Tuesday, June 4, 2013

VERE

Sanktulo ne kondamnas pekinton, sed helpas lin sen aroganteco.

Klerulo ne mokas senklerulon, sed lin frate instruas.

Iluminito ne insultas homon, irantan en mallumo, sed heligas al li la vojon.

Instruisto ne akuzas senspertan lernanton. Ŝafo malfirmpaŝa ja la plej multe bezonas paŝtiston.

Bonkorulo ne persekutas maliculon, sed helpas lin pliboniĝi.

Forta ne riproĉas malfortan, sed helpas lin stariĝi.

Humilulo ne evitas fierulon, sed silente kunlaboras favore al li.

Sincerulo neniun konfuzas, sed ĉiujn harmoniigas inter si.

Modestulo ne kritikas vantemulon, sed silente helpas lin, kiam necese.

Kristano ne malamas nek vundas, sed sekvas la Kriston, servante al ĉiuj.

Alie ĉio, kion ni titolas per "virto", estas nenio krom eksteraĵo, kiun la tempo detruas.


Ekstraktita el Ĉapitro 17 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment