Tuesday, October 22, 2013

HELPU CIN MEM, KAJ LA ĈIELO CIN HELPOS

1. Petu, kaj estos donite al vi;  serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? (Mateo, 7:7-11.)

2. El la surtera vidpunkto, la maksimo: Serĉu, kaj vi trovos, estas analoga al tiu ĉi:  Helpu cin mem, kaj la ĉielo cin helpos. Tio estas la principo de la leĝo de laboro, kaj sekve de la leĝo de progreso, ĉar la progreso estas filo de la laboro, ĉar la laboro ekscitas la aktivecon de l' intelekto.

En la infaneco de la homaro, la homo uzas sian intelekton nur por serĉi nutraĵon, rimedojn por ŝirmi sin kontraŭ veteraj ŝanĝiĝoj kaj por defendi sin kontraŭ malamikoj; sed al li Dio donis plie ion, kion la besto ne posedas, nome: la senĉesan deziron je io pli bona; tiu deziro pelas lin al la serĉado de rimedoj, por plibonigi sian situacion, kaj instigas lin al eltrovoj, al elpensoj, al la perfektigo de la scienco, ĉar la scienco ja havigas tion, kio mankas al li. Per liaj esploroj lia intelekto kreskas, lia moralo puriĝas; la bezonojn de la korpo sekvas la bezonoj de la spirito; post la materia nutraĵo, li bezonas la spiritan nutraĵon, kaj tiel la homo pasas de la sovaĝeco al la civilizacio.

Sed la progreso, plenumata de ĉiu homo individue, dum la  vivo, estas tre malgranda, eĉ nerimarkebla ĉe granda nombro da homoj; kiamaniere do la homaro povus progresi sen antaŭekzistado kaj reekzistado de l' animo? Se la animoj ĉiutage forirus por ne plu reveni, la homaro renoviĝus do senĉese per la primitivaj elementoj, havante ĉion por fari, ĉion por lerni; ne estus do klarigeble, kial la homo estus pli progresinta hodiaŭ, ol en la unuaj aĝoj de la mondo, ĉar ĉe ĉiu naskiĝo la tuta intelekta laboro devus ĉiam denove komenciĝi. Kontraŭe, revenante kun sia jama progreso, kaj ĉiufoje akirante ion plian, la animo pasas iom post iom de la barbareco al la  materiala civilizacio,  kaj de ĉi tiu al  la civilizacio morala.

3. Se Dio sendevigus la homon de la korpa laboro, la membroj de la homo atrofiiĝus; se de l’ intelekta laboro, la homa spirito restus en sia infaneco, en stato de besta instinkto. Tial Dio trudis al la homo laboron, kiel ion necesan, kaj diris al li:  Serĉu, kaj ci trovos; laboru, kaj ci produktos;  tiamaniere ci estos filo de ciaj verkoj, ci havos la meriton, ke ci estas ilia aŭtoro, kaj ci estos rekompencita laŭ tio, kion ci faris.

4. Aplikante ĉi tiun principon, la Spiritoj ne alkuras mem ŝpari al la homo la laboron de l’ esploroj, alportante al li eltrovaĵojn kaj elpensaĵojn plene faritajn kaj pretajn por uzado, en tia maniero, ke li nur devus preni tion, kion oni enmetus en lian manon, sen la peno klini sin por kapti, aŭ eĉ pripensi. Se estus tiel, la plej mallaborema povus riĉiĝi, la plej malklera povus senpene fariĝi klerulo, kaj ambaŭ opinius sin meritaj pri tio, kion ili efektive ne faris. Ne,  la Spiritoj ne venas liberigi la homon de la leĝo de laboro, sed nur montri al li la celon, kiun li devas atingi, kaj la vojon, kiu tien kondukas, dirante al li: Marŝu, kaj ci alvenos. Ci trovos ŝtonojn sub ciaj piedoj; rigardu, kaj ilin forigu mem; ni donos al ci la necesan forton, se ci volas ĝin uzi.

5. El la morala vidpunkto, tiuj paroloj de Jesuo signifas: Petu la lumon, kiu heligus vian vojon, kaj ĝi estos donita al vi; petu forton por malcedi al la malbono, kaj vi ĝin havos; petu helpon de la bonaj Spiritoj, kaj ili venos akompani vin, kaj, kiel la anĝelo de Tobija, ili servos al vi kiel gvidantoj; petu bonajn konsilojn, kaj tiuj ne estos al vi rifuzitaj; frapu nian pordon, ĝi estos al vi malfermita; sed petu sincere, kun fido kaj fervoro; prezentu vin kun humileco, ne kun aroganta mieno, alie vi estos forlasitaj al viaj propraj fortoj, kaj viaj faloj estos la puno por via fiero.

Tia estas la senco de tiuj vortoj: Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos al vi malfermite.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXV - Serĉu, kaj vi trovos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment