĉar oni jam eksentis la malplenon, kiun la vulgaraj kredoj lasis en la animo. Sokrato kaj Platono malfermis la vojon kaj antaŭinklinigis la spiritojn.

15. Bedaŭrinde la adeptoj de la nova doktrino ne interkonsentis pri l' interpretado de la paroloj de la Majstro, plej ofte vualitaj sub alegorioj kaj figuroj; el tio naskiĝis, jam de la komenco, la multenombraj sektoj, el kiuj ĉiu arogis al si la ekskluzivan posedon de la vero, kaj kiuj dum dek ok jarcentoj ankoraŭ ne povis akordiĝi. Forgesinte la plej gravan el la diaj ordonoj, tiun, el kiu Jesuo faris la bazangulan ŝtonon de sia konstruaĵo kaj la nepran kondiĉon de savo: la kariton, la fratecon kaj la amon al la proksimulo, tiuj sektoj sin reciproke anatemis kaj furiozis unuj kontraŭ aliaj; la pli fortaj frakasis la pli malfortajn kaj ĉi tiujn sufokis en sango, en torturoj, en la flamoj de la punbrulejoj. Venkinte la idolanismon, la kristanoj anstataŭ persekutatoj fariĝis persekutantoj; kun fajro kaj glavo ili marŝis, por starigi la krucon de la Senmakula Ŝafido en la du mondoj. Konstatita estas la fakto, ke religiaj militoj estis la plej kruelaj, ke ili faris pli da viktimoj, ol la politikaj militoj, kaj en neniu alia estas faritaj tiom da kruelaĵoj kaj barbaraĵoj.

Ĉu kulpa estas la doktrino de la Kristo? Certe ne, ĉar ĝi formale kondamnas ĉian  perforton. Ĉu li iam diris al siaj disĉiploj: Iru, mortigu, amase buĉadu, bruligu tiujn, kiuj ne same kredas kiel vi? Ne; li diris al ili la kontraŭon: Ĉiuj homoj estas fratoj, kaj Dio estas suverene favorkora; amu vian proksimulon; amu viajn malamikojn;  faru la bonon al viaj persekutantoj.  Li diris plu: Kiu mortigos per glavo, tiu pereos per glavo. La respondeco ne estas do de la doktrino de Jesuo, sed de tiuj, kiuj ĝin false interpretis kaj faris el ĝi instrumenton por kontentigo de pasioj; de tiuj, kiuj miskomprenis jenan parolon: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo."

En sia profunda saĝeco, Jesuo antaŭvidis, kio okazos; sed tiuj okazoj estis neeviteblaj, ĉar ili estis esence propraj al la malsupereco de la homa naturo, kiu ne povus subite transformiĝi. La Kristianismo devis ja travivi tiun longan kaj kruelan provadon de dek ok jarcentoj, por montri sian tutan potencon; ĉar, malgraŭ la tuta malbono farita en ĝia nomo, ĝi alvenis pura; neniam oni kulpigis ĝin; la mallaŭdoj falis ĉiam sur tiujn, kiuj misuzis ĝin; ĉe ĉiu ago de netoleremo, oni ĉiam diris: Se la Kristianismo estus pli bone komprenata kaj pli bone praktikata, tio ne okazus.

16. Kiam Jesuo diris: "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon, sed glavon", lia penso estis tiu ĉi:  

"Ne supozu, ke nia doktrino stariĝos pace; ĝi kondukos al multmortaj bataloj, havantaj kiel pretekston mian nomon, ĉar la homoj min ne komprenos, aŭ ne volos kompreni; la fratoj, disigitaj per siaj kredoj, eltiros la glavon unu kontraŭ alia, kaj malkonkordo regos inter la membroj de unu sama familio, ne havantaj la saman kredon.  Mi venis ĵeti fajron sur la teron por elsarki el ĝi erarojn kaj antaŭjuĝojn, same kiel oni bruligas kampon, por detrui ĝiajn malutilajn herbojn, kaj urĝas al mi, ke ĝi brulu, por ke la  purigo fariĝu plej frue, ĉar el tiu konflikto la vero elvenos kiel triumfinto; post la milito venos la paco; post malamo de la partioj sekvos la universala frateco; post mallumo de la fanatikeco, la lumo de la klarvida kredo. Kiam la kampo estos preparita, tiam mi sendos al vi  la Konsolanton, la Spiriton de Vero, kiu venos restarigi ĉiujn aferojn, tio estas, kiu komprenigante la veran sencon de miaj paroloj, kiujn tiam la plej sagacaj homoj povos kompreni, metos finon al la fratmortiga lukto, disiganta la filojn de Dio. Fine, lacaj de sencela batalado, kiu kuntrenas nur aflikton kaj portas konfuzon en la sinon de la familioj, la homoj vidos, kie estas iliaj veraj interesoj en tiu ĉi mondo kaj en la alia; ili vidos, sur kiu flanko troviĝas la amikoj kaj la  malamikoj de ilia trankvileco. Tiam ĉiuj kolektiĝos sub la sama standardo: la standardo de la karito, kaj la aferoj estos restarigitaj sur la tero laŭ la vero kaj la principoj, kiujn mi instruis al vi."

17. Spiritismo venas plenumi en la antaŭvidita tempo la promesojn de la Kristo; tamen, ĝi ne povas fari tion, ne detruante la ekscesojn; same kiel Jesuo, ĝi renkontas ĉe siaj paŝoj fieron, egoismon, ambicion, avidecon, blindan fanatikecon, kiuj ĉirkaŭitaj en siaj lastaj reduktoj, provas bari al ĝi la vojon kaj estigas al ĝi malhelpojn kaj persekutojn; ankaŭ ĝi devas do batali; sed la tempo de la luktoj kaj de la sangavidaj persekutoj forpasis; la luktoj, kiujn ĝi devos suferi, estas nur moralaj, kaj ilia fino estas proksima; la unuaj daŭradis jarcentojn : la nunaj daŭros nur kelkajn jarojn, ĉar la lumo, anstataŭ eliri el unu sola fokuso, ŝprucas el ĉiuj punktoj de la globo kaj pli rapide malfermos la okulojn al la blinduloj.

18. Tiujn vortojn de Jesuo oni devas do kompreni rilate al la koleroj, pri kiuj  li antaŭvidis, ke lia doktrino ilin kaŭzos, al la nedaŭraj konfliktoj, kiujn ĝi naskos, al la luktoj, kiujn la doktrino tenos antaŭ ol solidiĝi, kiel okazis al la Hebreoj, antaŭ ol ili eniris en la Promesitan Landon, kaj ne kiel ian planon, kiun li faris,  por dissemi konfuzon kaj malkonkordon. La malbono venos de la homoj, ne de li. Li similis kuraciston, kiu venas por kuraci, sed kies medikamentoj okazigas sanigan krizon, atakante la infektajn fluidaĵojn de la paciento.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIII - Stranga moralo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, October 14, 2013

LASU AL LA MORTINTOJ LA ZORGON ENTERIGI SIAJN MORTINTOJN

7.  Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. (Luko, 9: 59-60).

8. Kion povas signifi ĉi tiuj vortoj: "Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn"? La antaŭaj konsideroj montras unue, ke ili ne povas, en la cirkonstancoj, kiam ili estis eldiritaj, esprimi riproĉon al tiu, kiu rigardis kiel devon de fila amo iri enterigi sian patron; sed ili enhavas profundan sencon, kiun nur pli plena konado de la spirita vivo povis komprenigi.

Efektive, la  spirita vivo estas la vera vivo; ĝi estas la normala vivo de la Spirito; lia ekzistado sur la tero estas nur provizora kaj pasema; ĝi estas kvazaŭa morto, se komparata kun la brilo kaj aktiveco de la spirita vivo. La korpo esta nenio krom maldelikata vesto, provizore teganta la Spiriton, vera kateno, alkroĉanta lin al la tera servutejo, el kiu li sentas sin feliĉa liberiĝante. La respekto al la mortintoj ne koncernas propre la materion, sed, pro memoro, la forestantan Spiriton; tiu respekto estas simila  al tiu, kiun oni havas por la objektoj apartenintaj al li, kiujn li tuŝis kaj kiujn konservas, kiel relikvojn, la personoj koralligitaj al la mortinto. Tiu homo ne povis tion kompreni per si mem; Jesuo instruas al li, dirante: Ne maltrankviliĝu pro la korpo, sed preferinde zorgu la Spiriton; iru instrui la homojn pri la regno de Dio; iru diri al la homoj, ke ilia patrujo estas ne la tero, sed la ĉielo, ĉar nur en la ĉielo estas la vera vivo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIII - Stranga moralo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, October 13, 2013

FORLASI SIAN PATRON, SIAN PATRINON KAJ SIAJN INFANOJN

4. Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (Mateo, 19: 29).

5. Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. (Luko, 18: 28-30).

6. Kaj ankoraŭ alia diris: mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. (Luko, 9: 61-62).

Ne diskutante pri vortoj, tie ĉi oni devas serĉi la penson, kiu evidente estis jena: "La interesoj de l' estonta vivo pli gravas, ol ĉiaj interesoj kaj ĉiaj konsideroj de la homoj", ĉar tiu ĉi penso estas konsenta kun la esenco de la doktrino de Jesuo, dum la ideo de forlaso de sia familio estus malkonfeso de tiu doktrino.

Cetere, ĉu ni ne havas, sub la okuloj, ekzemplon de aplikado de tiuj maksimoj en la ofero de l' interesoj kaj de la familiaj ligiloj por la patrujo? Ĉu oni riproĉas iun, ke li forlasas sian patron, sian patrinon, siajn fratojn, sian edzinon, siajn infanojn, por marŝi defende de sia lando? Kontraŭe, ĉu oni  ne kalkulas kiel meriton, ke li sin forŝiras de la hejma dolĉa komforto, de l' amikaj ĉirkaŭprenoj, por plenumi devon?  Ekzistas do iuj devoj, kiuj superas aliajn devojn. Ĉu la leĝo ne trudas al junulino la devon forlasi siajn gepatrojn, por sekvi sian edzon? En la mondo svarmas okazoj, kiam la plej doloraj disiĝoj estas necesaj; sed la amo ne rompiĝas pro tiu; aparteco ne malgrandigas la respekton, nek la prizorgadon, kiujn ŝuldas filo al siaj gepatroj, kaj ankaŭ ne la koralligitecon de gepatroj al siaj filoj. Oni vidas do, ke, eĉ se akceptitaj laŭvorte, escepte de la vorto malami, tiuj vortoj ne estas la neigo de l' instruo, kiu ordonas honori sian patron kaj sian patrinon, nek de la sento de patra amo, kaj des pli prave, se oni prenas ilin laŭ la spirito. Tiuj vortoj celis per hiperbolo montri, kiel grava estas por la homo zorgi pri sia estonta vivo. Cetere ili certe estis malpli tranĉaj ĉe popolo kaj en epoko, kiam, pro la kutimoj, la ligiloj de familio estis malpli fortikaj, ol ĉe civilizacio morale pli progresinta; tiuj ligiloj, pli malfortaj ĉe primitivaj popoloj, streĉiĝas laŭ la elvolviĝo de la sentokapablo kaj de la morala sento. La disiĝo mem estas necesa ankaŭ al la progreso; la familioj estas kiel la rasoj; ili degeneras, se ili kunmiksiĝas, se ili ne estas engreftataj unuj en aliajn; tiu estas natura leĝo en la intereso, tiel de la morala, kiel de la materiala progreso. 

La aferoj estas rigardataj tie ĉi nur el surtera vid punkto; Spiritismo igas nin vidi de pli alte, montrante, ke la veraj ligiloj de amo estas tiuj de la spirito, kaj ne tiuj de la korpo; ke la spiritaj ligiloj ne rompiĝas, ĉu per la disiĝo, ĉu per la morto mem de la korpo; ke ili plifortiĝas en la spirita vivo per la puriĝo de la Spirito: konsola vero, el kiu la homo ĉerpas grandan forton, por elteni la alternaĵojn de la vivo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIII - Stranga moralo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, October 12, 2013

KIU NE MALAMAS SIAN PATRON KAJ SIAN PATRINON

1. Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turn is, kaj diris al ili: Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo. Kiu do el vi ne forlasos ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo. (Luko, 14:25-27 kaj 33).

2. Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi. (Mateo, 10:37).

3. Iuj vortoj, cetere tre maloftaj, atribuataj al la Kristo, tiel strange kontrastas lian kutiman parolmanieron, ke oni instinkte forpuŝas ilian laŭliteran sencon, sed pro tio la superbeleco de lia doktrino neniom perdas. Liaj vortoj estis skribitaj post lia morto, ĉar, efektive, neniu el la Evengelioj estis redaktita dum la vivo de la Kristo; oni pravas do kredante, ke en tiaj okazoj, kia ĉi tiu, la fundo de lia penso ne estas tute ĝuste esprimita, aŭ, kio ne estas malpli probabla, ke la origina senco suferis ian ŝanĝon, pasante de unu lingvo en alian. Sufiĉis, ke iu eraro estis farita unu fojon, por tio, ke ĝi estis ripetata de la kopiintoj, kiel ofte okazas al la historiaj faktoj.

La vorto malamas, en jena frazo de Sankta Luko: Se iu venas al mi kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon, troviĝas en tia okazo; neniu ekpensus atribui ĝin al Jesuo; estus do superflue ĝin diskuti, kaj des malpli peni pravigi ĝin. Unue estus necese scii, ĉu li eldiris ĝin, kaj, se jes, scii, ĉu en la lingvo, en kiu li esprimis sin, tiu vorto havis la saman valoron, kian ĝi havas en la nia. En la jena peco de l' Evangelio laŭ Sankta Johano: "Kiu  malamas sian vivon en tiu ĉi mondo, tiu konservos ĝin por la eterna vivo", estas certe, ke la diskutata vorto ne esprimas la saman ideon, kian ni alligas al ĝi. 

La hebrea lingvo ne estis riĉa kaj havis multajn vortojn plursencajn. Tia, ekzemple, la vorto, uzita en Genezo, kiu esprimas la fazojn de la mondkreado: ĝi estis uzata, ne nur por iu ajn periodo da tempo, sed ankaŭ por la ĝustadira taga rondiro de la tero: tial, poste, ĝi estis tradukita per la vorto tago, kaj naskiĝis la kredo, ke la mondo  estas farita en sesoble dudek kvar horoj. Tia ankaŭ la vorto, kiun oni uzadis por esprimi  kamelo kaj kablo, ĉar la kabloj estis farataj el haroj de kamelo, kaj kiu estis tradukita per kamelo en la alegorio pri la trueto de kudrilo. (*)

Cetere oni devas konsideri la kutimojn kaj la karakteron de la popoloj, kiuj influas la propran spiriton de iliaj lingvoj; sen tiu kono la vera senco de iuj vortoj perdiĝas; pasante de unu lingvo en alian, la sama vorto ricevas pli aŭ malpli da energio; ĝi povas esti insulto aŭ blasfemo en unu lingvo, kaj sensignifa en alia, laŭ la ideo, kiun ĝi vekas; en la sama lingvo iuj vortoj perdas sian valoron post kelkaj jarcentoj; tial iu traduko severe laŭvorta ne ĉiam esprimas perfekte la penson, kaj, por esti  preciza, oni devas kelkafoje uzi, ne la ĝuste respondajn, sed egalvalorajn vortojn, aŭ ĉirkaŭfrazojn.  

Tiuj ĉi rimarkoj trovas sian apartan aplikon en la interpretado de la Sanktaj Skriboj kaj precipe de l' Evangelioj. Se ni ne konsideras la medion, kie Jesuo vivadis, ni povas erari pri la valoro de iuj esprimoj kaj de iuj faktoj, pro la kutimo, kiun ni havas, identigi la aliajn personojn kun ni mem. Ĉiamaniere, ni devas do eviti la modernan sencon, atribuatan al la vorto malami, ĉar tiu senco estas kontraŭa al la spirito de l' instruado de Jesuo.

- Allan Kardec.

(*) Non odit en la latina lingvo,  kaï  aŭ  miseï  em greka, ne signifas malami, sed  malpli ami. Kion esprimas la greka verbo miseï,  tion la hebrea verbo, kiun Jesuo certe uzis, diras ankoraŭ pli bone; ĝi signifas ne nur malami, sed ankaŭ malpli ami, ne ami same, ne ami iun tiel kiel alian. En la siria dialekto, kiun laŭdire Jesuo uzadis plej ofte, tiu signifo estas pli rimarkebla. Ĝuste em ĉi tiu senco estas dirite em "Genezo" (29:30-31): "Kaj Jakob envenis ankaŭ al Raĥel, kaj li amis Raĥelon, pli ol Lean, kaj li servis ĉe li ankoraŭ aliajn sep jarojn. – Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata..."  Estas evidente, ke la vera senco estas malpli amata;  kaj tiel oni devas traduki. En pluraj aliaj tekstoj hebreaj, kaj precipe siriaj, tiu sama verbo estas uzata en la senco de ne ami iun tiel, kiel alian; estus do sensenĉaĵo traduki ĝin per malami, kiu havas alian bone difinitan sencon.  La teksto de Sankta Mateo, cetere, tute solvas la malfacilaĵon. (Rimarko de Pezzani.)


Ekstraktita el Ĉapitro XXIII - Stranga moralo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, October 11, 2013

EKSEDZIĜO

La eksedziĝo estas homa  leĝo, celanta disigi laŭleĝe tion, kio estas laŭfakte disigita; ĝi neniel kontraŭas la leĝon de Dio, ĉar ĝi nur korektas tion, kion la homoj faris, kaj estas aplikebla nur al la okazoj, kiam la leĝo de Dio ne estas konsiderita; se ĝi kontraŭus al tiu ĉi leĝo, la Eklezio mem estus devigita rigardi kiel maljustajn juĝantojn tiujn el siaj ĉefoj, kiuj, per sia propra aŭtoritato kaj en la nomo de la religio, ĉe pluraj okazoj, decidis la eksedziĝon; kaj tiam fariĝus duobla maljustaĵo, ĉar tia decido celis nur  materiajn interesojn, ne la kontentigon de la leĝo de amo.

Sed Jesuo mem ne sankciis la absolutan nerompeblecon de l' edziĝo. Ĉu li ne diris: "Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn"? Tio signifas, ke, jam en la  tempo de Moseo, ĉar la reciproka amo ne estis la sola kaŭzo de l' edziĝo, la disiĝo povis fariĝi necesa. Sed, li aldonas: "ne estis tiel de la komenco"; tio estas, en la origino de la homaro, kiam la homoj ankoraŭ ne estis malvirtiĝintaj pro egoismo kaj  fiero kaj vivadis laŭ la leĝo de Dio, la unuiĝoj, fonditaj sur simpatio, kaj ne sur vantamo, ne okazigis la disiĝon.

Li iras pli malproksimen: li precize difinas la okazon, kiam edzino povas esti forsendata, nome ĉe adulto; nu, adulto ne ekzistas tie, kie regas reciproka kaj sincera amo. Vere li malpermesas al ĉiu viro edziĝi kun forsendita virino, sed oni devas konsideri la morojn kaj la karakteron de la homoj de lia tempo. La Mosea leĝo en tiu okazo ordonis ŝtonmortigon; volante forviŝi barbaran  moron, li bezonis tamen starigi ian punon, kaj li ĝin trovis en senhonorigo, kiun kaŭzus la malpermeso je dua edziniĝo. Ĝi estis iamaniere civila leĝo, kiu anstataŭis alian civilan leĝon, sed kiu, kiel ĉiuj leĝoj tiaspecaj, devus submetiĝi al la provilo de la tempo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXII - Ne disigu tion, kion Dio kunigis - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, October 10, 2013

NEROMPEBLECO DE L' EDZIĜO

Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi  sian edzinon pro ĉia kaŭzo? Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno? Sekve ili estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin?  Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco. Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas. (Mateo, 19:3-9).

Nur tio, kio venas de Dio, estas neŝanĝebla; ĉiu verko de homoj spertas ŝanĝojn. La leĝoj de la naturo estas la samaj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj landoj; sed la homaj leĝoj varias laŭ la tempoj, la lokoj kaj la progreso de l' intelekto. En la edziĝo, estas propre dia nur la kuniĝo de seksoj, por anstataŭado de l' estuloj, kiuj mortas; sed la kondiĉoj, laŭ kiuj fariĝas tiu kuniĝo, estas tiel homaj, ke en la tuta mondo ne estas du landoj, eĉ en la kristana civilizacio, kie tiuj kondiĉoj estas absolute la samaj, kaj estas neniu lando, kie ili ne ŝanĝiĝis kun la kreskado de la tempo. El tio rezultas, ke laŭ la civila leĝo, kio estas konforma al ĉi tiu en iu lando aŭ iu epoko, tio estas rigardata kiel adulto en alia lando aŭ alia tempo; kaj tiel okazas, ĉar la civila leĝo havas kiel celon kontroli la interesojn de la familioj,  kaj tiuj interesoj varias laŭ la moroj kaj la lokaj bezonoj; tiel ekzemple, en iuj landoj nur la religia edziĝo estas laŭleĝa, en aliaj la du edziĝoj estas necesaj, fine en aliaj la civila edziĝo sola sufiĉas.

Sed en la kuniĝo de la seksoj, krom la materia dia leĝo, komuna al ĉiuj vivantaj estuloj, ekzistas alia dia leĝo, neŝanĝebla kiel ĉiuj leĝoj de Dio, ekskluzive morala, nome la leĝo de amo. Dio volis, ke la estuloj kuniĝu, ne nur per la ligiloj de la karno, sed ankaŭ per la ligiloj de l' animo, por ke la reciproka amo de la geedzoj transiru al ties infanoj, kaj ke du, anstataŭ unu, amu, zorgu kaj progresigu la naskitojn. Ĉu en la ordinaraj kondiĉoj de l' edziĝo estas kalkulata tiu leĝo de amo? Neniel; oni konsideras ne la amon de du estuloj, kiujn reciproka sento altiras unu al la alia, ĉar plej ofte tiu amo disrompiĝas. Oni ne serĉas la kontentigon de la koro, sed de la fiero, de la vantamo, de l' avideco, unuvorte, de ĉiuj materiaj interesoj; kiam ĉio akordas kun tiuj interesoj, oni diras, ke la edziĝo estas konvena, kaj kiam la sorto favoris la monujojn, oni diras, ke ĝi favoras ankaŭ la kuniĝon de la gejunuloj, kaj do ke ĉi tiuj estos nepre feliĉaj. 

Sed nek la civila leĝo, nek la devoj, per kiuj ĝi ŝarĝas la kontraktantojn, povas anstataŭi la  leĝon de amo, se tiu ĉi leĝo ne decidas pri l' unuiĝo. El tio rezultas ofte, ke  tiuj, kiujn forto kunigis, disiĝas per si mem; ke la ĵuro, eldirita apud la altaro, estas trompa ĵuro, se eldirita kvazaŭ banala formulo; el tio naskiĝas la malfeliĉaj unuiĝoj, kiuj fine fariĝas krimaj, duobla malfeliĉo, kiun oni evitus, se en la kondiĉoj por la edziĝo oni ne forlasus la solan, kio ĝin pravigas antaŭ Dio: la leĝon de amo. Kiam Dio diris: "Vi estos nur unu karno", kaj kiam Jesuo diris: "Vi ne disigu tion, kion Dio kunigis", tion oni devas kompreni pri l' unuiĝoj laŭ la neŝanĝebla leĝo de Dio, kaj ne laŭ la ŝanĝema leĝo de la homoj. 

Ĉu la civila leĝo estas do superflua kaj oni devus reveni al la edziĝoj laŭ la naturo? Certe ne; la civila leĝo havas kiel celon kontroli la sociajn rilatojn kaj la interesojn de la familioj, laŭ la postuloj de la civilizacio; jen, kial ĝi estas utila, necesa, sed variema; ĝi devas estis antaŭzorgema, ĉar civilizita homo ne povos vivi kiel sovaĝulo; sed nenio, absolute nenio konstraŭtaras al tio, ke ĝi estu konsekvenco de la leĝo de Dio; la malhelpoj al la plenumo de la dia leĝo originas de l' antaujuĝoj, kaj ne de la civila leĝo. Tiuj antaŭjuĝoj, kvankam ankoraŭ tre vivaj, jam perdis multon de sia povo ĉe kleraj popoloj; ili malaperos laŭ la morala progreso, kiu fine malfermos la okulojn al la homoj, por ke ili vidu la sennombrajn malbonaĵojn, kulpojn, eĉ krimojn, rezultantajn el la unuiĝoj faritaj, celante nur la materiajn interesojn; kaj iam oni demandos, ĉu estas pli humane, pli kariteme, pli morale kunforĝi unu al la alia du estulojn, kiuj ne povas vivi kune, ol redoni al ili la liberecon; ĉu la perspektivo de ia nerompebla kateno ne plimultigas la nombron da malregulaj unuiĝoj. 

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXII - Ne disigu tion, kion Dio kunigis - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.