Wednesday, June 5, 2013

UTILAJ KONSILOJ

Ne petadu senĉese la Spiritojn pri orientado. Se vi jam havas du semajnojn da kristaneco, vi do tre bone scias, kion vi devas fari.  

Ne malŝparu viajn fortojn, provante iel ajn korekti aliajn. Kiam ni korektas nin mem, ni rekonas, ke la mondo estas regata de la Dia Saĝo kaj ke estas nia plej ĉefa devo konstante kunlaboradi por la bono. 

Ne akuzu suferantajn Spiritojn pro viaj fiaskoj en la lukto. Atentu la ritmon de via propra vivo, pensu pri viaj enspezo kaj elspezo, viaj agoj kaj reagoj, viaj manieroj kaj sintenoj, viaj kompromisoj kaj decidoj, kaj vi rekonos, ke vi havas tian situacion, kian vi mem serĉas al vi, kaj ke vi rikoltas ĝuste tion, kion vi semas. 

Ne faru al vi kutimon peti helpon de la spiritaj amikoj pri banalaj devoj, kiuj koncernas vin sur la ordinara vojo. Ili estas tiel okupitaj kiel vi mem kaj havas problemojn pli gravajn ol viaj, devojn pli pezajn kaj urĝajn, kaj vi, en la ordinara lukto sur la Tero, ne kuraĝus peti grandaniman kaj bonvolan instruiston ludi la rolon de vartistino.  

Ne atendu la morton por solvi problemojn de la vivo nek pretekstu malsanon aŭ maljunecon por ne lerni, ĉar ni staras treege malproksime de la ĉielo. La tombo ne estas aŭguristo kun multe da miraklaj promesoj, sed nur pli larĝe malfermita enirejo en nian propran konsciencon.


Ekstraktita el Ĉapitro 18 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment