Monday, October 7, 2013

KARAKTERIZAĴOJ DE LA VERA PROFETO

Malfidu la falsajn profetojn. Tiu admono estas utila en ĉiuj tempoj, sed precipe en la momentoj de transiro de unu stato en alian, kiel nun okazas al la homaro, ĉar tiam amaso da ambiciuloj kaj da intrigantoj elpaŝas kiel reformantoj kaj mesioj. Kontraŭ tiuj trompistoj oni devas sin teni en gardo, kaj estas devo de ĉiu honesta homo senmaskigi ilin. Vi sendube demandos, kiel ekkoni ilin; jen iliaj signoj:

La komandon de armeo oni konfidas nur al lerta generalo, kapabla ĝin direkti; ĉu vi kredas do, ke Dio estus malpli prudenta ol la homoj? Estu certaj, ke Li konfidas gravajn misiojn nur al tiuj, kiujn Li scias kapablaj ilin plenumi, ĉar grandaj misioj estas pezaj ŝarĝoj, kiuj subpremus homon tro malfortan por ilin porti. Kiel en ĉiuj aferoj, la instruanto devas scii pli ol la lernanto; por la morala kaj intelekta progresigoj de la homaro estas bezonaj homoj superaj laŭ intelekto kaj moralo. Tial ĉiam enkarniĝas por tiu celo nur tre progresintaj Spiritoj, jam elprovitaj en antaŭaj ekzistadoj; ĉar, se ili ne estas superaj al la medio, en kiu ili devas agi, ilia agado estos nula.

En vido de tio, vi certe konkludos, ke la vera misiisto de Dio devas pravigi per sia supereco, per siaj virtoj, per sia grandeco, per la rezultato kaj la moraliga influo de siaj laboroj la mision, kiun li arogas al si.  Ĉerpu ankaŭ ĉi tiun konsekvencon, ke, se li, pro sia karaktero, pro siaj virtoj, pro sia intelekto, staras malpli alte ol la rolo, kiun li asignas al si, aŭ ol la persono, sub kies nomo li sin ŝirmas, li estas nur histriono malaltranga, kiu ne scias eĉ kopii sian modelon.

Alia konsidero estas, ke la plimulto el la veraj misiistoj de Dio ne ekkonas sin mem kiel misiistojn; ili plenumas tion, al kio ili estas vokitaj, dank’al sia genio helpata de la kaŝita potenco, kiu ilin inspiras kaj direktas sen ilia scio, sed sen ia antaŭstarigita plano. Unuvorte, la veraj profetoj manifestiĝas per siaj agoj: oni divenas ilin; dum la falsaj profetoj pozas senditojn de Dio; la unua estas humila kaj modesta; la dua estas fiera kaj tro memfida, parolas arogante kaj, kiel ĉiuj mensogantoj, ŝajnas ĉiam timanta ne esti kredata.

Multaj tiaj trompistoj prezentas sin kvazaŭ la apostoloj de la Kristo, aliaj kvazaŭ la Kristo mem, kaj — kio estas hontinda por la homaro — ili ĉiam trovadis personojn, kiuj bonafide kredis iliajn maldecaĵojn. Tre simpla konsidero tamen devus malfermi la okulojn al la plej blinda, nome ke, se la Kristo reenkarniĝus sur la tero, li venus kun sia tuta povo kaj ĉiuj siaj virtoj, escepte se oni akceptus la absurdon, ke li degeneris; nu, same kiel,  se vi forigus eĉ unu solan el la atributoj de Dio, vi jam ne havus Dion, tiel, se vi deprenos unu solan el la virtoj de la Kristo, vi jam ne havos la Kriston. Ĉu la homoj, kiuj prezentiĝas kiel la Kristo, havas ĉiujn ties virtojn? Jen la demando; rigardu;  esploru iliajn pensojn kaj iliajn agojn, kaj vi rekonos, ke al ili mankas precipe la kvalitoj distingantaj la Kriston: la humileco kaj la karito, dum ili havas abunde tion, kion li ne havis: avidecon kaj fieron. Cetere rimarku, ke en la nuna momento, kaj  en diversaj landoj, ekzistas pluraj supozitaj Kristoj, same kiel pluraj ŝajnaj Elijaj, Sanktaj Johanoj aŭ Sanktaj Petroj, kaj ke kompreneble ili ĉiuj ne povas esti veraj. Estu certaj, ke tiaj estas homoj, kiuj ekspluatas la kredemecon de aliaj kaj trovas komforte vivi per la kostopago de siaj aŭskultantoj. 

Malfidu do la falsajn profetojn, precipe en tempo de renovigado, ĉar multaj trompistoj anoncas sin kiel senditojn de Dio; ili penas, sur la tero, kontentigi sian vantamon; sed terura justeco atendas  ilin, pri tio vi povas esti certaj.

- Erasto (Spirito). 
Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XXI - Estos falsaj Kristoj kaj falsaj profetoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment