Sunday, June 30, 2013

VI POVAS KREDI

Se vi en ĉiu momento parolos pri boneco, sed tamen ne estos bona, tio estos senutila por via feliĉo. 

Se via mano skribos belajn paĝojn, laŭ supera inspiro, kaj vi tamen ne stampos ilian belecon en via spirito, vi estos ia simpla seninteligenta stafeto. 

Se vi legos mirindajn librojn kun emocio kaj larmo, sed tamen ne efektivigos tion, kion vi legis, vi estos nenio alia ol tre malbona registrilo.  

Se vi pie tenados sincerajn konvinkojn pri fido, sed tamen ne renoviĝos por la bono laŭ tiuj konvinkoj, via menso estos nura hoko kun religiaj sentencoj. 

Se via gvidkapableco disciplinos multe da homoj, plibonigante ilin, kaj vi tamen ne disciplinos vin mem, la Leĝo traktos vin kun tia sama severeco, kun kiu ĝi uzas vin por perfektigi la aliajn. 

Se vi perfekte konos la lecionojn por via vojo kaj, en la mortemaj okuloj de la mondo, iros en la societon de herooj kaj sanktuloj, sed tamen ne praktikos la bonajn instruojn, kiujn vi konas, vi antaŭ la Diaj Leĝoj ĉiam rekomencos vian laboron, ĉiufoje pli kaj pli malfacile.  

Se vi jene vokos al Jesuo: Majstro kaj Sinjoro..., sed tamen ne volos lerni servi kun li, viaj vortoj sonos sen ia senco.


Ekstraktita el la Ĉapitro 40 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Saturday, June 29, 2013

KUN JESUO

Abnegacio estos al vi privilegio.  

Sufero glorigos vian vivon. 

Provado grandigos vian povon. 

Laboro estos konfidatesto sur via vojo. 

Oferado plej altigos viajn impulsojn. 

Malsaneco de la korpo estos saniga medikamento por via animo. 

Kalumnio honorigos vian taskon. 

Persekutado kontraŭ vi estos motivo, por ke vi benu multajn. 

Angoro plipurigos viajn esperojn. 

Malbono invitos vian spiriton al farado de bono. 

Malamo ekscitos vian koron al elmontroj de amo. 

La Tero kun siaj kontrastoj kaj senĉesaj renovigoj estos por la individua pliboniĝo benata lernejo, per kies purigaj lecionoj vi forlasos la egoismon, frakasitan por ĉiam.


Ekstraktita el la Ĉapitro 39 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Friday, June 28, 2013

NE DIFEKTU VIAN TAGON

Via incitiĝo solvos nenian problemon.  

Viaj ĉagrenoj ne ŝanĝas la naturon de la okazaĵoj. 

Viaj elreviĝoj ne faras tian laboron, kiun nur la tempo sukcesos plenumi. 

Via galhumoro ne modifas la vivon. 

Via doloro ne malhelpos, ke la suno morgaŭ brilu super bonuloj kaj malbonuloj. 

Via malĝojo ne prilumos vojojn. 

Via senkuraĝeco edifos neniun. 

Viaj larmoj ne anstataŭas la ŝviton, kiun vi devas verŝi por via propra feliĉo. 

Viaj plendoj, eĉ tiuj el la koro, neniam aldonos ĉe aliaj eĉ unu gramon da simpatio al vi. 

Ne difektu vian tagon. Lernu el la Dia Saĝo senfine senkulpigi, ĉiam konstruante kaj rekonstruante por la senlima bono.


Ekstraktita el la Ĉapitro 38 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Wednesday, June 26, 2013

FORGESO PRI LA PASINTECO

392. Kial la enkarniĝinta Spirito perdas memoron pri sia pasinteco?

“La homo ne povas nek devas ĉion scii; Dio, per Sia saĝeco, tiel volas. Sen la vualo, kaŝanta al li iujn aferojn, la homo estus kvazaŭ blindigita, kiel iu, kiu subite transpasus de mallumo en lumon. Per la forgeso de sia pasinteco, li pli bone konservas sian memon.”

393. Kial la homo, devas respondi por faroj, kaj kiel li povas elaĉeti kulpojn, kiujn li ne memoras? Kiel profiti sian sperton, akiritan dum ekzistadoj falintaj en forgeson? Estus kompreneble, ke la suferoj estus por li
leciono, se li memorus ties kaŭzojn; sed, ĉar tia memoro ne ekzistas, tial ĉiu ekzistado estas kvazaŭ la unua kaj, ankaŭ, tial, li ĉiam denove komencas vivi. Kiel konformigi tion al la justeco de Dio?

“En ĉiu nova ekzistado la homo posedas pli da inteligenteco kaj pli klare povas distingi bonon de malbono. Kiu estus lia merito en la okazo, se li memorus sian tutan pasintecon? Kiam la Spirito revenas al sia primitiva vivo (la spirita vivo), lia tuta pasinta vivo disvolviĝas antaŭ li: li vidas la erarojn, kiujn li faradis kaj kiuj estas la kaŭzo de lia suferado, kaj tion, kion li povus esti farinta por ilin eviti: li komprenas la justecon de sia pozicio kaj serĉas, tiam, ekzistadon, en kiu li povos plibonigi tiun finitan. Li penas ricevi suferojn similajn al tiuj, kiujn li jam spertis, aŭ la luktojn, kiujn li opinias plej taŭgaj por lia progresado, kaj petas la Superajn Spiritojn, ke ili helpu lin ĉe lia nova tasko; ĉar li scias, ke la Spirito, elektita kiel lia gvidanto dum tiu nova ekzistado, penos igi lin kompensi siajn erarojn, inspirante al li ian intuicion pri tiuj eraroj. Pro tiu intuicio mem vi instinkte rezistas kontraŭ krima penso aŭ deziro, vin ofte subite atakanta; plej ofte vi atribuas tiun reziston al la principoj, kiujn vi ricevis de viaj gepatroj; tamen vere ĝi estas voĉo de via konscienco, voĉo, kiu estas memoro pri via pasinteco, voĉo avertanta vin, ke vi ne falu denove, ke vi ne refaru samajn erarojn. Se la Spirito, paŝanta en tiu nova ekzistado, kuraĝe elportas kaj superas siajn provojn, li plinobliĝas kaj estas promociita en la hierarkio de la Spiritoj, kiam li revenas en ilian rondon.”

Se, dum la enkorpa vivo, ni ja ne tute klare memoras, kio ni estis, kaj la bonon aŭ malbonon, kiujn ni faris dum antaŭaj ekzistadoj, pri ĉio ni havas almenaŭ ian intuicion. Niaj instinktaj inklinoj estas memoro pri la pasinteco; kontraŭ tiuj inklinoj nia konscienco, kiu estas nia deziro ne plu fari samajn erarojn, admonas nin rezisti. (Rimarko de Allan Kardec)

394. Ĉu, en la mondoj progresintaj pli ol la nia, en tiuj, kie la Spiritojn ne turmentas fizikaj bezonoj aŭ malsanoj, kiaj la niaj, la homoj komprenas, ke ili estas pri feliĉaj ol ni? Feliĉo, ĝenerale dirate, estas relativa; ni ĝin sentas, komparante ĝin kun malpli feliĉa stato. Ĉar kelkaj el tiuj mondoj, kvankam pli bonaj ol nia, ne estas ja perfektaj, tial iliaj loĝantoj nepre havas motivojn por ĉagrenoj propraj al tiu medio. Ĉe ni, riĉulon ne maltrankviligas materialaj bezonoj, kiel malriĉulon; tamen li estas ja turmentata de zorgoj, kiuj maldolĉigas al li la vivon. Nu, mi demandas, ĉu, en sia pozicio, la loĝantoj en tiuj mondoj ne opinias sin tiel malfeliĉaj kiel ni, kaj ĉu ili ne lamentas pro sia sorto, ĉar, efektive, ili ne memoras ian pli malaltan ekzistadon por fari komparon?

“Al tio estas necese doni du malsamajn respondojn. El tiuj mondoj, pri kiuj vi parolas, estas kelkaj, kies loĝantoj tre klare kaj precize memoras siajn pasintajn ekzistadojn; vi komprenas, ke tiuj estuloj povas kaj scias taksi la feliĝon, kiun Dio permesas al ili ĝui; sed estas aliaj mondoj, kies loĝantoj, starantaj, kiel vi diras, en kondiĉoj pli bonaj ol viaj, ne havas malpli da ĉagrenoj, eĉ ne malpli da malfeliĉaĵoj; tiuj ne taksas sian feliĉon, ĉar ili ne memoras ankoraŭ pli malfeliĉan staton. Tamen, se ili ĝin ne taksas kiel homoj, ili ĝin taksas kiel Spiritoj.”

Ĉu tiu forgeso pri la pasintaj ekzistadoj, precipe tiam, kiam ili estis penigaj, ne estas io providenca, en kio elmontriĝas la Dia saĝeco? Nur en la superaj mondoj, kie la memoro pri la malfeliĉaj ekzistadoj estas nur malbela sonĝo, ili estas revokataj. Ĉu, en la malsuperaj mondoj, la unuaj malfeliĉaĵoj ne estus pliakrigitaj per la memoro pri ĉiuj, kiujn ni jam elportis? Ni do konkludu, ke ĉio, kion Dio faris, estas bone farita, kaj ke ne koncernas nin kritiki Liajn faritaĵojn nek diri la manieron, en kiu Li devus direkti la universon.
La memoro pri niaj antaŭaj individuecoj kunportus tre gravajn malutilojn; ĝi povus, ĉe iuj okazoj, nin treege humiligi; ĉe aliaj, flamigi nian fieron kaj, tial, bridi nian liberan volon. Dio donis al ni, por nia perfektiĝo, tion ĝuste necesan kaj sufiĉan, nome la voĉon de l’ konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li forprenis de ni nur tion, kio povus nin malutili. Ni ankoraŭ aldiru, ke, se ni memorus niajn antaŭajn farojn, ni do ankaŭ memorus tiujn de aliulo, kaj ke tiu ekkono povus plej malagrable efiki sur la sociaj interrilatoj; ĉar nia pasinteco ne ĉiam havigas al ni motivojn por gloro, tial ni ofte devas ĝoji, ke vualo estas sternita sur ĝi. Tio akordas perfekte kun la doktrino de la Spiritoj pri la mondoj superaj ol nia. En tiuj mondoj, kie regas nur bono, la memoro pri la pasinteco estas neniom dolora, kaj tial iliaj loĝantoj memoras siajn antaŭajn ekzistadojn, kiel ni memoras tion, kion ni faris hieraŭ. Ilia vivo en la malsuperaj mondoj, kiel ni diris, estas por ili nenio pli ol malbela sonĝo. (Rimarko de Allan Kardec)


Ekstraktita el Ĉapitro VII de la Dua Parto de "La Libro de la Spiritoj" - Allan Kardec

LIBERIGU VIAN ANIMON

Ne kateniĝu al la beleco de l’ efemeraj formoj. Floro baldaŭ forvelkos. 

Ne amasigu multekostaĵojn, kiuj pezus en la pesilo de la mondo. Ĉenoj el oro ligas tiel forte, kiel mankatenoj el bronzo. 

Ne sklaviĝu al la opinioj de ventkapuloj aŭ malkleruloj. “Incitatus”, ĉevalo de Kaligulo, povis manĝi el sitelo ornamita per perloj, tamen malgraŭ tio ĝi ne ĉesis esti ĉevalo. 

Ne nutru la avidecon pri posedaĵoj. La domoj de numismatoj estas ĉiam plenplenaj de moneroj, kiuj servis al milionoj da homoj kaj kies posedantoj jam malaperis. 

Ne perdu vian konstruantan liberecon pro homaj vidpunktoj. Kaptilo, malliberiganta danĝeran beston, estas egala al tiu, surprizanta senzorgan kanarion.  

Ne kredu al laŭdo, kiu atribuas al vi imagitajn kvalitojn. Kruelaj vespoj kelkfoje sin kaŝas en la kaliko de lilio.  

Ne turmentiĝu per la sopirego ekhavi iajn tujajn superaĵojn dum la surtera elprovado. La muzeoj dormadas plenŝtopitaj per vestoj de reĝoj kaj de aliaj “kadavroj de mortintaj superaĵoj”.


Ekstraktita el la Ĉapitro 37 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko) 

Tuesday, June 25, 2013

CELO DE LA ENKARNIĜO

132. Kiu estas la celo de enkarniĝo de la Spiritoj?

“Dio ordonas enkarniĝon al la Spiritoj, por la celo igi ilin atingi la perfektecon; por unuj ĝi estas puno, por aliaj misio. Sed, por tiu perfekteco, la Spiritoj devas elporti ĉiajn sortovicojn de enkorpa ekzistado: jen, kie estas la kulpelpago. Enkarniĝo havas ankaŭ duan celon: igi la Spiriton esti en tiaj kondiĉoj, ke li plenumu sian parton en la Dia verko; por tiu plenumado li ekprenas, sur ĉiu planedo, veston korforman al la esenca materio de tiu planedo; kaj tiel, samtempe kiam li kunhelpas por la ĝenerala verko, li mem perfektiĝas.”

La agado de la korphavaj estuloj estas necesa al la irado de l’universo; sed Dio, per Sia saĝeco, volis, ke en tiu agado mem ili trovu rimedon por progresi kaj alproksimiĝi al Li. Tiel, laŭ mireginda leĝo de Lia Providenco, ĉiuj aferoj formas tutan seninterrompan ĉenon kaj estas inter si solidaraj en la Naturo. (Rimarko de Allan Kardec)

133. Ĉu la Spiritoj, ekde sia komenco irantaj la vojon de bono, bezonas enkarniĝon?

“Ĉiuj estas kreataj simplaj kaj sensciaj; ili instruiĝas dum la bataloj kaj ĉagrenoj de la enkorpa vivo. Dio, kiu estas justa, ne povus fari kelkajn feliĉaj, sen suferoj kaj laborado, kaj, sekve, sen meritoj.”

— Kian profiton do tiras la Spirito el tio, ke li sekvis la vojon de bono, se tia konduto ne ŝparas al li la suferojn de la enkorpa vivo?

“Li alvenos pli rapide al la supro; cetere, la suferoj dum la vivo estas ofte rezultoj de la neperfektaĵoj de la Spirito; ju malpli da neperfektaĵoj li havas, des malpli grandaj estas liaj turmentoj; tiu, kiu ne estas enviema, ĵaluza, avara aŭ ambicia, ne elportas la sekvojn de tiuj malvirtoj.”


Ekstraktita el la Ĉapitro II de la Dua Parto de "La Libro de la Spiritoj" - Allan Kardec

LAŬ BONA LOGIKO

Kiu malamon nutras, tiu fajron ĵetas en sian propran koron. 

Kiu nutras malvirton, tiu fariĝas al ĝi sklavo. 

Kiu sin donas al senokupeco, tiu amasigas neĝon ĉirkaŭ si. 

Kiu koleras, tiu estas mem turmentisto de sia animo. 

Kiu amas mallaŭdi, tiu ĵetas ŝtonojn kontraŭ sin mem. 

Kiu kreas malfacilajn situaciojn, tiu plimultigas la malhelpojn, en kiuj li troviĝas. 

Kiu rapidece juĝas, tiu estas ĉiam juĝata rapidece. 

Kiu fariĝas specialisto pri eltrovado de malbono, tiu malfacile vidas bonon. 

Kiu ne deziras porti jugon, tiu ne kapablas servi. 

Kiu senĉese lamentadas, tiu irados sub pluvo da larmoj.


Ekstraktita el la Ĉapitro 36 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Monday, June 24, 2013

NE ESTAS ĈE ĈIUJ

"Kaj ke ni forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj estas la fido." - Paŭlo (II Tesalonikanoj, 3:2)
Parolante al la fratoj de Tesaloniko, la apostolo de la nacianoj petegis ilin pri la asisto favore al la evangeliaj laboroj, por ke la servo de la Sinjoro estis libera de la malbonaj kaj senprudentaj homoj, praviĝante la alvokon kun la aserto, ke la fido ne estas ĉe ĉiuj.

Per la vortoj de Paŭlo, vi rimarkas lian memcerton, ke la malicaj kreitoj alproksimiĝus al la centroj de kristana laboro, ke ilia malico povus kaŭzi malprofiton al ili, kaj ke estis necesa mobilizi la rimedojn de la spirito kontraŭ tia influo.

La granda konvertito, malmultevorte, gravuris averton de senfina valoro, ĉar, vere, la religia koloro karakterizos la eksteran veston de tutaj komunumoj, sed la fido estos hereda havo nur de tiuj, kiuj laboras sen mezuri oferojn, por instali ĝin en la sanktejo de la propra intima mondo. La marko de kristanismo estos vidigata de iu ajn persono, tamen, la kristana fido elmontriĝos puran, senkondiĉan kaj subliman en maloftaj koroj.

Multaj homoj volas ekposedi ĝin, kvazaŭ ĝi estus nura kambio, dum sennombraj lernantoj de la Evangelio alvokas ĝin, trorapidaj, kvazaŭ ĝi estus vaga papilio. Ili forgesas, sed, ke se la materialaj bezonoj de la korpo postulas ĉiutage personan penadon, la esencaj bezonoj de la spirito neniam estos solvitaj per la neaganta atendo.

Akcepti la veron, serĉi ĝin kaj kredi ĝin estas sintenoj por ĉiuj; tamen, konservi la vivan fidon konsistigas la dian efektivigadon de tiuj, kiuj laboris, persistis kaj suferis por akiri ĝin.


Ekstraktita el la Ĉapitro 23 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel) 

LERNU EL LA NATURO

La suno brilas en la altoj, por helpi ĉiujn.  

La steloj orde grupiĝas. 

La ĉielo havas horojn por lumo kaj horojn por mallumo. 

Vegetaĵo forlasas malluman kavaĵon, serĉante lumon por produkti, kvankam ĝi restas ligita al la grundo. 

Branĉo, kiu postvivas uraganon, cedis al ĝia pasado, kaj tamen tenas sin en sia propra loko. 

Roko garantias vivon en valo, ĉar ĝi rezignaciis pri sia soleco. 

Rivero atingas siajn celojn, ĉar ĝi lernis ĉirkaŭiri obstaklojn. 

Ponto utilas al publiko sen esceptoj, ĉar ĝi firmiĝas kontraŭ la ekstremismo. 

Vazoj servas al argilaĵisto, post kiam ĝi elportis la temperaturon de la fajro. 

Ŝtono brilas, post kiam ĝi suferis de la fajliloj de facetisto. 

Kanalo plenumas siajn celojn, ĉar ĝi ne forlasas sian fonton. 

Semado ĉiam produktas laŭ la deziroj de semanto.


Ekstraktita el Ĉapitro 35 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Sunday, June 23, 2013

KONTROLU VIN

Estu ekvilibranima ĉe juĝado, elsarkante el ĝi ĉiajn inklinojn al venĝo. 

Gardu vin kontraŭ via braveco, por ne fali en malprudentaĵon. 

Analizu vian firmecon, por ke via koro ne ŝtoniĝu. 

Prilumu viajn vidpunktojn, por ke ili ne aliiĝu en despotecon. 

Ekzamenu vian lertecon, evitante, ke ĝi pasu al friponeco. 

Esploru vian doloron, por ke ĝi ne estu ribelo. 

Bridu vian ofendiĝemon, por ke ĝi ne enloĝiĝu en la pereiga domo de malamo. 

Zorgu pri via sincereco, por ke via parolo ne elspiru venenon. 

Regu vian entuziasmon, por ke ĝi ne fariĝu facilanimeco. 

Tenadu vian noblan fervoron, sed ne faru el ĝi danĝeran lernigilon pri perforto.


Ekstraktita el Ĉapitro 34 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Saturday, June 22, 2013

SEN TIAJ ARMILOJ

Sen bonaj manieroj vi vivos sen la konfido de la aliaj. 

Sen fortanimeco vi falos ĉe la unuaj malhelpoj sur via vojo. 

Sen pozitiva fido vi sencele vagados. 

Sen dediĉo al la bono via koro kruele malmoliĝos. 

Sen noblaj ekzemploj vi senutile pasos tra la mondo. 

Sen inda laboro tedo putrigos vian energion. 

Sen via propra penado vi neniam atingos la Altajn Regionojn. 

Sen espero viaj surteraj noktoj estos pli nigraj. 

Sen kompreno via migrado tra la ombroj estos pli dolora. 

Sen rezignemo vi edukos neniun.


Ekstraktita el Ĉapitro 33 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Friday, June 21, 2013

NEKONSTANTULOJ

"Ĉar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan." (Jakobo, 1:6)
Sendube ekzistas sciencan kaj filozofian dubon en la mondo, kiu, lokiĝita en lojalaj koroj, estas grandvalora stimulo al la posedo de grandaj kaj altaj konvinkoj; tamen, Jakobo aludas tie al la nekonstanteco de la homo, kiu, serĉante ricevi la diajn beneficojn, en la sfero de partikularaj profitoj, ofte persekutas diversajn situaciojn en la kampo de intelekta esploro sen iu ajn celo de fidi en la substancaj valoroj de la vivo.

Kiu zorgas pri transpasi plurajn pordojn, en samtempa movado, finas sen transiri neniun pordon.

La ventanimeco nocas la kreitojn en ĉiuj vojoj, speciale en la pozicioj de laboro, en la malsanoj de la korpo kaj en la amesprimaj rilatoj.

Por ke iu prijuĝas prave, rilate al determinita sperto, ĝi devas numeri kiom da jaroj ĝi pasis ene tiun sperton, vivante siajn aspektojn.

Ni bezonas, super ĉio, fidi sincere en la Saĝo kaj Boneco de la Plejalta, komprenante ke estas nepre necesa persisti kun iu aŭ ia kaŭzo, kiu nin helpu kaj konstruu.

La nekonstantuloj restas figuritaj en la ondo de la maro, ventopelatan kaj skuatan el unu loko al la alia.

Kiam vi servos aŭ kiam vi atendos la benoj de la Ĉielo, ne lasu vin konduki per la malsaniga timeto. La Patro havas sennombrajn instrumentojn por administri la bonon kaj Li estas ĉiam la sama Patra Sinjoro, per ĉiuj ili. La donaĵo venos, sed tio dependas de vi, de la maniero per kiu vi procedas en la konstrua lukto, persistante aŭ ne en la konfido, sen kiu la Dia Potenco trovas naturajn obstaklojn por esprimi sin en via vojo.


Ekstraktita el Ĉapitro 22 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

SIGNOJ

Via konversacio montras direktojn elektitajn de vi en la vivo. 

Viaj decidoj en la gravaj horoj malkaŝas la efektivan evolugradon de via Spirito. 

Viaj gestoj en la ordinara lukto esprimas vian internan mondon.  

Viaj impulsoj difinas la mensan regionon, en kiu vi preferas moviĝi. 

Viaj pensoj montras vian spiritan societon. 

Viaj legaĵoj karakterizas viajn sentojn. 

Via persona traktado kun aliaj homoj klarigas, ĝis kiu punkto vi jam progresis. 

Viaj petoj elmontras viajn celojn. 

Viaj opinioj konigas la ĝustan lokon, kiun vi okupas en la mondo. 

Viaj tagoj estas premsignoj sur via evolua vojo. Ne forgesu, ke granda nombro da enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj amikoj konas vian personecon kaj sekvas vian iradon laŭ la paŝosignoj, kiujn vi nun postlasas.


Ekstraktita el Ĉapitro 32 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Thursday, June 20, 2013

ELMONTRU VIN

En la agado ĉiutaga ne postulu de via kamarado edukitecon. Elmontru la vian. 

En la taskoj por la bono ne atendu kunlaboradon. Kunlaboru mem antaŭ ĉio. 

En la ordinaraj laboroj ne kriu por aliula helpon. Prezentu vian bonvolon. 

En la servoj pri komprenado ne petu, ke via proksimulo supreniru al vi. Lernu malsupreniri al li kaj helpu lin. 

En la plenumado de viaj kristanaj devoj, ne atendu eksterajn rimedojn por ilin efektivigi. La plej bona havaĵo, kiun vi povas doni por la bonaj verkoj, estas via propra koro. 

Ĉe la ordinaraj societaj interrilatoj en la vivo ne atendu, ke via frato elmontru jam plej altajn ecojn. Konkretigu la altajn dotojn, kiujn vi jam posedas. 

En ĉiu terano estas lumo kaj ombro. Elmontru vian noblecon, por ke la nobleco de via proksimulo venu al vi renkonte.


Ekstraktita el Ĉapitro 31 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Wednesday, June 19, 2013

ALTA MARO

"Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kal mallevu la retojn por akirado." (Luko, 5:4) 
Tiu versiklo kondukas nin al mediti pri la kunuloj de lukto, kiuj sin sentas forlasitaj en la homa sperto.

Maltrankviliga sento de soleco vundas ilian koron.

Ili ploras pro sopiro, pro doloro, renovigante la proprajn amarecojn.

Ili kredas, ke la destino rezervis al ili la kalikon de senfina amareco.

Ili rememoras, kortuŝitaj, la tagoj de infaneco, de juneco, de la bruletitaj esperoj en la konfliktoj de la mondo.

Intime, ili sentas, ĉiumomente, la malprecizan bruegon de la rememoroj, kiuj dilatas iliajn impresojn de malpleneco.

Tamen, tiuj amaraj horoj apartenas al ĉiuj mortemaj kreitoj.

Se iu ne ilin vivis en iu regiono de la vojo, atendu vian tempon, ĉar, ĝenerale, preskaŭ ĉiu Spirito foriĝas la karno, kiam la malvarmaj signoj de vintro multiplikas sin ĉirkaŭe.

Ekaperante, do, vian tempon de malfacileco, konvinku vin, ke venis al via animo la tagojn de servo ĉe "alta maro", la tempo por serĉi la justajn valorojn, sen la stimulilo de iaj iluzioj de materialo sperto. Se vi trovas sin sola, se vi sentas sin forlasita, memoru ke, transtombe, estas kunuloj, kiuj asistas kaj atendas vin karese.

La Patro neniam lasas siajn filojn senhelpaj, do, se vi vidas sin nune sen hejmaj ligoj, sen certaj amikoj en la pasema pejzaĝo de la Planedo, tio okazas ĉar Jesuo sendis vin al plena maro de sperto, por vi atesti siajn konkerojn en superegaj lecionoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 21 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

RESPONDOJ AL LA RAPIDEMO

Evitu malpaciencon. Vi jam vivis nekalkuleblajn jarcentojn kaj staras nun antaŭ senfinaj jarmiloj.  

Konservu serenecon. Evitu tamen senokupecon, rekonante la decidigan valoron de ĉiu minuto. 

Dissemu amon. Pensu pri la sindonemo de Tiu, kiu nin amas de la komenco. 

Tenu vian ekvilibron. Pasioj kaj senbridaj deziroj estas detruantaj fortoj en la Dia Kreitaĵaro. 

Estu konfidema. La suno reaperos morgaŭ en la horizonto kaj la pejzaĝo jam estos alia. 

Intensigu vian penadon. Via vivo estos ja tia, kia vi ĝin faros. 

Estimu solidarecon. Vi tute ne povus vivi sen aliaj, kvankam la aliaj povas en la plej multaj okazoj vivi sen vi. 

De tempo al tempo provu sperti solulecon. Jesuo staris sola dum la plej doloraj tagoj de sia vivo sur la Tero. 

Plenigu viajn horojn per konstruanta laboro. Sed ne aliigu vian ekzistadon en turon Babelan. 

Fidele kultu al la paco. Sed ne forgesu, ke vi neniam trankvile vivos, se vi ne donos pacon al tiuj, kiuj iradas tian saman vojon, kiel vi.


Ekstraktita el Ĉapitro 30 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Tuesday, June 18, 2013

LA MARŜADO

"Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ ." - Jesuo (Luko, 13:33)
Gravas ĉiam sekvi, serĉante la defnitivan spiritan edifon. Estas nemalhavebla iradi, venkante obstaklojn kaj ombrojn, transformante ĉiujn dolorojn kaj malfacilaĵojn en ŝtupoj de ascendado.

Liniante lian programon, rilatis Jesuo al la marŝado al Jerusalemo, kie lin atendis la lasta glorado per la martireco. Ni povas apliki, tamen, la instruo al niaj senĉesaj spertoj en la vojira plano de la Jerusalemo de niaj elaĉetantaj atestoj.

Estas nepre necesa, tamen, klarigi la karakterizaĵon de tiu vojaĝo por la akiro de la eternaj valoraĵoj.

Multaj kredas, ke iradi estas invadi la situaciojn de evidenteco en la mondo, konkerante poziciojn de nedaŭra distingiĝeco aŭ alportante la plej vastajn financajn esprimojn al la persona rondo.

Tamen, ne estas tio.

Pri tio, la nomitaj "homoj de rutino" eble retenas pli grandajn eblojn favore al ili.

La reganta personeco, en efemeraj situacioj, havas la marŝadon plenigita de danĝeroj, de malsimplaj respondecoj, de akregaj minacoj. La sensacio de alteco pligrandigas la sensacion de falo.

Estas necesa ĉiam iradi, sed la vojaĝo koncernas al la eterna Spirito, en la kampo de internaj konkeroj.

Multaj fojoj, iaj kreitoj, kiuj supozas sin en la plej altaj punktoj de la vojaĝo, laŭ la Dia Saĝeco estas apenaŭ stagnanta en la kontemplado de erarlumoj.

Ke neniu trompiĝu en la stacioj de falsa ripozo.

Gravas labori, koni sin mem, iluminiĝi kaj obei al la Kristo, ĉiutage. Por fiksi tiajn lecionojn en ni, ni estas naskiĝantaj en la Tero, partigante siajn luktojn, konsumante siajn korpojn kaj en ĝi ni denove renaskiĝos.


Ekstraktita el Ĉapitro 20 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

KONVENAS PENSI PRI JENO

Pacienco ne estas bela vitralo por viaj senokupaj horoj. Ĝi estas via apogilo ĉe la survojaj malhelpaĵoj. 

Sereneco ne estas ĝardeno por viaj oraj tagoj. Ĝi estas provizo da paco por elreviĝoj sur via vojo. 

Trankvileco ne estas dolĉamuzika violono por viaj agrablaj konversacioj. Ĝi estas reala valoro por viaj malfacilaj interkonsentoj. 

Toleremo ne estas ia bongusta vino por viaj minutoj de kamarada rondo. Ĝi estas valora pordo, por ke vi montru bonvolon al viaj malpli evoluintaj amikoj. 

Bona kunlaborado ne signifas facile ricevi aliulan helpon. Ĝi estas rimedo helpi fraton, kiu havas bezonon. 

Konfido ne estas ia nektaro por viaj arĝentaj noktoj. Ĝi estas rifuĝejo por la horoj de tempesto. 

Optimismo ne estas senokupula kuŝoseĝo por viaj bluaj krepuskoj. Ĝi estas fonto de fortoj por viaj tagoj de lukto. 

Rezistemo ne estas retorika ornamo. Ĝi estas subtenilo de via fido. 

Espero ne estas ia preĝoseĝo por simpla rigardado. Ĝi estas energio por noblaj faroj, koncernantaj vian Spiriton. 

Virto ne estas ia ornama floro. Ĝi estas benata frukto el via propra penado, frukto, kiun vi devas uzi kaj sanktigi en oportuna tempo.


Ekstraktita el Ĉapitro 29 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Monday, June 17, 2013

EFEKTIVE

Gardi ne estas malkonfidi. Ĝi estas ekbruligi sian propran lumon, helpante tiujn, kiuj troviĝas en ombro. 

Defendi ne estas krii. Ĝi estas pli diligente servi al aferoj kaj personoj.  

Helpi ne estas trudi. Ĝi estas efektive kaj sen individuista sinmontrado ekpreni per la mano, por ke la helpato prosperu, ricevu klaran menson kaj estu feliĉa per si mem. 

Lernigi ne estas vundi. Ĝi estas ame gvidi la proksimulon en la regnon de komprenado kaj paco. 

Renovigi ne estas detrui. Ĝi estas lasi netuŝitaj la fundamentojn, sur kiuj oni rebonigu la konstruaĵon por la bono de ĉiuj. 

Klarigi ne estas diskuti. Ĝi estas serveme kaj bonvole helpi la komprenpovon de la nescianto. 

Ami ne estas deziri. Ĝi estas ĉiam kompreni, doni el si mem, rezigni siajn proprajn kapricojn kaj sin oferi, por ke brilu la Dia Lumo de la vera amo.


Ekstraktita el Ĉapitro 28 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Sunday, June 16, 2013

MALVERAJ ASERTOJ

"Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi petas vin, ne turmento min." - (Luko, 8:28)
La okazo de la perturbita Spirito, kiu sentis la alproksimiĝon de Jesuo, ricevante lian ĉeeston kun furiozaj demandoj, prezentas multajn studintajn aspektojn.

La fakto de petegi al la Dia Majstro, ke li ne ĝin turmentis postulas multe da atento de la sinceraj disĉiploj.

Kiu povos supozi la Kriston kapabla por trudi turmentojn al iu ajn? Kaj, en tiu ĉi kazo, estis malklera kaj perversa estulo, kiu, en siaj intimaj frenezaĵoj, jam multe suferis per si mem. La proksimeco de la Majstro, tamen, alportis al ĝi sufiĉan helecon por rigardadi la turmenton de la propra konscienco, enkotigita ĉe marĉo de krimoj kaj mallumaj malfideliĝoj. La lumo punis al ĝi siajn internajn mallumojn kaj malkaŝis al ĝi sian doloran kaj kompatindan nudecon.

La bildo estas tre signifa por tiuj ajn, kiuj forkuras el la religiaj veroj de la vivo, enfakigante al ĝi la enhavon kiel amara eliksiro de angoro kaj sufero. Tiuj ĉi indiferentaj kaj petolemaj Spiritoj ofte asertas, ke la servoj de la fido inundas la vojon de larmoj, nebuligante la koron.

Tiuj asertoj, tamen, denuncas ilin. En pli granda aŭ malpli granda skalo, ili estas kunuloj de la malfeliĉa frato, kiu akuzis Jesuon pri peranto de turmentoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 19 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel) 

MALFACILAJ SPERTOJ

La korpa beleco povas naski tragediojn neantaŭvideblajn por la animo, se tiu ĉi ne havas prudenton.

Tro multe da mono estas pordo al mizero, se la riĉegulo ne daŭre firmigis la ekvilibron de siaj spezoj. 

Troa komforto estas malutila, se la homo ne lernis abnegacion. 

Alta socia rango estas prepara paŝo al laŭta falo, se la homo ne maturigis sian rezonkapablon. 

Grandega aŭtoritato difektas la vivoĝojon, se la menso ankoraŭ ne havas klaran juĝon pri proporcioj. 

Granda ŝarĝo da respondeco ekstermas la ekzistadon de tiu, kiu ankoraŭ ne transpasis la ordinaran komprenon. 

Grandega kapitalo da konoj, meze de sennombraj personoj malkleraj, vulgaraj aŭ malsaĝaj, estas ia venena amara frukto, se la spirito ankoraŭ ne rezignaciis pri soluleca vivado.


Ekstraktita el Ĉapitro 27 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Saturday, June 15, 2013

SE VI DEZIRAS

Se vi efektive deziras esti kristano: 

perdante, vi venkos sur la homa batalkampo; 

cedante, vi ekhavos la necesajn rimedojn; 

laborante, vi atingos vian propran feliĉon; 

pardonante, vi edifos tiujn ĉirkaŭ vi; 

liberigante, vi konkeros la aliajn; 

eltenante, vi rezistos al tempesto; 

rezignante, vi gajnos eternajn trezorojn; 

benante, vi savos multajn; 

suferante, vi havos pli da lumo; 

vin oferante, vi renkontos pacon; 

ŝvitante, vi puriĝos; 

amante, vi ĉiam lumigos.


Ekstraktita el Ĉapitro 26 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Thursday, June 13, 2013

CHICO XAVIER - LA FILMO (SUBTITOLITA)

Filmo pri la vivo de Chico Xavier (1910-2002), la granda brazila spiritista mediumo, kiu psikografis 468 librojn, kun pli ol 50 milionoj da vinditaj ekzempleroj kaj ĉiuj kopirajtoj kaj profitoj donitaj al bonfarado. En 1981 kaj 1982, li estis nomita al la Nobel-Pacpremio. La 3-an de oktobro 2012, la televidprogramo "O Maior Brasileiro de Todos os Tempos", de la televidkanalo SBT, nomis Chico Xavier "La Plej Granda Brazilano de Ĉiuj Tempoj", bazita sur spektanta opinikontrolo. Chico ĉiam diris, ke li elkarniĝus tiam, kiam la brazilanoj estus tre feliĉaj kaj la lando estus festante, por ke lia elkarniĝo ne kaŭzus malĝojon. Li elkarniĝis en la 30-a de junio 2002, ĝuste en la tago en kiu Brazilo festis la konkeron de la Monda Pokalo 2002. Ekzemplo de vera kristano; modelo de amo, humileco kaj abnegacio; sincera disĉiplo de Jesuo. Li vere alportis la Evangelion de la Majstro gravurita ĉe la libro de la koro.


ŜVEBU PLI ALTE

Ne vundu vin kalumnio. Vivu tiamaniere, ke neniu povu kredi al via kalumnianto. 

Ne postrestu pro konsterniteco. Iru plu vian vojon, atentante la superajn celojn de la vivo, ĉar konfuzantoj estas sennombraj. 

Ne doloru vin maljusta akuzo. Vi povas realigi multe da valoraj planoj, kiel rebaton al la parolo de viaj senkaŭzaj akuzantoj. 

Ne ĉagreniĝu pro senfundamenta malkonfido. Vi ie ajn povas uzi vian bonan konsciencon en honesta laboro. 

Ne malkuraĝiĝu pro kritiko. Se admono estas facila al ĉiu ajn, nobla realigaĵo estas verko de malmultaj. 

Ne ĝenu vin malfavoraj opinioj. Se vi vin daŭre dediĉas al bono, la aprobo de via konscienco valoras pli multe ol ĉia eĉ plej respektinda opinio de alia homo.


Ekstraktita el Ĉapitro 25 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Wednesday, June 12, 2013

ŜAJNOJ

Ne akuzu fraton, kiu ŝajnas pli riĉa. Eble li estas simple sklavo de ŝuldoj. 

Ne kondamnu tiun vian kamaradon, sidigitan sur aŭtoritatan seĝon. Supozeble li estas nura ŝuldanto al la popolo.  

Ne enviu administranton, dum vi obeas. Eble li estas torturata homo. 

Ne malŝatu kolegon kondukitan al pli alta rango. La respondeco, pezanta sur liaj ŝultroj, eble estas por li senĉesa turmentado.  

Ne mallaŭdu virinon, kiu sin prezentas riĉe vestita. Lukso eble estas al ŝi amara provado. 

Ne kritiku ĝentilajn personojn, kiuj unuavide ŝajnas nesinceraj. Eble ili estas evitantaj gravegajn krimojn aŭ pereigajn senkuraĝiĝojn. 

Ne koleru kontraŭ malbonhumora amiko. Vi ne scias pri ĉiuj liaj intimaj malfacilaĵoj. 

Ne tediĝu ĉe homo ankoraŭ frivole konversacianta. Vi ankaŭ estis tia, kiam al vi mankis sperto. 

Ne grumblu kontraŭ junuloj malpli respondecaj. Helpu ilin, kiel vi povos, rememorante, ke vi jam estis ventkapa en la okuloj de multaj homoj. 

Ne estu netolerema en ĉia ajn situacio. Horloĝo senĉese tiktakadas, kaj vi estos surprizata de multenombraj malfacilaj problemoj sur via vojo kaj sur la vojo de viaj amatoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 24 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Tuesday, June 11, 2013

PROVOJ DE FAJRO

"Kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas." - Paŭlo (I Korintanoj, 3:13)
La mehanikita industrio de la modernaj tempoj tre raportas pri la provoj de fajro por aprobi la reziston de ĝiaj faroj kaj, pripensante pri la faro, ni memoras ke la Evangelio, same, raportas sin al tiuj provoj, estas preskaŭ dudek jarcentoj, kun respekto al la spiritaj akiroj.

Skribante al la Korintanoj, Paŭlo imagas la homajn laboristojn konstruante sur la sola fundamento, kiu estas Jesuo Kristo, organizante ĉiuj siajn proprajn realigadojn, konforme la evoluaj rimedoj.

Ĉiu disĉiplo, tamen, devas edifi la propran laboron, konvinkita ke la tempoj de lukto malkovros ĝin al la okuloj de ĉiuj, por efektivigi la rektan juĝon pri sia kvalito.

La plibonigo de la mondo, en la materiala trajto, povas liveri la bildon de kio estas la graveco pri tiuj mezuroj de granda figuro. La tero restas plenan de fortunoj, pozicioj, valoroj kaj intelektoj, kiujn ne elportas la provojn de fajro; apenaŭ alproksimiĝas la purigantajn movadojn, ili descendas, rapide, la ŝtupojn de la mizero, de la ruino, de la dekadenco. En la servo de la Kristo, ankaŭ estas justa, ke la lernanto atendu la momenton de kontrolado pri la propraj ebloj. La karaktero, la amo, la fido, la pacienco, la espero reprezentas konkerojn por la eterna vivo, realigitaj per la kreito, kun la sankta helpo de la Majstro, sed ĉiuj disĉiploj devas atendi la necesajn provaĵojn, kiuj, en la oportuna momento, provos ĝin la spiritaj kvalitoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 18 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel) 

REALAĴOJ

Tiu pajaco, kiun vi mokas, ofte estas brava soldato de la fortanimeco. 

Tiu tro ornamita virino, kiun vi kutime malaprobas, ofte tiele agadas, por helpi multe da laborantaj manoj. 

Tiu kantistino, kiu dancas ridetante kaj de kiu vi kutime apartiĝas kun naŭzo, supozante, ke vi tiel sindanĝerigos vian virton, ordinare penas perlabori panon por multe da malriĉaj familianoj; tial ŝi meritas estimon kaj respekton. 

Tiu elegante vestita sinjoro, kiu  ŝajnas al vi mallaborema kaj senutila, eble plenumas tiajn laborojn, kiajn vi neniam kuraĝus fari. 

Ne juĝu vian proksimulon laŭ liaj vestoj aŭ vizaĝo. La vero, same kiel la Regno de Dio, neniam sin montras sub eksteraj ŝajnaĵoj. 


Ekstraktita el Ĉapitro 23 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

Sunday, June 9, 2013

KROM TIO

Ne sufiĉas, ke via buŝo estas parfumita. Ĝi estu ankaŭ nevundema. 

Estas grave, ke viaj manoj montriĝu puraj. La ĉefa afero tamen estas kontroli, kion ili faras. 

Bona aŭdado certe estas trezoro. Tamen la Dia Justeco deziras ekscii, kiel vi aŭdas. 

Bonega vidado estas laŭdinda kvalito. Tamen estas interese konstati, kiel vi vidas la vivon. 

Fizika sano estas valora bono. Tamen estas necese konsideri, kion vi faras per la sana korpo. 

Klara rezonado estas virto. Tamen estas nepre necese observi, en kia mensa regiono vi rezonas. 

Forta imagpovo signifas porti kun si mirindan kastelon. Tamen estas devo kontroli la imagaĵojn, per kiu vi loĝigas vian internan palacon. 

Granda emociiĝemo karakterizas internan riĉon. Tamen estas necese scii, kiel vi uzas viajn emociojn. 

La ebleco multe produkti estas altvalora kapablo. Tamen estas necese koni la esencon de viaj produktaĵoj. 

Kapableco facilmove iradi tra la vivo estas beno. Tamen ne malatentu la direkton de viaj piedoj sur la vojoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 22 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

Saturday, June 8, 2013

SEMADO

Via grandanimeco altiros aliulan bonecon helpe al vi. 

Via simpleco solvos problemojn por multaj homoj. 

Via komplekseco naskos multe da hipokritaĵoj  ĉe via proksimulo. 

Via indiferenteco kaŭzos evidentan malvarmecon en la aliaj. 

Via sincera deziro pri paco garantios trankvilecon sur via vojo. 

Via militemo donos al vi semojn de malkvieto. 

Via vundanta malkaŝemo rericevos krudajn frazojn. 

Via bontoneco naskos decajn manierojn ĉe via akompanantoj. 

Via supera spiriteco stimulos plej grandiozajn spiritajn konstruojn. 

Ni ĉiutage semas kaj rikoltas. Ankaŭ la vivo estas grundo, eterne ricevanta kaj produktanta.


Ekstraktita el Ĉapitro 21 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

Friday, June 7, 2013

PROPETO

"Fratoj, preĝu por ni." - Paŭlo (I Tesalonikanoj, 5:25)
Multaj kreitoj ridetas ironie kiam oni parolas al ili pri la propetaj preĝoj.

La homo tiel alkutimiĝis al la teatra aŭtomatemo, ke ĝi trovas ian malfacilon je la kompreno de la plej profundaj manifestacioj de spiriteco. La propeta preĝo, tamen, kontinuigas disvastigante beneficojn kun siaj neŝanĝitaj valoroj.

Ne estas justa kredi, ke tiu preĝo estas la flataĉa incenso, kiun estas verŝita en la ĉeesto de tera monarko por ni akiri iajn favorojn.

La preĝo de propeto estas unu el la plej belaj aktoj de frateco kaj konsistigas la emision de bonfaraj kaj  iluminantaj fortoj ke, originante el la sincera spirito, iros al la celata celo kiel benita kontribuo de komforto kaj energio. Tiu ne okazas, sed, je preteksto de komplezo, sed kiel rezulto de justaj leĝoj. La homo malfacile kredas en la influo de la nevideblaj ondoj de la penso, tamen, la spaco, kiu ĉirkaŭas ĝin, estas plena de sonoj, kiujn ĝia materiaj oreloj ne registras; ĝi nur akceptas la palpeblan helpon, tamen, en la fizika naturo mem oni vidas respektindajn arbojn, kiuj protektas kaj konservas herbojn kaj arbustojn, kiujn ricevas al ili la benojn de la vivo, sen neniam tuŝi ilin la radikoj kaj la trunkoj.

Ne forgesu la bonon de la propeto.

Jesuo preĝis por siaj disĉiploj kaj sekvantoj, en la superegaj horoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 17 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

LOGIKAJ KONKLUDOJ

Pacienculo neniam malesperas. 
Malkvietulo plendas nun aŭ poste. 

Kuraĝulo eltenas la malfacilaĵojn, superante ilin. 
Riskemulo alfrontas danĝerojn, ilin ne pesinte. 

Prilumito brilas. 
Teoriulo tro multe parolas. 

Frato pripensas ian manieron helpi. 
Kontraŭulo serĉas vundorimedojn. 

Ordinara homo helpas laŭ siaj inklinoj. 
Kristano ĉiam helpas. 


Ekstraktita el Ĉapitro 20 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

Thursday, June 6, 2013

DEMANDO PRI ELEKTO

Serĉu krimulon kaj vi trovos multe da malbonfarantoj. Tiam estos necese, ke vi havu multege da amo por ilin revirtigi, ne fariĝante mem krimulo.  

Penu trovi kulpon, vi konstatos multenombrajn. Veninte al tia situacio, vi nepre devas esti sufiĉe prudentaj, por ne aldoni viajn erarojn al tiuj de la aliaj.  

Provu lokalizi dornon, vi renkontos plurajn dornarbetojn. En tia delikata situacio, estas necese, ke vi konservu la ekvilibron de via spirito por ne vundiĝi. 

Rigardu tro atente ŝtonon sur la vojo, la tero baldaŭ kovriĝos per ŝtonoj antaŭ viaj okuloj. Tiam vi devas esti sufiĉe rezistema, por ne fali ĉe la malglataĵoj de la vojo.

Alproksimiĝu al bono. Serĉu ĝin decide, bono venos prilumi al vi la vojon. Nur tiam vi estos plene armita, por venki malbonon.


Ekstraktita el Ĉapitro 19 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

Wednesday, June 5, 2013

AL KIU VI OBEAS?

"Kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj." - Paŭlo (Hebreoj, 5:9)
Ĉiu kreito obeas al iu aŭ io.

Neniu restas sen celo.

La propra ribelo estas submetita de la korektantaj fortoj de la vivo.

La homo obeas je la tuta tempo. Tamen, se ĝi ankoraŭ ne povis difini la propran cedon per konstruanta virto, estas ke, ne malofte, obeas, unue, al la malaltaj impulsoj de la naturo, rezistante al la servo de memlevado.

Preskaŭ ĉiam ĝi transformas la obeon, kiu savas ĝin, en sklaveco, kiu kondamnas ĝin. La Sinjoro establis la gradojn de la vojo, kreis la leĝo de la propra penado, en la akiro de la superegaj valoroj de la vivo, kaj determinis ke la homo akceptus lin la intencoj por esti vere libera, sed la kreito preferis obei al sia kondiĉo de malsupereco kaj organizis la areston. La disĉiplo bezonas ekzameni atente la kampon en kiu ĝi plivastigas la propran taskon.

Al kiu vi obeas? Eble, vi atendas, unue, al la homaj vanecoj aŭ la aliaj opinioj, antaŭ observi la konsilon de la Dia Majstro?

Estas justa ĉiam pripensi, pri tio, ĉar nur kiam ni obeas, en ĉiuj, al la vivaj instruoj de Jesuo, ni povas rompi la sklavecon de la mondo favore al la eterna liberigado.


Ekstraktita el Ĉapitro 16 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

UTILAJ KONSILOJ

Ne petadu senĉese la Spiritojn pri orientado. Se vi jam havas du semajnojn da kristaneco, vi do tre bone scias, kion vi devas fari.  

Ne malŝparu viajn fortojn, provante iel ajn korekti aliajn. Kiam ni korektas nin mem, ni rekonas, ke la mondo estas regata de la Dia Saĝo kaj ke estas nia plej ĉefa devo konstante kunlaboradi por la bono. 

Ne akuzu suferantajn Spiritojn pro viaj fiaskoj en la lukto. Atentu la ritmon de via propra vivo, pensu pri viaj enspezo kaj elspezo, viaj agoj kaj reagoj, viaj manieroj kaj sintenoj, viaj kompromisoj kaj decidoj, kaj vi rekonos, ke vi havas tian situacion, kian vi mem serĉas al vi, kaj ke vi rikoltas ĝuste tion, kion vi semas. 

Ne faru al vi kutimon peti helpon de la spiritaj amikoj pri banalaj devoj, kiuj koncernas vin sur la ordinara vojo. Ili estas tiel okupitaj kiel vi mem kaj havas problemojn pli gravajn ol viaj, devojn pli pezajn kaj urĝajn, kaj vi, en la ordinara lukto sur la Tero, ne kuraĝus peti grandaniman kaj bonvolan instruiston ludi la rolon de vartistino.  

Ne atendu la morton por solvi problemojn de la vivo nek pretekstu malsanon aŭ maljunecon por ne lerni, ĉar ni staras treege malproksime de la ĉielo. La tombo ne estas aŭguristo kun multe da miraklaj promesoj, sed nur pli larĝe malfermita enirejo en nian propran konsciencon.


Ekstraktita el Ĉapitro 18 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

Tuesday, June 4, 2013

VERE

Sanktulo ne kondamnas pekinton, sed helpas lin sen aroganteco.

Klerulo ne mokas senklerulon, sed lin frate instruas.

Iluminito ne insultas homon, irantan en mallumo, sed heligas al li la vojon.

Instruisto ne akuzas senspertan lernanton. Ŝafo malfirmpaŝa ja la plej multe bezonas paŝtiston.

Bonkorulo ne persekutas maliculon, sed helpas lin pliboniĝi.

Forta ne riproĉas malfortan, sed helpas lin stariĝi.

Humilulo ne evitas fierulon, sed silente kunlaboras favore al li.

Sincerulo neniun konfuzas, sed ĉiujn harmoniigas inter si.

Modestulo ne kritikas vantemulon, sed silente helpas lin, kiam necese.

Kristano ne malamas nek vundas, sed sekvas la Kriston, servante al ĉiuj.

Alie ĉio, kion ni titolas per "virto", estas nenio krom eksteraĵo, kiun la tempo detruas.


Ekstraktita el Ĉapitro 17 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

Monday, June 3, 2013

PENSOJ

"Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu." - Paŭlo (Filipianoj, 4:8)
Ĉiuj homaj faroj estas la rezulto de la penso de kreitoj. La malbono kaj la bono, la malbela kaj la bela vivis, antaŭ ĉio, en la mensa fonto, kiu produktis ilin, en la senĉesaj movadoj de la vivo.

La Evangelio konkretigas la donaceman vojiron por ke la menso de la homo renoviĝas en la vojoj de supera spiriteco, proklamante la bezonon por tia transformo, al la pli altaj planoj. Ne estos nur kun la intelektaj belecoj de la Filozofio, ke la disĉiplo komencos sian penadojn en tiaj realigadoj. Renovigi pensojn ne estas tiel facila kiel ŝajnas unuavide. Postulas multe kapablon de rezigno kaj profundan superregadon de si mem, kvalitoj, kiuj la homo ne povas atingi sen laboro kaj kora ofero.

Tial multaj servistoj modifas verbajn esprimojn, juĝante ke ili reformis pensojn. Tamen, en la momento de memori, per la ripeto de la cirkonstancoj, la reaĉetantajn provaĵojn, ili trovas, denove, similajn perturbojn, ĉar la obstakloj kaj la ombroj restas en la menso, kiel kaŝitaj fantomoj.

Pensi estas krei. La realeco de ĉi tiu kreado povas ne manifesti sin, subite, en la kampo de efemeraj efektoj, sed la objekto formita de mensa povo vivas en la intima mondo, postulante specialajn zorgojn por la penado de kontinueco aŭ estingo.

La konsilo de Paŭlo al la filipianoj prezentas sublima enhavo.

La disĉiploj, kiuj povas kompreni ĝin la profunda esenco, serĉante vidi la veran, honestan, justan, ĉastan kaj ŝatindan flankon de ĉiuj aferoj, kulturante ĝin, ĉiutage, trovos la dian ekvacion.


Ekstraktita el Ĉapitro 15 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

KELKAJ DIFINOJ

Bonfaranto – estas tiu, kiu helpas kaj foriras. 

Amiko – tiu, kiu silente helpas. 

Kamarado – tiu, kiu kunlaboras neniam ĝenante. 

Renoviganto – tiu, kiu renoviĝas por la bono. 

Fortanimulo – tiu, kiu scias esperi en paca laborado. 

Klarmensulo – tiu, kiu konas sin mem. 

Kuraĝulo – tiu, kiu nenion timas pri si mem. 

Defendanto – tiu, kiu kunlaboras sen konfuzo. 

Laboremulo – tiu, kiu agadas profite al ĉiuj. 

Venkinto – tiu, kiu sin mem venkas.


Ekstraktita el Ĉapitro 16 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

Saturday, June 1, 2013

JEN TIEL KONDUTANTE, VI RICEVOS PROFITON

Reanimu senesperulon. Vi ne evitos la tentojn de senkuraĝiĝo en la sferoj de lukto. 

Restarigu falinton. Vi ne scias, kie viaj piedoj falpuŝiĝos. 

Etendu vian manon al tiu, kiu bezonas helpon. Venos tago, kiam vi mem bezonos kunlaboron. 

Helpu malsanulon. Via animo ne uzas nemalsaneman korpon. 

Penu kompreni malpli klarmensan kamaradon. Vi ne ĉiam havas rimedojn por kompreni tiel, kiel necese. 

Gastigu malfeliĉulon. La ĉielo ne ĉiam estas tute blua por viaj okuloj. 

Toleru senklerulon kaj helpu lin. Rememorigu al vi, ke ekzistas Altegaj Spiritoj, kiuj nin subtenas kaj helpas per heroa boneco. 

Konsolu malĝojanton. Vi ne povas antaŭvidi la surprizojn de via propra sorto. 

Helpu ofendanton per viaj bonaj pensoj. Li nin instruas, kiel ofendaj kaj malagrablaj ni estas, kiam ni vundas iun. 

Estu bonvolema al viaj dependantoj. Ne forgesu, ke eĉ la Kristo devis iam obei.


Ekstraktita el Ĉapitro 15 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)