Wednesday, June 26, 2013

LIBERIGU VIAN ANIMON

Ne kateniĝu al la beleco de l’ efemeraj formoj. Floro baldaŭ forvelkos. 

Ne amasigu multekostaĵojn, kiuj pezus en la pesilo de la mondo. Ĉenoj el oro ligas tiel forte, kiel mankatenoj el bronzo. 

Ne sklaviĝu al la opinioj de ventkapuloj aŭ malkleruloj. “Incitatus”, ĉevalo de Kaligulo, povis manĝi el sitelo ornamita per perloj, tamen malgraŭ tio ĝi ne ĉesis esti ĉevalo. 

Ne nutru la avidecon pri posedaĵoj. La domoj de numismatoj estas ĉiam plenplenaj de moneroj, kiuj servis al milionoj da homoj kaj kies posedantoj jam malaperis. 

Ne perdu vian konstruantan liberecon pro homaj vidpunktoj. Kaptilo, malliberiganta danĝeran beston, estas egala al tiu, surprizanta senzorgan kanarion.  

Ne kredu al laŭdo, kiu atribuas al vi imagitajn kvalitojn. Kruelaj vespoj kelkfoje sin kaŝas en la kaliko de lilio.  

Ne turmentiĝu per la sopirego ekhavi iajn tujajn superaĵojn dum la surtera elprovado. La muzeoj dormadas plenŝtopitaj per vestoj de reĝoj kaj de aliaj “kadavroj de mortintaj superaĵoj”.


Ekstraktita el la Ĉapitro 37 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko) 

No comments:

Post a Comment