Wednesday, October 16, 2013

LA LAMPO SUB LA GRENMEZURILO

1.  Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. (Mateo, 5:15).

2. Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos. (Luko, 8:16-17).

3. Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj? Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite. Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras:  — Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, kaj siajn okulojn ili fermis; por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ne aŭdu per siaj oreloj, kaj ne komprenu per sia koro, kaj ne konvertiĝu, kaj Mi ne sanigu ilin. (Mateo, 13: 10-15).

4. Oni miras, aŭdante Jesuon diri, ke oni ne metu la lumon sub la grenmezurilon, dum li senĉese kaŝas la sencon de siaj paroloj sub la vualo de alegorio, kiu ne povas esti komprenata de ĉiuj. Li klarigas sian penson, dirante al siaj apostoloj: "Mi parolas al ili per paraboloj, ĉar ili ne kapablas kompreni iujn aferojn; ili vidas, rigardas, aŭdas kaj ne komprenas; diri ĉion al ili estus senutile por la momento; sed al vi mi diras, ĉar al vi estas donite kompreni tiujn misterojn." Li kondutis al la popolo same, kiel oni traktas la infanojn, kies ideoj ankoraŭ ne estas elvolviĝintaj. Per tio li montras la veran sencon de la maksimo: "Oni metu la lampon ne sub la grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke ĉiuj enirantoj povu vidi ĝin." Tiu maksimo ne signifas, ke oni facilanime diskonigu ĉiajn aferojn; ĉiu instruo devas esti proporcia al la inteligento de tiu, al kiu oni ĝin donas, ĉar kelkajn personojn tro viva lumo duonblindigas, ilin ne prilumante. 

Okazas al la homoj ĝenerale tiel, kiel al ĉiu aparta individuo; la generacioj havas sian infanecon, sian junecon kaj sian maturan aĝon; ĉiu afero devas veni siatempe, kaj la grajno semita ekster la oportuna sezono ne fruktodonas. Sed kion la prudento ordonas silenti dumtempe, tio pli malpli baldaŭ estos nepre malkaŝita, ĉar, atinginte ioman gradon da progreso, la homoj per si mem serĉas la vivan lumon; la mallumo pezas sur ili. Ĉar Dio donis al ili intelekton, por kompreni kaj direkti sin tra l' aferoj de la tero kaj de la ĉielo, tial ili penas rezonadi pri sia kredo; kaj tiam oni devas ne meti la lampon sub la grenmezurilon, ĉar sen la lumo de la racio, la kredo malfortiĝas.

5. Se do, per Sia antaŭvidanta saĝeco, la Providenco nur iom post iom konigas la veraĵojn, Li ilin malkaŝas ĉiam laŭgrade, kiel la homaro estas matura por ilin ricevi; Li konservas ilin ne sub grenmezurilo, sed en provizejo; sed la homoj, kiuj posedas tiujn veraĵojn, plej ofte kaŝas ilin antaŭ la vulgarularo, nur celante regi ĉi tiun; ĝustadire, tiuj solaj metas la veran lumon sub la grenmezurilon. Tial ĉiuj religioj havis siajn misterojn, kies ekzamenon ili malpermesis; sed dum tiuj religioj restadis malantaŭe, la scienco kaj la intelekto marŝis kaj deŝiris la misteran vualon; atingite sian plenaĝecon, la vulgarulo volis penetri en la fundon de l' aferoj kaj tiam elpuŝis el sia kredo tion, kio estas kontraŭa al la observado.

Absolutaj sekretoj povas ekzisti neniaj, kaj Jesuo pravas dirante, ke estas nenio sekreta, kio ne estos malkrovita. Ĉio, kio estas kaŝita, estos iam eltrovita, kaj kion la homo ne povas ankoraŭ kompreni sur la tero, tio estos iom post iom senvualigita al li en pli progresintaj mondoj kaj kiam li puriĝos; sur la tero li estas ankoraŭ en nebulo.

6. Oni demandas sin mem, kian profiton la popolo povis tiri el tiu amaso da paraboloj, kies senco restis antaŭ ĝi kaŝita?  Estas rimarkinde, ke Jesuo esprimis per paraboloj sian penson nur pri la partoj iel absktrataj de sia doktrino; sed, farinte el la karito por la proksimulo kaj el la humileco la neprajn kondiĉojn de la savo, ĉio, kion li diris pri tio, estas tute klara, difinita kaj sen dubasenceco. Tiel devis esti, ĉar ĝi estis la kondutregulo, kiun ĉiuj devis kompreni, por povi observi ĝin; tio estis la esenca punkto por la neklera popolamaso, al kiu li limigis sian instruon je la sekvantaj vortoj: "Jen, kio devas esti farata, por gajni la regnon de la ĉielo." Pri l' aliaj partoj li disvolvis sian penson nur al siaj disĉiploj; ĉar ĉi tiuj estis pli progresintaj morale kaj intelekte, Jesuo povis inici ilin en pli abstraktajn veraĵojn; tial li diris:  Kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon.

Tamen eĉ al siaj apostoloj li neprecize klarigis multajn punktojn, kies plena kompreno estis prokrastita ĝis postaj tempoj. Ĝuste tiuj punktoj naskis tiajn diversajn interpretojn, ĝis la momento, kiam unuflanke la scienco kaj aliflanke Spiritismo eltrovis novajn naturajn leĝojn, kiuj klarigis la veran sencon de tiuj punktoj. 

7. Spiritismo hodiaŭ ĵetas lumon sur multegon da malhelaj punktoj; tamen ĝi ne prilumas trafe-maltrafe. La Spiritoj agas en siaj instruoj kun mirinda singardo; nur iom post iom kaj sinsekve ili ektraktis da diversajn partojn, nun konatajn, de la doktrino, kaj tiel la ceteraj partoj estos konigitaj, kiam venos la momento por ties eltiro el la ombro. Se ili ĝin komplete prezentus ekde la komenco, ĝi estus komprenebla nur por malgranda nombro; ĝi eĉ timigus tiujn, kiuj ne estis preparitaj por ĝi, kaj tio malhelpus ĝian disvastigon. Tamen, se la Spirtioj ankoraŭ ne ĉion klare eldiras, tio ne signifas, ke en la doktrino ekzistas misteroj rezervitaj al privilegiuloj, nek ke ili metas la lampon sub la grenmezurilon, sed ke ĉiu afero devas veni en sia oportuna tempo. Ili lasas al ĉiu ideo la tempon por maturiĝi kaj disvastiĝi, antaŭ ol prezenti alian, kaj al la okazaĵoj la tempon, por prepari la akcepton de tiu nova ideo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIV - Ne metu la lampon sub la grenmezurilon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment