Sunday, June 9, 2013

KROM TIO

Ne sufiĉas, ke via buŝo estas parfumita. Ĝi estu ankaŭ nevundema. 

Estas grave, ke viaj manoj montriĝu puraj. La ĉefa afero tamen estas kontroli, kion ili faras. 

Bona aŭdado certe estas trezoro. Tamen la Dia Justeco deziras ekscii, kiel vi aŭdas. 

Bonega vidado estas laŭdinda kvalito. Tamen estas interese konstati, kiel vi vidas la vivon. 

Fizika sano estas valora bono. Tamen estas necese konsideri, kion vi faras per la sana korpo. 

Klara rezonado estas virto. Tamen estas nepre necese observi, en kia mensa regiono vi rezonas. 

Forta imagpovo signifas porti kun si mirindan kastelon. Tamen estas devo kontroli la imagaĵojn, per kiu vi loĝigas vian internan palacon. 

Granda emociiĝemo karakterizas internan riĉon. Tamen estas necese scii, kiel vi uzas viajn emociojn. 

La ebleco multe produkti estas altvalora kapablo. Tamen estas necese koni la esencon de viaj produktaĵoj. 

Kapableco facilmove iradi tra la vivo estas beno. Tamen ne malatentu la direkton de viaj piedoj sur la vojoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 22 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment