Wednesday, October 9, 2013

JEREMIA KAJ LA FALSAJ PROFETOJ

Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo. Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras: Ne trafos vin malfeliĉo. Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj aŭdis Lian vorton? kiu aŭdis Lian vorton kaj komprenis?  — Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.  — Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: Mi sonĝis, mi sonĝis. Kiel longe tio daŭros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia koro?  — Se ĉi tiu popolo aŭ profeto aŭ pastro demandos vin, dirante: Kia estas la ŝarĝo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la ŝarĝon: Mi forlasos vin, diras la Eternulo. (Jeremia, 23:16, 17, 18, 21, 25, 26 kaj 33.)

Pri tiu teksto de la profeto Jeremia mi volas paroli kun vi, miaj amikoj. Dio, parolante per la buŝo de tiu profeto, diris: "Ili predikas vizion de sia koro." Tiuj ĉi vortoj klare montras, ke jam en tiu epoko la ĉarlatanoj kaj la ekzaltitoj misuzis sian naturan kapablon profeti kaj ĝin ekspluatis. Ili trompis do la simplan kaj preskaŭ ĉiam blindan fidon de la popolo, antaŭdirante por mono bonajn kaj agrablajn aferojn. Tiu speco de trompado estis tre disvastigita ĉe la juda nacio, kaj estas facile kompreni, ke la kompatinda popolo, en sia neklereco, neniel kapablis distingi la bonajn de la malbonaj kaj estis ĉiam pli aŭ malpli trompata de tiuj laŭdiraj profetoj, kiuj estis nur trompistoj kaj fanatikuloj. Nenio estas pli signifa ol jenaj vortoj: "Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; mi nenion diris al ili, tamen ili profetas." Poste Dio diras: "Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: "Mi sonĝis, mi sonĝis"; Li montris tiel unu el la rimedoj, kiujn ili uzadis por ekspluati la konfidon, kiun oni havis al ili. La popolo, ĉiam kredema, neniel pensis malakcepti la verecon de iliaj sonĝoj aŭ de iliaj vizioj; ĝi trovis tion tre natura kaj ĉiam invitadis siajn profetojn paroli.

Post la paroloj de la profeto, aŭskultu la saĝajn konsilojn de l' apostolo Sankta Johano per jenaj vortoj: "Ne kredu al ĉiu Spirito, sed provu, ĉu la Spiritoj estas el Dio", ĉar el la nevideblaj estuloj ankaŭ iuj plezuras per trompo, kiam ili trovas okazon por tio. La trompitoj, kompreneble, estas la mediumoj, kiuj ne esta sufiĉe singardaj. Sendube tie staras unu el la plej grandaj rifoj, ĉe kiuj multaj pereas, precipe se ili estas novicoj en Spiritismo. Tio estas por ili provado, kiun ili povas venki nur per tre granda singardo. Antaŭ ĉio lernu do distingi la bonajn kaj la malbonajn Spiritojn, por ne fariĝi mem falsaj profetoj.

- Luoz,  protektanta Spirito.
Karlsruhe, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XXI - Estos falsaj Kristoj kaj falsaj profetoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment