Monday, June 17, 2013

EFEKTIVE

Gardi ne estas malkonfidi. Ĝi estas ekbruligi sian propran lumon, helpante tiujn, kiuj troviĝas en ombro. 

Defendi ne estas krii. Ĝi estas pli diligente servi al aferoj kaj personoj.  

Helpi ne estas trudi. Ĝi estas efektive kaj sen individuista sinmontrado ekpreni per la mano, por ke la helpato prosperu, ricevu klaran menson kaj estu feliĉa per si mem. 

Lernigi ne estas vundi. Ĝi estas ame gvidi la proksimulon en la regnon de komprenado kaj paco. 

Renovigi ne estas detrui. Ĝi estas lasi netuŝitaj la fundamentojn, sur kiuj oni rebonigu la konstruaĵon por la bono de ĉiuj. 

Klarigi ne estas diskuti. Ĝi estas serveme kaj bonvole helpi la komprenpovon de la nescianto. 

Ami ne estas deziri. Ĝi estas ĉiam kompreni, doni el si mem, rezigni siajn proprajn kapricojn kaj sin oferi, por ke brilu la Dia Lumo de la vera amo.


Ekstraktita el Ĉapitro 28 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment