Tuesday, June 11, 2013

REALAĴOJ

Tiu pajaco, kiun vi mokas, ofte estas brava soldato de la fortanimeco. 

Tiu tro ornamita virino, kiun vi kutime malaprobas, ofte tiele agadas, por helpi multe da laborantaj manoj. 

Tiu kantistino, kiu dancas ridetante kaj de kiu vi kutime apartiĝas kun naŭzo, supozante, ke vi tiel sindanĝerigos vian virton, ordinare penas perlabori panon por multe da malriĉaj familianoj; tial ŝi meritas estimon kaj respekton. 

Tiu elegante vestita sinjoro, kiu  ŝajnas al vi mallaborema kaj senutila, eble plenumas tiajn laborojn, kiajn vi neniam kuraĝus fari. 

Ne juĝu vian proksimulon laŭ liaj vestoj aŭ vizaĝo. La vero, same kiel la Regno de Dio, neniam sin montras sub eksteraj ŝajnaĵoj. 


Ekstraktita el Ĉapitro 23 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment