Saturday, October 5, 2013

LA LABORISTOJ DE LA SINJORO

Alproksimiĝas la tempo, kiam realiĝos la aferoj, antaŭdiritaj por la transformiĝo de la homaro; feliĉaj estos tiuj, kiuj estos laborintaj sur la kampo de la Sinjoro kun abnegacio kaj sen alia motivo ol karito! Iliaj labortagoj estos pagitaj centoble pli, ol kiom ili esperis. Feliĉaj estos tiuj, kiuj diris al siaj fratoj: "Fratoj, ni kune laboradu kaj ni kunigu niajn klopodojn, por ke la mastro, alveninte, trovu finita la laboron"; ĉar la mastro diros al ili: "Venu al mi, vi, kiuj estas bonaj servantoj, vi, kiuj silentigis viajn ĵaluzojn kaj viajn malpacojn, por ke el tio ne venu malutilo en la verkon!" Sed ve al tiuj, kiuj pro siaj malkonsentoj malfruigis la horon de la rikolto; ĉar la ventego venos kaj ilin forportos la ciklono! Ili krios: "Pardonu!  Pardonu!" Sed la Sinjoro diros al ili: "Kial vi petas pardonon, vi, kiuj subpremis la malfortulon, anstataŭ lin subteni? Kial vi petas pardonon, vi, kiuj serĉis vian rekompencon en la ĝojoj de la tero kaj en la kontentigo de via fiero? Vi jam ricevis vian rekompencon, kia vi ĝin volis; ne petu pli: la ĉielaj  rekompencoj estas destinataj por tiuj, kiuj ne petis la surterajn rekompencon."

Dio faras en la nuna momento la denombradon de Siaj fidelaj servantoj kaj jam markis per Sia fingro tiujn, kies sindonemo estas nur ŝajna, por ke ili ne uzurpu la salajron de la kuraĝaj servantoj, ĉar nur al la homoj, kiuj ne hezitas ĉe sia tasko, Li konfidos la plej malfacilajn postenojn en la granda laboro de rebonigo per Spiritismo. Tiam plenumiĝos tiu ĉi parolo: La unuaj estos lastaj, kaj la lastaj estos unuaj en la regno de la ĉielo!" 

- La Spirito de Vero .
Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XX - La laboristoj de la lasta horo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment