Tuesday, October 1, 2013

LA LASTAJ ESTOS UNUAJ

La laboristoj de la lasta horo havas rajton al la salajro, sed estas necese, ke lia bonvolo estu teninta lin je la dispono de la mastro, kiu devis lin dungi, kaj ke tiu malfruo ne estu frukto de lia maldiligenteco aŭ malbonvolo. Li rajtas la salajron, ĉar ekde la tagiĝo, li senpacience atendis tiun, kiu, fine, vokis lin al la laboro; li estis laborema, kaj al li mankis nur laboro.

Sed, se li estus rifuzinta la laboron en ĉiu horo de la tago; se li estus dirinta: "Ni paciencu, la ripozo plaĉas al mi; kiam sonos la lasta horo, jen la okazo, por pensi pri la salajro de la tago; ĉu mi ĝenu min pro mastro, kiun mi ne konas, kiun mi ne amas; ju pli malfrue, des pli bone!", tiu, miaj amikoj, ricevus ne salajron de laboristo, sed de la mallaboremo. 

Kio okazos do al tiu, kiu, anstataŭ resti simple neaktiva, uzis por kulpaj agoj la horojn difinitajn por la taglaboro; kiu  blasfemis kontraŭ Dio, verŝis sangon de siaj fratoj, ĵetis malordon en la familiojn, ruinigis homojn konfidintajn al li, ekspluatis aliulan naivecon; kiu, fine, satiĝis per ĉiaj malvirtoj de la homaro? kio okazos al tiu? Ĉu sufiĉos al li diri en la lasta  horo: "Sinjoro, mi misuzis mian tempon; prenu min ĝis la fino de la tago, por ke mi faru iom, kvankam tre malmulte, de mia tasko, kaj donu al mi la saljron de la bonvolema laboristo"? Ne, tute ne; la mastro diros al li: "Mi havas nun nenian laboron por ci;  ci disperdis cian tempon; ci forgesis, kion ci lernis, ci ne povas plu labori en mia vinberĝardeno. Rekomencu do lerni, kaj kiam ci estos pli bone preparita, revenu al mi, mi malfermos al ci mian vastan kampon, kaj ci povos tie labori en iu ajn horo de la tago."

Bonaj spiritistoj, miaj tre amataj, vi ĉiuj estas laboristoj de la lasta horo. Tre fiera estus tiu, kiu dirus: "Mi komencis la laboron ĉe tagiĝo kaj ĝin finos nur ĉe la sunsubiro." Vi ĉiuj venis, kiam vokitaj, iuj iom pli frue, iuj iom pli malfrue, en enkarniĝon, kies katenon vi trenas; sed ekde kiom da jarcentoj la mastro vin vokadis por sia vinberejo kaj vi ne volis tien eniri! Nun, jen la momento ricevi la salajron; uzu bone tiun ĉi restantan horon, kaj neniam forgesu, ke via ekzistado, kiom ajn  longa ĝi povas ŝajni al vi, estas nur preterfluganta momento en la supermezureco de la tempoj, kiuj formas por vi la eternecon.

- Constantin, Protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XX - La laboristoj de la lasta horo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment