Wednesday, June 19, 2013

RESPONDOJ AL LA RAPIDEMO

Evitu malpaciencon. Vi jam vivis nekalkuleblajn jarcentojn kaj staras nun antaŭ senfinaj jarmiloj.  

Konservu serenecon. Evitu tamen senokupecon, rekonante la decidigan valoron de ĉiu minuto. 

Dissemu amon. Pensu pri la sindonemo de Tiu, kiu nin amas de la komenco. 

Tenu vian ekvilibron. Pasioj kaj senbridaj deziroj estas detruantaj fortoj en la Dia Kreitaĵaro. 

Estu konfidema. La suno reaperos morgaŭ en la horizonto kaj la pejzaĝo jam estos alia. 

Intensigu vian penadon. Via vivo estos ja tia, kia vi ĝin faros. 

Estimu solidarecon. Vi tute ne povus vivi sen aliaj, kvankam la aliaj povas en la plej multaj okazoj vivi sen vi. 

De tempo al tempo provu sperti solulecon. Jesuo staris sola dum la plej doloraj tagoj de sia vivo sur la Tero. 

Plenigu viajn horojn per konstruanta laboro. Sed ne aliigu vian ekzistadon en turon Babelan. 

Fidele kultu al la paco. Sed ne forgesu, ke vi neniam trankvile vivos, se vi ne donos pacon al tiuj, kiuj iradas tian saman vojon, kiel vi.


Ekstraktita el Ĉapitro 30 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

No comments:

Post a Comment