Tuesday, October 8, 2013

LA FALSAJ PROFETOJ EN LA VAGANTECO

La falsaj profetoj ne troviĝas nur inter la enkarniĝintoj; ili troviĝas ankaŭ, kaj pli multenombre, inter la fieraj Spiritoj, kiuj ŝajnigante amon kaj kariton, semas malkonkordon kaj malhelpas la laboron por la liberigo de la homaro, barante la vojon per siaj absurdaj sistemoj, kiujn ili akceptigas per siaj mediumoj; kaj por pli efike sorĉi la personojn, kiujn ili volas trompi, por havigi al siaj teorioj pli  grandan gravecon, ili senskrupule ornamas sin per nomoj, kiujn la homoj nur respektplene elparolas. 

Neniu krom ili mem semas la fermenton de antagonismo inter la grupojn, instigas ĉi tiujn apartiĝi unuj de l' aliaj kaj malfide sin reciproke rigardi. Nur tio sufiĉus por senmaskigi ilin; ĉar, tiel agante, ili mem plej formale malkonfirmas sian pretendon. Blindaj estas do la homoj, kiuj lasas sin kapti en tian mallertan insidon. 

Sed estas multaj aliaj rimedoj por ekkoni ilin. La Spiritoj de l' ordo, pri kiu ili diras, ke ili apartenas al ĝi, devas esti ne nur tre bonaj, sed ankaŭ eminente raciaj. Nu, pasigu iliajn sistemojn tra la kribrilo de la racio kaj de la komuna saĝo, kaj vidu, kio restas el tiaj sistemoj. Konsentu do kun mi ke, ĉiufoje, kiam iu Spirito receptas kiel kuracilon kontraŭ la malbonaĵoj de la homaro, aŭ kiel rimedojn por ties transformiĝo, aferojn utopiajn kaj ne efektivigeblajn, infanecajn kaj ridindajn aranĝojn; kiam li formulas ian sistemon kontraŭan al la plej vulgaraj konoj de la scienco, tiu povas esti nur malklera kaj mensogema Spirito.

Aliflanke, konvinkiĝu, ke, se la vero ne ĉiam estas ŝatata de l' individuoj, ĉiam ĝin ŝatas la komuna saĝo de l' amasoj, kaj ankaŭ tio estas ia kriterio. Se du principoj kontraŭdiras unu alian, vi trovos la mezuron de ilia propra valoro vidante, kiu el ambaŭ renkontas pli da eĥoj kaj da simpatioj. Efektive estus mallogike opinii, ke ia doktrino, kies nombro da membroj malgrandiĝas, estus pli vera ol tiu, kiu vidas senĉese kreskadi la nombron de siaj adeptoj. Volante, ke la vero venu al ĉiuj, Dio ne enfermas ĝin en limigita rondo; Li ĝin aperigas en malsamaj punktoj, por ke ĉie la lumo estu ĉe la flanko de la mallumo.

Forpelu senkompate ĉiujn tiujn Spiritojn, kiuj prezentas sin kiel ekskluzivaj konsilantoj kaj predikas la dividon kaj la izoliĝon. Ili estas preskaŭ ĉiam vantamaj kaj nebonaj Spiritoj, kiuj penas trudi sin al kredemaj homoj, malavarante troajn laŭdojn al ĉi tiuj, por ilin sorĉi kaj konservi sub sia regado. Ordinare ili estas Spiritoj avidaj je povo kaj kiuj, estinte publikaj aŭ privataj despotoj dum la vivo, volas ankoraŭ viktimojn, por tirani post la morto. Entute,  malfidu la komunikaĵojn, kiuj portas ian mistikan kaj strangan karakteron, aŭ kiuj ordonas ceremoniojn kaj ekstravagancajn  agojn; en tiaj okazoj, ĉiam ekzistas prava motivo por suspekto.

Aliflanke, estu certaj, ke, kiam iu veraĵo devas esti konigita al la homaro, ĝi estas, por tiel diri, samtempe komunikata en ĉiuj seriozaj grupoj, disponantaj je seriozaj mediumoj, kaj ne en iuj, kun escepto de aliaj. Nenia mediumo estas perfekta, se li estas obsedita, kaj ekzistas evidenta obsedo, kiam iu mediumo kapablas ricevi komunikaĵojn nur de iu difinita Spirito, kiel ajn alta la pozicio, kiun ĉi tiu pretendas. Sekve, ĉiu mediumo, ĉiu grupo, kiuj juĝas sin privilegiitaj per komunikaĵoj, kiujn nur ili povas ricevi, kaj kiuj, aliflanke, submetas sin al agoj, tuŝantaj la limon de superstiĉo, sendube estas sub obsedo el la plej klare karakterizitaj, precipe se la superreganta Spirito pavas kun nomo, kiun ni ĉiuj, Spiritoj kaj enkarniĝintoj, devas honori kaj respekti, kaj ne permesi, ke ĝi estu kompromitita sur ĉiu paŝo.

Estas nediskuteble, ke, metante en la fandujon de la racio kaj de la logiko ĉiujn temojn kaj ĉiujn komunikaĵojn de la Spiritoj, oni facile forĵetos ĉion absurdan kaj eraran. Iu mediumo povas esti sorĉata, iu grupo povas esti trompata; sed la severa kontrolo, farata de aliaj grupoj, la akirita scio, la alta morala aŭtoritateco de la direktantoj de grupoj kaj la komunikaĵoj, ricevitaj per la precipaj mediumoj kaj portantaj la sigelon de logiko kaj aŭtentikeco de la plej bonaj Spiritoj, rapide juĝos laŭmerite tiujn mensogajn kaj ruzajn diktaĵojn, devenantajn de bando da malicaj, trompemaj Spiritoj.  

- Erasto, disĉiplo de Paŭlo (Spirito).
Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XXI - Estos falsaj Kristoj kaj falsaj profetoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment