Saturday, June 1, 2013

JEN TIEL KONDUTANTE, VI RICEVOS PROFITON

Reanimu senesperulon. Vi ne evitos la tentojn de senkuraĝiĝo en la sferoj de lukto. 

Restarigu falinton. Vi ne scias, kie viaj piedoj falpuŝiĝos. 

Etendu vian manon al tiu, kiu bezonas helpon. Venos tago, kiam vi mem bezonos kunlaboron. 

Helpu malsanulon. Via animo ne uzas nemalsaneman korpon. 

Penu kompreni malpli klarmensan kamaradon. Vi ne ĉiam havas rimedojn por kompreni tiel, kiel necese. 

Gastigu malfeliĉulon. La ĉielo ne ĉiam estas tute blua por viaj okuloj. 

Toleru senklerulon kaj helpu lin. Rememorigu al vi, ke ekzistas Altegaj Spiritoj, kiuj nin subtenas kaj helpas per heroa boneco. 

Konsolu malĝojanton. Vi ne povas antaŭvidi la surprizojn de via propra sorto. 

Helpu ofendanton per viaj bonaj pensoj. Li nin instruas, kiel ofendaj kaj malagrablaj ni estas, kiam ni vundas iun. 

Estu bonvolema al viaj dependantoj. Ne forgesu, ke eĉ la Kristo devis iam obei.


Ekstraktita el Ĉapitro 15 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment