Sunday, June 16, 2013

MALFACILAJ SPERTOJ

La korpa beleco povas naski tragediojn neantaŭvideblajn por la animo, se tiu ĉi ne havas prudenton.

Tro multe da mono estas pordo al mizero, se la riĉegulo ne daŭre firmigis la ekvilibron de siaj spezoj. 

Troa komforto estas malutila, se la homo ne lernis abnegacion. 

Alta socia rango estas prepara paŝo al laŭta falo, se la homo ne maturigis sian rezonkapablon. 

Grandega aŭtoritato difektas la vivoĝojon, se la menso ankoraŭ ne havas klaran juĝon pri proporcioj. 

Granda ŝarĝo da respondeco ekstermas la ekzistadon de tiu, kiu ankoraŭ ne transpasis la ordinaran komprenon. 

Grandega kapitalo da konoj, meze de sennombraj personoj malkleraj, vulgaraj aŭ malsaĝaj, estas ia venena amara frukto, se la spirito ankoraŭ ne rezignaciis pri soluleca vivado.


Ekstraktita el Ĉapitro 27 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment