Wednesday, June 26, 2013

FORGESO PRI LA PASINTECO

392. Kial la enkarniĝinta Spirito perdas memoron pri sia pasinteco?

“La homo ne povas nek devas ĉion scii; Dio, per Sia saĝeco, tiel volas. Sen la vualo, kaŝanta al li iujn aferojn, la homo estus kvazaŭ blindigita, kiel iu, kiu subite transpasus de mallumo en lumon. Per la forgeso de sia pasinteco, li pli bone konservas sian memon.”

393. Kial la homo, devas respondi por faroj, kaj kiel li povas elaĉeti kulpojn, kiujn li ne memoras? Kiel profiti sian sperton, akiritan dum ekzistadoj falintaj en forgeson? Estus kompreneble, ke la suferoj estus por li
leciono, se li memorus ties kaŭzojn; sed, ĉar tia memoro ne ekzistas, tial ĉiu ekzistado estas kvazaŭ la unua kaj, ankaŭ, tial, li ĉiam denove komencas vivi. Kiel konformigi tion al la justeco de Dio?

“En ĉiu nova ekzistado la homo posedas pli da inteligenteco kaj pli klare povas distingi bonon de malbono. Kiu estus lia merito en la okazo, se li memorus sian tutan pasintecon? Kiam la Spirito revenas al sia primitiva vivo (la spirita vivo), lia tuta pasinta vivo disvolviĝas antaŭ li: li vidas la erarojn, kiujn li faradis kaj kiuj estas la kaŭzo de lia suferado, kaj tion, kion li povus esti farinta por ilin eviti: li komprenas la justecon de sia pozicio kaj serĉas, tiam, ekzistadon, en kiu li povos plibonigi tiun finitan. Li penas ricevi suferojn similajn al tiuj, kiujn li jam spertis, aŭ la luktojn, kiujn li opinias plej taŭgaj por lia progresado, kaj petas la Superajn Spiritojn, ke ili helpu lin ĉe lia nova tasko; ĉar li scias, ke la Spirito, elektita kiel lia gvidanto dum tiu nova ekzistado, penos igi lin kompensi siajn erarojn, inspirante al li ian intuicion pri tiuj eraroj. Pro tiu intuicio mem vi instinkte rezistas kontraŭ krima penso aŭ deziro, vin ofte subite atakanta; plej ofte vi atribuas tiun reziston al la principoj, kiujn vi ricevis de viaj gepatroj; tamen vere ĝi estas voĉo de via konscienco, voĉo, kiu estas memoro pri via pasinteco, voĉo avertanta vin, ke vi ne falu denove, ke vi ne refaru samajn erarojn. Se la Spirito, paŝanta en tiu nova ekzistado, kuraĝe elportas kaj superas siajn provojn, li plinobliĝas kaj estas promociita en la hierarkio de la Spiritoj, kiam li revenas en ilian rondon.”

Se, dum la enkorpa vivo, ni ja ne tute klare memoras, kio ni estis, kaj la bonon aŭ malbonon, kiujn ni faris dum antaŭaj ekzistadoj, pri ĉio ni havas almenaŭ ian intuicion. Niaj instinktaj inklinoj estas memoro pri la pasinteco; kontraŭ tiuj inklinoj nia konscienco, kiu estas nia deziro ne plu fari samajn erarojn, admonas nin rezisti. (Rimarko de Allan Kardec)

394. Ĉu, en la mondoj progresintaj pli ol la nia, en tiuj, kie la Spiritojn ne turmentas fizikaj bezonoj aŭ malsanoj, kiaj la niaj, la homoj komprenas, ke ili estas pri feliĉaj ol ni? Feliĉo, ĝenerale dirate, estas relativa; ni ĝin sentas, komparante ĝin kun malpli feliĉa stato. Ĉar kelkaj el tiuj mondoj, kvankam pli bonaj ol nia, ne estas ja perfektaj, tial iliaj loĝantoj nepre havas motivojn por ĉagrenoj propraj al tiu medio. Ĉe ni, riĉulon ne maltrankviligas materialaj bezonoj, kiel malriĉulon; tamen li estas ja turmentata de zorgoj, kiuj maldolĉigas al li la vivon. Nu, mi demandas, ĉu, en sia pozicio, la loĝantoj en tiuj mondoj ne opinias sin tiel malfeliĉaj kiel ni, kaj ĉu ili ne lamentas pro sia sorto, ĉar, efektive, ili ne memoras ian pli malaltan ekzistadon por fari komparon?

“Al tio estas necese doni du malsamajn respondojn. El tiuj mondoj, pri kiuj vi parolas, estas kelkaj, kies loĝantoj tre klare kaj precize memoras siajn pasintajn ekzistadojn; vi komprenas, ke tiuj estuloj povas kaj scias taksi la feliĝon, kiun Dio permesas al ili ĝui; sed estas aliaj mondoj, kies loĝantoj, starantaj, kiel vi diras, en kondiĉoj pli bonaj ol viaj, ne havas malpli da ĉagrenoj, eĉ ne malpli da malfeliĉaĵoj; tiuj ne taksas sian feliĉon, ĉar ili ne memoras ankoraŭ pli malfeliĉan staton. Tamen, se ili ĝin ne taksas kiel homoj, ili ĝin taksas kiel Spiritoj.”

Ĉu tiu forgeso pri la pasintaj ekzistadoj, precipe tiam, kiam ili estis penigaj, ne estas io providenca, en kio elmontriĝas la Dia saĝeco? Nur en la superaj mondoj, kie la memoro pri la malfeliĉaj ekzistadoj estas nur malbela sonĝo, ili estas revokataj. Ĉu, en la malsuperaj mondoj, la unuaj malfeliĉaĵoj ne estus pliakrigitaj per la memoro pri ĉiuj, kiujn ni jam elportis? Ni do konkludu, ke ĉio, kion Dio faris, estas bone farita, kaj ke ne koncernas nin kritiki Liajn faritaĵojn nek diri la manieron, en kiu Li devus direkti la universon.
La memoro pri niaj antaŭaj individuecoj kunportus tre gravajn malutilojn; ĝi povus, ĉe iuj okazoj, nin treege humiligi; ĉe aliaj, flamigi nian fieron kaj, tial, bridi nian liberan volon. Dio donis al ni, por nia perfektiĝo, tion ĝuste necesan kaj sufiĉan, nome la voĉon de l’ konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li forprenis de ni nur tion, kio povus nin malutili. Ni ankoraŭ aldiru, ke, se ni memorus niajn antaŭajn farojn, ni do ankaŭ memorus tiujn de aliulo, kaj ke tiu ekkono povus plej malagrable efiki sur la sociaj interrilatoj; ĉar nia pasinteco ne ĉiam havigas al ni motivojn por gloro, tial ni ofte devas ĝoji, ke vualo estas sternita sur ĝi. Tio akordas perfekte kun la doktrino de la Spiritoj pri la mondoj superaj ol nia. En tiuj mondoj, kie regas nur bono, la memoro pri la pasinteco estas neniom dolora, kaj tial iliaj loĝantoj memoras siajn antaŭajn ekzistadojn, kiel ni memoras tion, kion ni faris hieraŭ. Ilia vivo en la malsuperaj mondoj, kiel ni diris, estas por ili nenio pli ol malbela sonĝo. (Rimarko de Allan Kardec)


Ekstraktita el Ĉapitro VII de la Dua Parto de "La Libro de la Spiritoj" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment