Wednesday, June 12, 2013

ŜAJNOJ

Ne akuzu fraton, kiu ŝajnas pli riĉa. Eble li estas simple sklavo de ŝuldoj. 

Ne kondamnu tiun vian kamaradon, sidigitan sur aŭtoritatan seĝon. Supozeble li estas nura ŝuldanto al la popolo.  

Ne enviu administranton, dum vi obeas. Eble li estas torturata homo. 

Ne malŝatu kolegon kondukitan al pli alta rango. La respondeco, pezanta sur liaj ŝultroj, eble estas por li senĉesa turmentado.  

Ne mallaŭdu virinon, kiu sin prezentas riĉe vestita. Lukso eble estas al ŝi amara provado. 

Ne kritiku ĝentilajn personojn, kiuj unuavide ŝajnas nesinceraj. Eble ili estas evitantaj gravegajn krimojn aŭ pereigajn senkuraĝiĝojn. 

Ne koleru kontraŭ malbonhumora amiko. Vi ne scias pri ĉiuj liaj intimaj malfacilaĵoj. 

Ne tediĝu ĉe homo ankoraŭ frivole konversacianta. Vi ankaŭ estis tia, kiam al vi mankis sperto. 

Ne grumblu kontraŭ junuloj malpli respondecaj. Helpu ilin, kiel vi povos, rememorante, ke vi jam estis ventkapa en la okuloj de multaj homoj. 

Ne estu netolerema en ĉia ajn situacio. Horloĝo senĉese tiktakadas, kaj vi estos surprizata de multenombraj malfacilaj problemoj sur via vojo kaj sur la vojo de viaj amatoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 24 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment