Thursday, June 13, 2013

ŜVEBU PLI ALTE

Ne vundu vin kalumnio. Vivu tiamaniere, ke neniu povu kredi al via kalumnianto. 

Ne postrestu pro konsterniteco. Iru plu vian vojon, atentante la superajn celojn de la vivo, ĉar konfuzantoj estas sennombraj. 

Ne doloru vin maljusta akuzo. Vi povas realigi multe da valoraj planoj, kiel rebaton al la parolo de viaj senkaŭzaj akuzantoj. 

Ne ĉagreniĝu pro senfundamenta malkonfido. Vi ie ajn povas uzi vian bonan konsciencon en honesta laboro. 

Ne malkuraĝiĝu pro kritiko. Se admono estas facila al ĉiu ajn, nobla realigaĵo estas verko de malmultaj. 

Ne ĝenu vin malfavoraj opinioj. Se vi vin daŭre dediĉas al bono, la aprobo de via konscienco valoras pli multe ol ĉia eĉ plej respektinda opinio de alia homo.


Ekstraktita el Ĉapitro 25 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment