Friday, October 4, 2013

MISIO DE LA SPIRITISTOJ

Ĉu vi ne aŭdas jam la muĝadon de l' uragano, kiu forblovos la malnovan mondon kaj enabismigos en la nenion la tutaĵon de la surteraj maljustaĵoj? Ha! gloru la Sinjoron, vi, kiuj metis vian fidon en Lian suverenan justecon kaj kiuj, novaj apostoloj de la fido revelaciita per la superaj profetaj voĉoj, iras prediki la novan dogmon de la  reenkarniĝo kaj de la hierarkia gradigo de la Spiritoj, laŭ tio, ĉu ili bone aŭ malbone plenumis siajn misiojn kaj eltenis la surterajn provojn.

Ne plu tremu! la langoj el fajro estas super viaj kapoj. Ho veraj adeptoj de Spiritismo, vi estas la elektitoj de Dio! Iru kaj prediku la dian parolon. La horo venis, kiam vi devas oferi al ĝia propagando viajn kutimojn, viajn laborojn, viajn frivolajn okupojn. Iru kaj prediku; la Spiritoj de supre estas kun vi. Certe vi parolos al homoj, kiuj ne volos aŭskulti la voĉon de Dio, ĉar tiu voĉo ilin senĉese admonas al abnegacio; vi predikos neprofitemon al la avaruloj, moderecon al la diboĉuloj, indulgemon al la hejmaj tiranoj kaj al la despotoj; perditaj paroloj, mi scias; sed ne gravas! Vi devas surverŝi per via ŝvito la kampon, kie vi semos, ĉar ĝi fruktodonos kaj produktos nur sub ripetataj frapoj de l' evangeliaj ŝovelilo kaj plugilo. Iru kaj prediku!

Ho, vi ĉiuj, bonfidaj homoj, konsciantaj vian malsuperecon antaŭ la mondoj disŝutitaj en la senlima spaco, iru por sankta milito kontraŭ maljusteco kaj krimo. Iru kaj renversu tiun kulton  al la ora bovido, ĉiam pli kaj pli disvastiĝantan. Iru, Dio kondukas vin! Simplaj kaj nekleraj homoj, viaj langoj estos malligitaj kaj vi parolos kiel neniu oratoro parolas. Iru kaj prediku, ĉar la atentaj popolamasoj ricevos kun ĝojo viajn parolojn de konsolo, de frateco, de espero kaj de paco. 

Ne gravas la insidoj, kiuj estos ĵetataj sur vian vojon! nur lupoj falos en kaptilojn por lupoj, ĉar la paŝtisto scios defendi siajn ŝafojn kontraŭ la sangavidaj buĉistoj.

Iru, homoj grandaj antaŭ Dio, kiuj, pli feliĉaj, ol Sankta Tomaso, kredas, ne petante vidi, kaj akceptas la faktojn de la mediumeco, eĉ se vi mem ne sukcesis ricevi ilin; iru, la Spirito de Dio kondukas vin. 

Marŝu do antaŭen, falango, imponanta pro cia fido! la grandaj batalionoj de nekredantoj fordisiĝos antaŭ ci, kiel la matena nebulo ĉe l' unuaj radioj de la leviĝanta suno.

Fido estas la virto, delokiganta montojn, Jesuo diris al vi; sed pli pezaj, ol la plej pezaj montoj, kuŝas en la koro de la homoj la malpureco kaj ĉiuj malvirtoj naskitaj de  la malpureco. Iru do, plenaj de kuraĝo, formovi tiun monton da maljustaĵoj, kiujn la estontaj generacioj devos koni nur kiel legendon, same kiel vi konas nur tre malprecize la periodon antaŭ la idolana civilizacio.

Ja, moralaj kaj filozofiaj renversegoj estas eksplodontaj en ĉiuj punktoj de la terglobo; la horo alproksimiĝas, kiam la dia lumo aperos sur du mondoj.  

- Erasto, gardanĝelo de la mediumo. 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XX - La laboristoj de la lasta horo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment