Monday, September 30, 2013

LA DIA FIDO KAJ LA HOMA FIDO

La fido estas en la homo denaska sento pri liaj estontaj destinoj; ĝi estas la konscio, kiun li havas pri la vastegaj kapabloj, kies ĝermo estas deponita en li, unue en latenta stato, kaj kiujn li devas elvolvi kaj grandigi per agado de sia volo.

Ĝis nun la fido estas komprenata nur el la religia flanko, ĉar la Kristo ĝin rekomendis kiel potencan levilon kaj oni vidas en li nur ĉefon de religio. Sed la Kristo, kiu faris materiajn miraklojn, montris per tiuj samaj mirakloj, al kio kapablas homo, havanta fidon, tio estas la  firman decidon voli, kaj la certecon, ke tiu volo povas ja plenumiĝi. Ĉu ankaŭ la apostoloj, laŭ la ekzemplo de la Majstro, ne faris miraklojn? Nu, kio alia estis tiuj mirakloj, ol naturaj efikoj, kies kaŭzo estis nekonata de la tiamaj homoj, sed kiuj hodiaŭ estas grandparte klarigitaj kaj baldaŭ plene komprenitaj per la studado de Spiritismo kaj magnetismo? 

La fido estas homa aŭ dia, laŭ tio, ĉu la homo aplikas siajn kapablojn al surteraj bezonoj aŭ al siaj ĉielaj kaj estontaj aspiroj. Genia homo, kiu celas la efektivigon de granda entrepreno, sukcesas, se li havas fidon, ĉar li sentas en si, ke li povas kaj devas sukcesi, kaj tiu certeco donas al li grandegan forton. Virta homo, kiu, kredante je sia ĉiela estonteco, volas plenigi sian vivon per  noblaj kaj belaj agoj, ĉerpas el sia fido, el la certeco pri la feliĉo, lin atendanta, la necesan forton, kaj ankaŭ ĉi tie plenumiĝas mirakloj de karito, de sindonemo kaj de abnegacio. Fine, kun fido neniaj malbonaj inklinoj ekzistas, kiujn oni ne sukcesas venki. 

La magnetismo estas unu el la plej grandaj pruvoj de la povo de l' aganta fido; per nenia alia rimedo, krom per la fido, ĝi resanigas kaj okazigas la strangajn fenomenojn, iam prenatajn por mirakloj. 

Mi ripetas: la fido estas  homa kaj  dia; se  ĉiuj enkarniĝintoj estus vere konvinkitaj pri la forto, kiun ili kunportas, kaj se ili volus meti sian volon je la servo al tiu forto, ili estus kapablaj plenumi tion, kion ĝis nun ili nomas mirakloj kaj kio tamen estas nur disvolviĝo de la homaj kapabloj.

- Protektanta Spirito. 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XIX - La fido translokas montojn - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, September 29, 2013

LA FIDO, KIEL PATRINO DE L' ESPERO KAJ DE LA KARITO

Por esti fruktodona, la fido devas esti aktiva; ĝi ne devas rigidiĝi. Patrino de ĉiuj virtoj, kondukantaj al Dio, ĝi devas atente prigardi la elvolviĝon de la filinoj, kiujn ĝi naskas.

Espero kaj karito estas sekvoj de fido; tiuj tri virtoj estas nedisigebla triopo. Ĉu ne la fido havigas la esperon, ke estos plenumitaj la promesoj de la Sinjoro? ĉar se vi ne havas fidon, kion vi atendas? Ĉu ne la fido donas amon? ĉar, se vi ne havas fidon, kian dankon vi havas kaj, sekve, kian amon?

Supera inspiro de Dio, la fido vekas ĉiujn noblajn instinktojn, kiuj kondukas la homon al la bono; ĝi estas la bazo de la sinkorektigo. Estas necese do, ke tiu bazo estu fortika kaj daŭra, ĉar, se ia eĉ malgranda dubo ĝin ŝancelos, kio fariĝos el la domo, kiun vi konstruos sur ĝi? Konstruu do tiun domon sur neskueblaj fundamentoj; via fido estu pli forta, ol la sofismoj kaj mokoj de nekredantoj, ĉar fido, kiu ne alfrontas la mokojn de la homoj, ne estas vera fido. 

Sincera fido estas entuziasmiga kaj facile komunikebla; ĝi komunikiĝas al la homoj, kiuj ne havis ĝin aŭ eĉ ne volis ĝin havi; ĝi trovas konvinkajn parolojn, kiuj trafas la animon, dum la ŝajna fido havas nur belsonajn parolojn, kiuj lasas la aýskultantojn malvarmaj kaj indiferentaj. Prediku per la ekzemplo de via fido, por el ĝi doni iom al la homoj; prediku per la ekzemplo de viaj agoj, por vidigi al la homoj la meriton de la fido; prediku per via firma espero, por ke la homoj konstatu la fidon, kiu faras la homon forta kaj preta alfronti ĉiajn alternaĵojn de la vivo.

Havu do fidon je ĉio, kion ĝi havas belan kaj bonan, laŭ ĝia pureco, laŭ ĝia racieco. Ne akceptu la fidon sen kontrolo, blindan filinon de la blindeco. Amu Dion, sed sciu, kial vi Lin amas; kredu al Liaj promesoj, sed sciu, kial vi kredas; sekvu niajn konsilojn, sed komprenu la celon, kiun ni montras al vi, kaj la rimedojn, kiujn ni alportas al vi, por ke vi ĝin atingu. Kredu kaj esperu, neniam malfortiĝante: la mirakloj estas verkoj de la fido. 

- Jozefo, Protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XIX - La fido translokas montojn - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, September 28, 2013

ONI EKKONAS LA KRISTANON LAŬ LIAJ VERKOJ

"Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo."

Aŭskultu ĉi tiun parolon de la Majstro, vi ĉiuj, kiuj malakceptas la spiritisman doktrinon, kvazaŭ ĝi estus demona verko. Malfermu viajn orelojn, ĉar alvenis la momento por aŭdi.

Ĉu sufiĉas vesti la livreon de la Sinjoro por esti fidela servisto? Ĉu sufiĉas diri: "Mi estas kristano", por sekvi la Kriston? Serĉu la verajn kristanojn, kaj vi ilin ekkonos laŭ iliaj verkoj. "Bona arbo ne povas porti malbonajn fruktojn, nek malbona arbo doni bonajn fruktojn." "Ĉiu arbo, kiu ne portas bonajn fruktojn, estas dehakata kaj ĵetata en la fajron." Jen la paroloj de la Majstro; disĉiploj de la Kristo, komprenu ilin bone. Kiajn fruktojn portu la arbo de Kristanismo, potenca arbo, kies densaj branĉoj kovras per sia ombro parton de la mondo, sed ankoraŭ ne ŝirmanta ĉiujn, kiuj devas kolektiĝi ĉirkaŭ ĝi? La fruktoj de l' arbo de la vivo estas fruktoj de vivo, espero kaj fido. Kristanismo jam de pluraj jarcentoj predikas ĉiam tiujn diajn virtojn; ĝi penas disdoni siajn fruktojn, sed kiom malmultaj ilin rikoltas! La arbo estas ĉiam bona, sed la ĝardenistoj estas malbonaj. Ili volis konformigi ĝin al sia ideo; ili volis modeligi ĝin laŭ siaj bezonoj; ili ĝin tranĉis, malgrandigis, stumpigis; ĝiaj sensukaj branĉoj ne portas malbonajn fruktojn, ĉar ili jam fruktojn ne donas. La soifanta vojiranto, kiu haltas en ĝia ombro por serĉi frukton de espero, kapablan rehavigi al li forton kaj kuraĝon, vidas nur mizerajn branĉojn, kiuj antaŭsentigas uraganon. Vane li petas pri  la frukto de vivo la arbon de vivo: ĝiaj velkintaj folioj defalas; la mano de la homo tiel multe ilin tuŝadis, ke ĝi bruligis ilin!

Malfermu do viajn orelojn kaj viajn korojn, miaj tre amataj! Flegu tiun arbon de vivo, kies fruktoj donas eternan vivon. Kiu plantis ĝin, tiu admonas vin flegi ĝin amplene, ĉar vi iam vidos ĝin abunde porti siajn diajn fruktojn. Konservu ĝin tia, kia la Kristo ĝin donis al vi: ne stumpigu ĝin; ĝia vastega ombro volas etendiĝi sur la universon: ne tranĉu ĝiajn branĉojn. Ĝiaj  bongustaj fruktoj abunde falas, por nutri la soifantan vojiranton, kiu aspiras al sia celo; ne kolektu tiujn fruktojn, por ilin enmagazenigi kaj lasi putri, por ke ili utilu al neniu. "Estas multaj vokitoj kaj malmultaj elektitoj"; ĉar ekzistas multaj akaparistoj de la pano de la vivo, kiaj ekzistas de la materia pano. Ne alkalkulu vin al tiaj homoj; la arbo, portanta bonajn fruktojn, devas disdoni ilin al ĉiuj. Iru do serĉi la soifantojn; gvidu ilin sub la branĉojn de l' arbo kaj dividu kun ili la rifuĝon, kiun ĝi proponas al vi.  — "Oni ne rikoltas vinberojn el dornarbetoj". Miaj fratoj, foriru do de tiuj, kiuj vokas vin, por prezenti al vi la rubusujojn de la vojo, kaj sekvu tiujn, kiuj gvidas vin al la ombro de l' arbo de vivo.

La dia Savanto, la modela  justulo, diris, kaj liaj paroloj ne forpasos: "Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo, sed nur tiuj, kiuj faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo." 

La Mastro de la beno vin benu; la Dio de lumo vin prilumu; la arbo de la vivo abunde disdonu al vi siajn fruktojn! Kredu kaj preĝu! 

- Simeon (Spirito).
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XVIII - Multaj vokitaj kaj malmultaj elektitaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, September 27, 2013

ONI DONOS AL TIU, KIU HAVAS

"Oni donas al tiu, kiu jam havas, kaj oni prenas for de tiu, kiu ne havas"; meditu pri ĉi tiuj grandaj instruoj, kiuj ofte ŝajnis al vi paradoksaj. Tiu, kiu ricevis, estas tiu, kiu posedas la sencon de la dia parolo; li ricevis nur tial, ke li penis fariĝi inda je ĝi, kaj la Sinjoro, per Sia elkora amo, kuraĝigas la klopodojn por la bono. Konstantaj, persistaj klopodoj altiras la gracojn de la Sinjoro; ili estas ia magneto, veniganta al si gradan pliboniĝadon, abundajn gracojn, kiuj fortigas vin, por surgrimpi la sanktan monton, sur kies supro estas ripozo post laboro.

"Oni forprenas de tiu, kiu nenion aŭ malmulton havas"; prenu tion ĉi kiel figuran antitezon. Dio ne reprenas de Siaj kreitoj la bonon, kiun Li favorkore donis al ili. Blindaj kaj surdaj homoj! malfermu viajn intelektojn kaj viajn korojn; vidu per via Spirito; komprenu per via animo, kaj ne interpretu en maniero tiel maldelikata kaj maljusta la parolojn de tiu, kiu igis brili antaŭ viaj okuloj la justecon de la Sinjoro. Ne Dio reprenas de  la homo, kiu malmulton ricevis, sed nur la Spirito mem, kiu, pro malŝparo kaj malzorgo, ne scias konservi tion, kion li havas, kaj fruktigi per flegado la semon falintan en lian koron.

Kiu ne kulturas la kampon, kiun la laboro de lia patro preparis por li  kaj kiun li heredis, tiu vidas la kampon kovriĝi per parazitaj herboj. Ĉu lia patro prenas for de li la rikoltojn, kiujn li ne volis prepari? Se li lasis la grajnojn, destinitajn produkti sur tiu kampo, putri pro manko de zorgo, ĉu li akuzu sian patron pro tio, ke la grajnoj nenion produktas? Ne, ne; anstataŭ akuzi tiun, kiu ĉion preparis por li, ke tiu reprenas siajn donacojn, li kulpigu la veran aŭtoron de sia mizero, kaj tiam, pentante kaj dezirante agi, li kuraĝe eklaboru; li tranĉu la sendankan grundon per klopodado de sia volo; li ĝin plugu ĝis la profundo, helpate de la pento kaj de l' espero; li tien ĵetu plenfide la semojn, kiujn li elektis kiel bonajn el inter la malbonaj; li ĝin surverŝu per siaj amo kaj karito, kaj Dio, la amanta kaj karitema Dio, donos al tiu, kiu jam ricevis. Tiam li vidos siajn penojn kronitaj de sukceso, kaj unu grajnon produkti cent, kaj alian mil. Kuraĝon, plugistoj; prenu viajn erpilojn kaj plugilojn; plugu viajn korojn; elsarku el vi la difekteman lolon; semu la bonan grajnon, kiun la Sinjoro konfidas al vi, kaj la roso de l' amo donigos fruktojn de karito. 

- Amika Spirito.
Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XVIII - Multaj vokitaj kaj malmultaj elektitaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, September 26, 2013

ZORGU LA KORPON KAJ LA SPIRITON

Ĉu la morala perfektco konsistas en turmentado de la korpo? Por solvi tiun demandon, mi apogas min sur elementaj principoj, kaj komencos pruvante la neceson zorgi la korpon, kiu, laŭ la alternoj de sano kaj malsano, influas tre grave la animon, kiun oni devas konsideri enkarcerigita en la karno. Por ke tiu enkarcerigito vivu, elverŝiĝu kaj havu eĉ la iluziojn de libereco, la korpo devas esti sana, vigla, kuraĝa. Ni faru komparon: Jen ili ambaŭ en perfekta stato; kion ili faru por konservi la ekvilibron inter siaj kapabloj kaj siaj bezonoj, ja tiel malsimilaj? Konflikto inter ambaŭ ŝajnas ja neevitebla, kaj malfacile trovebla la sekreto pri ilia reciproka kompenso. 

Tie ĉi staras du sistemoj unu fronte al la dua: tiu de l' asketoj , kiuj volas subpremi la korpon, kaj tiu de la materialistoj, kiuj volas malaltigi la animon: du perfortoj preskaŭ tiel malsaĝaj, unu kiel la dua. Ĉe la flanko de tiuj grandaj partioj svarmas la multenombra tribo de l' indiferentuloj, kiuj, sen konvinko kaj sen pasio, malvarme amas kaj ŝpareme ĝuas. Kie do la saĝeco? Kie la scienco de la vivo? Nenie; kaj tiu granda problemo restus tute nesolvita, se Spiritismo ne venus helpe de la esplorantoj, montrante al ili la interrilatojn ekzistantajn inter la korpo  kaj la animo, kaj dirante, ke, ĉar korpo kaj animo estas necesaj unu al alia, oni devas zorgi ilin ambaŭ. Amu do vian animon, sed zorgu ankaŭ vian korpon, ties instrumenton; ne rekoni la bezonojn, indikatajn de la naturo mem, estas ne rekoni la leĝon de Dio. Ne punu la korpon pro kulpoj, kiujn via libera volo instigis ĝin fari, kaj pro kiuj ĝi tiel same respondas, kiel ĉevalo mallerte direktata respondus por akcidentoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ĉu vi estus do pli perfektaj, se, martirigante la korpon, vi ne estus pro tio malpli egoistaj, fieraj, malkaritemaj? Ne, la perfekteco ne kuŝas tie; ĝi troviĝas tuta en la reformoj, kiujn vi trudos al via Spirito; fleksu ĝin, submetu ĝin, humiligu ĝin: jen la rimedo por fari ĝin obeema al la volo de Dio kaj la sola vojo, kondukanta al la perfekteco.

- Georgo, protektanta Spirito. 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XVII - Estu perfektaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, September 25, 2013

LA HOMO EN LA MONDO

Sento de pieco devas ĉiam regi la koron de tiuj, kiuj kunvenas sub la okuloj de la Sinjoro kaj petas helpon de la bonaj Spiritoj. Purigu do vian koron; ne lasu, ke en ĝi loĝu ia monduma aŭ frivola penso. Levu vian spiriton al tiuj, kiujn vi vokas, por ke, trovante en vi la taŭgan staton, ili povu ĵeti abunde en viajn korojn la semojn, kiuj tie ĝermus kaj donus fruktojn de karito kaj justeco.

Tamen ne kredu, ke, vin ĉiam instigante al preĝo kaj al mensa komunikiĝado kun ni, ni konsilas al vi mistikan vivadon, kiu vin tenus ekster la leĝoj de la socio, en kiu vi  estas kondamnitaj vivi. Ne; vivu kiel la homoj de via epoko, kiel devas vivi la homoj; submetiĝu al la necesaĵoj, eĉ al la frivolaĵoj de via tempo, sed plenumu ilin kun sento de pureco, kiu ilin sanktigu. 

Vi estas vokataj troviĝi en kontakto kun Spiritoj de malsamaj naturoj, de kontraŭaj karakteroj: vundu neniun el tiuj, kun kiuj vi rilatas. Estu gajaj, estu feliĉaj, sed tiu gajeco venu de trankvila konscienco, kaj tiu feliĉo estu la feliĉo de homo, kiu heredos la ĉielajn riĉaĵojn kaj kiu nur kalkulas la tagojn, kiuj lin alproksimigas al la ricevo de sia heredaĵo. 

Virto ne konsistas en severa, funebra sintenado, en forstreko de plezuroj, kiujn viaj homaj kondiĉoj permesas al vi; sufiĉas, ke vi dediĉu ĉiujn agojn de la vivo al la Kreanto, kiu donis tiun vivon; sufiĉas, ke, kiam vi komencos aŭ finos ian laboron, vi altigu vian penson al tiu Kreanto kaj, kun ardanta animo, petu aŭ Lian protekton por sukcesi, aŭ Lian benon por la finita laboro. Ĉe io ajn, kion vi faras, pensu pri la Fonto de ĉio; neniam faru  ion ne pensante pri Dio, por ke tiu penso purigu kaj sanktigu viajn agojn. 

La tuta perfekteco, konsistas, kiel diris la Kristo, en la praktikado de l' absoluta karito; sed la devoj de la karito etendiĝas al ĉiuj sociaj pozicioj, ekde la plej malgranda ĝis la plej granda. La homo, kiu vivus izolite, ne povus praktiki kariton; nur en kontakto kun siaj similuloj, en la plej penigaj luktoj, li trovas okazojn esti karitema. Kiu izoliĝas, tiu memvole senigas sin je la plej pova rimedo de perfektiĝo; devante pensi nur pri si mem, li vivas kiel egoisto.

Ne opiniu do, ke por vivi en konstanta komunikiĝado kun ni, por vivi sub la rigardo de la Sinjoro, vi devas porti punveston kaj kovri vin per cindro; ne, ne, ankoraŭfoje ne; estu feliĉaj laŭ la bezonoj de la homaro, sed en vian feliĉon neniam entrudiĝu ia penso, ia ago, kiu povus ofendi tiujn, kiuj vin amas kaj gvidas, aŭ vuali ties vizaĝojn. Dio estas amo kaj benas tiujn, kiuj sankte amas.

- Protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XVII - Estu perfektaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, September 24, 2013

SUPERULOJ KAJ MALSUPERULOJ

La aŭtoritato, same kiel la riĉeco, estas delego, pri kiu devos raporti kalkulon la homo, kiu ĝin ricevis; ne pensu, ke ĝi estas donita al li, por krei al si la vantan plezuron ordonadi, nek, kiel malĝuste kredas la plejmulto el la surteraj potenculoj, kiel ia rajto, ia propraĵo. Efektive, Dio ofte pruvas, ke ĝi estas nek rajto, nek propraĵo, ĉar Li ĝin reprenas, kiam tio plaĉas al Li.  Se la aŭtoritato estus privilegio esence propra al la persono, ĝi estus neforigebla. Neniu povas diri, ke io apartenas al li, kiam ĝi povas esti forprenita sen lia permeso. Dio donas la aŭtoritaton kiel  mision  aŭ kiel provon, kiam al Li plaĉas, kaj same ĝin reprenas.

Kiu ajn tenas aŭtoritaton, kiel ajn ampleksaĝi estas, ekde la mastro super sia ĝis la suvereno super sia popolo, tiu ne devas forgesi, ke li respondas pri la bona aŭ malbona direktado, kiun li estos doninta al sia subuloj, kaj ke la kulpoj, kiujn tiuj ĉi povos fari, la malvirtoj, al kiuj ili estos  trenitaj sekve de tiu direktado aŭ de  malbonaj ekzemploj, refalos sur lin, same kiel li rikoltos la fruktojn de sia prizorgado, se li ilin gvidos al la bono. Ĉiu homo havas sur la tero mision, ĉu grandan, ĉu malgrandan; kia ajn ĝi estas, ĝi estas ĉiam donita por la bono; ĝin falsi pri ĝia esenco estas do malsukcesi ĉe ĝia plenumado.

Kiel Li demandas riĉulon: Kion ci faris el la riĉeco, kiu en ciaj manoj devus esti fonto disverŝanta fekundecon ĉirkaŭen? tiel Dio demandos iun, kiu havas ian aŭtoritaton: kian uzadon ci faris el tiu aŭtoritato? Kian malbonon ci antaŭforigis? kian progreson ci ebligis? Mi donis al ci subulojn, ne por ke ci faru el ili sklavojn de cia volo, nek molajn ilojn de ciaj kapricoj aŭ de cia avideco; Mi faris cin forta kaj Mi konfidis al ci malfortulojn, por ke ci ilin subtenu kaj helpu suprenveni al Mi.

La superulo, kiu estas konvinkita pri la paroloj de la Kristo, malŝatas neniun el tiuj, kiuj troviĝas sub lia estreco, ĉar li scias, ke la sociaj distingoj neniom valoras antaŭ Dio. Spiritismo instruas al li, ke se ili obeas hodiaŭ, ili eble estris super li, aŭ povos estri poste, kaj ke tiam li estos traktata tiel same, kiel li mem traktis ilin. 

Se la superulo havas devojn por plenumi, la malsuperulo siaflanke havas ne malpli sanktajn devojn. Se ĉi tiu lasta estas spiritisto, lia konscienco diros al li, des pli prave, ke li ne estas liberigita el siaj devoj, eĉ se la superulo ne plenumas la siajn, ĉar li scias, ke oni ne devas pagi malbonon por malbono, kaj ke la kulpoj de unuj ne pravigas kulpojn de aliaj. Se li suferas pro sia pozicio, li rekonas, ke sendube li meritas ĝin, ĉar eble li mem iam misuzis sian aŭtoritaton, kaj ke li devas senti siavice la ĝenojn, kiujn li trudis al aliaj. Se li estas devigata toleri tiun pozicion, ĉar li ne trovas alian pli bonan, Spiritismo instruas al li elteni ĝin kiel provon por sia humileco, necesan al lia progreso. Lia kredo direktas lian konduton kaj admonas lin agi tiel, kiel li volus, ke liaj subuloj agu kontraŭ li, se li estus ĉefo. Ĝuste pro  tio, li pli skrupule plenumas siajn devojn, ĉar li komprenas, ke ĉia malzorgo en la laboro, konfidita al li, estas malprofito por tiu, kiu lin pagas kaj al kiu li ŝuldas sian tempon kaj siajn penojn; unuvorte, instigas lin devosento, naskita el lia kredo,  kaj la certeco, ke ĉia deflankiĝo for de la rekta vojo estas ŝuldo, kiun li devos pagi pli aŭ malpli baldaŭ.

- Francisco-Nikolao-Magdalena, kardinalo Marlot (Spirito).
Parizo, 1863. 


Ekstraktita el Ĉapitro XVII - Estu perfektaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, September 23, 2013

LA VIRTO

La virto, en sia plej alta grado, estas la tuto de ĉiuj esencaj kvalitoj, kiuj konsistigas la virtan homon. Esti bona, karitema, laborema, sobra, modesta, tiaj estas la kvalitoj de la virta homo. Bedaŭrinde ili ofte estas akompanataj de moralaj neperfektaĵoj aŭ kriplaĵoj, kiuj ilin malbeligas kaj malgrandigas. Kiu paradas pro sia virto, tiu ne estas virta, ĉar al li mankas la ĉefa kvalito: la modesteco, kaj li havas la plej kontraŭan malvirton: la fieron. La virto vere inda je tiu nomo ne amas fanfaronadon; oni ĝin divenas, sed ĝi sin kaŝas en la ombron kaj evitas la admiradon de la vulgarularo. Sankta Vincento de Paŭlo estis virta; virtaj estis la digna paroĥestro de Ars kaj multaj aliaj, apenaŭ konataj de la mondo, sed tre konataj de Dio. Ĉiuj tiuj bonaj homoj ne sciis, ke ili estas virtaj; ili lasis sin peli de la fluo de siaj sanktaj inspiroj kaj faradis la bonon tute abnegacie kaj tute forgesante sin mem. 

Al la virto tiel komprenata kaj praktikata mi admonas vin, miaj infanoj; al tiu virto vere kristana kaj vere laŭspiritisma mi konsilas, ke vi vin dediĉu; sed forpuŝu de via koroj ĉian penson pri fiero, vantamo aŭ memamo, kiuj makulas ĉiam la plej bonajn kvalitojn. Ne imitu la homon, kiu prezentas sin kiel modelon kaj distrumpetas siajn proprajn kvalitojn ĉe ĉiuj komplezemaj oreloj. Tiu virto, kiu tiel fanfaronas, ofte kaŝas amason da abomenaj mallojalaĵoj.

Principe, la homo, kiu altigas sin mem, kiu starigas statuon honore al sia propra virto, nuligas per tiu ago mem, la efektivan meriton, kiun li povas havi. Kion mi diros do pri tiu, kies tuta valoro estas ŝajnigi, kio li ne estas? Mi ja konsentas, ke la homo, kiu faras la bonon, sentas en la fundo de sia koro intiman kontentecon, sed se  tiu kontenteco manifestiĝas, por rikolti laŭdojn, ĝi degeneras en memamon. 

Ho vi ĉiuj, kiujn la spiritisma fido varmigas per siaj radioj kaj kiuj scias, kiel malproksime de la perfekteco la homo staras, neniam falu en tian eraron. La virto estas graco, kiun mi deziras al ĉiuj sinceraj spiritistoj; tamen mi diros al ili: Pli bone malmultaj virtoj kun modesteco, ol multaj kun fiero. Ĝuste pro fiero sinsekvaj generacioj perdiĝis; nur per humileco la homaro iam elaĉetos siajn kulpojn.  

- Francisko-Nikolao-Magdalena (Spirito).
Parizo, 1863. 


Ekstraktita el Ĉapitro XVII - Estu perfektaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, September 22, 2013

LA DEVO

La devo estas morala ŝuldo de la homo, unue por si mem, poste por aliaj. La devo estas la leĝo de la vivo; ĝi troviĝas en la plej malgrandaj detaloj, same kiel en la plej altaj agoj. Mi volas paroli tie ĉi nur pri la morala devo, kaj ne pri la devo trudata de la profesioj.

En la sfero de la sentoj, la devo estas tre malfacile plenumebla, ĉar ĝi kontraŭas la allogojn de l' intereso kaj la koro; ĝiajn venkojn neniu atestas kaj ĝiajn fiaskojn la socio ne punas. La intima devo de la homo estas lasita al lia libera volo; la instigilo de la konscienco, tiu gardanto de l'  interna honesteco, ĝin avertas kaj subtenas, sed ofte la konscienco estas senpova antaŭ la sofismoj de la pasio. Fidele observata, la devo de la koro altigas la homon; sed kiel precizigi tiun devon? Kie ĝi komenciĝas? kie ĝi finiĝas?  La devo komenciĝas ĝuste ĉe la punkto, kie estas minacata la feliĉo aŭ la ripozo de la proksimulo; ĝi finiĝas ĉe la limo, kiun ni volus ne vidi transpaŝita kontraŭ ni mem.

Dio kreis ĉiujn homojn egalaj por la doloro; grandaj aŭ malgrandaj, malkleraj aŭ kleraj, suferas pro la  samaj kaŭzoj, por ke ĉiu klare juĝu la malbonon, kiun li povas fari. Tia kriterio ne validas pri la bono, kies diverseco de esprimoj estas senlima. La egaleco antaŭ la doloro estas sublima antaŭvidemo de Dio, kiu volas, ke Liaj filoj, instruitaj per komuna sperto, ne faru malbonon pro nescio de ties efikoj.

La devo estas la praktika resumo de ĉiuj moralaj teorioj; ĝi estas braveco de l' animo, kiu alfrontas la angorojn de la batalo; ĝi estas severa kaj fleksebla; preta kurbiĝi al la diversaj komplikaĵoj, ĝi restas nefleksebla antaŭ la tentoj.  La homo, kiu plenumas sian devon, amas Dion pli ol  la kreitojn, kaj la kreitojn pli ol si mem; li estas samtempe juĝisto kaj sklavo en sia propra afero. 

La devo estas la plej bela floro de la racio; ĝi naskiĝas de la  racio, kiel filo devenas de sia patrino. La homo devas ami la devon, ne tial, ke ĝi antaŭgardas lin kontraŭ la malbonaĵoj de la vivo, kiujn la homaro ne povas eviti, sed tial, ke ĝi havigas al la animo la energion necesan por ties elvolviĝo. 

La devo grandiĝas kaj radias sub nova formo pli alta en ĉiu el la superaj stadioj de la homaro; neniam ĉesas la morala ŝuldo de la kreito al Dio; la homo devas speguli la virtojn de l' Eternulo, kiu ne akceptas simplan skizon, ĉar Li volas, ke la beleco de Lia verko brilegu antaŭ Li.

Lazaro (Spirito).
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XVII - Estu perfektaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, September 21, 2013

LA VIRTA HOMO

La vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, de amo kaj karito laŭ ties  plej granda pureco. Se li konsultas sian konsciencon pri siaj propraj agoj, li demandas sin, ĉu li ne malobservis tiun leĝon; ĉu li ne faris ian malbonon; ĉu li faris ĉian bonon, kian li povis;  ĉu li memvole preterlasis iun okazon esti utila; ĉu iu havas  plendon kontraŭ li; fine, ĉu li faris al alia ĉion, kion li dezirus, ke oni faru al li.

Li fidas al Dio, al Lia boneco, al Lia justeco kaj al Lia saĝeco; li scias, ke nenio okazas sen permeso de Dio, kaj pri ĉio li submetiĝas al la volo de la Sinjoro. 

Li fidas al la estonteco; tial li starigas la spiritajn bonaĵojn super la materiaj bonaĵoj.

Li scias, ke ĉiaj sortovicoj de la vivo, ĉiaj doloroj, ĉiaj elreviĝoj, estas provoj aŭ kulpelaĉetoj, kaj li akceptas ilin senmurmure. 

La homo, posedita de la sento de karito kaj amo al sia proksimulo, faras la bonon pro la bono, ne esperante repagon; pagas per bono la malbonon, defendas la malfortan kontraŭ la forta kaj ĉiam oferas sian intereson al la justeco. 

Li trovas sian kontentecon en la bonfaroj, kiujn li disdonas; en la servoj, kiujn li faras; ĉe la homoj, kiujn li faras feliĉaj; en la larmoj, kiujn li forviŝas; en la konsoloj, kiujn li portas al afliktitoj. Lia unua ekmovo estas pensi pri l' aliaj, antaŭ ol pensi pri si mem, zorgi la intereson de aliaj, antaŭ ol sian propran. La egoisto, kontraŭe, kalkulas la profitojn kaj malprofitojn de ĉiu malavara ago. 

La virta homo estas bonkora, humana kaj bonvolema por ĉiuj, sen escepto de rasoj kaj de kredoj, ĉar li vidas fratojn en ĉiuj homoj. 

Li respektas de aliaj ĉiujn sincerajn konvinkojn, kaj ne ĵetas anatemon sur tiujn, kiuj ne pensas kiel li.

En ĉiaj cirkonstancoj karito estas lia gvidilo; li estas certa, ke la homo, kiu malutilas alian per malicaj vortoj, kiu ofendas ies sentojn per sia fiero aŭ malŝato, kiu ne retropaŝas antaŭ la ideo kaŭzi ian suferon, ian ĉagrenon eĉ plej malgrandan, kiam li povas ĝin evitigi al iu, deflankiĝas de la devo de amo al la proksimulo kaj ne meritas la kompaton de la Sinjoro.

Li ne nutras malamon, resenton aŭ venĝemon; laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas kaj forgesas la ofendojn, kaj memoras nur la ricevitajn bonfarojn; ĉar li scias, ke li estos pardonita, kiel li mem estos pardoninta. 

Li estas indulgema por la malperfektaĵoj de aliaj, ĉar li scias, ke li mem bezonas  indulgon, kaj bone gardas en la menso jenan parolon de la Kristo: "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. "

Li ne plezuras traserĉante aliulajn malkorektaĵojn, nek ilin metante en lumon. Se li devas tion fari, li ĉiam serĉas la bonan flankon, kiu povus malpligravigi la malbonon. 

Li studas siajn proprajn malperfektaĵojn kaj senĉese klopodas por ilin kontraŭbatali. Ĉiujn penojn li faras por povi diri al si, ke en li estos morgaŭ io pli bona, ol en la hieraŭa tago. 

Li ekpensas plivalorigi nek sian spiriton, nek siajn talentojn malprofite por alia; kontraŭe, li kaptas ĉiujn okazojn, por plej reliefigi la superajn kvalitojn de aliaj. 

Li neniom fieras pro sia riĉeco, nek pro sia persona supereco, ĉar li scias, ke ĉio, kio estas donita al li, povas esti reprenita. 

Li uzas, sed ne misuzas la bonaĵojn al li konfiditajn, ĉar li scias, ke ili estas deponitaĵo, pri kiu li devas prezenti kalkulraporton, kaj ke la plej malbona uzo, kiun li povas fari el ĝi, estas utiligi ĝin, por kontentigi siajn pasiojn.

Se la socia ordo metis aliajn homojn sub lian dependecon, li traktas ilin afable kaj bonvole, ĉar ili estas liaj egaluloj antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton, por levi ilian animon, ne por ilin frakasi per sia fiero; li sin detenas de ĉio, kio povus  fari pli peniga ilian suban pozicion. 

La subulo siaflanke komprenas la devojn de sia pozicio kaj penas ilin skrupule plenumi.

La virta homo, fine, respektas ĉiujn rajtojn, kiujn la leĝoj de la naturo konsentis al liaj similuloj, same kiel li volas, ke la liaj estu respektataj. 

Tie ĉi ne estas la listo de ĉiuj kvalitoj, kiuj distingas la virtan homon, sed, kiu penos posedi tiujn supre nomitajn, tiu estas sur la vojo, kiu kondukas al ĉiuj aliaj. 


Ekstraktita el Ĉapitro XVII - Estu perfektaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, September 20, 2013

HEREDAĴO

Ĉu la principo, laŭ kiu la homo estas nur depontenanto de la riĉeco, kiun Dio permesas al li uzi dum sia vivo, forprenas de li la rajton postlasi ĝin al siaj idoj?

La homo povas tute prave heredigi ĉe sia morto tion, kion li ĝuadis dum sia vivo, ĉar la sekvo de tiu rajto estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, kiu povas, kiam Li volas, neebligi al la posteuloj ĝui la heredaĵon; tial oni vidas disfali riĉecon, kiu ŝajnis plej solida. La volo de la homo, por konservi sian riĉecon en manoj de sia idaro, estas senpova; sed tio ne prenas de li  la rajton postlasi la pruntaĵon, kiun li ricevis, ĉar Dio ĝin forprenos, kiam Li tion juĝos oportuna.

- Sankta Ludoviko (Spirito). 
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, September 19, 2013

SENINTERESIĜO PRI LA SURTERAJ HAVAĴOJ

Mi venas, miaj fratoj, miaj amikoj, alporti mian doneton, por helpi vin sentime marŝi sur la vojo de la pliboniĝo, en kiun vi eniris. Ni ŝuldas unuj al aliaj; nur per la sincera kaj frata unuiĝo inter la Spiritoj kaj la enkarniĝintoj la revirtiĝo estas ebla.

Via amo al la surteraj bonaĵoj estas unu el la plej fortaj baroj al via morala kaj spirita progreso; pro via alligiteco al tiuj havaĵoj, vi detruas viajn amkapablojn kaj ilin plene koncentras sur la materiajn aferojn. Estu sinceraj; ĉu la riĉeco donas senmiksan feliĉon? Kiam viaj monŝrankoj estas plenaj, ĉu ne estas ĉiam ia malpleno en la koro? Ĉu en la fundo de luksa florkorbo ne estas ĉiam kaŝita iu venena rampulo? Mi komprenas la ĝojon, ja tre justan, de la homo, kiu, per konstanta kaj honesta laboro, gajnis riĉecon; sed de tiu tre natura ĝojo, kiun Dio aprobas, ĝis alligiteco, kiu nuligas ĉiujn aliajn sentojn kaj kiu paralizas la impulsojn de la koro, estas granda distanco; tia, kia inter hontinda avareco kaj troa malŝparemo, du malvirtoj, inter kiuj Dio metis kariton, sanktan kaj sanigan virton, kiu instruas la riĉulon doni sen parado, por ke la malriĉulo ricevu sen humiliĝo. 

Ĉu la riĉecon vi ricevis de via familio, ĉu vi ĝin perlaboris, ion vi neniam forgesu, nome, ke ĉio venas de Dio, ĉio al Dio revenas. Nenio sur la tero apartenas al vi, eĉ ne via mizera  korpo: la morto senigas vin je ĝi, same kiel je ĉiuj materiaj havaĵoj; vi estas depontenantoj, ne posedantoj, ne iluziiĝu pri tio; Dio pruntedonis al vi havaĵojn; vi devas redoni, kaj Li pruntedonas al vi kun la kondiĉo, ke almenaŭ la superfluaĵo estu destinita al tiuj, kiuj ne havas la necesaĵojn.

Unu el viaj amikoj pruntedonas al vi ioman sumon; eĉ se vi estas nemulte honesta, vi skrupule ĝin redonas kaj konservas al li dankon. Nu, jen la pozicio de ĉiu riĉa homo; Dio estas la ĉiela amiko, kiu pruntedonis al li riĉecon; Li deziras nenion pli, ol amon kaj dankon de la riĉulo, sed Li postulas, ke tiu ĉi siavice donu al la malriĉuloj, kiuj egalrajte estas Liaj filoj.

La havaĵo, kiun Dio konfidis al vi, naskas en viaj koroj ardan kaj frenezan avidecon; ĉu vi pripensas, kiam vi malmodere alligiĝas al riĉaĵo pereema kaj mallongedaŭra kiel vi mem, ke iam venos la tago, kiam vi devos doni detalan raporton al la Sinjoro pri tio, kio venas de Li? Ĉu vi forgesas, ke per la riĉeco vi estas investitaj en la sankta karaktero de komisiitoj por la karito sur la tero, por esti ĝiaj inteligentaj disdonantoj? Kiaj aliaj vi estas do, se vi uzas por via sola profito tion, kio estas konfidita al vi, krom malfidelaj depongardantoj? Kio rezultas el tiu memvola forgeso je viaj devoj? La nefleksebla, senkompata morto disŝiras la vualon, sub kiu vi kaŝis vin, kaj devigas vin prezenti kalkulojn al tiu amiko mem, kiu komplezis al vi kaj kiu, en tiu momento, staras antaŭ vi en talaro de juĝisto.

Vane sur la tero vi penas iluzii  vin mem, kolorigante per la nomo "virto" tion, kio ofte estas nur egoismo; vane vi nomas ŝparemo kaj antaŭvidemo tion, kio estas nur avideco kaj avareco, aŭ vi nomas malavareco tion, kio estas nur malŝparemo je via profito. Ekzemple, familiestro sin detenas de praktikado de karito, ŝparos, amasigos oron, por, li diras, lasi al siaj filoj plej multe da komforto kaj evitigi al ili fali en mizeron; tio estas tre prava kaj patreca, mi konsentas, kaj oni ne povas lin riproĉi; sed, ĉu estas ĉiam tiu sola instigilo, kiu lin gvidas? Ĉu ofte tio ne estas kompromiso, kiun li faras kun sia konscienco, por pravigi antaŭ siaj propraj okuloj kaj antaŭ la mondo sian personan alligitecon al la surteraj havaĵoj? Tamen ni konsentu, ke la patra amo estas lia sola instigilo; ĉu  tio estas do motivo, por ke li forgesu siajn fratojn per Dio?  Kiam li mem jam havas superfluon, ĉu li lasos siajn infanojn en mizero, se ili havos iomete malpli de tiu superfluo? Ĉu prefere tio ne estus doni al ili lecionon de egoismo kaj hardi iliajn korojn? Ĉu tio ne estus sufoki en ili la amon al la proksimulo? Patroj kaj patrinoj, vi forte eraras, se vi kredas, ke, tiel farante, vi pligrandigos la amon de viaj infanoj al vi; instruante al ili esti egoistaj por la aliaj, vi instruas ilin esti tiaj ankaŭ por vi.

Homon, kiu multe laboradis kaj kiu per la ŝvito de sia frunto amasigis havaĵojn, vi ofte aŭdas diri, ke de la mono perlaborita oni plej bone taksas la valoron: nenio pli ĝusta. Nu! tiu homo, kiu asertas, ke li konas la tutan valoron de la mono, faru kariton laŭ siaj rimedoj, kaj li havos pli da merito, ol tiu, kiu, naskita en abundeco, ne konas krudajn laciĝojn de la laboro. Sed kontraŭe, se tiu sama homo, kiu memoras siajn penojn, siajn laborojn, estas egoista, senkompata por la malriĉuloj, li  estas multe pli kulpa, ol la aliaj; ĉar, ju pli oni konas per si mem la dolorojn, kaŝitajn en la mizero, des pli oni devas klopodi, por mildigi la mizeron de l' aliaj.

Bedaŭrinde, en la homo, kiu posedas havaĵojn, ekzistas ĉiam alia sento tiel forta, kiel lia alligiteco al la riĉeco: tia sento estas la fiero. Ne malofte oni vidas novriĉulon konsterni malfeliĉulon, kiu petegas lian helpon, rakontante siajn laborojn kaj lertecon, anstataŭ helpi lin, kaj fine diri: "Faru tion, kion mi faris." Laŭ lia opinio, la boneco de Dio nenion kontribuis por lia riĉiĝo; nur al li apartenas la tuta merito, ke li estas riĉa; la fiero vindas liajn okulojn kaj ŝtopas liajn orelojn; li ne komprenas, malgraŭ siaj tutaj inteligento kaj lerteco, ke Dio povas lin renversi per unu sola vorto.

Malŝparegado de sia riĉeco ne estas seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj, sed nezorgemo kaj indiferenteco; kiel depongardanto de tiuj havaĵoj, la homo rajtas ilin nek disperdi, nek konfiski por sia profito; malŝparemo ne estas malavareco, sed ofte ia formo de egoismo; iu, kiu forĵetas sian oron plenmane, por kontentigi ian fantazion, ne donus eĉ unu monereton por fari servon. La seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj konsistas en tio, ke oni taksu la riĉecon laŭ ties ĝusta valoro, ke oni  sciu uzi ĝin por la aliaj kaj ne por si sola, ke oni ne oferu al ĝi la interesojn de la estonta vivo, ke oni perdu ĝin senmurmure, se plaĉos al Dio ĝin forpreni. Se, pro neantaŭviditaj sortobatoj, vi fariĝos kiel Ijobo, diru kiel li: "Sinjoro, Vi ĝin donis al mi, Vi ĝin forprenis: Via volo estu farita." Jen la vera seninteresiĝo. Unue estu obeemaj; fidu al Tiu, kiu, doninte kaj repreninte, povas redoni; brave kontraŭstaru la senkuraĝiĝon, la malesperon, kiuj paralizas vian forton; neniam forgesu, kiam Dio vin frapos, ke apud la plej grandan provon, Li ĉiam metas konsolon. Sed precipe pripensu, ke ekzistas bonaĵoj senkompare pli altvaloraj, ol tiuj de sur la tero, kaj tiu penso helpos vin liberiĝi de ĉi tiuj lastaj. La malmulta valoro, kiun oni donas al io, faras ties perdon malpli sentebla. La homo, kiu alligas sin al la surteraj bonaĵoj, estas kiel infano, kiu vidas nur la nunan momenton; kiu ne alteniĝas al ili, tiu estas kiel maturulo, kiu vidas pli gravajn aferojn, ĉar li komprenas la profetajn parolojn de la Savanto: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo."

La Sinjoro neniel ordonas, ke oni seniĝu je siaj posedaĵoj, por fariĝi memvola almozpetanto, ĉar sekve oni estus ŝarĝo por la socio; tiel agi estus ne kompreni la seninteresiĝon pri la surteraj havaĵoj; tio estus alispeca egoismo; ĉar la homo do forskuus de si la respondecon, kiun la riĉeco trudas al sia posedanto. Dio donas ĝin al tiu, kiu ŝajnas al Li kapabla ĝin administri por profito de ĉiuj; la riĉulo havas mision, kiun li povas fari bela kaj profita por li mem; rifuzi la riĉecon, kiam Dio ĝin konsentas, estas rezigni la profiton de la bono, kiun oni povas fari, ĝin saĝe administrante. Scii sen ĝi vivadi, kiam oni ne havas ĝin, scii utile uzi ĝin, kiam oni ĝin havas, scii oferi ĝin, kiam tio estas necesa, estas agi laŭ la planoj de la Sinjoro. Tiu, al kiu venas bona riĉeco, kiel oni ĝin nomas en la mondo, diru: Mia Dio, Vi sendas al mi novan ŝarĝon, donu al mi la forton, por plenumi Vian sanktan volon.

Jen, miaj amikoj, tio, kion mi intencis instrui al vi pri la seninteresiĝo pri la surteraj bonaĵoj; mi resumas jene: Sciu kontentigi vin per malmulto. Se vi estas malriĉa, ne enviu la riĉulojn, ĉar riĉeco ne estas necesa al feliĉo; se vi estas riĉa, ne forgesu, ke tiuj havaĵoj estas nur konfiditaj al vi kaj ke vi devos pri ili prezenti kalkulojn, tute same, kiel se temus pri kuratoraj spezoj. Ne estu malfidela depontenanto, utiligante la riĉaĵojn nur por kontentigi vian fieron kaj vian voluptemon; ne opiniu, ke vi rajtas uzi por vi sola tion, kio estas pruntedonitaĵo, ne donaco. Se vi ne scias redoni, vi ne plu havas la rajton peti, kaj memoru, ke tiu, kiu donas al la malriĉuloj, kvitiĝas de ŝuldo, kiun li havis ĉe Dio.

- Lacordaire (Spirito). 
Constantine, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, September 18, 2013

DEPONGARDANTO KAJ ADMINISTRANTO DE LA HAVAĴOJ

Ĉar la homo estas depongardanto, administranto de la havaĵoj, kiujn Dio metas en liajn manojn, tial estos postulitaj severaj kalkuloj pri l' uzado, kiun li faros el ili laŭ sia libera volo. La malbona uzado konsistas en ilia aplikado nur al persona kontentigo; kontraŭe, la uzado estas ĝusta ĉiam, kiam el ĝi rezultas iu ajn bono por aliaj; la merito estas proporcia al la ofero, kiun oni trudas al si. La bonfarado estas nur unu el la manieroj uzadi la riĉecon; ĝi helpas la nunan mizeron; ĝi satigas, ĝi gardas kontraŭ malvarmo kaj donas rifuĝejon al iu, kiu ne havas ĝin; sed devo ankaŭ nepra kaj same merita estas antaŭforigi la mizeron; jen la precipa misio de la grandaj riĉecoj, plenumata per la ĉiaspecaj laboroj, kiujn ili povas ebligi. Kaj eĉ se el tiaj laboroj la riĉuloj tirus justan profiton, la bono tamen ja ekzistus; ĉar la laboro plifortigas la intelekton kaj altigas la dignon de homo, kiu ĉiam fieras, povante diri, ke li perlaboras sian panon, dum, kontraŭe, la almozo humiligas kaj malnobligas. La riĉeco koncentrita en unu manon devas esti kiel fonto de viva akvo, kiu disverŝas fekundecon kaj komforton ĉirkaŭ sin. Ho vi, riĉuloj, kiuj ĝin uzos laŭ la planoj de la Sinjoro, via koro la unua sensoifiĝas ĉe tiu bonfarema fonto; vi havos jam en tiu ĉi vivo neesprimeblajn ĝuojn de l' animo, anstataŭ la materiaj ĝuoj de l' egoisto, kiuj lasas malplenaĵon en la koro. Viaj nomoj estos benataj sur la tero, kaj kiam vi ĝin forlasos, la suverena Mastro aplikos al vi la parabolon de la talantoj:  "Bona kaj fidela servisto, envenu en la ĝojon de via Sinjoro." En tiu parabolo, ĉu la servisto, kiu kaŝis en la tero la monon konfiditan al li, ne estas figuro de l' avaruloj, en kies manoj la riĉeco restis senfrukta? Tamen Jesuo parolas precipe pri almozoj nur tial, ke en tiu tempo kaj en la lando, kie li vivis, oni ne konis la laborojn, kiujn la artoj kaj industrio poste kreis kaj en kiujn la riĉeco povas esti utile investita por la ĝenerala bono. Al ĉiuj, kiuj povas doni, multe aŭ malmulte, mi diros do: Donu almozon, kiam ĝi estos bezona, sed kiel eble ŝanĝu almozon en salajron, por ke tiu, kiu ĝin ricevas, ne ruĝiĝu de honto.

- Fénelon (Spirito). 
Alger, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, September 17, 2013

LA MALLONGECO DE LA VIVO

Kiam mi konsideras la mallongecon de la vivo, mi estas dolore tuŝita de la senĉesa zorgado pri la materia vivofacileco, kiu estas via celo, dum vi alligas tiel malmulte da graveco kaj dediĉas neniom da tempo al via morala perfektiĝo, kiu devas interesi vin por eterne. Oni kredus, vidante vian aktivecon, ke en tio estas afero de la plej alta intereso por la homaro, kaj tamen ĝi preskaŭ ĉiam celas havigi al vi la eblon kontentigi vantamon kaj troigitajn bezonojn, aŭ fordoni vin al ekscesoj. Kiom da penoj, da zorgoj, da turmentoj oni kreas al si, kiom da sendormaj noktoj, por pligrandigi riĉecon ofte pli ol sufiĉan! Pro ekstrema blindeco, oni ne malofte vidas homojn, kiujn sklavigas senbrida amo al riĉeco kaj al ties ĝuoj, submetitaj al peniga la borado, trenantaj vivon laŭdire plenan de sinofero kaj de merito, kvazaŭ ili laborus por aliaj kaj ne por si mem. Malsaĝuloj! vi kredas do reale, ke estos kalkulataj favore al vi la zorgoj kaj klopodoj, kies instigilo estas egoismo, avideco aŭ fiero, dum  vi malzorgas vian estontecon, same kiel la devojn, kiujn la frata solidareco postulas de ĉiuj, kiuj ĝuas profitojn el la socia vivo! Vi pensis nur pri via korpo; ĝia bonfarto, ĝiaj plezuroj estis la sola celo de via egoista diligenteco; pro ĝi, kiu mortos, vi neglektis vian Spiriton, kiu vivos ĉiam. Tiamaniere, tiu mastro tiel dorlotita kaj karesita fariĝis via tirano; ĝi regas vian Spiriton, kiu fariĝis ĝia sklavo. Ĉu estas tiu la celo de l' ekzistado, kiun Dio donis al vi? 

Protektanta Spirito.
Krakovo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, September 16, 2013

UZADO DE LA RIĈECO

Vi ne povas servi Dion kaj Mamonon; memoru bone ĉi tion, vi, kiujn la amo al la mono mastras, vi, kiuj vendus vian animon, por posedi trezorojn, ĉar ili povas levi vin super la aliajn homojn kaj doni al vi la ĝuojn de la pasioj; ne, vi ne povas servi Dion kaj Mamonon! Se do vi sentas vian animon potencata de l' avideco de la karno, rapidu forskui la jugon, kiu vin subpremas, ĉar Dio, justa kaj severa, diros al vi: Kion ci faris, malfidela administranto, el la bonaĵoj, kiujn mi konfidis al ci? Tiun potencan instigilon de la bonaj verkoj ci uzis por cia persona kontentigo.

Kia estas do la plej bona uzado de la riĉeco? serĉu en jenaj vortoj: "Amu unuj aliajn" la solvon de tiu demando; en ili kuŝas la sekreto por la bona utiligo de la riĉaĵoj. Kiu estas animata de amo al la proksimulo, tiu trovas  en ili, klare difinitan, sian kondutregulon; la utiligo de la riĉaĵoj, plej plaĉanta al Dio, estas karito; ne tiu malvarma, egoista karito, kiu konsistas en disdonado de superfluaĵoj de orumita ekzistado, sed tiu karito plena de amo, kiu serĉas la malfeliĉulon, kiu lin restarigas sen humiligo. Riĉulo, donu el cia superfluo; faru pli bone: donu iom el ciaj necesaĵoj, ĉar ciaj necesaĵoj estas mem superfluaj, sed donu saĝe. Ne forpelu la plendanton, pro timo, ke li trompos cin, sed iru al la fonto de la malbono; unue helpu, poste informiĝu, kaj vidu, ĉu la laboro, la konsiloj, la amo mem ne estos pli efikaj, ol cia almozo. Abunde disverŝu ĉirkaŭ cin amon al Dio, amon al la laboro, amon al la proksimulo. Investu cian kapitalon en entreprenon, kiu neniam trompos  cin kaj donos al ci grandajn profitojn: en la bonajn agojn. La riĉeco de l'  intelekto servu al ci same kiel la oro; disdonu ĉirkaŭ ci la trezorojn de l' instruado; disdonu inter ciaj fratoj la trezorojn de cia amo, kaj tiuj ĉi fruktos.

- Cheverus (Spirito).
Bordeaux,1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, September 15, 2013

LA SURTERAJ HAVAĴOJ

La surteraj havaĵoj apartenas al Dio, kiu ilin disdonas laŭ Sia plaĉo, kaj la homo estas nur la fruktuzanto, la administranto pli aŭ malpli honesta kaj inteligenta de tiuj bonaĵoj. Ili estas tiel malmulte individua propraĵo de la homo, ke Dio ofte malsukcesigas ĉiajn antaŭvidojn; ofte riĉeco elglitas el la manoj de iu, kiu pensas, ke li ĝin posedas laŭ la plej forta rajto. 

Eble vi diros,  ke tio estas komprenebla, se nur ĝi rilatas al heredita havo, sed ne al havo akirita per laboro. Sendube, legitima riĉeco estas nur tiu honeste akirita, ĉar propraĵo estas laŭleĝe akirita nur tiam, kiam el ĝia ekposedo rezultas nenia malutilo al iu ajn. Kalkulo estos postulita pri ĉiu monereto malbone gajnata, tio estas, malprofite por alia persono. Sed, tial ke iu ŝuldas sian riĉecon al si mem, ĉu, pli ol aliaj, li kunportus ĝin ĉe la morto? Ĉu ofte ne estas vanaj la zorgoj, kiujn li prenas, por lasi ĝin  al siaj idoj? certe, ĉar, se Dio ne volas, ke ĝi apartenu al ili, nenio sukcesas kontraŭ Lia superega volo. Ĉu la homo povus dum sia vivo, trafe aŭ maltrafe uzadi sian riĉecon, senpune, devante prezenti kalkulraporton al neniu? Ne; permesante al li akiri ĝin, Dio volis rekompenci lin, dum tiu ĉi vivo, pro liaj penoj, kuraĝo, persistemo; sed, se li uzas ĝin nur por kontentigi siajn sentumojn aŭ sian fieron; se ĝi fariĝas falilo en liaj manoj, pli bone estus, se li ĝin ne havus; li perdas unuflanke tion, kion li gajnas aliflanke, kaj tiel nuligas la meriton de sia laboro; kiam li forlasos la teron, Dio diros al li, ke li jam ricevis sian rekompencon.

- M., protektanta Spirito. 
Bruxelles, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, September 14, 2013

LA VERA POSEDAĴO

La homo propre posedas nur tion, kion li povas kunporti el tiu ĉi mondo. Kion li trovas alvenante, kaj kion li lasas forirante, tion li uzas dum sia restado tie ĉi; sed, ĉar li devas ĉion ĉi forlasi, tial li de ĝi nur ĝuas profiton, ne realan posedon. Kion li posedas? Nenion, kion uzas la korpo; ĉion, kion uzas la animo: la inteligenton, la konojn, la moralajn kvalitojn; jen, kion li alportas kaj forportas, tio, kion neniu havas la povon forpreni de li, tio, kio utilos al li multe pli en la transtombo, ol en tiu ĉi mondo; dependas de li esti pli riĉa ĉe sia foriro, ol ĉe la alveno, ĉar de la bonaĵo, kiun li kolektis al si, dependas lia estonta pozicio. Kiam iu vojaĝas en malproksiman landon, li preparas siajn pakaĵojn kun objektoj utilaj en tiu lando; li ne ŝarĝas sin per objektoj senutilaj dum la vojaĝo. Faru do la samon rilate al la estonta vivo, kaj provizu vin per ĉio, kio tiam povos esti utila.

Al vojaĝanto, veninta en gastejon, oni donas belan loĝejon, se li povas ĝin pagi; al iu, havanta malmulte, oni donas loĝejon malpli komfortan; tiu, nenion havanta, kuŝos sur pajlo. Same okazas al la homo, venanta en la mondon de la Spiritoj: lia loko tie estas difinita de lia havaĵo; sed ne per oro li ĝin pagas. Oni ne demandas lin: Kiom vi posedis sur la tero? kian rangon vi okupis? ĉu vi estis princo aŭ laboristo? Sed: Kion vi kunportas? Oni ne kalkulos la valoron de liaj havaĵoj nek de liaj titoloj, sed  la sumon de liaj virtoj; nu, en tiu kalkulado, laboristo povas esti pli riĉa, ol princo. Vane li asertos, ke antaŭ ol sia foriro de sur la tero li pagis per oro sian eniron en la alian mondon; oni respondos al li: La lokojn tie ĉi oni ne aĉetas, sed gajnas  per la bono, kiun oni faris; per la surtera mono vi povis aĉeti kampojn, domojn, palacojn; tie ĉi oni pagas ĉion per kvalitoj de la koro. Ĉu vi estas riĉa per tiuj kvalitoj? estu bonvena, kaj okupu la unuan lokon, kie ĉiuj feliĉoj vin atendas; ĉu vi estas  malriĉa je ili? prenu la lastan lokon, kie vi estos traktata konforme al via havaĵo.

- Pascal (Spirito). 
Ĝenevo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, September 13, 2013

EKSTER KARITO, NENIA SAVO

Miaj infanoj, en la maksimo:  Ekster karito, nenia savo, estas entenataj la destinoj de la homoj sur la tero kaj en la ĉielo; sur la tero, ĉar en la ombro de tiu standaro ili vivos en paco; en la ĉielo, ĉar tiuj, kiuj ĝin praktikis, trovos gracon ĉe la Sinjoro. Tiu devizo estas la ĉiela torĉo, la luma kolono, kiu gvidas la homon tra la dezerto de la vivo al la Promesita Lando; ĝi brilas en la ĉielo kiel sankta aŭreolo sur la frunto de l' elektitoj, kaj sur la tero ĝi estas gravurita en la koro de tiuj, al kiuj Jesuo diros: Iru dekstren, vi, benitoj de mia Patro. Vi rekonos ilin per la parfumo de karito, kiun ili divastigas ĉirkaŭ si. Nenio pli ĝuste esprimas la penson de Jesuo, nenio pli bone difinas la devojn de la homoj, ol tiu maksimo de dia naturo; Spiritismo ne povus pli trafe pruvi sian originon, ol donante tiun maksimon kiel regulon, ĉar tiu devizo estas ia refiguraĵo de la plej pura Kristanismo; kun tia gvidilo, la homo neniam devojiĝos. Diligentu do, miaj amikoj, por kompreni ĝian profundan sencon kaj ĝiajn konsekvencojn, por trovi mem ĉiujn ĝiajn aplikojn. Submetu ĉiujn viajn agojn al la kontrolo de la karito, kaj via konscienco respondos al vi; ĝi ne nur evitos, ke vi faru malbonon, sed ĝi igos vin fari bonon; ĉar ia negativa virto ne sufiĉas, estas necesa virto agema; por fari bonon, estas ĉiam necesa la agado de la volo; por ne fari malbonon, ofte sufiĉas inerteco kaj malzorgemo.

Miaj amikoj, danku Dion, ke Li permesis al vi ĝui la lumon de Spiritismo; ne tial, ke povas esti savataj nur la homoj, kiuj posedas tiun lumon, sed tial, ke ĝi helpas vin pli bone kompreni la instruojn de la Kristo kaj faras vin pli bonaj kristanoj. Klopodu do, por ke, vin vidante, oni diru, ke vera spiritisto kaj vera kristano estas unu sama homo, ĉar ĉiuj, kiuj praktikas kariton, estas disĉiploj de Jesuo, al kiu ajn sekto ili apartenas.

- Paŭlo, apostolo. 
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XV - Ekster karito, nenia savo - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, September 12, 2013

MALDANKEMO DE L' INFANOJ KAJ LIGILOJ DE FAMILIO

La maldankemo estas unu el la plej naturaj fruktoj de l' egoismo; ĝi ĉiam indignigas la honestajn korojn; sed la maldankemo de l' infanoj kontraŭ siaj gepatroj havas pli abomenindan karakteron; pli speciale el tiu vidpunkto ni volas rigardi ĝin,  por analizi ĝiajn kaŭzojn kaj efikojn. Tie ĉi, kiel ĉie, Spiritismo venas ĵeti lumon sur unu el la problemoj de la homa koro. 

Forlasinte la teron, la Spirito kunportas la pasiojn aŭ la virtojn esence proprajn al lia naturo, kaj en la spaco li perfektiĝas plu aŭ restas senprogresa, ĝis li volos vidi la lumon. Iuj foriras do, kunportante sovaĝajn malamojn kaj nesatigitajn dezirojn je venĝo; sed al iuj, pli progresintajn ol aliaj, estas permesite duonvidi ian angulon de la vero; ili tiam rekonas la pereigajn efikojn de siaj pasioj kaj prenas bonajn decidojn. Ili komprenas, ke por veni al Dio ekzistas unu sola signalvorto:  karito; nu, ne ekzistas karito sem forgeso je insultoj kaj ofendoj; ne ekzistas karito kun malamo en la koro kaj sen pardono.

Tiam, per  grandega peno, ili rigardas tiujn, kiujn ili malamis sur la tero; sed ĉe tiu vido ilia malamikeco revekiĝas; ili ribelas antaŭ la penso pardoni, ankoraŭ pli ĉe la penso rezigni pri venĝo, kaj precipe ili ribelas ĉe la ideo ami tiujn, kiuj eble detruis ilian riĉecon, ilian honoron, ilian familion. Tamen la koro de tiuj malfeliĉuloj estas skuita; ili estas konsternitaj, ili flirtas kvazaŭ flago en la vento, skuataj de kontraŭaj sentoj; se la bona decido venkas, ili preĝas al Dio, petas la bonajn Spiritojn doni al ili forton en la plej danĝera momento de la provo.

Fine, post kelkaj jaroj da meditado kaj preĝoj, la Spirito profitas korpon, kiu estas preparata ĉe la familio de iu, kiun li abomenis, kaj petas de la Spiritoj, komisiataj por transsendi superajn ordonojn, permeson plenumi sur la tero la destinon de tiu korpo ĵus formita. Kia estos lia konduto en tiu familio? Tio dependos de la pli aŭ malpli granda persistado de liaj bonaj decidoj. La senĉesa kontakto kun la estuloj, kiujn li malamis, estas terura provo, sub kiu li kelkfoje falas, se lia volo ne estas sufiĉe forta. Laŭ tio do, ĉu la bona aŭ malbona decido venkos lin, li estos amiko aŭ malamiko de tiuj, en kies medio li estis vokita vivadi. Tiel estas klarigataj tiuj instinktaj malinklinoj, kiujn oni rimarkas ĉe iuj infanoj kaj kiujn nenia antaŭa ago ŝajnas pravigi. Efektive, en tiu ekzistado nenio povis krei tian antipation; por ĝin kompreni, oni devas turni sian rigardon al la pasinteco.

Ho spiritistoj! komprenu hodiaŭ la grandan rolon de la homaro;  komprenu, ke, kiam vi produktas korpon, venas el la spaco animo por progresi kaj enkarniĝas en ĝin; sciu viajn devojn kaj uzu vian tutan amon, por alproksimigi tiun animon al Dio; tia estas la misio, konfidita al vi, kaj kies rekompencon vi ricevos, se  vi ĝin fidele plenumos. Viaj zorgoj, la edukado, kiun vi donos al ĝi, helpos ĝian perfektiĝon kaj ĝian estontan feliĉon. Pripensu, ke ĉiun patron kaj ĉiun patrinon Dio demandos: Kion vi faris el la infano, konfidita al via gardo? Se la infano restis senprogresa pro via kulpo, via puno estos vidi ĝin inter la suferantaj Spiritoj, ĉar nur de vi dependis ĝia feliĉigo. Tiam vi mem, turmentataj de konsciencriproĉoj, petos ripari vian kulpon; vi petos por vi mem kaj por ĝi novan enkarniĝon, dum kiu vi cirkaŭigos ĝin per pli seriozaj zorgoj, kaj ĝi, plena de danko, reciprokos vian sindonecon per sia amo.

Ne elpelu do la infanon, kiu, jam de tre frua aĝo, ankoraŭ en la lulilo, forpuŝas sian patrinon, nek tiun, kiu al vi pagas per maldanko; ne hazardo ĝin faris tia kaj ĝin donis al vi. Tie montriĝas malklara intuicio pri la pasinteco, el kiu vi povas konkludi, ke unu aŭ la alia jam multe malamis aŭ estis multe ofendita; ke unu aŭ la alia venis, por pardoni kaj kulpelaĉeti. Patrinoj ! ĉirkaŭprenu do la infanon, kiu faras al vi ĉagrenojn, kaj diru al vi mem: Unu el ni estas kulpa. Meritu la diajn ĝuojn, kiujn Dio alligas al la patrineco, instruante al tiu infano, ke ĝi estas sur la tero por perfektiĝi, por ami kaj beni. Sed, ve! multaj inter vi, anstataŭ forviŝi per edukado la malbonajn denaskajn principojn el antaŭaj ekzistadoj, nutras, plifortigas tiujn samajn principojn per kulpa malforteco aŭ senzorgeco, kaj, poste, via koro, vundita de la nedankemo de viaj infanoj, estos por vi, jam dum tiu ĉi vivo, la komenco  de via puno.

La tasko ne estas tiel malfacila, kiel vi povus ĝin opinii; ĝi neniel postulas la mondan scion; ĉu klerulo, ĉu malklerulo povas plenumi ĝin, kaj Spiritismo faciligas tiun plenumon, konigante la kaŭzon de la malperfektaĵoj de la homa koro.

Jam en tre frua aĝo la infano manifestas la bonajn aŭ malbonajn instinktojn, kiujn ĝi kunportis el sia antaŭa ekzistado; tiujn instinktojn la gepatroj devas diligente studadi; ĉiuj malbonaĵoj originas el egoismo kaj fiero; observu do la plej malgrandajn signojn, kiuj montras la ĝermon de tiuj malvirtoj, kaj fervore penu ataki ilin, ne atendante, ĝis ili profunde enradikiĝos; faru kiel la bona ĝardenisto, kiu elsarkas la malbonajn burĝonojn, laŭmezure kiel li ekvidas ilin ekaperi sur la arbo. Se vi lasas egoismon kaj fieron elvolviĝi ne miru, ke poste vi ricevos maldankon kiel pagon. Kiam gepatroj faris ĉion, kion ili devis, por la morala progreso de siaj infanoj, se ili ne sukcesas, ili havas nenian riproĉon kontraŭ si mem, kaj ilia konscienco povas esti trankvila; sed pro la tre natura bedaŭro, kiun ili sentas pro la malsukceso de siaj penoj, Dio rezervas al ili grandan, tre grandan konsolon, ĉe la  certeco, ke tio estas nur malfruiĝo, ke estos donite al ili kompletigi en alia ekzistado la komencitan verkon, kaj ke iam la maldanka infano rekompencos ilin per sia amo.

Dio ne donas provojn super la fortoj de tiu, kiu ilin petas; Li permesas nur la provojn, kiujn oni povas plenumi. Se oni ne sukcesas, ne la ebleco mankis, sed la volo, ĉar kiom  da homoj, anstataŭ rezisti al la pasioj, plezuras ĉe ili; al tiuj estas destinitaj plorado kaj grincado de dentoj en venontaj ekzistadoj; sed admiru la bonecon de Dio, kiu neniam fermas la pordon al la pento. Venos tago, kiam la kulpulo estos laca de suferado, kiam lia fiero estos fine subigita; tiam Dio malfermas Siajn patrajn brakojn al la erarinta filo, kiu ĵetas sin al Liaj piedoj. La akraj provoj, komprenu min bone,  estas preskaŭ ĉiam signo de fino de suferoj kaj de perfektiĝo de la Spirito, kiam ili estas akceptataj pro amo al Dio. Tiu estas gravega momento, kaj precipe tiam estas nepre necese ne fiaski pro murmurado, se oni ne volas perdi la frukton kaj devi rekomenci.  Anstataŭ plendi, danku Dion pro l` okazo venki, kiun Li havigas al vi, por ke Li donu al vi la premion de via sukceso. Tiam, kiam, elirinte el la bolegado de la tera mondo, vi eniros en la mondon de la Spiritoj, vi estos aklamata kiel soldato, elirinta kun laŭroj el la bataltumulto.

El ĉiuj provoj la plej doloraj estas tiuj, kiuj atingas la koron; kiu kuraĝe eltenas la mizeron kaj la mankon de vivnecesaĵoj, tiu eble falas sub la pezo de la hejmaj ĉagrenoj, frapita de la maldanko de la siaj. Ho! tio estas korŝira turmento! Sed en tiuj cirkonstancoj, kio povas pli bone restarigi la moralan kuraĝon, ol la konado de la kaŭzoj de la malbono kaj la certeco, ke se ekzistas longedaŭraj animdoloroj, malesperoj ne estas eternaj, ĉar Dio ne povas voli, ke Lia kreito suferu ĉiam?

Kio pli konsola, pli kuraĝiga, ol la penso, ke dependas de la homo mem, de liaj propraj klopodoj, mallongigi sian suferadon, detruante en si la kaŭzon de la malbono? Sed por tio li devas ne alkroĉi sian rigardon al la tero, nek vidi unu solan ekzistadon: li altiĝu kaj ŝvebu en la senlima kampo de la pasinteco kaj de  l' estonteco. Tiam la granda justeco de Dio elmontriĝas al vi, kaj vi pacience atendas, ĉar klariĝas tio, kio sur la tero ŝajnis al vi monstraĵoj; la vundojn, kiujn vi tie ricevas, vi jam konsideros kiel simplajn gratvundetojn. En tiu ekrigardo sur la tuton, la ligiloj de familio aperas en sia vera lumo; jam ne la malfortaj ligiloj de la materio kunigas la familianojn, sed la daŭraj ligiloj de la Spirito, kiuj fariĝas eternaj kaj pli solidaj per puriĝado, anstataŭ rompiĝi per la reenkarniĝo.

Formas familiojn la Spiritoj, kiujn la simileco de gustoj, la identeco de morala progreso kaj aminklino instigas al kolektiĝo. Tiuj samaj Spiritoj, en siaj surteraj migradoj, ŝercas unuj aliajn por grupiĝi, kiel ili faras en la spaco; el tio ekestas la familioj unuigitaj kaj homogenaj; kaj se, en siaj pilgrimadoj, ili estas kelkatempe apartigitaj, ili retrovas unuj aliajn poste, feliĉaj pro siaj novaj progresoj. Sed, ĉar ili ne devas labori nur por si, Dio permesas, ke malpli progresintaj Spiritoj enkarniĝu inter ili,  por tie ricevi konsilojn kaj bonajn ekzemplojn en la intereso de sia propra progreso. Kelkfoje tiuj malpli altnivelaj Spiritoj metas malordon en la rondon de tiuj pli progresintaj, sed tio estas, por ĉi tiuj lastaj, provo kaj tasko. Ricevu do ilin kiel fratojn; kuru helpe al ili, kaj poste, en la mondo de la Spiritoj, la familio ekĝojos pro la savo de dronantoj, kiuj siavice povos savi aliajn.

- Sankta Aŭgusteno (Spirito). 
Parizo, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XIV - Respektu vian patron kaj vian patrinon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec. 

Wednesday, September 11, 2013

BONFARADO

Ĉu la bonfarado estas vere komprenata, se praktikata ekskluzive inter personoj de sama opinio, de sama kredo, aŭ de sama partio?

Ne, ĝuste la spirito de sekto kaj de partio devas esti ekstermita, ĉar æiuj homoj estas fratoj. La vera kristano vidas nur fratojn en siaj similuloj, kaj antaŭ ol helpi iun en necesbezono, li ne demandas ties kredon nek opinion pri io ajn. Ĉu la kristano sekvus la instruon de Jesuo Kristo, kiu konsilis, ke oni amu eĉ siajn malamikojn, se li forpelus malfeliĉulon, ĉar tiu ĉi havas alian kredon? Li helpu do, ne demandante ties konsciencon, ĉar, se tiu estas malamiko de la religio, tia estas la rimedo igi lin ami ĝin; forpelante lin, oni igos
lin malami la religion. 

- Sankta Ludoviko (Spirito). 
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, September 10, 2013

MALDANKO

Kion ni pensu pri la personoj, kiuj, ricevinte maldankon por siaj komplezoj, ne plu faras bonon pro timo renkonti aliajn sendankulojn?

Tiuj personoj havas pli da egoismo ol da karito; ĉar, fari la bonon, nur por ricevi montrojn de danko, ne estas fari bonon abnegacie, kaj bono sen kaŝita intereso estas la sola plaĉa al Dio. Ili havas egoismon kaj ankaŭ fieron, ĉar ili plezuras ĉe la humileco de la ŝuldanto, kiu venas meti sian dankon al iliaj piedoj. Kiu serĉas sur la tero rekompencon por la bono, kiun li faras, tiu ne ricevos rekompencon en la ĉielo; sed Dio dece estimos tiun, kiu ĝin ne sopiras sur la tero. 

Vi devas ĉiam helpi la malfortulojn, kvankam vi antaŭscias, ke la personoj, al kiuj vi faras bonon, vin ne dankos. Sciu, ke, se la persono, al kiu vi faras ian servon, ĉi tiun forgesas, Dio pli alkalkulos ĝin al viaj meritoj, ol se vin jam rekompencus la danko de via favorito. Dio permesas, ke vi kelkfoje estu pagitaj per maldanko, por provi vian persiston en la farado de la bono. 

Kiu el vi, cetere, scias, ĉu tiu bonfaro, momente forgesita, iam ne donos bonajn fruktojn? Kontraŭe, estu certaj, ke ĝi estas semo, kiu ĝermos kun la kreskado de la tempo. Bedaŭrinde, vi nur vidas la  nunecon; vi laboras por vi kaj ne celante la aliajn. La bonfaroj fine moligas la plej hardiĝintajn korojn; ili povas esti forgesitaj sur la tero, sed, kiam la Spirito demetos sian karnan envolvaĵon, li memoros, kaj tiu memoro estos lia puno; tiam li bedaŭros sian nedankemon; li volos ripari sian kulpon, pagi sian ŝuldon en alia ekzistado, ofte eĉ akceptante vivon de sindonado al sia bonfarinto. Tiel, sen ia konscio pri tio, vi estos kunlaborintaj por lia morala progreso, kaj poste vi rekonos la tutan verecon de jena maksimo: Bonfaro neniam estas perdita. Sed vi estos laborintaj ankaŭ por vi, ĉar vi havos la meriton, esti farintaj bonon abnegacie, ne lasinte, ke elreviĝoj senkuraĝigu vin. 

Ha! miaj amikoj, se vi konus ĉiujn ligilojn, kiuj kunigas vian nunan vivon kun viaj antaŭaj ekzistadoj; se vi povus ampleksi la multegon da rilatoj, kiuj alproksimigas la estulojn unujn al aliaj, por la reciproka progreso, vi multe pli admirus la saĝecon kaj la bonecon de la Kreanto, kiu permesas al vi revivi, por alproksimiĝi al Li. 

- Protektanta Gvidanto (Spirito). 
Sens, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, September 9, 2013

LA ORFOJ

Miaj fratoj, amu la orfojn; se vi scius, kiel malgaje estas resti sola kaj forgesita, precipe en la infaneco! Dio permesas, ke ekzistu orfoj, por ke ni fariĝu iliaj gepatroj. Kia dia karito estas helpi malgrandan kreiton forlasitan, eviti, ke li suferu malsaton kaj malvarmon, direkti lian animon, por ke ĝi ne dekliniĝu en malvirton! Kiu etendas la manon al  forlasita infano, tiu plaĉas al Dio, ĉar tiu komprenas kaj praktikas Lian leĝon. Pensu ankaŭ, ke ofte la infano, kiun vi helpas, estis al vi kara en alia enkarniĝo; se vi povus memori tiun tempon, vi jam ne farus kariton, sed plenumus devon. Do, miaj amikoj , ĉiu suferanta estulo estas via frato kaj rajtas vian kariton, ne tiun kariton, kiu vundas la koron, ne tiun almozon, kiu bruligas la manon, sur kiun ĝi falas, ĉar viaj donetoj ofte estas tre amaraj! Kiel ofte ĉi tiuj estus rifuzitaj, se en la mansardo  la malsaneco kaj nudeco ne atendus ilin! Donu afable, aldonu al la bonfaro la plej valoran el ĉiuj favoroj: bonan parolon, kareson, amikan rideton; detenu vin de tiu patrona tono, kiu turnas la pikilon en la sanganta koro, kaj pripensu, ke, farante la bonon, vi laboras por vi kaj viaj fratoj.

- Familiara Spirito.
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, September 8, 2013

LA KOMPATO

La kompato estas la virto, kiu plej alproksimigas vin al la anĝeloj; ĝi estas la fratino de karito, kiu kondukas vin al Dio. Ha! lasu, ke vian koron tuŝu la malfeliĉoj, la suferoj de viaj similuloj; viaj larmoj estas balzamo, kiun vi verŝas sur iliajn vundojn, kaj kiam per dolĉa simpatio vi sukcesas redoni al ili esperon kaj rezignacion, kian ĉarmon vi ĝuas! Tiu ĉarmo vere havas ian amarecon, ĉar ĝi naskiĝas apud la malfeliĉo; sed kvankam ĝi ne havas la akrecon de la mondaj ĝuoj, ĝi ne alportas la korŝirajn elreviĝojn de la malpleneco, kiujn tiuj aliaj lasas post si; penetras ĝin ia dolĉeco, kiu ĝojigas la animon. La kompato, la tre funde sentata kompato, estas amo; amo estas sindonemo; sindonemo estas la forgeso pri si mem; kaj tiu forgeso, tiu abnegacio favore al la malfeliĉuloj, estas la virto en sia plej alta grado, la virto, kiun praktikadis dum sia tuta vivo la dia Mesio, kaj kiun li instruadis en sia doktrino, tiel sankta kaj sublima. Kiam tiu doktrino reakiros sian primitivan purecon, kiam ĝi estos akceptita de ĉiuj popoloj, ĝi faros feliĉa la teron, igante tie fine reĝi kondordon, pacon, amon.

La sento plej taŭga por vin progresigi, fleksante vian egoismon kaj vian fieron, preparante vian animon al humileco, al bonfarado kaj al amo al via proksimulo, estas la kompato; tiu kompato, kiu emociigas vin ĝis la fundo de la koro antaŭ la suferoj de viaj fratoj, kiu instigas vin etendi al ili helpan manon kaj fluigas al vi larmojn de simpatio. Neniam sufoku do en viaj koroj tiun ĉielan emocion, ne kondutu kiel la ŝtonkoraj egoistoj, kiuj foriras de l' afliktitoj, ĉar la vido de ties mizero interrompus dum momento ilian ĝojan ekzistadon; timu resti indiferentaj, kiam vi povas esti utilaj. La trankvileco, aĉetita koste de kulpa indiferenteco, estas la trankvileco de la Maro Morta, kiu kaŝas en la fundo de siaj akvoj haladzan ŝlimon kaj putrecon. 

Tamen la kompato neniel kaŭzas la konfuzon kaj la enuon, kiuj teruras egoiston! Sendube la animo sentas, ĉe la kontakto de aliula malfeliĉo kaj reenirante en sin mem, naturan konsterniĝon profundan, kiu vibrigas la tutan organismon kaj dolore ĉi tiun skuas. Sed granda estas la kompenso, kiam vi sukcesas doni kuraĝon kaj esperon al malfeliĉa frato, kiun tuŝas la premo de amika mano, kaj kies rigardo, malseka samtempe de emocio kaj de danko, sin turnas dolĉe al vi, antaŭ ol fiksiĝi sur la ĉielon por danki, ke ĝi sendis iun kun konsolo kaj protekto. La kompato estas la melankolia, sed ĉiela pioniro de la karito, de tiu ĉi unua el la virtoj, kies fratino ĝi estas kaj kies bonfarojn ĝi preparas kaj nobligas.

- Miĥael (Spirito). 
Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, September 7, 2013

ĈIUJ POVAS DONI

Ĉu virino riĉa, feliĉa, kiu ne bezonas uzi sian tempon en mastrumado, ne povas dediĉi kelkajn horojn al la laboroj utilaj por siaj similuloj? Per la superfluo de siaj plezuroj, ŝi aĉetu ion por kovri la malfeliĉulojn tremantajn de frosto; ŝi faru, per siaj delikataj manoj, maldelikatajn, sed varmajn vestojn; ŝi helpu patrinon kovri sian naskotan infanon;  se ŝia infano havos malplie kelkajn puntojn, la infano de la malriĉulino havos pli da varmo. Labori por malriĉulo estas labori en la vinberejo de la Sinjoro.

Kaj ci, malriĉa laboristino, kiu ne havas superfluaĵojn, sed kiu volas, plena de amo al viaj fratoj, doni ankaŭ ion el la malmulto, kiun ci posedas, oferu kelkajn horojn de cia tago, de cia tempo, cia sola trezoro; faru tiujn elegantajn manlaboraĵojn, kiuj tentas la feliĉulojn; vendu la laboron de cia vespero kaj ci ankaŭ povos helpi ciajn fratojn; ci eble havos malplie kelkajn rubandojn, sed ci donos ŝuojn al iu nudpieda.

Kaj vi, virinoj dediĉitaj al Dio, laboru ankaŭ por Lia verko; sed viaj delikataj kaj altvaloraj laboraĵoj estu farataj ne nur por ornami viajn kapelojn, por altiri atenton al  via lerteco kaj via pacienco; laboru, miaj filinoj, kaj la prezo de viaj ellaboraĵoj estu oferita al helpo je viaj fratoj per Dio; la malriĉuloj estas Liaj filoj tre amataj; labori por ili estas glori Lin. Estu por ili la providenco, kiu diras: "Al la birdoj de la ĉielo Dio donas nutraĵon". Oro kaj arĝento, teksataj per viaj fingroj, transformiĝu en vestojn kaj nutraĵojn, mankantajn al kelkaj homoj. Faru tion, kaj via laboro estos benita. 

Kaj vi ĉiuj, kiuj povas produkti, donu; donu vian genion, donu viajn inspirojn, donu vian koron, kiun Dio benos. Poetoj, beletristoj, kiuj estas legataj nur de la mondumaj personoj, kontentigu ilian libertempon, sed la monon, kiun havigos al vi kelkaj el viaj verkoj, destinu al la helpo je la mizeruloj; pentristoj skulptistoj, artistoj ĉiaspecaj, via inteligento venu ankaŭ helpe de viaj fratoj; pro tio vi ne havos malpli da gloro, kaj estos kelkaj suferoj malplie.

Vi ĉiuj povas doni; al kiu ajn klaso vi apartenas, vi havas ion, kion vi povas dividi; kion ajn Dio donis al  vi, de tio vi ŝuldas parton al iu, al kiu mankas la necesaĵoj de la vivo, ĉar en lia loko vi estus feliĉaj, se alia dividus kun vi. Viaj trezoroj sur la tero iom malpliiĝos, sed viaj trezoroj en la ĉielo kreskos; en la ĉielo vi rikoltos la centoblon de  via semado en tiu ĉi mondo.

- Johano (Spirito). 
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, September 6, 2013

MATERIA KARITO

Miaj karaj amikoj, ĉiutage mi aŭdas inter vi: "Mi estas malriĉa, mi ne povas fari kariton", kaj ĉiutage mi vidas, ke mankas ĉe vi indulgemo por  viaj similuloj; vi nenion pardonas al ili, kaj vi arbitre pretendas fariĝi juĝistoj, ofte severaj, ne demandante, ĉu vi estus kontentaj, se oni same kondutus kontraŭ vi. Ĉu ankaŭ indulgemo ne estas karito? Se vi ne povas fari alian kariton, ol la indulgemon, faru almenaŭ ĝin, sed faru ĝin granskale. Pri la materia karito, mi volas rakonti al vi historion el la transtombo.

Du homoj ĵus mortis. Dio iam diris: Dum tiuj du homoj vivados, oni metos en du apartaj sakojn ĉiun el iliaj bonaj agoj, kaj ĉe ilia morto oni pesos tiujn sakojn.  Kiam la du homoj venis al sia lasta horo, Dio ordonis, ke oni portu al Li la du sakojn. Unu estis dika, granda, plenŝtopita, kaj en ĝi sonoris la metalo, pleniganta ĝin; la dua estis treege malgranda, kaj tiel mizera, ke tra  ĝi oni vidis la malmultajn cendojn, kiujn ĝi enhavis; kaj ĉiu el la homoj rekonis sian sakon: jen la mia, diris la unua; mi rekonas ĝin; mi estis riĉa kaj multe disdonis. Jen la mia, diris la alia; mi ĉiam estis malriĉa, ve! Mi havis preskaŭ nenion por doni.  Sed, ho surprizo!  Kiam oni metis la du sakojn sur la pesilon, la pli granda montriĝis malpeza, kaj la malgranda pezis tiel multe, ke la telero, sur kiu ĝi staris, tute malaltiĝis kontraŭ la alia. Tiam Dio diris al la riĉulo: Ci multe donis, estas vere, sed ci donis por sinmontrado kaj por vidi cian nomon en ĉiuj temploj de la fiero, kaj cetere, por doni, nenian mankon ci suferis; iru maldekstren kaj estu kontenta, ke ciaj almozoj ricevas iom da valoro. Poste, Li diris al la malriĉulo: Ci tre malmulte donis, mia amiko; sed ĉiu cendo, kiu estas sur tiu ĉi pesilo, reprezentas por ci seniĝon; ci ne donis almozon, sed faris kariton, kaj kio estas la plej bona, ci faris kariton nature, ne pensante, ĉu oni alkalkulos ĝin al viaj meritoj; ci estis indulgema;  ci ne juĝis vian similulon, kontraŭe, ci senkulpigis liajn agojn: pasu dekstren kaj iru ricevi cian rekompencon.

- Protektanta Spirito.
Lyon, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, September 5, 2013

LA FLANKOJ DE LA KARITO

Estas pluraj manieroj fari kariton, kiun multaj konfuzas kun almozo; tamen estas inter ili granda diferenco. La almozo, miaj amikoj, kelkfoje estas utila, ĉar ĝi helpas la malriĉulojn; sed preskaŭ ĉiam ĝi estas humiliga, ne nur por la faranto, sed ankaŭ por la ricevanto. Kontraŭe, la karito ligas la bonfaranton al la helpato, kaj cetere ĝi vualiĝas en tiom da manieroj! Oni povas esti karitema, eĉ por siaj parencoj kaj siaj amikoj,  se unuj indulgas al aliaj, se ĉiuj pardonas la reciprokajn kulpetojn, se ni evitas ofendi la memamon de iu ajn; vi, spiritistoj, per via konduto kontraŭ la homoj, ne pensantaj same kiel vi; kondukante la malplej klarvidajn al la kredo, ne vundante ilin, ne atakante iliajn konvinkojn, sed tre dolĉe altirante ilin al viaj kunvenoj, kie ili povos aŭdi nin, kaj kie ni ja scios trovi en la koroj la breĉon, tra kiu ni penetros. Jen unu el la flankoj de la karito.

Aŭskultu nun, kio estas karito por la malriĉuloj, tiuj nenion ricevintaj sur la tero, sed rekompencitaj de Dio, se ili sen murmuro akceptas siajn dolorojn; tio de vi dependas. Mi komprenigos mian penson per ekzemplo. 

Plurfoje en la semajno mi vidas kunvenojn de diversaĝaj sinjorinoj; al ni, vi tion scias, ili ĉiuj estas fratinoj. Kion ili faras? Ili laboras rapide, rapide, kaj la fingrojn lerte movas; vidu ankaŭ, kiel gajaj estas la vizaĝoj kaj kiel harmonie batas la koroj! sed kia estas ilia celo? ili vidas alproksimiĝi la vintron, kiu estos kruela por la malriĉaj loĝejoj; la formikoj ne povis amasigi en la lasta somero la grajnon necesan al sia provizo, la plimulto el la vestaĵoj estas garantie donita; la malriĉaj patrinoj maltrankviliĝas kaj ploras, pensante pri siaj infanetoj, kiuj dum la venonta vintro suferos malvarmon kaj malsaton! Sed paciencu, kompatindaj virinoj! Pri tio Dio inspiris aliajn pli favoritajn de la sorto, ol vi; ili kune laboras kaj preparas malgrandajn vestojn; poste, en unu el tiuj tagoj, kiam la neĝo estos kovrinta la teron kaj vi murmuros: "Dio ne estas justa" — via ordinara parolo, kiam vi suferas  —, vi vidos veni al vi unu el la infanoj de tiuj bonkoraj laborantinoj, kiuj, nur por vi penante, fariĝis la laboristinoj por la malriĉuloj; kaj tiam via murmurado ŝanĝiĝos en benon, ĉar en la koro de la malfeliĉuloj amo sekvas tuj post malamon.

Ĉar tiuj laborantinoj berzonas kuraĝigon, mi vidas komunikiĝojn de bonaj Spiritoj, venantajn al ili el ĉiuj lokoj; la viroj, apartenantaj al tiu societo, alportas ankaŭ sian kunlaboradon,  farante unu el tiuj laŭtlegadoj, kiuj tiel multe plaĉas; kaj ni, por rekompenci la fervoron de ĉiuj kaj de ĉiu aparte, ni promesas al tiuj diligentaj laboristinoj bonan klientaron, kiu pagos kontante per benoj, la sola mono, havanta kurson en la ĉielo; krom tio, mi asertas al ili, ne timante riskon, ke tia klientaro neniam trompos ilin.

- Cárita (Spirito).
Lyon, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, September 4, 2013

MI ESTAS KARITO

Mi estas Karito, mi sekvas la precipan vojon, kiu kondukas al Dio; akompanu min, ĉar mi konas la celon, al kiu vi ĉiuj devas iri.

Mi faris hodiaŭ matene mian kutiman rondiradon, kaj korpremite mi venas diri al vi: Ho! miaj amikoj, kiom da mizero, kiom da larmoj, kaj kiom vi devas fari por ilin ĉiujn forviŝi! Mi vane penis konsoli kompatindajn patrinojn, flustrante al ili en la orelojn: "Kuraĝon! bonaj koroj zorgas pri vi; oni ne forlasos vin; paciencu! Dio
estas tie ĉi; vi estas Liaj amataj, vi estas la elektitaj." Ili ŝajnis aŭdi min kaj turnis al mia flanko grandajn delirajn okulojn; mi legis en iliaj vizaĝoj, ke iliaj korpoj, tiuj tiranoj de la Spirito, malsatas, kaj ke, se miaj paroloj iom trankviligis iliajn korojn, tamen ili ne plenigis la stomakojn. Mi ripetadis: "Kuraĝon! Kuraĝon!" Tiam kompatinda patrino ankoraŭ tre juna, kiu mamnutris infaneton, prenis ĝin en siajn brakojn kaj ĝin etendis al la malplena spaco, kvazaŭ por peti, ke mi protektu tiun malfeliĉan estuleton, kiu el sensuka mamo prenis nur nesufiĉan nutraĵon.

Aliloke mi vidis, miaj amikoj, kompatindajn maljunulojn sen laboro kaj baldaŭ sen rifuĝejo, baraktantajn en ĉiuj suferoj de la necesbezono, kaj, hontante pro sia mizero, ne kuraĝantajn  – ili, kiuj neniam almozis – petegi karitan agon de la preterpasantoj. Prenite de kompato, mi, kiu nenion posedas, mi fariĝas almozulino por ili kaj iras ĉien stimulante la bonfaradon, blovante bonajn pensojn en la malavarajn kaj sentemajn korojn. Tial mi venas al vi, miaj amikoj, kaj  diras: Tie kaj aliloke vivas malfeliĉuloj, kies pankesto estas malplena, en kies forno ne ardas fajro kaj kies liton ornamas nenia kovrilo. Mi ne diras, kion vi faru; mi lasas la iniciaton al viaj bonaj koroj; se mi diktus al vi regulon por via konduto, vi ne havus la meriton de via bona ago; mi nur diras al vi: Mi estas Karito kaj mi etendas al vi la manon por viaj suferantaj fratoj. 

Sed, se mi petas, mi ankaŭ donas, kaj mi donas multon; mi invitas vin al granda bankedo kaj liveras la arbon, el kiu vi ĉiuj satiĝos! Vidu, kiel bela ĝi estas, kiel ŝarĝita ĝi estas per floroj kaj fruktoj! Iru, iru, rikoltu, prenu ĉiujn fruktojn el tiu bela arbo, kies nomo estas bonfaremo. Al la punktoj, kie elkreskos la branĉoj, kiujn vi deŝiros, mi alligos ĉiujn bonajn agojn, kiujn vi faros kaj mi portos tiun arbon al Dio, por ke Li ĝin reprovizu, ĉar la bonfaremo estas neelĉerpebla. Sekvu min do, miaj amikoj, por ke mi alkalkulu vin al tiuj, kiuj rekrutiĝas sub mia standardo; nenion timu; mi gvidos vin sur la vojo al la savo, ĉar mi estas  Karito.

- Cárita, martirigita en Romo (Spirito). 
Lyon, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, September 3, 2013

KARITO: LA FUNDAMENTA VIRTO

Estu bonaj kaj karitemaj: jen estas la ŝlosilo de la ĉielo, kiun vi tenas en viaj manoj; la tuta eterna feliĉo estas enfermita en ĉi tiu maksimo: Amu vin reciproke. La animo povas altiĝi en la spiritajn regionojn nur per sinofero por la proksimulo; ĝi trovas feliĉon kaj konsolon nur en la ekmovoj de la karito; estu bonaj, subtenu viajn fratojn, flanke lasu tiun teruran kanceron, egoismon; kiam ĝi estos plenumita, tiu devo malfermos al vi la vojon al la eterna feliĉo. Cetere, kiu el vi ne sentis iam sian koron eksalti de ĝojo, sian internaĵon kvazaŭ krevi de raviteco ĉe la raporto pri ia bela sindono, pri ia vera karitaĵo? Se vi serĉus nur la plezuron, kiun donas bona ago, vi restus ĉiam sur la vojo de la spirita progreso. Ekzemploj ne mankas al vi; malofta estas nur volonto. Vidu la amason da bonaj homoj, kies memoron via historio pie konservas.

Ĉu la Kristo ne diris al vi ĉion, kio koncernas la kapablojn de karito kaj de amo? Kial oni flanke lasas liajn diajn instruojn? Kial oni fermas la orelon al liaj paroloj? Mi volus, ke oni donu pli da intereso, pli da fido al la evangeliaj legaĵoj; sed oni forlasas tiun libron, oni konsideras ĝin ia kolekto da vanaj vortoj, ia fermita letero; oni lasas en forgeso tiun mirindan kodon; viaj malfeliĉoj venas nur de tio, ke vi memvole forlasas tiun resumon de la diaj leĝoj. Legu do tiujn paĝojn, ardantajn de la sinofero de Jesuo, kaj meditu pri ili.

Homoj fortikaj, armu vin; homoj malfortaj, faru al vi armilojn el via mildeco, el via fido; estu pli konvinkaj, pli konstantaj en la disvastigado de via nova doktrino; nur kuraĝiĝon ni venis doni al vi, nur por stimuli vian fervoron kaj viajn virtojn Dio permesas al ni manifestiĝi al vi; sed, se oni volus, oni bezonus nur la helpon de Dio kaj sian propran volon; la spiritaj manifestiĝoj okazas nur por la fermitaj okuloj kaj la malmolaj koroj.

Karito estas la fundamenta virto, kiu devas subteni la tutan konstruaĵon de la surteraj virtoj; sen ĝi la aliaj ne ekzistas. Sen karito estas nenia espero pri pli bona sorto, nenia morala intereso, gvidanta nin; sen karito ne estas fido, ĉar fido estas nur radio, kiu briligas kariteman animon. 

Karito estas la eterna ankro de la savo en ĉiuj globoj: ĝi estas la plej pura emanaĵo el la Kreanto mem; ĝi estas Lia propra virto, kiun Li donas al Sia kreito. Kiel ignori tiun superegan bonecon? Kun tiu penso, kiu koro estus tiel malvirta, ke ĝi subpremus kaj forpuŝus tiun tute dian senton? Kiu infano estus tiel malica, ke li ribelus kontraŭ tiu dolĉa kareso: la karito? 

Mi ne kuraĝas paroli pri tio, kion mi faris, ĉar Spiritoj ankaŭ havas modestecon pri siaj laboroj; sed mi opinias, ke la laboro, komencita de mi, estas unu el tiuj, kiuj plej efike kunutilos al la mildigo de la vivo de viaj similuloj. Mi ofte vidas Spiritojn peti kiel mision daŭrigi mian taskon; mi vidas ilin poste kiel miajn dolĉajn kaj karajn fratinojn, en ilia pia kaj dia laborado; mi vidas ilin praktiki la virton, kiun mi rekomendas al vi, kun la tuta ĝojo, kiun donas ekzistado de sindonemo kaj sinofero; estas por mi granda feliĉo vidi, kiel ilia karaktero estas honesta, kiom ilia misio ilin honorigas kaj kiel amata kaj protektata ĝi estas. Virtaj homoj, homoj bonvolemaj kaj firmvolaj, unuiĝu, por daŭrigi grandskale la disvastigadon de la karito; vi trovos la rekompencon de tiu virto en ĝia praktikado mem; ĉiujn spiritajn ĝojon, senescepte, ĝi donas ekde la nuna vivo. Estu unuigitaj; amu unuj aliajn laŭ la instruoj de la Kristo. Tiel estu.

- Sankta Vincento de Paŭlo (Spirito).  
Parizo, 1858. 


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, September 2, 2013

LA BONFARADO

La bonfarado,  miaj amikoj, donos al vi en tiu ĉi mondo la plej dolĉajn kaj la plej purajn ĝuojn, la ĝojojn de la koro, kiujn malkvietigas nek konsciencriproĉoj nek indiferenteco. Ho! Se vi povus kompreni ĉion grandan kaj dolĉan, kion enhavas la malavareco de la belaj  animoj, tiu sento, kiu igas la homon rigardi alian tiel same, kiel li rigardas sin mem, kaj ĝoje demeti sian veston, por kovri sian fraton! Se vi povus, miaj amikoj, ne havi okupon pli dolĉan, ol fari aliajn feliĉaj! Kiaj estas la mondumaj festoj, kiujn vi povus kompari kun tiuj fariĝantaj, kiam, kiel reprezentantoj de Dio, vi portas ĝojon al mizeraj familioj, konantaj de la vivo nur suferojn kaj amaraĵojn; kiam vi vidas tiujn velkintajn vizaĝojn radii pro espero, ĉar, sen pano, tiuj malfeliĉuloj aŭdadis siajn infanojn, nesciantajn, ke vivi estas suferi, senĉese kriegi, en ploro, jenajn vortojn, kiuj enprofundiĝis, kiel akra ponardo, en la patrinan koron: Mi malsatas!... Ho! Komprenu, kiel agrablaj estas la impresoj de tiu, kiu vidas renaskiĝi la ĝojon tie, kie antaŭ unu momento li vidis nur malesperon! Komprenu viajn devojn por viaj fratoj! Iru, iru renkonte al la malfeliĉuloj; iru helpi precipe la kaŝitan mizeron, ĉar tia estas la plej dolora. Iru, tre amataj, kaj tenu en via memoro jenajn vortojn  de la Savanto: "Kiam vi vestas unu el tiu malgranduloj, sciu, ke vi tion faras al mi mem!" 

Karito! sublima vorto, kiu resumas ĉiun virtojn, ci estas la sola, kio kondukos la popolojn al la feliĉo; praktikante cin, ili kreos al si senfinajn ĝuojn por la estonteco, kaj dum ilia ekzilo sur la tero, ci estos ilia konsolo, la antaŭĝuado de la ĝojoj, kiujn ili iam spertos, kuniĝinte en la sino de amanta Dio. Ci, dia virto, havigis al mi la solajn momentojn da feliĉo, kiujn mi ĝuis sur la tero. Kredu, miaj enkarniĝintaj fratoj, la voĉon de amiko, kiu parolas kaj diras al vi: En la karito vi devas serĉi la pacon de la koro, la ĝojon de l' animo, la rimedon kontraŭ la afliktoj de la vivo. Ho! kiam vi eksentos la deziron akuzi Dion, ĵetu rigardon malsupren de vi; vidu kiom da mizeroj atendas mildigon; kiom da kompatindaj infanoj sen familio; kiom da maljunuloj, kiuj ne havas amikan manon, por ilin helpi kaj fermi iliajn okulojn, kiam la morto prenos ilin!  Kiom da bono por fari! Ho! ne plendu; sed, kontraŭe, danku Dion, kaj plenmane malŝparu vian simpation, vian amon, vian monon al ĉiuj, kiuj, ne ricevinte la bonaĵojn de tiu ĉi mondo, konsumiĝas en sufero kaj en soleco. Vi rikoltos sur la tero tre dolĉajn ĝojojn, kaj poste... nur Dio scias, kio okazos! 

- Adolfo , episkopo de Alger (Spirito). 
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.