Monday, June 24, 2013

NE ESTAS ĈE ĈIUJ

"Kaj ke ni forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj estas la fido." - Paŭlo (II Tesalonikanoj, 3:2)
Parolante al la fratoj de Tesaloniko, la apostolo de la nacianoj petegis ilin pri la asisto favore al la evangeliaj laboroj, por ke la servo de la Sinjoro estis libera de la malbonaj kaj senprudentaj homoj, praviĝante la alvokon kun la aserto, ke la fido ne estas ĉe ĉiuj.

Per la vortoj de Paŭlo, vi rimarkas lian memcerton, ke la malicaj kreitoj alproksimiĝus al la centroj de kristana laboro, ke ilia malico povus kaŭzi malprofiton al ili, kaj ke estis necesa mobilizi la rimedojn de la spirito kontraŭ tia influo.

La granda konvertito, malmultevorte, gravuris averton de senfina valoro, ĉar, vere, la religia koloro karakterizos la eksteran veston de tutaj komunumoj, sed la fido estos hereda havo nur de tiuj, kiuj laboras sen mezuri oferojn, por instali ĝin en la sanktejo de la propra intima mondo. La marko de kristanismo estos vidigata de iu ajn persono, tamen, la kristana fido elmontriĝos puran, senkondiĉan kaj subliman en maloftaj koroj.

Multaj homoj volas ekposedi ĝin, kvazaŭ ĝi estus nura kambio, dum sennombraj lernantoj de la Evangelio alvokas ĝin, trorapidaj, kvazaŭ ĝi estus vaga papilio. Ili forgesas, sed, ke se la materialaj bezonoj de la korpo postulas ĉiutage personan penadon, la esencaj bezonoj de la spirito neniam estos solvitaj per la neaganta atendo.

Akcepti la veron, serĉi ĝin kaj kredi ĝin estas sintenoj por ĉiuj; tamen, konservi la vivan fidon konsistigas la dian efektivigadon de tiuj, kiuj laboris, persistis kaj suferis por akiri ĝin.


Ekstraktita el la Ĉapitro 23 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel) 

No comments:

Post a Comment