Wednesday, October 2, 2013

DIO BENAS LA SOLIDARECON

Jesuo amis la simplecon de la simboloj, kaj, laŭ lia energia parolo, la laboristoj, venintaj en la unua horo, estas Moseo, la profetoj kaj ĉiuj iniciatintoj, kiuj distingigis la stadiojn de la progreso kaj kiujn, tra la jarcentoj, sekvis la apostoloj, la martiroj, la Patroj de l' Eklezio, la scientistoj, la filozofoj kaj, fine, la spiritistoj. Ĉi tiuj, laste venintaj, estas anoncitaj kaj antaŭviditaj ekde l' aŭroro de la Mesio, kaj ricevos la saman rekompencon; kion mi diras? pli altan rekompencon. Postveninte, la spirististoj profitas la intelektajn laborojn de siaj antaŭuloj, ĉar la homo devas heredi de la homo, kaj iliaj laboroj kaj ties rezultatoj estas kolektivaj: Dio benas la solidarecon. Cetere multaj inter ili revivas hodiaŭ aŭ revivos morgaŭ, por fini iun laboron iam komencitan; pli ol unu patriarko, pli ol unu profeto, pli ol unu disĉiplo de la Kristo, pli ol unu propagandanto de la kristana kredo troviĝas inter ili, sed nun ili estas pli kleraj, pli progresintaj, kaj laboras, jam ne ĉe la bazo, sed ĉe la kapitelo de la konstruaĵo; ilia salajro estos do proporcia al la merito de la laboro. 

La reenkarniĝo, tiu bela dogmo, eternigas kaj precizigas la spiritan devenon. Vokate raporti pri sia surtera komisio, la Spirito komprenas la kontinuecon de la tasko interrompita, sed ĉiam reprenata; li vidas sentas, ke li kaptis preterpase la penson de siaj antaŭuloj; li reeniras en la arenon, maturita per la sperto, por progresi plu; kaj ĉiuj, laboristoj de l' unua kaj de la lasta horo, kun okuloj klarigitaj pri la profunda justeco de Dio, ne plu murmuras, sed adoras.

Jen unu el la veraj sencoj de tiu parabolo, kiu enhavas, same kiel ĉiuj, kiujn Jesuo adresis al la popolo, la ĝermon de l' estonteco, kaj ankaŭ, sub ĉiuj formoj, sub ĉiuj figuroj, la elmontron de la mirinda unueco, kiu ligas ĉiujn nunajn estulojn al la  pasinteco kaj al la estonteco.

- Henriko Heine (Spirito). 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XX - La laboristoj de la lasta horo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment