Friday, June 21, 2013

SIGNOJ

Via konversacio montras direktojn elektitajn de vi en la vivo. 

Viaj decidoj en la gravaj horoj malkaŝas la efektivan evolugradon de via Spirito. 

Viaj gestoj en la ordinara lukto esprimas vian internan mondon.  

Viaj impulsoj difinas la mensan regionon, en kiu vi preferas moviĝi. 

Viaj pensoj montras vian spiritan societon. 

Viaj legaĵoj karakterizas viajn sentojn. 

Via persona traktado kun aliaj homoj klarigas, ĝis kiu punkto vi jam progresis. 

Viaj petoj elmontras viajn celojn. 

Viaj opinioj konigas la ĝustan lokon, kiun vi okupas en la mondo. 

Viaj tagoj estas premsignoj sur via evolua vojo. Ne forgesu, ke granda nombro da enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj amikoj konas vian personecon kaj sekvas vian iradon laŭ la paŝosignoj, kiujn vi nun postlasas.


Ekstraktita el Ĉapitro 32 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment