Thursday, June 6, 2013

DEMANDO PRI ELEKTO

Serĉu krimulon kaj vi trovos multe da malbonfarantoj. Tiam estos necese, ke vi havu multege da amo por ilin revirtigi, ne fariĝante mem krimulo.  

Penu trovi kulpon, vi konstatos multenombrajn. Veninte al tia situacio, vi nepre devas esti sufiĉe prudentaj, por ne aldoni viajn erarojn al tiuj de la aliaj.  

Provu lokalizi dornon, vi renkontos plurajn dornarbetojn. En tia delikata situacio, estas necese, ke vi konservu la ekvilibron de via spirito por ne vundiĝi. 

Rigardu tro atente ŝtonon sur la vojo, la tero baldaŭ kovriĝos per ŝtonoj antaŭ viaj okuloj. Tiam vi devas esti sufiĉe rezistema, por ne fali ĉe la malglataĵoj de la vojo.

Alproksimiĝu al bono. Serĉu ĝin decide, bono venos prilumi al vi la vojon. Nur tiam vi estos plene armita, por venki malbonon.


Ekstraktita el Ĉapitro 19 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment