Thursday, September 19, 2013

SENINTERESIĜO PRI LA SURTERAJ HAVAĴOJ

Mi venas, miaj fratoj, miaj amikoj, alporti mian doneton, por helpi vin sentime marŝi sur la vojo de la pliboniĝo, en kiun vi eniris. Ni ŝuldas unuj al aliaj; nur per la sincera kaj frata unuiĝo inter la Spiritoj kaj la enkarniĝintoj la revirtiĝo estas ebla.

Via amo al la surteraj bonaĵoj estas unu el la plej fortaj baroj al via morala kaj spirita progreso; pro via alligiteco al tiuj havaĵoj, vi detruas viajn amkapablojn kaj ilin plene koncentras sur la materiajn aferojn. Estu sinceraj; ĉu la riĉeco donas senmiksan feliĉon? Kiam viaj monŝrankoj estas plenaj, ĉu ne estas ĉiam ia malpleno en la koro? Ĉu en la fundo de luksa florkorbo ne estas ĉiam kaŝita iu venena rampulo? Mi komprenas la ĝojon, ja tre justan, de la homo, kiu, per konstanta kaj honesta laboro, gajnis riĉecon; sed de tiu tre natura ĝojo, kiun Dio aprobas, ĝis alligiteco, kiu nuligas ĉiujn aliajn sentojn kaj kiu paralizas la impulsojn de la koro, estas granda distanco; tia, kia inter hontinda avareco kaj troa malŝparemo, du malvirtoj, inter kiuj Dio metis kariton, sanktan kaj sanigan virton, kiu instruas la riĉulon doni sen parado, por ke la malriĉulo ricevu sen humiliĝo. 

Ĉu la riĉecon vi ricevis de via familio, ĉu vi ĝin perlaboris, ion vi neniam forgesu, nome, ke ĉio venas de Dio, ĉio al Dio revenas. Nenio sur la tero apartenas al vi, eĉ ne via mizera  korpo: la morto senigas vin je ĝi, same kiel je ĉiuj materiaj havaĵoj; vi estas depontenantoj, ne posedantoj, ne iluziiĝu pri tio; Dio pruntedonis al vi havaĵojn; vi devas redoni, kaj Li pruntedonas al vi kun la kondiĉo, ke almenaŭ la superfluaĵo estu destinita al tiuj, kiuj ne havas la necesaĵojn.

Unu el viaj amikoj pruntedonas al vi ioman sumon; eĉ se vi estas nemulte honesta, vi skrupule ĝin redonas kaj konservas al li dankon. Nu, jen la pozicio de ĉiu riĉa homo; Dio estas la ĉiela amiko, kiu pruntedonis al li riĉecon; Li deziras nenion pli, ol amon kaj dankon de la riĉulo, sed Li postulas, ke tiu ĉi siavice donu al la malriĉuloj, kiuj egalrajte estas Liaj filoj.

La havaĵo, kiun Dio konfidis al vi, naskas en viaj koroj ardan kaj frenezan avidecon; ĉu vi pripensas, kiam vi malmodere alligiĝas al riĉaĵo pereema kaj mallongedaŭra kiel vi mem, ke iam venos la tago, kiam vi devos doni detalan raporton al la Sinjoro pri tio, kio venas de Li? Ĉu vi forgesas, ke per la riĉeco vi estas investitaj en la sankta karaktero de komisiitoj por la karito sur la tero, por esti ĝiaj inteligentaj disdonantoj? Kiaj aliaj vi estas do, se vi uzas por via sola profito tion, kio estas konfidita al vi, krom malfidelaj depongardantoj? Kio rezultas el tiu memvola forgeso je viaj devoj? La nefleksebla, senkompata morto disŝiras la vualon, sub kiu vi kaŝis vin, kaj devigas vin prezenti kalkulojn al tiu amiko mem, kiu komplezis al vi kaj kiu, en tiu momento, staras antaŭ vi en talaro de juĝisto.

Vane sur la tero vi penas iluzii  vin mem, kolorigante per la nomo "virto" tion, kio ofte estas nur egoismo; vane vi nomas ŝparemo kaj antaŭvidemo tion, kio estas nur avideco kaj avareco, aŭ vi nomas malavareco tion, kio estas nur malŝparemo je via profito. Ekzemple, familiestro sin detenas de praktikado de karito, ŝparos, amasigos oron, por, li diras, lasi al siaj filoj plej multe da komforto kaj evitigi al ili fali en mizeron; tio estas tre prava kaj patreca, mi konsentas, kaj oni ne povas lin riproĉi; sed, ĉu estas ĉiam tiu sola instigilo, kiu lin gvidas? Ĉu ofte tio ne estas kompromiso, kiun li faras kun sia konscienco, por pravigi antaŭ siaj propraj okuloj kaj antaŭ la mondo sian personan alligitecon al la surteraj havaĵoj? Tamen ni konsentu, ke la patra amo estas lia sola instigilo; ĉu  tio estas do motivo, por ke li forgesu siajn fratojn per Dio?  Kiam li mem jam havas superfluon, ĉu li lasos siajn infanojn en mizero, se ili havos iomete malpli de tiu superfluo? Ĉu prefere tio ne estus doni al ili lecionon de egoismo kaj hardi iliajn korojn? Ĉu tio ne estus sufoki en ili la amon al la proksimulo? Patroj kaj patrinoj, vi forte eraras, se vi kredas, ke, tiel farante, vi pligrandigos la amon de viaj infanoj al vi; instruante al ili esti egoistaj por la aliaj, vi instruas ilin esti tiaj ankaŭ por vi.

Homon, kiu multe laboradis kaj kiu per la ŝvito de sia frunto amasigis havaĵojn, vi ofte aŭdas diri, ke de la mono perlaborita oni plej bone taksas la valoron: nenio pli ĝusta. Nu! tiu homo, kiu asertas, ke li konas la tutan valoron de la mono, faru kariton laŭ siaj rimedoj, kaj li havos pli da merito, ol tiu, kiu, naskita en abundeco, ne konas krudajn laciĝojn de la laboro. Sed kontraŭe, se tiu sama homo, kiu memoras siajn penojn, siajn laborojn, estas egoista, senkompata por la malriĉuloj, li  estas multe pli kulpa, ol la aliaj; ĉar, ju pli oni konas per si mem la dolorojn, kaŝitajn en la mizero, des pli oni devas klopodi, por mildigi la mizeron de l' aliaj.

Bedaŭrinde, en la homo, kiu posedas havaĵojn, ekzistas ĉiam alia sento tiel forta, kiel lia alligiteco al la riĉeco: tia sento estas la fiero. Ne malofte oni vidas novriĉulon konsterni malfeliĉulon, kiu petegas lian helpon, rakontante siajn laborojn kaj lertecon, anstataŭ helpi lin, kaj fine diri: "Faru tion, kion mi faris." Laŭ lia opinio, la boneco de Dio nenion kontribuis por lia riĉiĝo; nur al li apartenas la tuta merito, ke li estas riĉa; la fiero vindas liajn okulojn kaj ŝtopas liajn orelojn; li ne komprenas, malgraŭ siaj tutaj inteligento kaj lerteco, ke Dio povas lin renversi per unu sola vorto.

Malŝparegado de sia riĉeco ne estas seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj, sed nezorgemo kaj indiferenteco; kiel depongardanto de tiuj havaĵoj, la homo rajtas ilin nek disperdi, nek konfiski por sia profito; malŝparemo ne estas malavareco, sed ofte ia formo de egoismo; iu, kiu forĵetas sian oron plenmane, por kontentigi ian fantazion, ne donus eĉ unu monereton por fari servon. La seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj konsistas en tio, ke oni taksu la riĉecon laŭ ties ĝusta valoro, ke oni  sciu uzi ĝin por la aliaj kaj ne por si sola, ke oni ne oferu al ĝi la interesojn de la estonta vivo, ke oni perdu ĝin senmurmure, se plaĉos al Dio ĝin forpreni. Se, pro neantaŭviditaj sortobatoj, vi fariĝos kiel Ijobo, diru kiel li: "Sinjoro, Vi ĝin donis al mi, Vi ĝin forprenis: Via volo estu farita." Jen la vera seninteresiĝo. Unue estu obeemaj; fidu al Tiu, kiu, doninte kaj repreninte, povas redoni; brave kontraŭstaru la senkuraĝiĝon, la malesperon, kiuj paralizas vian forton; neniam forgesu, kiam Dio vin frapos, ke apud la plej grandan provon, Li ĉiam metas konsolon. Sed precipe pripensu, ke ekzistas bonaĵoj senkompare pli altvaloraj, ol tiuj de sur la tero, kaj tiu penso helpos vin liberiĝi de ĉi tiuj lastaj. La malmulta valoro, kiun oni donas al io, faras ties perdon malpli sentebla. La homo, kiu alligas sin al la surteraj bonaĵoj, estas kiel infano, kiu vidas nur la nunan momenton; kiu ne alteniĝas al ili, tiu estas kiel maturulo, kiu vidas pli gravajn aferojn, ĉar li komprenas la profetajn parolojn de la Savanto: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo."

La Sinjoro neniel ordonas, ke oni seniĝu je siaj posedaĵoj, por fariĝi memvola almozpetanto, ĉar sekve oni estus ŝarĝo por la socio; tiel agi estus ne kompreni la seninteresiĝon pri la surteraj havaĵoj; tio estus alispeca egoismo; ĉar la homo do forskuus de si la respondecon, kiun la riĉeco trudas al sia posedanto. Dio donas ĝin al tiu, kiu ŝajnas al Li kapabla ĝin administri por profito de ĉiuj; la riĉulo havas mision, kiun li povas fari bela kaj profita por li mem; rifuzi la riĉecon, kiam Dio ĝin konsentas, estas rezigni la profiton de la bono, kiun oni povas fari, ĝin saĝe administrante. Scii sen ĝi vivadi, kiam oni ne havas ĝin, scii utile uzi ĝin, kiam oni ĝin havas, scii oferi ĝin, kiam tio estas necesa, estas agi laŭ la planoj de la Sinjoro. Tiu, al kiu venas bona riĉeco, kiel oni ĝin nomas en la mondo, diru: Mia Dio, Vi sendas al mi novan ŝarĝon, donu al mi la forton, por plenumi Vian sanktan volon.

Jen, miaj amikoj, tio, kion mi intencis instrui al vi pri la seninteresiĝo pri la surteraj bonaĵoj; mi resumas jene: Sciu kontentigi vin per malmulto. Se vi estas malriĉa, ne enviu la riĉulojn, ĉar riĉeco ne estas necesa al feliĉo; se vi estas riĉa, ne forgesu, ke tiuj havaĵoj estas nur konfiditaj al vi kaj ke vi devos pri ili prezenti kalkulojn, tute same, kiel se temus pri kuratoraj spezoj. Ne estu malfidela depontenanto, utiligante la riĉaĵojn nur por kontentigi vian fieron kaj vian voluptemon; ne opiniu, ke vi rajtas uzi por vi sola tion, kio estas pruntedonitaĵo, ne donaco. Se vi ne scias redoni, vi ne plu havas la rajton peti, kaj memoru, ke tiu, kiu donas al la malriĉuloj, kvitiĝas de ŝuldo, kiun li havis ĉe Dio.

- Lacordaire (Spirito). 
Constantine, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment