Thursday, June 20, 2013

ELMONTRU VIN

En la agado ĉiutaga ne postulu de via kamarado edukitecon. Elmontru la vian. 

En la taskoj por la bono ne atendu kunlaboradon. Kunlaboru mem antaŭ ĉio. 

En la ordinaraj laboroj ne kriu por aliula helpon. Prezentu vian bonvolon. 

En la servoj pri komprenado ne petu, ke via proksimulo supreniru al vi. Lernu malsupreniri al li kaj helpu lin. 

En la plenumado de viaj kristanaj devoj, ne atendu eksterajn rimedojn por ilin efektivigi. La plej bona havaĵo, kiun vi povas doni por la bonaj verkoj, estas via propra koro. 

Ĉe la ordinaraj societaj interrilatoj en la vivo ne atendu, ke via frato elmontru jam plej altajn ecojn. Konkretigu la altajn dotojn, kiujn vi jam posedas. 

En ĉiu terano estas lumo kaj ombro. Elmontru vian noblecon, por ke la nobleco de via proksimulo venu al vi renkonte.


Ekstraktita el Ĉapitro 31 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment