Tuesday, October 15, 2013

MI NE VENIS ALPORTI LA PACON, SED LA DISIGON

9. Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon; kaj la domanoj de homo estos liaj  malamikoj. (Mateo, 10: 34-36). 

10. Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis? Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita! Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne, sed pli vere disigon, ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri. Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino. (Luko, 12: 49-53).

11. Ĉu vere Jesuo mem, la personigo de la dolĉeco kaj de la boneco, li, kiu ne ĉesis prediki amon al la proksimulo, ja diris: "Mi venis por enkonduki ne pacon, sed glavon; mi venis por  kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, edzon kontraŭ lian edzinon; mi venis por ĵeti fajron sur la teron, kaj mi premiĝas ĝis la tero ekbrulos"? Ĉu tiuj ĉi vortoj ne kontraŭas evidente al liaj instruoj? Ĉu ne estas blasfemo atribui al li la parolon de konkeranto sangavida kaj detruema? Ne, ne estas blasfemo nek kontraŭdiro en tiuj vortoj, ĉar efektive li ilin eldiris, kaj ili atestas lian altan saĝecon; nur la formo iel dubasenca ne precize esprimas lian penson, kaj tial ilia vera senco ne estas ĝuste kaptita. Prenite laŭlitere, tiuj vortoj inklinus ŝanĝi lian ekskluzive pacan mision en mision de konfuzo kaj malkonsento, absurda konsekvenco, kiun la komuna saĝo forpuŝas, ĉar Jesuo ne povus kontraŭdiri sin mem.

12. Ĉia nova ideo nepre renkontas kontraŭstaron, kaj neniu el ili stariĝas sen bataloj; nu, en tia okazo, la kontraŭstaro estas ĉiam proporcia al la graveco de l' antaŭviditaj rezultatoj, ĉar, ju pli granda ĝi estas, des pli da interesoj ĝi ofendas. Se ĝi estas evidente falsa, se oni  ĝin juĝas senkonsekvenca, neniu ekscitiĝas; oni lasas ĝin pasi, ĉar oni scias, ke al ĝi mankas vivipovo. Sed se ĝi estas vera, se ĝi ripozas sur solida bazo, se oni ekvidas por ĝi estontecon, ia sekreta antaŭsento avertas la antagonistojn, ke ĝi estas danĝero por ili kaj por la stato de aferoj, kies konservado interesas ilin; tial ili atakas ĝin kaj ĝiajn partianojn.

La mezuro de la graveco kaj de la rezultatoj de iu nova ideo troviĝas do en la ekscitado, kiun ĝi kaŭzas ĉe sia apero, en la forto de la kontraŭstaro, kiun ĝi naskas, kaj en la grado kaj persistemo de la kolero de ĝiaj kontraŭuloj.

13. Jesuo venis proklami doktrinon, kiu subfosis je la bazo la ekspluatadon, per kiu vivis la Fariseoj, la Skribistoj kaj la pastroj de lia tempo; tial ili mortigis lin, kredante, ke ili mortigos la ideon per la mortigo de la homo; sed la ideo postvivis, ĉar ĝi estis vera; ĝi kreskis, ĉar ĝi estis en la planoj de Dio, kaj, ŝprucinte en nekonata urbeto de Judujo, ĝi iris fiksi sian flagon en la ĉefurbo mem de l' idolana mondo, antaŭ siaj plej kruelaj malamikoj; antaŭ tiuj, kiuj havis plej grandan intereson ĝin kontraŭbatali, ĉar ĝi renversis iliajn centjarajn kredojn, al kiuj multaj el ili estis ligitaj multe pli pro intereso, ol pro konvinko. Tial la plej teruraj luktoj atendis tie la apostolojn; la viktimoj estis nekalkuleblaj, sed la ideo ĉiam grandiĝis kaj fine venkis, ĉar, kiel vero, ĝi estis supera ol ĉiuj antaŭaj veroj.

14. Estas rimarkinde, ke la Kristanismo naskiĝis, kiam la idolanismo agoniis, baraktante kontraŭ la lumo de la racio. La idolanismo estis ankoraŭ praktikata nur pro nura formalaĵo, sed la kredo estis jam malaperinta, nur persona intereso subtenis ĝin. Nu, la intereso estas obstina; ĝi neniam cedas antaŭ la evidenteco; ĝi koleriĝas des pliforte, ju pli nediskuteblaj kaj pli klare pruvantaj ĝian eraron estas la argumentoj, kiujn oni kontraŭmetas al ĝi; ĝi ja scias, ke ĝi eraras, sed tio ĝin ne ŝancelas, ĉar la vera fido ne troviĝas en ĝia animo; kion ĝi plej timas, tio estas lumo, kiu malfermas la okulojn al blinduloj; kaj tial ĝi alkroĉiĝas al la eraro kaj ĉi tiun defendas.

Ĉu ankaŭ Sokrato ne instruadis doktrinon iamaniere analogan al tiu de la Kristo? Kial do lia doktrino ne sukcesis en tiu epoko, ĉe unu el la plej inteligentaj popoloj de la tero? Tial, ke la tempo ne estis alveninta; li semis sur teron ne plugitan; la idolanismo ankoraŭ ne estis eluzita. La Kristo ricevis sian providencan mision en la oportuna tempo. Estas vere, ke multo mankis al la tiutempaj homoj, por ke ili staru sur la alta nivelo de la kristanaj ideoj; sed estis ĉe ili pli ĝenerala kapablo asimili tiujn ideojn; ĉar oni jam eksentis la malplenon, kiun la vulgaraj kredoj lasis en la animo. Sokrato kaj Platono malfermis la vojon kaj antaŭinklinigis la spiritojn.

15. Bedaŭrinde la adeptoj de la nova doktrino ne interkonsentis pri l' interpretado de la paroloj de la Majstro, plej ofte vualitaj sub alegorioj kaj figuroj; el tio naskiĝis, jam de la komenco, la multenombraj sektoj, el kiuj ĉiu arogis al si la ekskluzivan posedon de la vero, kaj kiuj dum dek ok jarcentoj ankoraŭ ne povis akordiĝi. Forgesinte la plej gravan el la diaj ordonoj, tiun, el kiu Jesuo faris la bazangulan ŝtonon de sia konstruaĵo kaj la nepran kondiĉon de savo: la kariton, la fratecon kaj la amon al la proksimulo, tiuj sektoj sin reciproke anatemis kaj furiozis unuj kontraŭ aliaj; la pli fortaj frakasis la pli malfortajn kaj ĉi tiujn sufokis en sango, en torturoj, en la flamoj de la punbrulejoj. Venkinte la idolanismon, la kristanoj anstataŭ persekutatoj fariĝis persekutantoj; kun fajro kaj glavo ili marŝis, por starigi la krucon de la Senmakula Ŝafido en la du mondoj. Konstatita estas la fakto, ke religiaj militoj estis la plej kruelaj, ke ili faris pli da viktimoj, ol la politikaj militoj, kaj en neniu alia estas faritaj tiom da kruelaĵoj kaj barbaraĵoj.

Ĉu kulpa estas la doktrino de la Kristo? Certe ne, ĉar ĝi formale kondamnas ĉian  perforton. Ĉu li iam diris al siaj disĉiploj: Iru, mortigu, amase buĉadu, bruligu tiujn, kiuj ne same kredas kiel vi? Ne; li diris al ili la kontraŭon: Ĉiuj homoj estas fratoj, kaj Dio estas suverene favorkora; amu vian proksimulon; amu viajn malamikojn;  faru la bonon al viaj persekutantoj.  Li diris plu: Kiu mortigos per glavo, tiu pereos per glavo. La respondeco ne estas do de la doktrino de Jesuo, sed de tiuj, kiuj ĝin false interpretis kaj faris el ĝi instrumenton por kontentigo de pasioj; de tiuj, kiuj miskomprenis jenan parolon: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo."

En sia profunda saĝeco, Jesuo antaŭvidis, kio okazos; sed tiuj okazoj estis neeviteblaj, ĉar ili estis esence propraj al la malsupereco de la homa naturo, kiu ne povus subite transformiĝi. La Kristianismo devis ja travivi tiun longan kaj kruelan provadon de dek ok jarcentoj, por montri sian tutan potencon; ĉar, malgraŭ la tuta malbono farita en ĝia nomo, ĝi alvenis pura; neniam oni kulpigis ĝin; la mallaŭdoj falis ĉiam sur tiujn, kiuj misuzis ĝin; ĉe ĉiu ago de netoleremo, oni ĉiam diris: Se la Kristianismo estus pli bone komprenata kaj pli bone praktikata, tio ne okazus.

16. Kiam Jesuo diris: "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon, sed glavon", lia penso estis tiu ĉi:  

"Ne supozu, ke nia doktrino stariĝos pace; ĝi kondukos al multmortaj bataloj, havantaj kiel pretekston mian nomon, ĉar la homoj min ne komprenos, aŭ ne volos kompreni; la fratoj, disigitaj per siaj kredoj, eltiros la glavon unu kontraŭ alia, kaj malkonkordo regos inter la membroj de unu sama familio, ne havantaj la saman kredon.  Mi venis ĵeti fajron sur la teron por elsarki el ĝi erarojn kaj antaŭjuĝojn, same kiel oni bruligas kampon, por detrui ĝiajn malutilajn herbojn, kaj urĝas al mi, ke ĝi brulu, por ke la  purigo fariĝu plej frue, ĉar el tiu konflikto la vero elvenos kiel triumfinto; post la milito venos la paco; post malamo de la partioj sekvos la universala frateco; post mallumo de la fanatikeco, la lumo de la klarvida kredo. Kiam la kampo estos preparita, tiam mi sendos al vi  la Konsolanton, la Spiriton de Vero, kiu venos restarigi ĉiujn aferojn, tio estas, kiu komprenigante la veran sencon de miaj paroloj, kiujn tiam la plej sagacaj homoj povos kompreni, metos finon al la fratmortiga lukto, disiganta la filojn de Dio. Fine, lacaj de sencela batalado, kiu kuntrenas nur aflikton kaj portas konfuzon en la sinon de la familioj, la homoj vidos, kie estas iliaj veraj interesoj en tiu ĉi mondo kaj en la alia; ili vidos, sur kiu flanko troviĝas la amikoj kaj la  malamikoj de ilia trankvileco. Tiam ĉiuj kolektiĝos sub la sama standardo: la standardo de la karito, kaj la aferoj estos restarigitaj sur la tero laŭ la vero kaj la principoj, kiujn mi instruis al vi."

17. Spiritismo venas plenumi en la antaŭvidita tempo la promesojn de la Kristo; tamen, ĝi ne povas fari tion, ne detruante la ekscesojn; same kiel Jesuo, ĝi renkontas ĉe siaj paŝoj fieron, egoismon, ambicion, avidecon, blindan fanatikecon, kiuj ĉirkaŭitaj en siaj lastaj reduktoj, provas bari al ĝi la vojon kaj estigas al ĝi malhelpojn kaj persekutojn; ankaŭ ĝi devas do batali; sed la tempo de la luktoj kaj de la sangavidaj persekutoj forpasis; la luktoj, kiujn ĝi devos suferi, estas nur moralaj, kaj ilia fino estas proksima; la unuaj daŭradis jarcentojn : la nunaj daŭros nur kelkajn jarojn, ĉar la lumo, anstataŭ eliri el unu sola fokuso, ŝprucas el ĉiuj punktoj de la globo kaj pli rapide malfermos la okulojn al la blinduloj.

18. Tiujn vortojn de Jesuo oni devas do kompreni rilate al la koleroj, pri kiuj  li antaŭvidis, ke lia doktrino ilin kaŭzos, al la nedaŭraj konfliktoj, kiujn ĝi naskos, al la luktoj, kiujn la doktrino tenos antaŭ ol solidiĝi, kiel okazis al la Hebreoj, antaŭ ol ili eniris en la Promesitan Landon, kaj ne kiel ian planon, kiun li faris,  por dissemi konfuzon kaj malkonkordon. La malbono venos de la homoj, ne de li. Li similis kuraciston, kiu venas por kuraci, sed kies medikamentoj okazigas sanigan krizon, atakante la infektajn fluidaĵojn de la paciento.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXIII - Stranga moralo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment