Tuesday, June 18, 2013

KONVENAS PENSI PRI JENO

Pacienco ne estas bela vitralo por viaj senokupaj horoj. Ĝi estas via apogilo ĉe la survojaj malhelpaĵoj. 

Sereneco ne estas ĝardeno por viaj oraj tagoj. Ĝi estas provizo da paco por elreviĝoj sur via vojo. 

Trankvileco ne estas dolĉamuzika violono por viaj agrablaj konversacioj. Ĝi estas reala valoro por viaj malfacilaj interkonsentoj. 

Toleremo ne estas ia bongusta vino por viaj minutoj de kamarada rondo. Ĝi estas valora pordo, por ke vi montru bonvolon al viaj malpli evoluintaj amikoj. 

Bona kunlaborado ne signifas facile ricevi aliulan helpon. Ĝi estas rimedo helpi fraton, kiu havas bezonon. 

Konfido ne estas ia nektaro por viaj arĝentaj noktoj. Ĝi estas rifuĝejo por la horoj de tempesto. 

Optimismo ne estas senokupula kuŝoseĝo por viaj bluaj krepuskoj. Ĝi estas fonto de fortoj por viaj tagoj de lukto. 

Rezistemo ne estas retorika ornamo. Ĝi estas subtenilo de via fido. 

Espero ne estas ia preĝoseĝo por simpla rigardado. Ĝi estas energio por noblaj faroj, koncernantaj vian Spiriton. 

Virto ne estas ia ornama floro. Ĝi estas benata frukto el via propra penado, frukto, kiun vi devas uzi kaj sanktigi en oportuna tempo.


Ekstraktita el Ĉapitro 29 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment